Miguel Cervantes - La inĝenia hidalgo don Quijote de La Mancha

Здесь есть возможность читать онлайн «Miguel Cervantes - La inĝenia hidalgo don Quijote de La Mancha» весь текст электронной книги совершенно бесплатно (целиком полную версию без сокращений). В некоторых случаях можно слушать аудио, скачать через торрент в формате fb2 и присутствует краткое содержание. Год выпуска: 2016, Издательство: Hispana Esperanto-Federacio, Жанр: Классическая проза, на эсперанто. Описание произведения, (предисловие) а так же отзывы посетителей доступны на портале библиотеки ЛибКат.

La inĝenia hidalgo don Quijote de La Mancha: краткое содержание, описание и аннотация

Предлагаем к чтению аннотацию, описание, краткое содержание или предисловие (зависит от того, что написал сам автор книги «La inĝenia hidalgo don Quijote de La Mancha»). Если вы не нашли необходимую информацию о книге — напишите в комментариях, мы постараемся отыскать её.

Vi havas antaŭ vi verkon eksterordinaran. Ne nur pro la originalaj teksto kaj lingvaĵo, sed ankaŭ pro la lingvo en kiu ĝi sin prezentas nun.
La traduko de
en Esperanton estis jam de la komenco de nia lingvo la revo de ĉiuj esperantistoj ligitaj al la hispana kulturo. Tiu revo, post kelkaj antaŭaj partaj provoj, fine plene efektiviĝis paper-forme en 1977, danke al la laborado de nia admirata tradukisto Fernando de Diego kaj al la apogo de Fondaĵo Esperanto kaj de grupo de malavaraj hispanaj esperantistoj.
Hodiaŭ, preskaŭ kvardek jarojn poste kaj ĉe la kvar-jarcenta datreveno de la morto de Miguel de Cervantes, ni profitas de la teknologia progreso kaj faras plian paŝon prezentante tiun ĉi novan bit-forman eldonon danke al la laboro de skipo de volontuloj, kiuj donacis sian tempon kaj talenton por la tasko. Ni tiel esperas pli bone diskonigi tiun ĉi juvelon de la universala literaturo en la plej universala el la lingvoj, sen limoj kaj baroj.
Por Hispana Esperanto-Federacio kaj por Fondaĵo Esperanto estas honore disponigi al la komunumo de parolantoj de la internacia lingvo Esperanto la plej internacian hispanlingvan verkon, nome la aventurojn de la inĝenia hidalgo don Quijote de La Mancha.
subskribo José Antonio del Barrio Prezidanto de Hispana Esperanto-Federacio

La inĝenia hidalgo don Quijote de La Mancha — читать онлайн бесплатно полную книгу (весь текст) целиком

Ниже представлен текст книги, разбитый по страницам. Система сохранения места последней прочитанной страницы, позволяет с удобством читать онлайн бесплатно книгу «La inĝenia hidalgo don Quijote de La Mancha», без необходимости каждый раз заново искать на чём Вы остановились. Поставьте закладку, и сможете в любой момент перейти на страницу, на которой закончили чтение.

Тёмная тема
Сбросить

Интервал:

Закладка:

Сделать

—Kion vi diras, knabino? Vi scias, ke, laŭdire, la kantanto estas mul-knabo.

—Ne —respondis Clara—. Li senjoras super vilaĝoj, kaj mastras tiel absolute en mia koro, ke, se li ne forlasos ĝin, ĝi ĉiam apartenos al li.

Dorotea miris je la pasiaj vortoj de la knabino, pensis ilin pli maturaj ol oni atendus de ŝia juneco, kaj diris:

—Vi parolas tiamaniere, sinjorino Clara, ke mi ne komprenas vin. Kion signifas tio pri la koro, kaj pri la vilaĝoj kaj pri ĉi muzikanto, kies voĉo tiel perturbas vin? Sed diru nun nenion: mi ne deziras perdi, atentante vian ekzaltiĝon, la plezuron aŭskulti la kantanton, kiu ŝajne komencas denove per novaj vortoj kaj nova melodio.

—Laŭ via plaĉo —respondis Clara, metante al si la manojn sur la orelojn por ne aŭdi lin; ankaŭ je tio miris Dorotea, sed atentis la kanzonon, kiu tekstis jene:

Dolĉa espero mia,
kiu obstaklojn, barojn eldetruas
kaj firme energia
per iluzioj, revoj alkonstruas.
Ne tremu, se vi vidas,
ke ĉiupaŝe vin la mort’ insidas.

Pigruloj ne konkeras
honestajn venkojn aŭ triumfojn glorajn,
kaj veas kaj suferas
l’ inertaj viroj, kiuj, leporkoraj,
la faton ne oponas
kaj al la pigro mola sin fordonas.

Tre kare kostas amo,
kaj tio estas bona kaj logika,
ĉar riĉas plej balzamo,
se oni opinias ĝin unika;
kaj vere, evidentas,
ke ĉio senvalora nin ne tentas.

L’ obstino de amanto
kelkfoje trans la neebleaĵojn vadas,
kaj tial, kun konstanto,
kaj kvankam min muregoj barikadas,
min tenas la espero
ascendi, de ĉi ter’, al la ĉielo.

Ĉi tie la voĉo ĉesis, kaj Clara komencis denove plorsingulti, kio ekscitis la deziron de Dorotea koni la kaŭzon de tiel dolĉa kanto kaj de tiel trista ploro, do, ŝi demandis refoje pri la signifo de ŝiaj antaŭaj esprimoj. Tiam Clara, timante ke Luscinda povus aŭdi ŝin, forte alpremis al si Dorotean inter siaj brakoj kaj proksimigis sian buŝon al ŝia orelo, por esti certa, ke ŝi povus paroli, sen ke la aliaj aŭdus.

—Ĉi kantanto, kara sinjorino, estas filo de nobelo de la regno de Aragón, sinjoro de du vilaĝoj, kaj li loĝis fronte al la domo de mia patro en Madrid. Kaj, kvankam mia patro tenis la fenestrojn kovritaj vintre per kanvasoj kaj somere per ĵaluzioj, mi ne scias, kiel okazis, ke ĉi juna studento vidis min en la kirko aŭ ie ajn; fine li enamiĝis al mi, kion li komprenigis al mi de la fenestro de sia domo per tiom da gestoj kaj larmoj, ke mi devis lin kredi, kaj ankaŭ lin ami, sen scii kiom li amis min. Unu el liaj gestoj konsistis en tio, kunigi la du manojn, kiel signo, ke li edziĝus al mi; kaj, kvankam al mi tre plaĉus la plenumiĝo de lia deziro, ĉar mi estis sola kaj sen patrino, mi ne sciis kun kiu mi devus konsiliĝi; tiel do, mi faris nenion, kaj nur kiam mia patro kaj la lia forestis de siaj respektivaj hejmoj, mi donis al li la solan favoron levi iom la kanvazon aŭ la ĵaluzion kaj lasi min vidi tuta, kio tiel multe lin entuziasmigis, ke li ŝajnis ekster si. Fine alvenis la tempo de la forveturo de mia patro, kaj pri ĝi li sciiĝis, kvankam ne de mi, ĉar mi tute ne povus lin informi. Mi suspektis, ke li malsaniĝis de aflikto, ĉar la tagon de la forveturo mi ne povis vidi lin, por lin adiaŭi eĉ se nur per la okuloj; sed post du tagoj da vojaĝo, kiam mi eniris en vilaĝan gastejon, kiu distancas unu tagon de ĉi tie, mi vidis lin ĉe la pordo, en kostumo de mul-knabo, tiel lerte alivestita, ke mi tute ne rekonintus lin, se mi ne portus lian portreton gravurita en mi koro. Mi lin rekonis, miris kaj ĝojis, li ŝtelrigardis min, nevidate de mia patro, ĉar li kaŝas sin de li, ĉiufoje kiam li aperas antaŭ mi sur la vojo aŭ en la gastejoj, kie ni haltas; kaj tial, ke mi konas lin, kaj konsideras, ke pro amo al mi li iras piede kaj elportas tiom da suferiga penado, min konsumas la aflikto, kaj mi sekvas per la okuloj ĉiun paŝon lian. Mi ne scias, kun kia intenco li venas post mi, kaj kiel li fuĝis de la hejmo de sia patro, kiu profunde lin amas, ĉar li ne havas alian heredonton kaj ĉar la junulo meritas lian amon, kiel vi konstatos, kiam vi vidos lin; krome, kion li kantas, tion li mem kreas en sia kapo, ĉar mi aŭdis, ke li estas granda sciulo kaj poeto. Kaj jen ankoraŭ io: ĉiufoje kiam mi vidas aŭ aŭskultas lin, min kaptas tremo kaj angoro pro timo, ke mia patro povus rekoni lin kaj eltrovi nian korinklinon. Eĉ ne unu vorton mi parolis kun li en la tuta vivo, tamen mi amas lin tiel multe, ke mi ne povus vivi sen li. Jen ĉio, kara sinjorino, kion mi povas diri pri la muzikanto, kies voĉo, tiel plaĉa al vi, certe sufiĉas por ke vi komprenu, ke li estas, ne mul-knabo, kiel vi asertas, sed mastro de koroj kaj vilaĝoj, kiel mi diris.

—Ne plu parolu, sinjorino Clara —diris Dorotea, kisante mil fojojn la knabinon—. Ne plu parolu, mi petas, kaj atendu la mateniĝon, ĉar mi esperas, kun la helpo de Dio, aranĝi vian aferon, ke ĝi havu feliĉan finon, kiel meritas ĝia honesta komenco.

—Ve al mi, sinjorino! —respondis Clara—. Kian finon atendi, se konsideri, ke lia patro estas tiel riĉa kaj altranga, ke li ne trovus min inda fariĝi la servistino de lia filo, des malpli lia edzino? Cetere mi ne edziniĝus, eĉ por la plej valora de ĉi mondo, sen la scio de mia patro. Mi volus nur, ke ĉi knabo foriru returne kaj lasu min. Eble, se mi ne vidus lin, kaj pro la longo de la vojaĝo, mia nuna aflikto mildiĝus, kvankam, vere, mi konfesas, ke tia rimedo ne multe efikus. Mi ne scias, je la diablo, kiel kreiĝis ĉi situacio, nek kiel penetris en min ĉi amo, kiun mi sentas por li, se konsideri, ke ni ambaŭ tre junas… vere, mi opinias, ke ni havas la saman aĝon; mi ne estas ankoraŭ deksesjara, nek estos tia, laŭ mia patro, ĝis la venonta tago de Sankta Mikaelo.

Dorotea ne povis ne ridi ĉe la infaneca naivo de doña Clara kaj diris:

—Ripozu, sinjorino, la iometon da nokto laŭŝajne restanta ankoraŭ. Dio alportos al ni la matenon, kaj ĉio iros bone, se mi agos kun sufiĉa lerto.

Ili do denove dormiĝis kaj en la tuta gastejo regis granda silento; nur la filino de la gastejestro kaj Maritornes ne dormis, kaj, sciante la manion de don Quijote, kaj ke li deĵoras ekstere de la gastejo, armita kaj sur ĉevalo, ambaŭ decidis fari al li ŝercon, aŭ, almenaŭ, iom amuzi sin aŭskultante liajn absurdojn.

Nu, en la tuta gastejo eĉ ne unu fenestro rigardis al la kamparo, sed nur mansarda truo uzata por elŝuti tra ĝi pajlon por la bestoj. La du duonpuceloj venis al ĉi truo kaj rimarkis, ke don Quijote sidas sur la ĉevalo, apogas sin sur la lanco kaj elpuŝas de tempo al tempo dolorajn kaj profundajn suspirojn, kvazaŭ ĉiu el ili forŝirus al li la animon. Samtempe, ili aŭdis lin diri per mola, tenera kaj ama voĉo.

—Ho, kara sinjorino Dulcinea de El Toboso, kulmino de ĉia belo, krono de saĝo, trezoro de gracio, arkivo de virto kaj, resume, modelo de ĉio bona, honesta kaj delica ekzistanta en ĉi mondo! Kion faras nun via gracia moŝto? Ĉu eble vi degnas dediĉi unu penson al via kavaliro kaj sklavo, kiu memvole sin elmetas al tiom da danĝeroj nur por vin servi? Sciigu al mi pri ŝi, ho trivizaĝa lumo! [172] [172] Aludo al la luno al ties diversaj fazoj. Eble nun vi ĵaluze rigardas ŝian belon, dum ŝi promenas en ajna galerio de siaj luksegaj palacoj aŭ, kun la brusto klinita super la balustrado de balkono, ŝi konsideras, kiel ŝi povus, sen danĝero por sia virto kaj noblo, kvietigi la tempeston, kiun pro ŝi suferas mia afliktita koro; eble ŝi pensas per kia gloro ŝi povus kroni mian penadon, per kia balzamo kuraci mian angoron, kaj, fine, kian vivon doni al mia morto, kaj kiel rekompenci min por miaj servoj. Kaj vi, suno, sendube jam preta rapide seli viajn ĉevalojn por frue leviĝi kaj rigardi mian sinjorinon, bonvolu saluti ŝin je mia nomo; sed kiam vi rigardos kaj salutos ŝin, zorgu ne kisi al ŝi la vizaĝon, ke mi ne ĵaluzu kontraŭ vi, pli ol vi ĵaluzis pro la libermora sendankulino, [173] [173] Dafna, persekutata de Apolono, laŭ la greka mitologio. kiu igis vin ŝviti kaj kuri tra la ebenaĵoj de Tesalio aŭ sur la bordo de la rivero Peneo… nu, mi ne bone memoras, kie vi kuris tiam, ĵaluza kaj pasia.

Читать дальше
Тёмная тема
Сбросить

Интервал:

Закладка:

Сделать

Похожие книги на «La inĝenia hidalgo don Quijote de La Mancha»

Представляем Вашему вниманию похожие книги на «La inĝenia hidalgo don Quijote de La Mancha» списком для выбора. Мы отобрали схожую по названию и смыслу литературу в надежде предоставить читателям больше вариантов отыскать новые, интересные, ещё непрочитанные произведения.


Отзывы о книге «La inĝenia hidalgo don Quijote de La Mancha»

Обсуждение, отзывы о книге «La inĝenia hidalgo don Quijote de La Mancha» и просто собственные мнения читателей. Оставьте ваши комментарии, напишите, что Вы думаете о произведении, его смысле или главных героях. Укажите что конкретно понравилось, а что нет, и почему Вы так считаете.

x