Miguel Cervantes - La inĝenia hidalgo don Quijote de La Mancha

Здесь есть возможность читать онлайн «Miguel Cervantes - La inĝenia hidalgo don Quijote de La Mancha» весь текст электронной книги совершенно бесплатно (целиком полную версию без сокращений). В некоторых случаях можно слушать аудио, скачать через торрент в формате fb2 и присутствует краткое содержание. Год выпуска: 2016, Издательство: Hispana Esperanto-Federacio, Жанр: Классическая проза, на эсперанто. Описание произведения, (предисловие) а так же отзывы посетителей доступны на портале библиотеки ЛибКат.

La inĝenia hidalgo don Quijote de La Mancha: краткое содержание, описание и аннотация

Предлагаем к чтению аннотацию, описание, краткое содержание или предисловие (зависит от того, что написал сам автор книги «La inĝenia hidalgo don Quijote de La Mancha»). Если вы не нашли необходимую информацию о книге — напишите в комментариях, мы постараемся отыскать её.

Vi havas antaŭ vi verkon eksterordinaran. Ne nur pro la originalaj teksto kaj lingvaĵo, sed ankaŭ pro la lingvo en kiu ĝi sin prezentas nun.
La traduko de
en Esperanton estis jam de la komenco de nia lingvo la revo de ĉiuj esperantistoj ligitaj al la hispana kulturo. Tiu revo, post kelkaj antaŭaj partaj provoj, fine plene efektiviĝis paper-forme en 1977, danke al la laborado de nia admirata tradukisto Fernando de Diego kaj al la apogo de Fondaĵo Esperanto kaj de grupo de malavaraj hispanaj esperantistoj.
Hodiaŭ, preskaŭ kvardek jarojn poste kaj ĉe la kvar-jarcenta datreveno de la morto de Miguel de Cervantes, ni profitas de la teknologia progreso kaj faras plian paŝon prezentante tiun ĉi novan bit-forman eldonon danke al la laboro de skipo de volontuloj, kiuj donacis sian tempon kaj talenton por la tasko. Ni tiel esperas pli bone diskonigi tiun ĉi juvelon de la universala literaturo en la plej universala el la lingvoj, sen limoj kaj baroj.
Por Hispana Esperanto-Federacio kaj por Fondaĵo Esperanto estas honore disponigi al la komunumo de parolantoj de la internacia lingvo Esperanto la plej internacian hispanlingvan verkon, nome la aventurojn de la inĝenia hidalgo don Quijote de La Mancha.
subskribo José Antonio del Barrio Prezidanto de Hispana Esperanto-Federacio

La inĝenia hidalgo don Quijote de La Mancha — читать онлайн бесплатно полную книгу (весь текст) целиком

Ниже представлен текст книги, разбитый по страницам. Система сохранения места последней прочитанной страницы, позволяет с удобством читать онлайн бесплатно книгу «La inĝenia hidalgo don Quijote de La Mancha», без необходимости каждый раз заново искать на чём Вы остановились. Поставьте закладку, и сможете в любой момент перейти на страницу, на которой закончили чтение.

Тёмная тема
Сбросить

Интервал:

Закладка:

Сделать

—Je Dio, sinjoro —respondis Sancho—. Se ni ne povas prezenti alian pli bonan ateston por defendi nian aferon, sciu, ke la kasko de Mambrino tiom similas al pelvo, kiom la harniso de ĉi bonulo al ŝarĝo-selo.

—Faru kion mi ordonas —diris don Quijote—, ĉar en ĉi kastelo ne ĉio povas esti sub ensorĉo.

Sancho iris preni la pelvon, revenis kun ĝi, kaj don Quijote, tuj kiam li ĝin vidis, ekkaptis ĝin, dirante:

—Rimarku, viaj moŝtoj, ĉu ĉi viro ne senhonte asertas, ke ĉi peco estas pelvo, kaj ne helmo, kiel mi diras; kaj mi ĵuras, je mia ordeno kavalira, ke mi prenis de li ĉi saman helmon kaj ke mi ne faris al ĝi ajnan aldonon aŭ deprenon.

—Tute certe! —diris Sancho—, ĉar, de kiam mia sinjoro ĝin gajnis, li uzis ĝin nur en la batalo por la liberigo de la povraj katenitoj; kaj dank’ al ĉi pelvo-kasko, li povis eltiri sin ne mave el la lukto, malgraŭ la multaj ŝtonbatoj ricevitaj.

Ĉapitro 45

Kie fine klariĝas la afero pri la helmo de Mambrino kaj la ŝarĝo-selo, kun aliaj aventuroj certe okazintaj

—Kion opinias viaj moŝtoj pri la asertoj de ĉi ĝentilhomoj? —demandis la barbiro—. Ili eĉ ĵuras, ke ĉi peco estas, ne barbo-pelvo, sed kasko.

—Kaj se iu dirus la malon —intervenis don Quijote—, mi respondus al li, se li estus kavaliro, ke li mensogas, kaj, se ŝildisto, ke li remensogas milfoje.

Dume majstro Nicolás, nia barbiro, atente sekvis la konversacion kaj, ĉar li tre bone konis la naturon de don Quijote, ekhavis la ideon stimuli lian frenezon kaj amuzi la grupon, antaŭenpuŝante la aferon en ŝercon; do, li turnis sin al la alia barbiro kaj diris:

—Sinjoro barbiro, aŭ kio ajn vi estas, sciu, ke ankaŭ mi havas vian saman profesion, kaj jam de pli ol dudek jaroj posedas la koncernan diplomon; sekve mi konas tre bone ĉiun ilon de la barbir-arto, sen ia escepto; krome, jun-aĝe mi soldatis, do scias ankaŭ kio estas helmo, kaj moriono, [175] [175] Neologismo. Hispane «morrión»; france «morion»; angle «morion». Speco de kasko antikva. kaj kasko fermita kaj la ceteraj objektoj de la armeo, t.e. de la armiloj de la soldatoj; kaj mi asertas (kvankam mi volonte alprenus pli ĝustan juĝon, se oni ĝin deklarus) ke la peco subtenata de ĉi bonulo ne nur ne estas barbo-pelvo, sed tiel diferencas de ĝi, kiel nigro de blanko kaj vero de mensogo; mi asertas ankaŭ, ke temas ja pri helmo, sed ne pri kompleta helmo.

—Vi pravas —diris don Quijote—, ĉar mankas al ĝi la duono, t.e. la makzelpeco.

—Efektive —aldonis la pastro, kiu divenis la intencon de majstro Nicolás.

Cardenio, don Fernando kaj ties kompanoj esprimis la saman opinion, kaj eĉ la aŭditoro mem sendube partoprenus en la ŝerco, se lin ne absorbus la afero de don Luis; sed la serioza objekto de liaj pensoj tiel altrudiĝis al li, ke li apenaŭ atentis la disvolvon de la farso.

—Je Dio! —diris la priŝercata barbiro—. Ĉu eblas, ke tiom da honorindaj kavaliroj ripetas, ke ĉi tio estas, ne pelvo, sed kasko? Ajna universitato, eĉ plej klera, mirus je tia opinio. Nu, bone, se la pelvo estas kasko, tiam la ŝarĝo-selo devas esti ĉevala harniso, kiel ĉi kavaliro diras.

—Ĝi ŝajnas al mi ŝarĝo-selo —diris don Quijote— sed, kiel mi jam antaŭe deklaris, mi ne miksas min en tion.

—Tamen —intervenis la pastro— sinjoro don Quijote devus diri al ni, ĉu temas pri selo aŭ harniso, ĉar mi kaj ĉi sinjoroj rekonas lian superecon en la aferoj de la kavalirismo.

—Je Dio, karaj sinjoroj —respondis don Quijote—. Tiel multaj kaj diversaj strangaĵoj okazis al mi en ĉi kastelo, en la du fojoj en kiuj mi loĝis en ĝi, ke mi ne kuraĝus doni asertan respondon al ajna demando pri ĝiaj aferoj, ĉar mi pensas, ke ĉio ĉi tie okazas per ensorĉo. La unuan fojon multe molestis min ensorĉita maŭro loĝanta en la kastelo, kaj al Sancho ne estis tre bone inter la manoj de kelkaj subuloj liaj; kaj hieraŭ nokte mi pendis de ĉi brako preskaŭ du horojn, sen scii kial aŭ kiel trafis min tia misfortuno. Tiel do, doni mian opinion pri tiel konfuza afero egalus fari tre senpripensan juĝon. Rilate tion, ĉu ĉi peco estas helmo aŭ pelvo, mi jam respondis; sed mi ne kuraĝas definitive decidi, ĉu ĉi alia peco estas ŝarĝo-selo aŭ harniso, do, sinjoroj, mi lasas la aferon al via bona kriterio: tial, ke vi ne apartenas al la kavalira ordeno, kiel mi, eble la ĉi-lokaj ensorĉoj ne efikas sur vin, kaj sekve vi havas la menson libera por vidi la aferojn de ĉi kastelo tiaj, kiaj ili estas, kaj ne kiaj ili ŝajnas al mi.

—Nedubeble, don Quijote saĝe argumentis, ke al ni tuŝas decidi ĉi aferon —diris don Fernando—. Kaj, por juĝi sur solida bazo, mi petos la sekretan voĉon de ĉiu kavaliro kaj sciigos al vi la veran rezulton de la voĉdonado.

Ĉio ĉi kaŭzis egan amuzon al la konantoj de la naturo de don Quijote, sed ŝajnis la pleja absurdo de la mondo al la ceteraj personoj, precipe al la kvar servistoj de don Luis, al don Luis mem, kaj al du tri vojaĝantoj ĵusvenintaj kun aspekto de taĉmentanoj de la Santa Hermandad, kio efektive ili estis.

Sed plej multe perpleksis la barbiro, kies pelvo transformiĝis en kaskon de Mambrino antaŭ liaj propraj okuloj, kaj kies ŝarĝo-selo, kiel sendube li pensis, ŝanĝiĝus al pompa harniso de ĉevalo; kaj unuj kaj aliaj ridis, kiam don Fernando parolis al la orelo de ĉiu, por ke li sekrete deklaru, ĉu la belaĵo objekto de tiaj diskutoj estas selo aŭ harniso. Fine, preninte nur la voĉojn de la konantoj de nia hidalgo, li diris laŭte:

—Okazas, bona barbiro, ke mi laciĝas demandi, ĉar ĉiu respondas, ke ridindus diri, ke ĉi peco estas ŝarĝo-selo de azeno, kiam efektive temas pri harniso de ĉevalo, eĉ de ĉevalo de pura raso. Do, vi devas pacienci, ĉar, spite al vi kaj al via azeno, ĉi tio estas harniso kaj ne selo; vi aĉe defendis vian aferon, kaj viaj pruvoj ne taŭgas.

—Neniam mi sidu en la ĉielo, se viaj moŝtoj ne trompiĝas! —ekkriis la povra barbiro—. Kaj mia animo prezentiĝu antaŭ Dio, tiel certe, kiel certe ĉi tio estas selo kaj ne harniso! Sed, tien iras leĝoj… [176] [176] En la hispana, kiam proverbo estas tre konata, oni kelkfoje mencias nur ĝian unuan parton. La proverbo kompleta tekstas: «Tien iras leĝoj, kien volas reĝoj». kaj punkto. Cetere, mi ne estas ebria: eĉ ne matenmanĝis ankoraŭ.

La naivo de la barbiro provokis ne malpli da rido ol la absurdoj de don Quijote, kiu rimarkis ĉi-momente:

—Nenio plu farendas ĉi tie: nur, ke ĉiu reprenu sian propraĵon. Kaj, kion donas Dio, tion benu Sankta Petro. [177] [177] Hispana proverbo: oni konformiĝu, same al la sukceso, kiel al la fiasko de siaj pretendoj aŭ deziroj.

Sed unu el la kvar servistoj de don Luis diris:

—Se ne temas pri ia aranĝita ŝerco, mi ne povas kompreni, ke viroj kiuj posedas, aŭ ŝajnas posedi, bonan inteligenton, kuraĝas diri kaj aserti, ke ĉi objektoj ne estas pelvo kaj ŝarĝo-selo; sed, ĉar vi insistas, mi pensas do, ke ia mistero kaŝiĝas en la fakto obstine defendi ion rekte kontraŭan al la vero kaj eĉ al la logiko; kaj mi ĵuras je… —kaj ĉi tie li diris vortaĉon—, ke ĉi tio estas pelvo de barbiro kaj la alio ŝarĝo-selo de azeno, eĉ se la tuta mondo asertas la malon.

—Povus temi pri selo de azenino —diris la pastro.

—Ĉu ne la sama afero? —respondis la servisto—. La diskuto temas, ne pri tio, sed pri la punkto, ĉu ĉi peco estas ŝarĝo-selo aŭ ne.

Unu el la taĉmentanoj ĵus alvenintaj aŭskultis la diskuton, kaj apogis la argumentojn de la servisto, dirante plena de kolero kaj furiozo:

—Tiel certe ĝi estas selo, kiel certe mi estas filo de mia patro. Kiu diris aŭ diras alion, sendube ebrias kiel uvo.

—Vi mensogas, fripono senhonora! —respondis don Quijote. Kaj, levante la lancon, kiu li ĉiam tenis en la mano, li aldirektis tielan baton sur lian kapon, ke se la taĉmentano ne devius, nia hidalgo sternus lin surteren. La lanco dissplitiĝis kontraŭ la grundo, kaj aliaj taĉmentanoj, vidante, ke oni mistraktas tiamaniere lian kamaradon, laŭte kriis petante helpon por la Santa Hermandad. La gastejestro, kiu apartenis al ĉi institucio, rapide eniris preni sian ordonbastonon kaj sian glavon kaj revenis meti sin ĉe la flanko de siaj kunuloj; la servistoj de don Luis ĉirkaŭis lin, ke li ne fuĝu en la tumulto; la barbiro, vidante la tutan domon en tia pandemonio, denove ekprenis sian ŝarĝo-selon, kaj la samon faris Sancho; don Quijote eltiris la glavon kaj alsaltis kontraŭ la taĉmentanoj; don Luis laŭtis al siaj servistoj, ke ili lasu lin kaj kuru helpi la hidalgon, Cardenion kaj don Fernandon, kiuj du lastaj staris ĉe la flanko de don Quijote; la pastro stentoris; la gastejestrino kriis; ŝia filino lamentis; Maritornes ploris; Dorotea staris konsternita; Luscinda, agitata; doña Clara svenis. La barbiro batis Sanchon; Sancho muelis la barbiron; unu servisto kuraĝis ekpreni don Luis je la brako, ke li ne eskapu, sed la junulo per fortega pugnobato banis en sangon lian makzelon; la aŭditoro defendis don Luis; don Fernando havis sub siaj piedoj iun taĉmentanon kaj kun granda entuziasmo surtretis al li la ripojn de la unua ĝis la lasta; la gastejestro denove laŭtis petante helpon por la Santa Hermandad: tiel do, la tuta domo plenis de ploroj, voĉoj, krioj, konfuzo, teruro, alarmo, bedaŭrindaĵoj, hakoj, frapoj, vergoj, kalcitroj kaj elfluo de sango.

Читать дальше
Тёмная тема
Сбросить

Интервал:

Закладка:

Сделать

Похожие книги на «La inĝenia hidalgo don Quijote de La Mancha»

Представляем Вашему вниманию похожие книги на «La inĝenia hidalgo don Quijote de La Mancha» списком для выбора. Мы отобрали схожую по названию и смыслу литературу в надежде предоставить читателям больше вариантов отыскать новые, интересные, ещё непрочитанные произведения.


Отзывы о книге «La inĝenia hidalgo don Quijote de La Mancha»

Обсуждение, отзывы о книге «La inĝenia hidalgo don Quijote de La Mancha» и просто собственные мнения читателей. Оставьте ваши комментарии, напишите, что Вы думаете о произведении, его смысле или главных героях. Укажите что конкретно понравилось, а что нет, и почему Вы так считаете.

x