Meze de ĉi ĥaoso, labirinto kaj senbrida furiozo, venis en la kapon de don Quijote la ideo, ke li staras metita, subite-seninvite, en la diskordo de la tendaro de Agramante, [178] [178] Aludo al epizodo de la verko de Ariosto (1474-1533), Rolando freneza (kanto 27ª).
do li diris per tondra voĉo, kies vibrado skuis la tutan gastejon:
—Detenu vin! Ingu la glavojn! Aŭskultu min, se vi volas resti vivaj!
Ĉe tiel potenca voĉo, ĉiuj sin detenis, kaj li daŭrigis:
—Ĉu mi ne avertis vin, sinjoroj, ke ĉi kastelo estas ensorĉita, kaj ke certe ia legio da demonoj loĝas ĉi tie? Por konfirmo de miaj vortoj, mi deziras, ke vi vidu propra-okule, kiel la diskordo de la tendaro de Agramante transiris al ni. Rimarku, kiel oni tie luktas por la spado, ĉi tie por la ĉevalo, transe por la aglo, preter por la helmo… [179] [179] Nova aludo al la sama epizodo de Rolando freneza , kie oni pridisputas spadon, ĉevalon kaj aglon, sed ne helmon, kiun don Quijote, en sia ekzaltiĝo, aldonis al la listo.
dum ni batalas inter ni kaj ne aŭskultas unu la alian. Venu do via moŝto, sinjoro aŭditoro, kaj via moŝto, sinjoro pastro: la unua funkciu kiel reĝo Agramante, la alia kiel reĝo Sobrino, [180] [180] Dank’ al la aŭtoritato de la unua kaj al la aĝo kaj prudento de la dua, restariĝis la paco en ilia tendaro, laŭ la menciita verko de Ariosto.
kaj faru pacon ĉi tie; ĉar, je la ĉiopova Dio, vere hontindas, ke tiom da gravaj sinjoroj, kiaj ni estas, mortigas sin reciproke pro bagateloj.
La taĉmentanoj, kiuj ne komprenis la frazeologion de don Quijote kaj vidis sin mistraktitaj de don Fernando, Cardenio kaj ties kamaradoj, ne emis trankviliĝi; sed la barbiro deziris la pacon, ĉar en la interbatiĝo lia barbo kaj la ŝarĝo-selo suferis nombron da ŝiroj. Sancho, kiel fidela servisto, obeis la plej etan ordonon de sia mastro; la kvar servistoj de don Luis same sin detenis, komprenante, ke nenion ili gajnus, se ili kondutus alie. Nur la gastejestro insistis, ke oni devus puni la insolenton de la freneza don Quijote, ĉar li ĉiam ĥaosigis la gastejon. Fine la tumulto cedis portempe al la kvieto, kaj en la imago de don Quijote kaj ĝis la tago de la lasta juĝo, la ŝarĝo-selo restis harniso, la pelvo kasko kaj la gastejo kastelo. La spiritoj do sereniĝis, la gastoj reamikiĝis dank’ al la persvadoj de la aŭditoro kaj la pastro, kaj tiam la servistoj de don Luis insitis denove, ke li foriru kun ili.
Dum ili traktis kun la junulo, la aŭditoro, rakontinte al don Fernando, Cardenio kaj la pastro kion don Luis sciigis al li, konsiliĝis kun la trio, pri kiel li povus solvi la aferon. Fine oni interkonsentis, ke don Fernando rivelus sian personecon al la servistoj de don Luis kaj dirus al ili, ke li deziras, ke don Luis akompanu lin al Andaluzio, kie lia frato la markizo akceptus lin kun la honoro ŝuldata al lia rango; oni ja sciis, ke don Luis tute ne havis tiam la intencon reveni hejmen, eĉ se oni dishakus lin en pecojn. La kvar servistoj, informite pri la moŝteco de don Fernando kaj pri la decido de don Luis, interkonsentis, ke tri irus hejmen raporti al lia patro pri la situacio, kaj la kvara restus por servi al don Luis sen lasi lin, ĝis la aliaj revenus preni lin kun si, aŭ ĝis oni ricevus la instrukciojn de la patro de don Luis rilate al la junulo.
Ĉi-maniere fariĝis paco en ĉi disputejo dank’ al la aŭtoritato de Agramante kaj al la prudento de reĝo Sobrino.
Tamen, la malamiko de la konkordo kaj kontraŭulo de la paco [181] [181] T.e. la diablo.
vidis sin disdegnata kaj mokata, rimarkis kiom malmulte da frukto li rikoltis ĵetinte ĉi homojn en tiel implikitan labirinton, kaj decidis fari novan provon elkovi freŝajn konfliktojn kaj kverelojn. Okazis do, ke la taĉmentanoj, aŭdante pri la granda moŝteco de siaj kontraŭbatalantoj, trankviliĝis kaj sin retiris de la lukto, ĉar ŝajnis al ili, ke kia ajn estus ĝia rezulto, ili tamen perdus la batalon; sed unu taĉmentano, la sama kies ripojn don Fernando pistis kaj surtretis, memoris, ke inter liaj arest-ordonoj kontraŭ kelkaj deliktuloj troviĝas unu pri don Quijote, kies kapton dekretis la Santa Hermandad (kio Sancho prave timis siatempe) sub la akuzo, ke li metis la galerulojn en liberon; la taĉmentano do volis konstati, ĉu la priskribo el lia mandato konformas al la persono de don Quijote, sekve li detiris de sia sino ian pergamenan dokumenton, komencis legi ĝin lante, ĉar li ne estis sperta leganto, fiksis ĉe ĉiu vorto la rigardon sur don Quijote, por kompari la detalojn el la mandato kun lia vizaĝo kaj fine konvinkiĝis ke, sen ia dubo, don Quijote estas la persono priskribita; tiam, jam certa pri lia identeco, la taĉmentano, kun la pergameno en la liva mano, ekkaptis per la dekstra la kavaliron je la kolo, tiel forte, ke li ne lasis lin spiri, kaj laŭtege kriis:
—Helpon al la Santa Hermandad! Kaj, por ke oni vidu, ke mi prave ĝin petas, jen la arest-ordono kontraŭ ĉi vojo-rabisto!
La pastro prenis la dokumenton, konstatis, ke la priskribo konformas al don Quijote, kaj ke la taĉmentano diris la veron. Sed la kavaliro, kiu vidis sin tiel mistraktata de ĉi senhonora fripono, eksplodis de kolero kaj, kun krakado de ostoj de lia korpo, per ambaŭ manoj kaptis, kiel li povis, la gorĝon de la taĉmentano kaj tiom stringis ĝin ke se li ne ricevus la helpon de siaj kunuloj, li lasus tie la vivon antaŭ ol don Quijote la stringadon.
La gastejestro, kiu havis la devon doni asiston al siaj kamaradoj, iris tuj helpi la taĉmentanon, dum la gastejestrino, vidante denove sian edzon implikita en alia lukto, levis la voĉon; tuj ŝia filino kaj Maritornes akompanis ŝin en ŝia kriado, petante la helpon de la ĉielo kaj de la ceteraj personoj de la loko; kaj Sancho, ĉe tia spektaklo, diris en si:
—Je Dio, mia mastro pravas rilate la ensorĉon de ĉi kastelo, ĉar ne eblas vivi en ĝi pace eĉ unu solan horon.
Don Fernando apartigis la du virojn je ilia granda kontento, ĉar ambaŭ firme enkroĉadis la manojn: la taĉmentano en la kolumo de la sajo de don Quijote, kaj la hidalgo en la gorĝo de la alia; tamen la taĉmentanoj insistis, ke ili devas preni sian krimulon, kaj ke la ceteraj personoj helpu submeti kaj ligi lin, kiel postulis la servo al la reĝo kaj al la Santa Hermandad, je kies nomo denove ili petis helpon kaj asiston por aresti ĉi latronon kaj banditon de vojoj kaj padoj. Don Quijote ridadis ĉe tiaj argumentoj kaj fine diris kun granda flegmo:
—Kio do, bastarda kaj naŭza kanajlaro? Ĉu doni liberon al katenitaj, helpon al misfortunaj, manon al falintaj kaj rimedon al mizeraj estas, laŭ vi, banditi sur la vojoj? Ha, perversa gento, kies eta kaj malica inteligento ne meritas, ke la ĉielo rivelu al vi la virton de la vaganta kavalirismo, kaj ankaŭ ne, ke vi komprenu kiel peke kaj nescie vi kondutas, ne respektante eĉ la ombron de vaganta kavaliro, des malpli lian personon! Kio do, taĉmento da latronoj, ne taĉmentanoj, sed vojaj rabistoj kun licenco de la Santa Hermandad? Diru, kiu idioto, subskribis la ordonon de aresto kontraŭ tia kavaliro kiel mi? Ĉu li ne scias, ke la vagantaj kavaliroj dependas de nenia jurisdikcio, ke ili havas sian glavon kiel leĝon, sian kuraĝon kiel ĉarton kaj sian propran volon kiel kodon? Kiu idioto, mi ripetas, ne scias, ke ekzistas nenia nobel-titolo kun tiom da privilegioj kaj prerogativoj, kiom da ili vaganta kavaliro akiras en la tago kiam li estas armita kaj sin fordonas al sia rigora profesio? Kiu vaganta kavaliro iam pagis imposton, akcizon, tributon, reĝan kontribucion aŭ doganon? Kiu tajloro iam prezentis al li kalkulon pri vestoj al li faritaj? Kiu kastelmastro regalis lin en festeno kaj poste petis de li ties partopagon? Kiu reĝo ne invitis lin al sia tablo? Kiu pucelo ne enamiĝis al li kaj sin donis senhezite al lia volo kaj plezuro? Kaj fine, kiu vaganta kavaliro iama, nuna aŭ futura ne havus kuraĝon sufiĉan por, li sola, vergi kvarcentfoje kvarcent taĉmentanojn, se ili aŭdacus lin alfronti?
Читать дальше