—Nu, necesas lin veki —respondis la renegato—; ni prenos lin kun ni kaj ankaŭ ĉion valoran de ĉi domo.
—Ne —ŝi diris—. Nepre oni ne tuŝu mian patron. Kaj en ĉi domo nenio valora troviĝas, krom tio, kion mi kunportos. Ĝi sufiĉos por igi vin ĉiujn riĉaj kaj feliĉaj. Atendu momenton kaj vi vidos.
Ĉe tio ŝi reeniris, promesante tuj reveni kaj rekomendante al ni teni nin kvietaj kaj silentaj. Mi demandis al la renegato, kion do li ĵus interparolis kun Zoraida, kaj, kiam li informis min pri ilia konversacio, mi diris, ke la volon de Zoraida oni nepre obeu. Tiam ŝi revenis kun kofreto plena de oraj eskudoj tiel peza, ke ŝi apenaŭ povis porti ĝin. Bedaŭrinde, ŝia patro vekiĝis ĉi-momente, aŭdis la bruon leviĝantan de la ĝardeno, elrigardis tra fenestro, vidis la grupon de kristanoj, kaj komencis laŭte kaj sovaĝe krii en la araba: «Kristanoj, kristanoj! Latronoj, latronoj!». Ĉi krioj metis nin en grandan timon kaj embarason, sed la renegato, vidante la danĝeron, kie ni troviĝis, kaj konsciante, ke tre gravis efektivigi nian tutan planon, impetis kun kelkaj kompanoj sur la ŝtuparo supren ĝis la ĉambro de Agi Morato, sed mi ne kuraĝis lasi Zoraidan sola, ĉar ŝi jam svenis inter miaj brakoj. Resume, la supririntaj viroj tiel efike agis, ke tre baldaŭ ili reaperis kun Agi Morato, kies manoj vidiĝis kunligitaj, kaj kies buŝo estis ŝtopita per poŝtuko, ke li ne kriu; krome, ili minacis mortigi lin, se li elpuŝus la plej etan krion. Kiam lia filino lin rimarkis, ŝi kovris al si la okulojn por ne vidi lin, kaj ŝia patro tre teruriĝis, se konsideri, ke li ne sciis, kiel volonte ŝi metis sin en niajn manojn. Tiam ni plej bezonis uzi la piedojn, do hastis en la barkon, kie la aliaj senpacience atendis, timante, ke ia misfortuno trafis nin.
Proksimume du horoj post noktomezo pasis, kiam ni ĉiuj troviĝis en la barko, kaj tie oni demetis de la patro de Zoraida la ligilon el la manoj kaj la tukon el la buŝo; sed la renegato ripetis sian minacon preni de li la vivon, se li dirus unu solan vorton. Agi Morato komencis profunde suspiri vidante tie sian filinon, kaj des pli veis, kiam li rimarkis, ke mi forte brakumas ŝin, kaj ke ŝi, sen defendi sin kaj sen plendi, tion permesas; tamen, li plu silentis pro timo, ke oni efektivigus la minacon de la renegato. Kiam Zoraida rimarkis surŝipe ke oni jam pretiĝas remi, kaj ke ŝia patro, kun la aliaj maŭroj ankoraŭ ligitaj, plu sidas en la barko, petis min, pere de la renegato, ke mi faru al ŝi la favoron meti en liberon la maŭrojn kaj ŝian patron; ŝi aldonis, ke ŝi prefere ĵetus sin al la maro, ol vidi ke pro ŝia kulpo, oni traktas ŝian patron, kiu tiel multe ŝin amis, kiel kaptiton. La renegato tradukis ŝian peton, kaj mi respondis, ke mi volonte konsentas ĝin, sed li obĵetis, ke, se ni liberigus ilin, ili krius alarmon en la urbo, kaj sekve oni ĉasus nin per kelkaj leĝeraj fregatoj, kaj barus al ni la vojojn de la tero kaj de la maro, tiel, ke ni ne povus eskapi; li aldonis, ke pli konvenus liberigi ilin, kiam ni alvenus al kristana tero. Ni ĉiuj akceptis lian konsilon, kaj ankaŭ Zoraida konsentis, kiam oni informis al ŝi, kial ne konvenus fari tuj, kion ŝi deziris; poste en ĝoja silento kaj kun vigla entuziasmo ĉiu el niaj bravaj remantoj prenis sian remilon, kaj, elkore rekomendante nin al Dio, ni komencis navigi ale al la insulo Mallorca, la plej proksima tero kristana; sed, ĉar blovis iom da tramontano kaj la maro videble agitiĝis, ne estis al ni eble teni nin en la rumbo al Mallorca, kaj ni devis veturi laŭlonge de la bordo ale al Orano, timante, ke oni povus rimarki nin de Sargel, urbo situanta sur ĉi sama bordo sesdek mejlojn for de Alĝero; krome ni timis renkonti ajnan el la galeretoj ordinare uzataj por transporto de varoj el Tetuán; tamen, ĉiu per si, kaj ĉiuj kune, pensis, ke se ni renkontus ian komercan galereton, kondiĉe, ke ĝi ne estus armita por kaperado, ni riskus nenion kaj plie ni kaptus la ŝipon, kie ni finus pli sekure la vojaĝon. Dum la navigado, Zoraida tenis la kapon inter miaj manoj por ne vidi sian patron, kaj mi sentis, ke ŝi alvokas sur nin la protekton de Lela Marien.
Veturinte proksimume tridek mejlojn, kaj jam ĉe la tagiĝo, ni rimarkis, ke ni distancas de la bordo tri arkebuzpafojn: ĝi vidiĝis dezerta, sen loĝantoj, kiuj povus nin observi; sed ni preferis remante interniĝi sur la maro iom pli serena jam; kaj kiam ni distanciĝis ses mejlojn de la bordo, oni ordonis alterne remi, por ke ĉiu duono de la remantoj havu tempon por manĝi, se konsideri, ke en la barko sidis sufiĉe da provizoj; sed la remantoj diris, ke ne konvenus moderigi nun la iron de la ŝipo, kaj ke, tiuj, kiuj ne remis, povus enbuŝigi al ili la manĝon, ĉar ili tute ne volis eĉ por momento delasi la remilojn. Oni faris kiel ili deziris, kaj ĉe tio ekblovis forta vento: ĝi devigis nin hisi la velojn, ĉesi remi kaj stiri ale al Orano, ĉar ne eblis sekvi sur alia direkto. Oni rapide faris la manovron, la barko velis pli da ok mejloj ĉiuhore, kaj ni timis jam nenion krom la eventuala renkonto kun ajna kapera ŝipo. Ni donis manĝi al niaj maŭroj, kaj la renegato konsolis ilin dirante, ke ili ne konsideru sin kaptitoj, kaj ke en la unua okazo, oni liberigus ilin. La samon oni diris al la patro de Zoraida, kaj li respondis:
—Ion ajn mi kredus kaj esperus de via favorkoreco kaj de via bona dispozicio, ho kristanoj, sed ne pensu, ke mi estas tiel naiva imagi, ke vi lasos min libera. Vi ne submetis vin al la danĝero rabi min nur por grandanime redoni al mi la liberon, des malpli, se konsideri, ke vi scias, kiu mi estas, kaj ke vi povas postuli tre multe da mono por mia reliberigo. Vi mem diru la sumon, kaj mi pagos kiom ajn vi volos por mi kaj por mia kompatinda filino: eĉ nur por ŝi sola, kiu estas la pli granda kaj bona parto de mia animo.
Tion dirante, li komencis tiel amare plori, ke li kortuŝis nin ĉiujn. Zoraida ne povis ne alrigardi lin kaj sentis tiel profundan emocion antaŭ lia plorado, ke ŝi levis sin de apud mi kaj impetis lin brakumi. Ŝi almetis sian vizaĝon al la lia, kaj tiel korŝire ploris kun li, ke multaj el ni faris la samon. Sed vidante ŝin en ties plej bela kostumo kaj garnita per granda nombro da juveloj, ŝia patro diris al ŝi en sia lingvo:
—Kion signifas ĉi tio? Hieraŭ nokte, antaŭ ol falis sur nin ĉi terura misfortuno, mi vidis vin en via hejma, ordinara robo, kaj nun, kvankam vi ne havis sufiĉan tempon por ŝanĝi veston, kaj kvankam okazis nenio, kio meritus celebron per speciala tualeto, vi aperas en la plej bela kostumo, kiun mi povis donaci al vi, kiam la sorto montriĝis al ni pli favora. Klarigu al mi ĉi enigmon, ĉar ĝi alarmas kaj surprizas min pli ol mia nuna misfortuno.
Kion la maŭro diris al sia filino, tion tradukis al mi la renegato, sed ŝi respondis eĉ ne unu vorton. Sed kiam Agi Morato rimarkis ĉe unu flanko de la barko la kofreton, kie ŝia filino gardis siajn juvelojn, kaj kiun li mem ne kunportis al la biendomo sed lasis en Alĝero, li eĉ pli konfuziĝis kaj demandis al ŝi, kiel la kofreto trafis en niajn manojn. Antaŭ ol Zoraida respondus, la renegato diris:
—Ne ĝenu vin, sinjoro, farante al via filino tiom da demandoj, ĉar per unu sola vorto mi povus respondi ilin ĉiujn: sciu, do, ke ŝi estas kristanino, kaj ke ŝi kvazaŭ trafajlis nian katenon, liberigante nin de nia kaptiteco. Ŝi akompanas nin propravole, kaj, mi imagas, ŝi ĝojas vidi sin en situacio simila al tiu de homo elpaŝanta el tenebro en lumon, el morto en vivon, el doloro en gloron.
—Ĉu li diras la veron, filino? —demandis la maŭro.
—Jes —respondis Zoraida.
—Ĉu efektive vi estas kristanino kaj metis vian patron en la manojn de liaj malamikoj? —demandis la oldulo.
—Kristanino mi ja estas; sed mi ne puŝis vin en vian nunan staton, ĉar neniam mi deziris forlasi vin aŭ fari mavon al vi, sed nur serĉi mian propran bonon.
Читать дальше