Miguel Cervantes - La inĝenia hidalgo don Quijote de La Mancha

Здесь есть возможность читать онлайн «Miguel Cervantes - La inĝenia hidalgo don Quijote de La Mancha» весь текст электронной книги совершенно бесплатно (целиком полную версию без сокращений). В некоторых случаях можно слушать аудио, скачать через торрент в формате fb2 и присутствует краткое содержание. Год выпуска: 2016, Издательство: Hispana Esperanto-Federacio, Жанр: Классическая проза, на эсперанто. Описание произведения, (предисловие) а так же отзывы посетителей доступны на портале библиотеки ЛибКат.

La inĝenia hidalgo don Quijote de La Mancha: краткое содержание, описание и аннотация

Предлагаем к чтению аннотацию, описание, краткое содержание или предисловие (зависит от того, что написал сам автор книги «La inĝenia hidalgo don Quijote de La Mancha»). Если вы не нашли необходимую информацию о книге — напишите в комментариях, мы постараемся отыскать её.

Vi havas antaŭ vi verkon eksterordinaran. Ne nur pro la originalaj teksto kaj lingvaĵo, sed ankaŭ pro la lingvo en kiu ĝi sin prezentas nun.
La traduko de
en Esperanton estis jam de la komenco de nia lingvo la revo de ĉiuj esperantistoj ligitaj al la hispana kulturo. Tiu revo, post kelkaj antaŭaj partaj provoj, fine plene efektiviĝis paper-forme en 1977, danke al la laborado de nia admirata tradukisto Fernando de Diego kaj al la apogo de Fondaĵo Esperanto kaj de grupo de malavaraj hispanaj esperantistoj.
Hodiaŭ, preskaŭ kvardek jarojn poste kaj ĉe la kvar-jarcenta datreveno de la morto de Miguel de Cervantes, ni profitas de la teknologia progreso kaj faras plian paŝon prezentante tiun ĉi novan bit-forman eldonon danke al la laboro de skipo de volontuloj, kiuj donacis sian tempon kaj talenton por la tasko. Ni tiel esperas pli bone diskonigi tiun ĉi juvelon de la universala literaturo en la plej universala el la lingvoj, sen limoj kaj baroj.
Por Hispana Esperanto-Federacio kaj por Fondaĵo Esperanto estas honore disponigi al la komunumo de parolantoj de la internacia lingvo Esperanto la plej internacian hispanlingvan verkon, nome la aventurojn de la inĝenia hidalgo don Quijote de La Mancha.
subskribo José Antonio del Barrio Prezidanto de Hispana Esperanto-Federacio

La inĝenia hidalgo don Quijote de La Mancha — читать онлайн бесплатно полную книгу (весь текст) целиком

Ниже представлен текст книги, разбитый по страницам. Система сохранения места последней прочитанной страницы, позволяет с удобством читать онлайн бесплатно книгу «La inĝenia hidalgo don Quijote de La Mancha», без необходимости каждый раз заново искать на чём Вы остановились. Поставьте закладку, и сможете в любой момент перейти на страницу, на которой закончили чтение.

Тёмная тема
Сбросить

Интервал:

Закладка:

Сделать

Sancho Panza tre respekte sin klinis kaj kisis la du manojn de don Quijote, ĉar unu solan li ne povus, tial, ke ambaŭ estis kunligitaj. Poste la fantomoj denove surŝultrigis la kaĝon kaj ĝin lokis en la bovo-ĉaron.

Ĉapitro 47

Pri la stranga ensorĉiteco de don Quijote de La Mancha kaj pri aliaj famaj eventoj

Kiam don Quijote vidis sin enkaĝigita kaj metita en la ĉaro, li diris:

—Mi legis multe da gravaj historioj pri vagantaj kavaliroj, sed neniam legis, vidis aŭ aŭskultis, ke oni povus transporti ĉi-maniere la ensorĉitajn kavalirojn, kaj kun la tardemo propra al ĉi pigraj kaj lantaj animaloj; kutime oni portas ilin kun mirinda rapido tra la aero, interne de nigra aŭ griza nubo, en fajra ĉaro, aŭ sur hipogrifo aŭ simila besto. Ke oni min transportas nun per bovo-ĉaro tute konfuzas min, je Dio, sed eble la kavalirismo kaj la magio de nia epoko devas sekvi alian vojon diferencan de la kurso antikva. Povas okazi ankaŭ, ke, pro tio, ke mi estas nova kavaliro en la mondo kaj la unua reviviginto de la jam forgesita profesio de la kavalirismo, oni inventis aliajn specojn de ensorĉo kaj aliajn metodojn por la transporto de la ensorĉitoj. Kion vi opinias pri la afero, Sancho, mia filo?

—Mi ne scias kion pensi —respondis Sancho—, ĉar mi ne kleras kiel vi rilate al la kavaliraj tekstoj; sed mi ne hezitus ĵuri, ke ĉi ĉirkaŭaj vizioj ne estas tute katolikaj.

—Katolikaj? Kia ideo! —diris don Quijote—. Kiel ili povus esti katolikaj, se temas pri demonoj alprenintaj fantaziajn korpojn por meti min en ĉi staton? Se vi volas konstati, ke mi diras la veron, tuŝu kaj palpu ilin, kaj vi vidos, ke ilia korpo konsistas nur el aero kaj el ekstera ŝajno.

—Je Dio, sinjoro —respondis Sancho—, mi jam tuŝis ilin, kaj jen, ĉi diablo tiel okupata kaj aktiva montriĝas iom karn-abunda, kaj, krome, distingiĝas per io tre diferenca de la karakterizaĵo de la demonoj; laŭdire ili fetoras je sulfuro kaj aliaj odoraĉoj, sed ĉi alia diablo odoras je ambro ĝis la distanco de unu mejlo.

Per tia rimarko Sancho aludis al don Fernando, kies odoro, pro lia nobeleco certe estis tia, kiel la ŝildisto diris. [187] [187] En la epoko de Cervantes, damoj kaj riĉuloj ŝatis parfumi sin per ambro, substanco tre multekosta, kaj impregni per ĝi precipe la vestopecojn el ledo.

—Ne miru pri tio, amiko Sancho —diris don Quijote—. Sciu, ke la diabloj tre ruzas, kaj, kvankam ili portas sian propran odoron, ili odoras je nenio, ĉar ili estas spiritoj, kaj, se ili odorus, ili odorus, ne je io bona kaj agrabla, sed repuŝa kaj stinka, tial, ke ili, kie ajn ili troviĝas, portas la inferon kun si kaj ne povas sperti ian mildiĝon de siaj turmentoj; nu, la bonaj odoroj plezurigas kaj logas, do ne eblas al ili odori je io agrabla; kaj se al vi ŝajnas, ke la diablo de vi menciita odoras je ambro, aŭ vi trompiĝas, aŭ li volas vin trompi, ke vi ne prenu lin por demono.

Ĉe tia konversacio inter la mastro kaj la servisto, don Fernando kaj Cardenio timis, ke Sancho povus tute diveni kaj klarigi al si ilian konspiron, pri kies ekzisto li jam tre suspektis, do ili decidis anticipi la forveturon, kaj, vokinte alflanke la gastejestron, ordonis lin seli Rocinante kaj harnisi la azenon de Sancho, kion li rapide faris. Dume la pastro interkonsentis kun la taĉmentanoj, ke ili akompanos lin ĝis lia vilaĝo por iom da mono ĉiutage. Cardenio pendigis de la selo de Rocinante la ŝildon sur unu flanko kaj la barbo-pelvon sur la alia, signis al Sancho, ke li surazeniĝu kaj ekprenu la bridon de Rocinante, kaj postenigis la du taĉmentanojn kun ties pafiloj, ambaŭflanke de la ĉaro; sed, antaŭ ol ĝi ekiris, la gastejestrino, ties filino kaj Maritornes elvenis diri adiaŭ al don Quijote, ŝajnigante, ke ili ploras de aflikto pro lia misfortuno.

—Ne ploru, karaj sinjorinoj —diris tiam don Quijote—. Ĉi sortobatoj estas propraj al la membroj de mia profesio, kaj se plagoj ne falus sur min, mi ne konsiderus min fama kavaliro vaganta; nenio simila okazas al la kavaliroj mankaj de gravo kaj signifo, tial, ke oni ignoras ilin en la mondo; dume la kuraĝaj spertas la malon, ĉar multaj princoj kaj aliaj kavaliroj envias ilian virton kaj aŭdacon kaj klopodas firimede detrui ilin. Tamen, la virto tiom potencas, ke per si mem ĝi emerĝos venke el ĉia provo, spite al la tuta nekromancio elpensita de Zoroastro, kaj brilos en la mondo kiel la suno en la ĉielo. Pardonu min, belaj damoj, se preteratente mi kaŭzis al vi ian ĉagrenon, ĉar intence kaj volonte mi neniam miskondutis kontraŭ ajna persono. Preĝu al Dio, ke li elprenu min el ĉi prizono, kien ia fiintenca sorĉisto min ĵetis, kaj, se iam mi vidos min libera, mi tute ne forgesos la favorojn de vi ricevitajn en ĉi kastelo, kaj reciprokos, rekompencos kaj repagos ilin, kiel ili meritas.

Dum la damoj kaj don Quijote tiel interparolis, la pastro kaj la barbiro adiaŭis al don Fernando kaj ties kamaradoj, al la kapitano kaj ties frato, kaj al la grupo de feliĉaj sinjorinoj, speciale al Dorotea kaj Luscinda. Ĉiuj brakumis sin reciproke kaj promesis sendi unu la alian siajn novaĵojn. Don Fernando informis al la pastro, kien li devos skribi al li rilate al la sorto de don Quijote. Li insistis, ke nenio donus al la pli da plezuro ol esti informata ĉi-rilate, kaj ke, de sia flanko, li sendus al la pastro la novaĵojn, kiuj povus plaĉi al li, kiel, por ekzemplo, lia propra edziĝo, la bapto de Zoraida, la afero de don Luis kaj la reveno hejmen de Luscinda. La pastro promesis akurate plenumi lian deziron, kaj denove ili brakumis unuj la aliajn kaj denove interŝanĝis komplimentojn. Tiam la gastejestro sin turnis al la pastro kaj transdonis al li kelke da paperoj, dirante, ke li trovis ilin en la sama valizo, kie aperis la novelo La stulta scivolo , kaj ke, tial, ke ĝia mastro ne revenis, kaj li ne scipovas legi, al li estus tute same, se la pastro volus akcepti ilin por si. La pastro dankis lin, komencis foliumi la manuskripton, vidis la titolon Rinconete y Cortadillo , [188] [188] Efektive, temas pri unu el la noveloj de Cervantes. kaj supozis, ke temas pri novelo eble tiel bona kiel La stulta scivolo , ĉar sendube la sama aŭtoro verkis ambaŭ. La pastro do akceptis ĝin kun la intenco ĝin legi en la unua oportuna okazo.

Li kaj lia amiko la barbiro, maskitaj por ke don Quijote ne rekonu ilin, surseliĝis kaj ekiris post la ĉaro. La ordo de la procesio estis jena: unue la ĉaro gvidata de sia mastro; ambaŭflanke, kiel dirite, la taĉmentanoj kun siaj pafiloj; poste, Sancho Panza sur sia azeno kondukis per la brido Rocinante; fine la pastro kaj la barbiro, kun serioza kaj aplomba sinteno, kaj kun la vizaĝo kovrita, kiel jam menciite, rajdis sur siaj fortaj muloj ne pli rapide ol permesis la lanta paŝado de la bovoj.

Apogita sur la stangoj, kun la manoj kunligitaj kaj la kruroj streĉitaj, don Quijote sidis tiel silente kaj pasive en la kaĝo, ke ŝajnis, ke li estas, ne viro el karno kaj ostoj, sed statuo ŝtona. Lante kaj silente do, ili iris ses mejlojn kaj alvenis al valo, kiun la ĉaristo pensis konvena loko por ripozo kaj por la paŝtado de la bovoj; sed la barbiro, interkonsiliĝinte kun la pastro, opiniis, ke ili devus iri iom pli antaŭen, ĉar li sciis, ke, trans unu monteto proksime videbla, troviĝas alia valo pli bona kaj pli herboriĉa. Oni do akceptis la konsilon de la barbiro kaj ree ekiris.

Ĉi-momente la pastro turnis la vizaĝon kaj vidis post si ses aŭ sep rajdantojn bone ekipitajn, kiuj baldaŭ atingis la procesion, ĉar ili iris, ne kun la flegmo kaj la haltemo de la bovoj, sed kiel homoj rajdantaj sur muloj de kanoniko kaj, krome, dezirantaj baldaŭ siesti en gastejo videbla tri mejlojn antaŭe. La diligentaj atingis do la lantajn kaj post ĝentilaj salutoj reciprokaj, unu el la ĵusvenintoj, kanoniko de Toledo kaj ĉefo de la ceteraj, rimarkis la procesion kun la ĉaro, la taĉmentanoj, Sancho, Rocinante, la pastro, la barbiro, kaj speciale don Quijote ligita kaj enkaĝigita, kaj ne povis ne demandi, kial oni transportas viron tiamaniere, kvankam li supozis, vidante la insignojn de la taĉmentanoj, ke la kaptito devas esti ia vojo-rabisto aŭ simila krimulo, kies puno koncernas al la Santa Hermandad. Li demandis ĉi-rilate unu el la taĉmentanoj, kiu respondis:

Читать дальше
Тёмная тема
Сбросить

Интервал:

Закладка:

Сделать

Похожие книги на «La inĝenia hidalgo don Quijote de La Mancha»

Представляем Вашему вниманию похожие книги на «La inĝenia hidalgo don Quijote de La Mancha» списком для выбора. Мы отобрали схожую по названию и смыслу литературу в надежде предоставить читателям больше вариантов отыскать новые, интересные, ещё непрочитанные произведения.


Отзывы о книге «La inĝenia hidalgo don Quijote de La Mancha»

Обсуждение, отзывы о книге «La inĝenia hidalgo don Quijote de La Mancha» и просто собственные мнения читателей. Оставьте ваши комментарии, напишите, что Вы думаете о произведении, его смысле или главных героях. Укажите что конкретно понравилось, а что нет, и почему Вы так считаете.

x