Daŭrigo de la eksterordinaraj aventuroj en la gastejo
Fine, don Quijote kriis tiel laŭte, ke la gastejestro, terurita, subite apertis la pordon kaj eliris vidi, de kie venas tiaj muĝoj; dume, ankaŭ la kvar vojaĝantoj proksimiĝis al nia hidalgo. Maritornes, jam vekita de la samaj voĉoj, kaj ĝuste divenante la kaŭzon de la alarmo, supriris al la mansardo, nerimarkate deligis la ŝnuron de kiu pendis don Quijote, kaj la kavaliro tuj sekve falis teren antaŭ la gastejestro kaj la vojaĝantoj; ili rapidis al li, kaj demandis lin pri la motivo de liaj krioj. Sen respondi eĉ unu vorton, don Quijote detiris la ŝnuron de sia pojno, stariĝis, saltis sur Rocinante, fiksis la ŝildon al la brako, metis la lancon en horizontalan pozicion, iom distanciĝis kaj revenis duongalope, dirante:
—Se iu ajn asertas, ke oni min prave ensorĉis, mi respondas, ke li mensogas; kaj se mia sinjorino, la princino Micomicona, donos al mi permeson, mi defios lin al duela batalo.
La ĵusvenintoj miris ĉe la vortoj de don Quijote, sed la gastejestro metis finon al ilia surprizo, kiam li klarigis, kiu estas la hidalgo, kaj ke oni ne devus atenti lin, pro la misfunkciado de lia kapo. Ili demandis al la mastro, ĉu knabo proksimume dekkvinjara kaj en kostumo de muelisto ne venis al la gastejo, kaj ili faris priskribon de lia persono akordan kun la aspekto de la amanto de doña Clara. La mastro respondis, ke tiom da homoj gastas ĉe li, ke li ne rimarkis la priskribiton; sed unu el la kvar vidis la veturilon de la aŭditoro kaj diris:
—Sendube la knabo estas ĉi tie, ĉar jen la veturilo, kiun ŝajne li sekvas; unu staru ĉe la pordo, kaj la ceteraj eniru serĉi lin; kaj eĉ pli bone se unu el ni rondirus la domon, ke li ne forkuru saltante la muron de la kralo.
—Tion ni faros —respondis alia.
Du eniris, unu restis ĉe la pordo, alia komencis ĉirkaŭi la gastejon; ĉion ĉi rimarkis la mastro kaj ne bone komprenis la kialon de iliaj movoj, kvankam li suspektis, ke ili serĉas la knabon, kies priskribon ili antaŭe faris al li. Ĉe tio, jam plene helis la tago, kaj tial, kaj ankaŭ kaŭze de la bruado de don Quijote, ĉiuj estis vekitaj kaj komencis ellitiĝi, precipe doña Clara kaj Dorotea; la unua pro ekscito, ĉar ŝia amanto troviĝis tiel proksima, kaj la alia pro la deziro vidi lin, apenaŭ dormis tra la nokto.
Don Quijote, vidante, ke la kvar vojaĝantoj tute ignoras lin kaj ne respondas lian demandon preskaŭ eksplodis de kolero kaj furiozo: kaj se li trovintus en la kavalirisma kodo, ke vaganta kavaliro povus lice plenumi alian taskon malgraŭ sia parolo fini unue entreprenon antaŭe promesitan, certe li atakus la tutan grupon kaj devigus ilin respondi al lia demando; sed, ĉar ŝajnis al li, ke ne decus, nek konvenus komenci alian taskon ĝis li surtronigus Micomiconan, li decidis teni la buŝon fermita, regi sin, kaj atendi la rezulton de la serĉado de la vojaĝantoj; fine unu el ili trovis la junulon dormanta apud mul-knabo, kaj certe ne imaganta, ke oni lin serĉus, kaj eĉ malpli, ke oni trovus lin. La viro prenis lin je la brako kaj diris:
—Vere, sinjoro don Luis, via kostumo tre kongruas kun via rango, kaj la lito, kie vi kuŝas, bele respondas al la lukso en kiu via patrino vin edukis.
La knabo frotis al si la dormemajn okulojn, rigardis ioman tempon sian kaptinton, kaj, fine rekonante lin kiel serviston de sia patro, li tiel surpriziĝis, ke li ne kapablis balbuti eĉ unu vorton. La servisto aldonis:
—Sinjoro don Luis, nenio alia farendas ol pacienci kaj returne iri hejmen, se via moŝto ne volas, ke nia senjoro, via patro, vojaĝu al la transa mondo; ĉar tia sorto atendas lin, se konsideri, kiel multe afliktas lin via foresto.
—Nu, kiel sciis mia patro, ke mi venis ĉi-voje kaj en ĉi kostumo? —demandis don Luis.
—Vi konfidis vian intencon al iu studento amiko via, sed li tiel kortuŝiĝis ĉe la doloro, kiun via foresto kaŭzas al via patro, ke li fine rivelis al li vian projekton. Tiam via patro sendis kvar servistojn serĉi vin, kaj jen, ni estas ĉi tie je via dispono, nedireble kontentaj pro la bona rezulto de niaj klopodoj, kaj pro tio, ke ni revenos kaj metos vin antaŭ la okuloj de via amanta patro.
—Okazos, kiel mi deziros, aŭ kiel la ĉielo ordonos —respondis don Luis.
—Kion vi povas deziri, aŭ la ĉielo ordoni, se ne tion, ke vi konsentu reveni kun ni? Alio ne eblas.
Aŭskultinte ĉi dialogon, la mul-knabo kuŝanta apud don Luis leviĝis kaj iris rakonti la aferon al don Fernando, Cardenio kaj la ceteraj, kiuj jam estis vestitaj. Li menciis, ke la viro sin turnis al la junulo titolante lin «don»; poste, la mulisto aldonis, ke li aŭdis ilian konversacion, ke la viro petis la junulon reveni hejmen, kaj ke ĉi lasta ne volis obei. Tiaj novaĵoj, kune kun ilia scio pri la bela voĉo donacita de la ĉielo al la junulo, kreskigis ĉe ili la deziron koni lin pli detale, kaj eĉ helpi lin, se oni iel volus lin perforti. Tiel do, don Fernando kaj la ceteraj sin direktis al la loko, kie la knabo diskutis ankoraŭ kun la servisto.
Ĉi-momente Dorotea eliris el sia ĉambro, kaj doña Clara, profunde agitata, sekvis ŝin; Dorotea vokis Cardenion alflanke kaj rakontis al li, per kelkaj resumaj vortoj, la historion de la muzikanto kaj doña Clara. De sia flanko Cardenio informis ŝin pri la trovo de don Luis fare de liaj servistoj, sed, ĉar li ne parolis sufiĉe softe, doña Clara, aŭdante lin, ricevis tian ŝokon, ke, se Dorotea ne subtenus ŝin, ŝi falus sur teron. Cardenio diris al Dorotea, ke ŝi revenu kun la knabino al la ĉambro, kaj ke li farus ĉion eblan por aranĝi la aferon. Ambaŭ virinoj, do, eniris denove.
Ĉe tio la kvar sekvintoj de don Luis estis jam interne de la gastejo kaj ĉirkaŭis lin, urĝante lin reveni tuj hejmen por konsoli sian patron. Li respondis, ke tion li ne farus, ĝis li plenumus ion, de kio dependis lia vivo, lia honoro kaj lia animo. Tiam la servistoj insistis pli energie, dirante, ke sub neniaj cirkonstancoj ili revenus sen li, kaj ke ili prenus lin kun si, ĉu li volus, ĉu ne.
—Tion vi faros —respondis don Luis— nur se vi portos min morta; kvankam kiel ajn vi kondukus min, mi irus senviva.
La pli granda parto de la gastoj jam proksimiĝis aŭskulti la diskutantojn, precipe Cardenio, don Fernando, ties kompanoj, la aŭditoro, la pastro, la barbiro kaj don Quijote, kiu pensis, ke oni ne plu bezonis gardi la kastelon. Cardenio, kiel konanto de la historio de la knabo, demandis al la servistoj, kian motivon ili havas por preni lin kun si kontraŭ lia volo.
—Nia motivo —respondis unu el la kvar— estas servi lian patron, ĉar la foresto de ĉi sinjoro metas lin en danĝero de morto.
—Ne rakontu ĉi tie pri miaj aferoj —rebatis don Luis—. Mi estas libera homo, kaj nur propravole mi revenus; se ne, neniu el vi povus devigi min.
—Vin devigos via propra prudento —diris la viro—, sed, se ĝi ne sufiĉus, ni estas ja sufiĉaj por plenumi la ordonon ricevitan kaj por fari nian devon.
—Nu, ni vidu, kio estas la esenco de ĉi afero —interrompis la aŭditoro.
La viro, kiu rekonis en li la najbaron de sia mastro, respondis:
—Ĉu via moŝto, sinjoro aŭditoro, ne konas ĉi kavaliron? Li estas la filo de via najbaro kaj forlasis sian hejmon en ĉi kostumo tute nedeca al lia rango, kiel vi povas vidi.
Tiam la aŭditoro rigardis pli atente la junulon, lin rekonis, kaj diris, brakumante lin:
—Pri kia infanaĵo temas, don Luis? Kian gravan motivon povus movi vin vojaĝi ĉi-maniere kaj en kostumo tiel ofenda al via rango?
Larmoj aperis en la okuloj de la knabo, kaj li ne sciis kion respondi al la aŭditoro; ĉi lasta diris al la kvar servistoj, ke ili trankviliĝu, ke ĉio iros bone; poste li prenis la manon de la knabo, kondukis lin flanken kaj demandis al li pri la motivoj de lia konduto.
Читать дальше