Proksimume je la tagmezo ili ĵetis nin en la boaton, provizis nin per du bareloj da akvo kaj kelke da biskvito, kaj la kapitano, tuŝita de mi ne scias kia kompato, en la momento kiam la belega Zoraida enboatiĝis, donis al ŝi kvardek or-eskudojn, kaj ne permesis, ke liaj soldatoj forprenu de ŝi ĉi kostumon, kiun ŝi nun portas. Jam en la boato, ni dankis ilin pro ĉi lasta bonfaro, kaj montris nin pli ŝuldosentaj ol plendemaj; ili sin direktis al la alta maro, survoje al la markolo de Gibraltar. Rigardante nur la teron, kiu, kvazaŭ gvida stelo, montriĝis antaŭ niaj okuloj, ni tiel rapide remis, ke ĉe la sunsubiro ŝajnis al ni, ke ni povus albordiĝi antaŭ ol pasus longa parto de la nokto; sed, ĉar mankis la luno, kaj la ĉielo vidiĝis obskura, kaj ni ne sciis, kie ni troviĝis, multaj el ni opiniis, ke ne estus prudente albordiĝi, kvankam aliaj deziris fari tian manovron, eĉ inter rokoj kaj je longa distanco de loĝataj lokoj: tiel ni ne plu havus la prave motivitan timon renkonti iun el la piratoj de Tetuán, kiuj forvelas de Berberio en la nokto, atingas ĉe la mateniĝo la hispanan bordon, predas tie, kaj revenas hejmen por dormi. Sed el la diversaj opinioj ni elektis la jenan: proksimiĝi iom post iom kaj, se la maro montriĝus sufiĉe kvieta, elboatiĝi kie ajn ni povus. Ĉi planon ni sekvis kaj, iom antaŭ la noktomezo, ni alvenis al la piedo de alta monto, kiu staris je ioma distanco de la maro kaj lasis iom da spaco konvena por albordiĝo. La boato puŝiĝis en la sablon, ni ĉiuj elsaltis sur la teron, kisis la grundon kaj, kun larmoj de ĝojego, dankis Dion, Nian Sinjoron, pro ties netaksebla favorkoreco; poste ni elprenis el la boato niajn provizojn, haŭlis ĝin el la sablo kaj supriris grandan parton de la monto, ĉar ni ankoraŭ ne sentis nin tre sekuraj nek plene konsciis, ke ni staris sur kristana tero.
Alvenis fine la aŭroro, pli lante, ŝajnis al mi, ol ni dezirus. Ni ĵus supriris ĝis la pinto de la monto por vidi, ĉu oni distingus de tie ian loĝatan lokon aŭ paŝtistan kabanon. Sed malgraŭ tio, ke ni streĉis la okulojn, videblis nek vilaĝo, nek homo, nek pado, nek vojo. Tiam ni decidis plu penetri en la landon, ĉar ŝajnis nekredeble, ke ni ne renkontus baldaŭ ajnan personon, kiu sciigus nin, kie ni troviĝis. Sed plej afliktis min, ke Zoraida iris piede sur tiaj krutaĵoj. Kvankam kelkfoje mi portis ŝin sur miaj ŝultroj, tamen la timo min lacigi ne lasis ŝin ĝui la komforton de la ripozo, do ŝi tute rifuzis tian helpon de mia flanko; tre pacience, kun elmontroj de kontento kaj tenante sin je mia mano, Zoraida iris apud mi proksimume unu mejlon, ĝis ni aŭdis la sonon de tintileto, kio klare montris, ke ie proksime troviĝas ŝafogrego; ni atente ĉirkaŭrigardis por distingi ĝin kaj fine vidis junan paŝtiston, kiu lante kaj trankvile prilaboris vergon per tranĉilo. Ni laŭte vokis lin, li levis la kapon, rapide stariĝis kaj —tion ni poste sciis— vidis unue Zoraidan, kaj la renegaton en ties maŭraj kostumoj, pensis, ke la tuta berbera gento alsaltas al li, fuĝis kun surpriza impeto en apudan arbaron kaj komencis alarmi per la plej laŭtaj krioj de la mondo:
—Maŭroj, maŭroj surlande! Maŭroj, maŭroj! Ek al la armiloj! Al la armiloj!
Tute konfuzitaj de la krioj de la paŝtisto ni ne sciis kion fari, sed konsiderante, ke lia voĉo alarmus ĉie, kaj ke sekve la kavalerio prigardanta la bordon baldaŭ alrajdus por vidi kio okazas, ni decidis, ke la renegato demetu sian turkan kostumon kaj vestu sin per la kazako de kaptito: tian pecon donis unu el ni al la renegato, konservante sur si nur la ĉemizon. Tiel, rekomendante nin al Dio kaj ekirante sur la sama vojo sekvita de la paŝtisto, ni esperis ĉiumomente la aperon de kavalerianoj. Ni ne trompiĝis, ĉar ne pasis du horoj, kiam, elpasinte el la kruta erikejo kaj jam sur ebena lando, ni vidis proksimume kvindek virojn rajdi al ni duongalope. Ni haltis atende, sed, kiam ili alvenis kaj rimarkis, ke tie staras nur grupo de kompatindaj kristanoj, anstataŭ la serĉataj maŭroj, ili surpriziĝis, kaj unu rajdisto demandis, ĉu kaŭze de ni la paŝtisto kriis alarmon.
—Jes —mi respondis. Sed, kiam mi pretis rakonti ĉion okazintan, kiuj ni estas kaj de kie ni venas, unu el la kristanoj de nia grupo rekonis la kavalerianojn kaj intervenis, sen ke mi povus paroli ion plian.
—Dank’ al Dio, sinjoroj, ke Li kondukis nin al ĉi loko —li diris—. Ĉar se mi ne trompas min, ni staras sur tero proksima al Vélez Málaga. Kaj se miaj jaroj de kaptiteco ne forviŝis vin, sinjoro, el mia memoro, vi, kiu demandas nin pri nia identeco, estas mia onklo Pedro de Bustamante.
Apenaŭ diris tion la kristana kaptito, kiam la rajdisto saltis de sur la ĉevalo kaj brakumis la junulon,dirante:
—Mia karega nevo, mi jam rekonas vin! Mi, mia fratino (patrino via) kaj viaj ceteraj familianoj priploris vin kiel mortintan. Dio volis konservi al ili la vivon, por ke ili havu la plezuron revidi vin; ni sciis, ke vi troviĝis en Alĝerio, kaj, se juĝi laŭ la stato de la vestoj viaj kaj de viaj kompanoj, vi retrovis preskaŭ mirakle la liberon.
—Vi pravas —respondis la junulo—, kaj ni havos tempon por ĉion rakonti.
Kiam la kavalerianoj vidis, ke ni estas kristanaj kaptitoj, ili desaltis de siaj bestoj kaj ĉiu proponis sian ĉevalon, ke ni rajdu al la urbo Vélez Málaga, proksimume kvin mejlojn for. Ni diris al ili, kie ni lasis la boaton, kaj kelkaj iris tien por transporti ĝin al la urbo; aliaj helpis nin sidiĝi malantaŭ ili sur la gropo de iliaj ĉevaloj, kaj Zoraida rajdis la beston de la onklo de la kristano. La tuta urbo kungregiĝis por nin saluti, ĉar unu el la kavalerianoj antaŭeniĝis al ni kaj informis pri nia alveno. La homoj tute ne surpriziĝis vidante fuĝintajn kaptitojn aŭ maŭrojn kaptitajn: la tieaj ĉeborduloj jam kutimiĝis al tiaj spektakloj, sed mutiĝis de admiro antaŭ Zoraida, kies beleco kulminis tiam kaŭze de la laciga iro kaj de la ĝojo trovi sin sur kristana tero sekure kaj sendanĝere. Tiel ĉarme koloriĝis ŝia vizaĝo pro la diritaj motivoj, ke, se mi ne estus blinda de amo, mi riskas diri, ke ne ekzistis en la mondo pli bela kreitaĵo: almenaŭ, neniam antaŭe mi vidis iun tian.
Ni iris rekte al la kirko por danki Dion pro liaj favoroj kaj, enirinte, Zoraida rimarkis, ke tie troviĝas vizaĝoj similaj al la vizaĝo de Lela Marien. Ni diris al ŝi, ke, efektive, temas pri figuroj ŝiaj, kaj la renegato klarigis al ŝi, kiom li povis, la signifon de tiaj figuroj, por ke ŝi ilin adoru kvazaŭ la propran Lela Marien, kiu fojfoje parolis al ŝi. Zoraida, inteligenta kaj dotita per natura talento, tuj komprenis kion oni diris al ŝi pri la figuroj. Oni kondukis nin de la kirko kaj distribuis nin inter diversaj domoj de la urbo; la nevo de Bustamante gastigis Zoraidan, la renegaton kaj min ĉe siaj gepatroj, kies bonhavo estis sufiĉe granda, kaj kiuj regalis nin kiel sian propran filon.
Ses tagojn ni restis en Vélez Málaga, kaj fine la renegato, informiĝinte pri ĉio al li necesa, vojaĝis al Granada por, pere de la Sankta Inkvizicio, reveni en la sinon de la sanktega Eklezio; la ceteraj liberigitaj kristanoj foriris dise kien ĉiu preferis. Nur Zoraida kaj mi restis en la urbo, kaj per la eskudoj liveritaj de la ĝentilo de la franco mi aĉetis la beston, kiun ŝi nun rajdas. Servante ŝin ĝis nun kiel patro kaj ŝildisto, ne kiel edzo, mi vojaĝas kun la celo scii, ĉu mia patro vivas ankoraŭ, aŭ ĉu iu el miaj fratoj havis pli bonan sorton ol mi, kvankam, tial, ke la ĉielo faris min kompano de Zoraida, mi ne povas imagi sorton pli dezirindan. Zoraida montras tioman paciencon elportante la ĝenojn proprajn al la mizero kaj tiel elkore volas fariĝi kristanino, ke mi profunde admiras ŝin kaj deziras nur servi ŝin dum la resto de mia vivo. Sed la feliĉon vidi min ŝia, kaj ŝin mia, perturbas kaj difektas la fakto, ke mi ne scias, ĉu mi trovos en mia lando ajnan lokon, kie ŝi povus loĝi, aŭ ĉu la tempo kaj la morto faris tiajn ŝanĝojn en la bonhavoj kaj en la vivoj de miaj patro kaj fratoj, ke apenaŭ iu ajn alia povus rekoni min, se ili ne ekzistus.
Читать дальше