»Nu, al la korto de nia bagno rigardis la fenestroj de la domo de riĉa kaj grava maŭro; la fenestroj, kiel ordinare en la maŭraj domoj, similis al truoj, kaj krome ilin kovris tre densaj kaj dikaj ĵaluzioj. Okazis do, ke iam mi troviĝis kun tri kompanoj en la teraso de la bagno, kaj, por pasigi la tempon, ni, en niaj ĉenoj, provis fari saltojn. Ni estis solaj, ĉar la ceteraj kristanoj jam eliris labori; tute hazarde mi levis la rigardon kaj rimarkis, ke tra la ĵaluzioj moviĝas unu kano kun poŝtuko alligita al sia ekstremo, kvazaŭ signante, ke ni proksimiĝu por preni ĝin. Ni donis tiun interpreton al la movoj, kaj unu el miaj kompanoj iris loki sin sub la kano por vidi, ĉu oni ĝin delasos, aŭ kio alia okazos; sed apenaŭ li alvenis, la kano leviĝis kaj moviĝis ambaŭflanken, kvazaŭ dirante, «ne». La kristano revenis al nia flanko, kaj la kano denove moviĝis kiel ĉe la komenco. Tiam, alia kompano proksimiĝis, sed okazis al li same kiel al la unua. Fine, la tria aliris kaj renkontis la saman akcepton kiel la unua kaj la dua. Vidante tion, ankaŭ mi volis provi mian ŝancon, kaj, kiam mi lokis min sub la kano, oni lasis ĝin fali en la bagnon, antaŭ miaj piedoj. Mi rapidis disligi la poŝtukon, en kies interno kuŝis dek cianís , ormoneroj de basa titro uzataj de la maŭroj, kaj ĉiu valoranta po dek el niaj realoj. Nenecese diri, ke mi tre ĝojis ĉe la trovo; sed mi perpleksis tiel multe kiel mi kontentis, ĉar mi ne povis klarigi al mi la kialon de tia donaco, speciale destinita al mi, se konsideri, ke, en klara signo de prefero, la kanon oni lasis fali nur antaŭ mi. Mi prenis do bonvenan monon, rompis la kanon, revenis al la teraso, rigardis al la ĵaluzio kaj vidis, ke tre blanka mano aperas kaj rapide apertas kaj fermas la fenestron. Ĉe tio mi pensis aŭ imagis, ke virino loĝanta en tiu domo faris al ni la donacon, kaj por montri nian dankemon, riverencis laŭ la maŭra stilo, klinante la kapon kaj la korpon, kaj krucante la brakojn su la brusto. Iom poste oni elmontris el la sama fenestro krucon el kanoj kaj tuj retiris ĝin. El tio ni konkludis, ke en la domo troviĝas kristana sklavino, kaj ke ŝi faris al ni la donacon; sed la blanka haŭto de ŝia mano kaj la braceletoj ĉe ŝia pojno kontraŭis nian konjekton. Sekve ni imagis, ke certe temas pri renegata kristanino, laŭleĝa edzino de ŝia mastro, ĉar ofte okazas, ke la maŭroj volonte edziĝas al tiaj kristaninoj kaj ilin preferas al la virinoj de sia propra lando; tamen, niaj konjektoj tre distis de la vero.
»De tiam, nia sola okupo konsistis en tio, rigardi la fenestron, kiel nordon kie jam montriĝis nia bonsorta stelo en la formo de kano. Sed pasis 15 plenaj tagoj, sen ke ni vidus la kanon, la manon aŭ alian signalon. Kaj, kvankam en la dirita tempo ni ĉiamaniere klopodis ekscii, kiu loĝas en la domo, kaj ĉu troviĝas en ĝi renegata kristanino, ni nur informiĝis, ke tie loĝas riĉa maŭro nomata Agi Morato, kiu iam okupis la postenon de gubernatoro de Pata, unu el la plej gravaj oficoj maŭraj. Sed foje, kiam ni jam preskaŭ ne pensis, ke ni povus ricevi alian pluvon de cianís , ni vidis la kanon subite aperi kun nodita poŝtuko pli ŝvela ol la alia. Tio okazis, kiel en la unua fojo, kiam la bagno troviĝis dezerta. Ni faris la kutiman provon, nome, ĉiu el miaj tri kompanoj iris antaŭ ol mi, sed nur al mi oni destinis la kanon, ĉar, kiam mi alvenis, oni lasis ĝin fali. Mi disligis la nodon kaj trovis 40 hispanajn eskudojn el oro kaj leteron en la araba, ĉe kies fino vidiĝis granda kruco plume farita. Mi kisis la krucon, prenis la eskudojn, revenis al la teraso, kie ni riverencis, aperis denove la mano, mi promesis per signoj legi la leteron, kaj la fenestro fermiĝis.
»Ni sentis ĝojon kaj surprizon ĉe la okazaĵo; kaj tial, ke eĉ ne unu el ni komprenis la araban, nia deziro koni la enhavon de la bileto estis tre granda, sed eĉ pli granda fariĝis al ni la malfacilo renkonti personon, kiu scipovus ĝin legi. Fine mi decidis turni min al renegato el Murcia, deklarinta sin bona amiko mia kaj interŝanĝinta kun mi la solenan promeson sin devigi gardi ajnan sekreton, kiun mi konfidus al li; ja, la renegatoj kutimas, se ili intencas reveni al kristanaj landoj, porti kun si atestojn de precipaj kaptitoj, kiuj laŭpove deklaras per tiaj dokumentoj, ke la koncerna renegato estas honesta homo, ĉiam bona al la kristanoj kaj preta eskapi ĉe la unua oportuna momento. Kelkaj renegatoj havigas al si bonintence, ĉi paperojn; aliaj ilin deziras por uzo en okazo de bezono, nome, se ili venas predi al kristanaj landoj kaj hazarde perdiĝas aŭ estas kaptitaj; tiam, ili montras la atestojn por pruvi, ke ili venis kun la intenco loĝi denove inter la kristanoj, kaj aldonas ke nur tiucele ili akompanis la turkojn en ties rab-atakoj. Tiel ili evitas la unuan danĝeron kaj repaciĝas kun la Eklezio sen ricevi punon; kaj kiam prezentiĝas okazo oportuna, ili revenas al Berberio, kie ili vivas kiel antaŭe. Tamen, aliaj uzas dece ĉi paperojn kaj havigas ilin al si kun la honesta intenco resti en kristana lando; nu, unu el ĉi lastaj renegatoj estis mia amiko, kaj li ricevis de ĉiuj niaj kamaradoj atestojn, kiuj pleje rekomendis lin, tiom, ke se la maŭroj estus trovintaj sur li la dokumentojn, ili bruligus lin viva. Mi sciis, ke li konas la araban, ne nur parole, sed ankaŭ skribe; tamen, antaŭ ol plene riveli al li la aferon, mi diris al li, ke mi hazarde trovis la bileton en truo de mia ĉelo, kaj ke li bonvolu legi ĝin al mi. Li disfaldis kaj longe rigardis la paperon, kaj komencis deĉifri murmurante tradente. Mi demandis, ĉu li komprenas la skribaĵon, li respondis, ke tute senpene, kaj, ke se ni volas koni la tradukon vorton post vorto, ni devas havigi al li plumon kaj inkon por faciligi al li la taskon. Ni tuj donis al li kion li petis, li tradukis iom post iom kaj diris ĉe la fino:
»—Jen, hispane, la tuta araba teksto de ĉi letero; sed ne forgesu, ke, kie legiĝas Lela Marien, oni komprenu Nia Sinjorino la Virgino Maria.
»Ni legis la jenon:
Kiam mi estis infano, mia patro havis sklavinon, kaj ŝi instruis al mi en mia propra lingvo la kristanajn preĝojn kaj tre parolis pri Lela Marien. Ĉi kristanino mortis, kaj mi scias, ke ŝi iris ne en la fajron de la infero, sed en la sinon de Allah, ĉar ŝi aperis antaŭ mi du fojojn kaj diris al mi, ke mi iru al kristana lando vidi Lela Marien, kiu min tre amas. Mi ne scias, kiel iri tien. Tra ĉi fenestro mi jam vidis multe da kristanoj, sed nur vi havas aspekton kavaliran. Mi estas tre bela knabino kaj povas preni kun mi multan monon. Vidu, ĉu vi povos trovi la manieron foriri kun mi; mi estos via edzino, se vi volas; se ne, ne gravas, ĉar Lela Marien havigos edzon al mi. Mi mem skribas ĉi leteron: zorge pripensu, antaŭ ol montri ĝin por lego al aliaj. Ne fidu la maŭrojn, ili estas insidemaj. Tio kaŭzas al mi multe da zorgoj. Prefere rivelu la aferon al neniu, ĉar, se mia patro scius pri kio temas, li tuj ĵetus min en puton kaj kovrus min per ŝtonoj. Al la kano mi almetos fadenon; ligu al ĝi la respondon, kaj se vi ne trovos homon kapablan skribi ĝin en la araban, parolu al mi per signoj, kaj Lela Marien igos min kompreni. Ŝi kaj Allah vin protektu, kaj same ĉi kruco, kiun mi ofte kisas, kiel la sklavino konsilis al mi.
»Imagu, sinjoroj, ĉu ni ne havis motivon ĝoji kaj miri pro la enhavo de la letero. Efektive, nia emocio estis tiel profunda, ke la renegato komprenis, ke ne hazarde ni trovis la paperon, kaj ke oni intence sendis ĝin al unu el ni. Li diris do, ke, se li ĝuste suspektis, ni devus konfidi lin kaj konfesi al li la veron, ĉar li volonte riskus sian vivon por helpi nin retrovi la liberon. Kaj tion dirante li eltiris de sub sia ĉemizo metalan krucifikson, kaj kun multaj larmoj li ĵuris je la Dio krucumita, ke li, kvankam pekema kaj malica, firme kaj sincere kredas je Li kaj lojale gardus la sekreton, kiun ni rivelus al li; li aldonis, ke li imagis, kaj preskaŭ divenis, ke helpe de la virino skribinta la leteron, li, kaj ni ĉiuj, atingus la liberon, kaj krome li plenumus kion li arde deziris, la revenon en nian Sanktan Patrinon la Eklezion, de kies sino li disiĝis kiel putra membro pro sia nescio kaj pekemo. La renegato parolis kun tiom da larmoj kaj elmontroj de pento, ke ni ĉiuj unuanime konsentis diri al li la veron, do rakontis al li la tutan aferon, kaŝante nenion. Ni montris al li la fenestron, kie la kano aperis, li atente ekzamenis per la rigardo la domon kaj promesis fari ĉion eblan por informiĝi kiu loĝas tie. Ni opiniis ankaŭ, ke estus bone respondi la bileton de la maŭrino, kaj, ĉar troviĝis ĉe ni la persono povanta fari tion, la renegato, li tuj skribis laŭ mia diktado. Mi povas ĝuste memori ĉiun vorton, ĉar mi forgesis eĉ ne unu solan detalon de ĉi aventuro, kaj nenion forgesos dum mi vivos. Jen do la respondo al la maŭrino:
Читать дальше