Miguel Cervantes - La inĝenia hidalgo don Quijote de La Mancha

Здесь есть возможность читать онлайн «Miguel Cervantes - La inĝenia hidalgo don Quijote de La Mancha» весь текст электронной книги совершенно бесплатно (целиком полную версию без сокращений). В некоторых случаях можно слушать аудио, скачать через торрент в формате fb2 и присутствует краткое содержание. Год выпуска: 2016, Издательство: Hispana Esperanto-Federacio, Жанр: Классическая проза, на эсперанто. Описание произведения, (предисловие) а так же отзывы посетителей доступны на портале библиотеки ЛибКат.

La inĝenia hidalgo don Quijote de La Mancha: краткое содержание, описание и аннотация

Предлагаем к чтению аннотацию, описание, краткое содержание или предисловие (зависит от того, что написал сам автор книги «La inĝenia hidalgo don Quijote de La Mancha»). Если вы не нашли необходимую информацию о книге — напишите в комментариях, мы постараемся отыскать её.

Vi havas antaŭ vi verkon eksterordinaran. Ne nur pro la originalaj teksto kaj lingvaĵo, sed ankaŭ pro la lingvo en kiu ĝi sin prezentas nun.
La traduko de
en Esperanton estis jam de la komenco de nia lingvo la revo de ĉiuj esperantistoj ligitaj al la hispana kulturo. Tiu revo, post kelkaj antaŭaj partaj provoj, fine plene efektiviĝis paper-forme en 1977, danke al la laborado de nia admirata tradukisto Fernando de Diego kaj al la apogo de Fondaĵo Esperanto kaj de grupo de malavaraj hispanaj esperantistoj.
Hodiaŭ, preskaŭ kvardek jarojn poste kaj ĉe la kvar-jarcenta datreveno de la morto de Miguel de Cervantes, ni profitas de la teknologia progreso kaj faras plian paŝon prezentante tiun ĉi novan bit-forman eldonon danke al la laboro de skipo de volontuloj, kiuj donacis sian tempon kaj talenton por la tasko. Ni tiel esperas pli bone diskonigi tiun ĉi juvelon de la universala literaturo en la plej universala el la lingvoj, sen limoj kaj baroj.
Por Hispana Esperanto-Federacio kaj por Fondaĵo Esperanto estas honore disponigi al la komunumo de parolantoj de la internacia lingvo Esperanto la plej internacian hispanlingvan verkon, nome la aventurojn de la inĝenia hidalgo don Quijote de La Mancha.
subskribo José Antonio del Barrio Prezidanto de Hispana Esperanto-Federacio

La inĝenia hidalgo don Quijote de La Mancha — читать онлайн бесплатно полную книгу (весь текст) целиком

Ниже представлен текст книги, разбитый по страницам. Система сохранения места последней прочитанной страницы, позволяет с удобством читать онлайн бесплатно книгу «La inĝenia hidalgo don Quijote de La Mancha», без необходимости каждый раз заново искать на чём Вы остановились. Поставьте закладку, и сможете в любой момент перейти на страницу, на которой закончили чтение.

Тёмная тема
Сбросить

Интервал:

Закладка:

Сделать

»En la ĵaŭdo, unu tagon antaŭ sia foriro al la bieno, Zoraida donis al ni mil pliajn eskudojn, sciigis al ni pri sia vojaĝo kaj petis min informiĝi tuj pri la situo de la bieno kaj nepre kapti la okazon iri tien por renkonti ŝin, se mi elaĉetus min. Mi respondis koncize, ke tion mi farus, kaj ke ŝi ne devus forgesi rekomendi nin al Lela Marien per la preĝoj, kiujn la sklavino lernigis al ŝi. Poste ni entreprenis la taskon elaĉeti miajn tri kompanojn, por fari la liberiĝon pli facila kaj por eviti ilian ĉagrenon, se ili, vidante min libera, sidus ankoraŭ en la bagno (kvankam ne mankis mono por ilia elaĉeto) kaj tiam la diablo inspirus al ili kovi ion kio implicus danĝeron kontraŭ Zoraida. Pro ilia karaktero, mi devintus allasi al mi nenian suspekton ĉi-rilate, sed mi ne volis elmeti la aferon al ajna risko. Tiel do, mi elaĉetis ilin laŭ la sama procedo, kiun mi uzis por elaĉeti min, nome, transdonante la monon al la komercisto, ke li liveru la necesan kaŭcion. Sed por eviti eventualan danĝeron, ni tute ne rivelis al li nian projekton kaj sekreton.

Ĉapitro 41

Kie la kaptito daŭrigas ankoraŭ sian historion

Antaŭ ol pasis dek kvin tagoj, nia renegato aĉetis tre bonan barkon kun sufiĉa spaco por pli ol tridek personoj; por prezenti la aferon komercan sub veraj koloroj kaj por protekti sin kontraŭ ajna suspekto, li intencis fari —kaj faris fakte— vojaĝon al Sargel, haveno sepdek du mejlojn for de Arĝelo, en la direkto al Orano, kie oni vigle komercas per sekaj figoj. Du tri fojojn li faris la saman vojaĝon en akompano de la menciita tagarino. En Berberio la maŭroj el Aragón ricevas la nomon tagarinoj, kaj la maŭroj el Granada la nomon mudeharoj; kaj en la regno de Fez la mudeharoj nomiĝas elĉoj, viroj prefere uzataj de la tiulanda reĝo en la militoj.

Nu, ĉiufoje kiam la renegato vojaĝis en sia barko, li haltis en golfeto situanta apenaŭ du sago-ĵetojn for de la bieno, kie Zoraida atendis; li haltis intence tie kun siaj junaj remistoj maŭraj por fari sian preĝadon aŭ por submeti al provo sian projekton. Ĉi-cele la renegato iris kelkfoje al la bieno de Zoraida peti fruktojn, kaj ŝia patro ilin donis al li. Li klopodis paroli kun Zoraida —kiel li diris al mi poste— por informi ŝin, ke, laŭ miaj instrukcioj, li forkondukus ŝin al kristana tero, kaj ke ŝi devus senti sin kontenta kaj fidoplena; sed li ne sukcesis en siaj klopodoj, ĉar la maŭrinoj lasas sin vidi de maŭroj aŭ turkoj, nur se iliaj patroj aŭ edzoj tion ordonas; tamen la maŭrinoj lasas sin trakti kaj alparoli de la kristanaj kaptitoj, eĉ pli ol decas. Verdire, mi afliktiĝus, se li povintus paroli kun ŝi, ĉar eble ŝi sentus alarmon, vidante, ke ŝian sorton oni konfidis al renegato. Sed Dio disponis alie kaj ne donis al li la okazon ŝin renkonti. La renegato, rimarkante ke li iras al kaj revenas de Sargel sen ia danĝero; ke li ankras kie, kiam kaj kiel li volas; ke lia asociano, la tagarino, tute konformiĝas al lia volo kaj senreplike obeas lin; ke mi jam elaĉetis min, kaj ke mankas nur trovi kelke da kristanoj remontaj, petis min, ke mi ilin elektu, aldone al miaj tri kompanoj, kaj ilin kunvoku por la proksima vendredo, kiun tagon li difinis por nia forveturo. Mi priparolis do al dek du hispanoj, ĉiuj fortaj remantoj, viroj povantaj eliri el la urbo pli facile ol la ceteraj kaptitoj; kaj ne senpene mi trovis tiom da ili, ĉar en tiu tempo navigis dudek ŝipoj korsare, kie estis okupitaj ĉiuj remistoj disponeblaj. Kaj mi trovis la dek du nur pro tio, ke ilia mastro prizorgis la kompletigon de galero en la ŝipkonstruejo kaj ne partoprenis en tiu somero la korsaran ekspedicion. Mi diris al ili nur, ke en la vespero de la proksima vendredo, ili devus ŝteliri el la urbo, unu post unu, sin direkti al la bieno de Agi Morato kaj kaŝe atendi tie mian alvenon. Mi donis ĉi instrukcion al ĉiu aparte kaj avertis ilin, ke se ili renkontus tie aliajn kristanojn, ili diru nur, ke mi ordonis ilin atendi en la bieno.

Plenuminte ĉi parton de la plano, mi havis ankoraŭ por solvi la plej gravan: sciigi al Zoraida pri la stato de la aferoj kaj pri tio, ke ŝi estu atende preta kaj ne alarmiĝu, se ni subite forprenus ŝin, antaŭ ol ŝi imagus, ke la kristana ŝipo alvenis el Hispanujo. Tiel do, mi decidis iri al la bieno kaj, se eble, paroli kun ŝi: kaj unu tagon antaŭ mia forveturo, mi aperis tie kun la preteksto kolekti herbojn; la unua persono, kiun mi renkontis, estis ŝia patro, kaj li alparolis min en la lingvo uzata en la tuta Berberio, kaj eĉ en Konstantinopolo, inter maŭroj kaj kaptitoj: ĝi estas nek kastilia, nek maŭra, nek apartenanta al ajna nacio, sed mikso de ĉiuj lingvoj kaj per ĝi oni interkompreniĝas. Li do demandis al mi en ĉi ĵargono, kion mi serĉas en lia bieno kaj kies sklavo mi estas. Mi respondis, ke mi kolektas herbojn por fari salaton kaj apartenas al Arnaute Mamí (kaj tion mi asertis, ĉar mi bone sciis, ke Arnaute estis tre bona amiko lia). Poste li demandis, ĉu mi estas objekto de elaĉeto, kaj kiom mia mastro postulas interŝanĝe por mi. Dum ni tiel babilis, la bela Zoraida, kiu jam de longe vidis min, eliris el la biendomo kaj tial, ke, kiel mi diris, la maŭrinoj ne zorgas montri sin antaŭ kristanoj, nek ilin evitas, ŝi sin direktis senĝene al la loko, kie mi parolis kun ŝia patro; kaj, kiam li vidis ŝin lante alpaŝi, li alvokis ŝin, ke ŝi venu.

Ne eblus al mi nun priskribi ŝin tia, kia ŝi aperis antaŭ miaj okuloj: belega kaj gracia, en riĉa kaj eleganta kostumo. Mi diru nur, ke de ŝiaj ravaj kolo, oreloj kaj haroj pendis perloj, pli multaj ol la haroj de ŝia kapo. Sur la maleoloj, nudaj laŭ la maŭra stilo, ŝi portis du carcajes (tiel nomiĝas en la araba la braceletoj de la piedoj) el purega oro, kun tiom da diamantoj inkrustitaj, ke ŝi poste diris al mi, ke ŝia patro taksis ilin je dek mil doblas ; kaj la diamantoj de ŝiaj pojn-braceletoj valoris almenaŭ tiel multe. La perloj vidiĝis multegaj kaj de tre bona kvalito, ĉar la plej granda garno kaj fiero de la maŭrinoj konsistas en tio, ornami sin per riĉaj perloj diversspecaj, tiele, ke en la maŭrolando ekzistas pli da perloj ol en la ceteraj regnoj kune. Laŭ la famo, la patro de Zoraida posedis multajn el la plej valoraj de Alĝerio kaj krome pli ol ducent mil hispanajn eskudojn, kies mastrino estis ĉi sinjorino mia. Imagu kiel ŝi brilis en tiel luksa garno, se konsideri, kiom multe de sia allogo ŝi retenas malgraŭ la misfortunoj, kiujn ŝi travivis. Kiel sciate, la belo de iuj virinoj dependas de la tagoj kaj de la okazoj kaj varias laŭ la cirkonstancoj; kaj estas nature, ke la emocioj de la animo influas pozitive aŭ negative tian belon, kvankam plej ofte ili ĝin detruas. Resume do, mi diru, ke ŝi aperis tiel riĉe garnita kaj tiel belega, ke ŝi ŝajnis al mi la plej rava virino de la mondo; kaj memorante mian ŝuldatecon al ŝi, mi ŝin rigardis kiel ĉielan diinon sobirintan al la tero por savi kaj feliĉigi min. Kiam ŝi proksimiĝis, ŝia patro diris al ŝi en ilia lingvo, ke mi estas sklavo de lia amiko Arnaute Mamí, kaj ke mi venis pluki herbojn por salato. Tiam ŝi alparolis min per la jam menciita lingvomikso, demandante ĉu mi estas kavaliro, kaj kial mi ne elaĉetis min. Mi respondis, ke tion mi jam faris, kaj ke ŝi povus juĝi, kiel multe mia mastro taksis min, se konsideri, ke mi pagis al li por mia liberigo mil kvincent zoltanís . Al tio ŝi diris:

—Se vi apartenus al mia patro, mi ne permesus al li liberigi vin eĉ kontraŭ la duoblo de tiu sumo, ĉar vi, kristanoj, ĉiam mensogas kaj ŝajnigas vin senmonaj por trompi la maŭrojn.

—Eble vi pravas —mi diris— sed, koncerne min, mi traktis honeste kun mia mastro, same kiel mi traktas kaj traktos honeste kun ĉiuj homoj en la mondo.

—Kiam vi do foriros? —demandis Zoraida.

—Mi opinias, ke morgaŭ —mi respondis—, ĉar ĉi tie troviĝas ŝipo franca, kiu forvelos morgaŭ kaj mi intencas veturi sur ĝi.

Читать дальше
Тёмная тема
Сбросить

Интервал:

Закладка:

Сделать

Похожие книги на «La inĝenia hidalgo don Quijote de La Mancha»

Представляем Вашему вниманию похожие книги на «La inĝenia hidalgo don Quijote de La Mancha» списком для выбора. Мы отобрали схожую по названию и смыслу литературу в надежде предоставить читателям больше вариантов отыскать новые, интересные, ещё непрочитанные произведения.


Отзывы о книге «La inĝenia hidalgo don Quijote de La Mancha»

Обсуждение, отзывы о книге «La inĝenia hidalgo don Quijote de La Mancha» и просто собственные мнения читателей. Оставьте ваши комментарии, напишите, что Вы думаете о произведении, его смысле или главных героях. Укажите что конкретно понравилось, а что нет, и почему Вы так считаете.

x