Sed, dum la aŭditoro faris al li ĉi demandon kaj aliajn, aŭdiĝis laŭtegaj voĉoj ĉe la pordo de la gastejo: okazis, ke du viroj, pasiginte tie la nokton, kaj vidante, ke ĉiuj okupas sin nur pri la afero de la kvar servistoj, provis foriri sen pagi; sed la mastro, pli atenta al la propraj aferoj, ol al la fremdaj, kaptis ilin ĉe la pordo, petis ilin kvitiĝi kaj riproĉis ilian friponaĵon per tiel krudaj vortoj, ke la du viroj indigniĝis ĝis la ekstremo respondi per la pugnoj; kaj tiel fervore ili komencis tani al li la haŭton, ke la kompatinda mastro devis krii kaj peti helpon.
Liaj edzino kaj filino rimarkis, ke ĉiuj, krom don Quijote, ŝajnas tro okupataj por helpi la mastron, do lia filino kriis al nia hidalgo:
—Via moŝto, sinjoro kavaliro, helpu per via granda kuraĝo mian povran patron, kiun du fiuloj draŝas kvazaŭ grenon!
Al tio don Quijote respondis lante kaj flegme:
—Via peticio, bela pucelo, ne estos nun traktita, ĉar ne licas, ke mi miksu min en ajnan aventuron, ĝis okazos la sukcesa fino de la entrepreno, al kies plenumo mi min devigis. Sed, por servi vin, ni povus fari la jenon: kuru diri al via patro, ke li eltenu en la batalo, kiom li povas, kaj ke sub nenia preteksto li devas lasi sin venki; dume, mi petos de la princino Micomicona permeson por helpi lin en ties danĝera situacio, kaj estu certa, ke, se ŝi konsentos la peton, mi eltiros lin el ĝi.
—Tiel certe, kiel mi estas pekantino —diris Maritornes, kiu troviĝis tie—, oni ekspedos mian mastron al la alia mondo, antaŭ ol vi ricevos tian permeson.
—Atendu nur, sinjorino, ke mi havigu al mi la diritan permeson —respondis don Quijote—, kaj ne gravos, ĉu li sidos en la alia mondo, ĉar mi elprenos lin el tie, eĉ se la tuta tia mondo oponos; aŭ almenaŭ, mi venĝos vin tiel terure kontraŭ kiuj sendis lin tien, ke vi sentos vin pli ol sufiĉe kontentaj.
Senplie don Quijote genuiĝis antaŭ Dorotea, kaj petis de ŝi per kavalireskaj kaj romaneskaj esprimoj, ke ŝia moŝto bonvolu permesi lin helpi kaj defendi la kastelmastron, kiu troviĝas en grava danĝero. La princino donis volonte sian konsenton, kaj don Quijote rapide fiksis la ŝildon al la brako, prenis la glavon kaj kuris al la pordo, kie la du gastoj ankoraŭ regalis entuziasme la mastron; sed, tuj kiam li alvenis, li hezitis kaj staris senmova, kvankam Maritornes kaj la gastejestrino demandis lin, kial li haltas, anstataŭ helpi ilian sinjoron kaj edzon.
—Mi detenas min —respondis don Quijote— ĉar ne licas, ke mi uzu mian glavon kontraŭ senrangaj personoj. Voku ĉi tien mian ŝildiston Sancho, tial, ke ĉi defendo kaj venĝo propre lin koncernas.
Ĉi sceno havis lokon ĉe la pordo de la gastejo, kaj dume ne ĉesis la pluvo de pugnobatoj, kies pliparto falis sur la mastron, provokante la koleron de Maritornes, lia edzino kaj lia filino, jam desperaj vidi la timemon de don Quijote, kaj la mavan momenton elportatan de ilia mastro, edzo kaj patro.
Sed ni lasu lin tie, ĉar certe li ricevos ies helpon; kaj, se ne, li suferu en silento pro sia manko de prudento voli ampleksi pli ol liaj fortoj permesas; kaj ni iru returne kvindek paŝojn por scii kion don Luis respondis al la aŭditoro, kiam ĉi lasta demandis al la knabo pri lia motivo vojaĝi piede kaj en tiel nedeca kostumo.
Kiel signo de la profunda aflikto torturanta lian koron, don Luis forte premis al li la manojn kaj respondis verŝante multe da larmoj:
—Sinjoro, mi povas diri al vi nur, ke, de la momento kiam la ĉielo disponis (kaj la fakto, ke ni estas najbaroj, faciligis), ke mi vidu vian filinon, kaj mian sinjorinon doña Clara, mi faris ŝin mastrino de mia koro; kaj se vi, mia vera sinjoro kaj patro, ne oponas, hodiaŭ mem ŝi estos mia edzino. Pro ŝi mi forlasis la patran hejmon, kaj pro ŝi mi alivestis min per ĉi kostumo, por sekvi ŝin kien ajn ŝi iras, kiel sago al celo, kaj kiel ŝipano al nordo. Pri mia pasio ŝi konas nur kion miaj larmoj povis kelkfoje montri al ŝi defore. Vi jam scias, sinjoro, pri la riĉo kaj nobeleco de mia patro, kaj pri tio, ke mi estas lia unika heredonto. Se ĉi cirkonstancoj ŝajnas al vi sufiĉe bonaj, por ke vi faru al mi la plejan bonon, jam nun akceptu min kiel vian filon; kaj kvankam mia patro, movata de aliaj projektoj, ne aprobus la bonon, kiun mi sciis trovi, tamen la tempo havas pli da forto por detrui kaj ŝanĝi la aferojn, ol la volo de la homoj.
Ĉe tio la enamiĝinta knabo silentiĝis, kaj la aŭditoro sentis sin tiom plena de miro, ĉar don Luis tiel delikate rivelis sian senton, kiom konfuzita kaj perpleksa, ĉar li ne sciis, kian decidon alpreni en tiel subita kaj neatendita situacio. La aŭditoro, do, respondis nur, ke la junulo devus teni sin trankvila kaj iel aranĝi, ke la servistoj ne revenu hejmen kun li tiun tagon; tiel, li havus tempon sufiĉan por trovi la solvon plej konvenan al ĉiu. Don Luis perforte kisis al li la manojn, kaj eĉ banis ilin per larmoj kapablaj moligi ŝtonan koron, des pli la koron de la aŭditoro, kiu bone komprenis, ke tia edziĝo estus tre avantaĝa por lia filino, kvankam li volus, ke, se eble, ĝi okazu kun la aprobo de la patro de don Luis; krome la aŭditoro sciis, ke li klopodas atingi por sia filo la titolon de markizo aŭ grafo.
Dume, la gastoj jam paciĝis kun la mastro, ĉar pro la bonaj argumentoj kaj konsiloj de don Quijote, pli ol pro liaj minacoj, ili pagis sian tutan ŝuldon; de sia flanko la servistoj de don Luis atendis la finon de lia konversacio kun la aŭditoro kaj lian decidiĝon. Sed la diablo, ĉiam sendorma, ordonis en ĉi momento la eniron en la gastejon de la sama barbiro, kies kaskon de Mambrino iam prenis don Quijote de li, dum Sancho ŝanĝis la harnison de lia azeno por la harniso de la sia. La dirita barbiro, kondukante sian beston al la stalo, vidis, ke Sancho flikas ian parton de la ŝarĝo-selo, ĝin rekonis kaj senplie impetis kontraŭ la ŝildisto, dirante:
—Mi havas vin, don latrono! Redonu la barbo-pelvon, la ŝarĝo-selon kaj la harnison, kiujn vi rabis de mi!
Vidante sin tiel neatendite atakata, kaj aŭdante tiom da insultoj kontraŭ sia persono, Sancho prenis la selon per unu mano, kaj per la alia donis tian pugnobaton al la agresanto, ke ties makzeloj baniĝis en sango. Sed la barbiro, same alkroĉinta sin al la selo, plu alteniĝis al ĝi, malgraŭ la bato, kaj eĉ levis la voĉon, ĝis tia ekstremo, ke ĉiuj elkuris el la gastejo al la loko de la brua disputo.
—Helpon, je la nomo de la reĝo kaj de la justico! —kriis la barbiro—. Ĉi latrono ne nur prirabis min, sed volas ankaŭ mortigi min!
—Vi mensogas —respondis Sancho—; latrono mi ne estas. Mia sinjoro don Quijote lice gajnis ĉi predon en ĝusta batalo.
Don Quijote spektis la scenon, tre ĝojis, vidante sian ŝildiston ataki kaj defendi sin bonege, opiniis lin kuraĝa homo kaj decidis en si armi lin kavaliro en la unua konvena okazo, ĉar ŝajnis al li, ke Sancho estus inda membro de la kavalira ordeno. La barbiro diris interalie laŭlonge de la disputo:
—Sinjoroj, ĉi ŝarĝo-selo tiel apartenas al mi, kiel mia vivo apartenas al Dio. Mi ĝin konas, kvazaŭ mi estus ĝin naskinta. Cetere, mia azeno troviĝas en la stalo, kaj ĝi pruvos, ke mi ne mensogas. Oni surmetu al la besto la selon, kaj se ĝi ne sidos perfekte, oni pendumu min! Sed jen ankoraŭ io: la saman tagon, kiam ili rabis la selon, ili krome forprenis de mi ne uzatan barbo-pelvon ladan, kiu valoris unu eskudon.
Ĉe tio don Quijote ne povis ne respondi; li puŝis sin inter ambaŭ disputantoj, apartigis ilin, metis la selon sur la teron, ke ĝi troviĝu antaŭ ĉies okuloj ĝis la solvo de la afero, kaj diris:
—Kavaliroj, vi povas klare kaj evidente vidi, ke ĉi bonulo eraras, kiam li donas la nomon de barbo-pelvo al io, kio estis, estas kaj estos la helmo de Mambrino; mi prenis ĝin de li en ĝusta batalo kaj ĝin posedas leĝe kaj rajte. La afero de la selo ne koncernas min: ĉi-rilate mi diru nur, ke mia ŝildisto Sancho petis de mi permeson preni de ĉi venkita kovardo la harnison de ties ĉevalo por garni per ĝi sian propran beston. Mi donis la permeson, li prenis la harnison, kaj se ĝi transformiĝis en ŝarĝo-selon, la sola klarigo estas, ke tiaj metamorfozoj ordinare okazas en la kavaliraj aferoj. Konfirme de tio, rapidu, mia kara Sancho, kaj portu ĉi tien la helmon, kiun ĉi bonulo nomas barbo-pelvo.
Читать дальше