Miguel Cervantes - La inĝenia hidalgo don Quijote de La Mancha

Здесь есть возможность читать онлайн «Miguel Cervantes - La inĝenia hidalgo don Quijote de La Mancha» весь текст электронной книги совершенно бесплатно (целиком полную версию без сокращений). В некоторых случаях можно слушать аудио, скачать через торрент в формате fb2 и присутствует краткое содержание. Год выпуска: 2016, Издательство: Hispana Esperanto-Federacio, Жанр: Классическая проза, на эсперанто. Описание произведения, (предисловие) а так же отзывы посетителей доступны на портале библиотеки ЛибКат.

La inĝenia hidalgo don Quijote de La Mancha: краткое содержание, описание и аннотация

Предлагаем к чтению аннотацию, описание, краткое содержание или предисловие (зависит от того, что написал сам автор книги «La inĝenia hidalgo don Quijote de La Mancha»). Если вы не нашли необходимую информацию о книге — напишите в комментариях, мы постараемся отыскать её.

Vi havas antaŭ vi verkon eksterordinaran. Ne nur pro la originalaj teksto kaj lingvaĵo, sed ankaŭ pro la lingvo en kiu ĝi sin prezentas nun.
La traduko de
en Esperanton estis jam de la komenco de nia lingvo la revo de ĉiuj esperantistoj ligitaj al la hispana kulturo. Tiu revo, post kelkaj antaŭaj partaj provoj, fine plene efektiviĝis paper-forme en 1977, danke al la laborado de nia admirata tradukisto Fernando de Diego kaj al la apogo de Fondaĵo Esperanto kaj de grupo de malavaraj hispanaj esperantistoj.
Hodiaŭ, preskaŭ kvardek jarojn poste kaj ĉe la kvar-jarcenta datreveno de la morto de Miguel de Cervantes, ni profitas de la teknologia progreso kaj faras plian paŝon prezentante tiun ĉi novan bit-forman eldonon danke al la laboro de skipo de volontuloj, kiuj donacis sian tempon kaj talenton por la tasko. Ni tiel esperas pli bone diskonigi tiun ĉi juvelon de la universala literaturo en la plej universala el la lingvoj, sen limoj kaj baroj.
Por Hispana Esperanto-Federacio kaj por Fondaĵo Esperanto estas honore disponigi al la komunumo de parolantoj de la internacia lingvo Esperanto la plej internacian hispanlingvan verkon, nome la aventurojn de la inĝenia hidalgo don Quijote de La Mancha.
subskribo José Antonio del Barrio Prezidanto de Hispana Esperanto-Federacio

La inĝenia hidalgo don Quijote de La Mancha — читать онлайн бесплатно полную книгу (весь текст) целиком

Ниже представлен текст книги, разбитый по страницам. Система сохранения места последней прочитанной страницы, позволяет с удобством читать онлайн бесплатно книгу «La inĝenia hidalgo don Quijote de La Mancha», без необходимости каждый раз заново искать на чём Вы остановились. Поставьте закладку, и сможете в любой момент перейти на страницу, на которой закончили чтение.

Тёмная тема
Сбросить

Интервал:

Закладка:

Сделать

La pastro aŭskultis la kanonikon kun granda atento kaj opiniis lin viro saĝa kaj prava en ties rezonoj; sekve li respondis, ke, tial, ke li havas lian saman opinion kaj sentas lian saman antipation kontraŭ la kavaliraj libroj, li siatempe oferis al la fajro la multajn volumojn de don Quijote. Poste li menciis sian ekzamenon de la verkoj, kaj kiom da ili li kondamnis bruli aŭ absolvis. La kanoniko multe ridis je tio kaj diris, ke, kvankam li opinias tiel aĉaj tiajn librojn, li trovas en ili ion bonan, nome, la vastan kampon de iliaj temoj, kie talenta viro povus montri sian kapablon, libere uzante la plumon tiel en la priskribo de ŝipo-pereoj, tempestoj, renkontiĝoj kaj bataloj, kiel en la pentro de la kuraĝa kapitano kun ties necesaj kvalitoj: prudento por antaŭiĝi al la ruzoj de la malamikoj; rapido por agi; kuraĝo por ataki kaj elteni… Krome la aŭtoro povus verki jen pri tragika kaj lamentinda evento, jen pri feliĉa kaj neatendita okazaĵo; ĉi tie pri belega damo, honesta, saĝa kaj pudora; tie pri kristana kavaliro sentima kaj ĝentila; transe pri monstra kaj fanfarona barbaro; pretere pri princo kuraĝa, afabla kaj bone edukita… Kaj prezenti ankaŭ la bonon kaj lojalon de vasaloj kune kun la grandanimeco kaj la donema spirito de senjoroj. Li povus montri sin foje astrologo, foje lerta kosmografo, foje muzikisto, foje sperta en la aferoj ŝtataj, kaj eble ne mankus al li la okazo aperi kiel orakolo, se li volus. Li povus fari priskribon de la ruzoj de Ulizo, de la kompatemo de Eneo, de la kuraĝo de Aĥilo, de la misfortunoj de Hektoro, de la perfidoj de Sinon, de la amikeco de Eŭrialo, de la grandanimeco de Aleksandro, de la aŭdaco de Cezaro, de la pardonemo kaj sincero de Trajano, de la fidelo de Zopiro, de la prudento de Katono kaj fine, de la tuto de agoj, kiuj faras eminentulon perfekta, kaj kiujn la verkisto povus atribui al unu sola viro aŭ dividi inter multaj. Kaj se al ĉio ĉi aldoniĝas agrabla stilo kaj inĝenia intrigo plejeble proksima al la vero, la aŭtoro certe teksus ŝtofon el diversaj kaj brilaj fadenoj, kiu, kiam finita, montrus sin tiel bela kaj perfekta, ke ĝi atingus la superan celon de tiaj verkoj, nome, samtempe instrui kaj delekti, kiel mi jam diris. Ĉar, verkante sen observi rigoran ordon, la aŭtoro havas la ŝancon montri sin eposa, lirika tragika aŭ komika, dank’ al la partoj kie aplikeblas la dolĉegaj kaj agrablaj artoj de la poezio kaj la retoriko; ĉar epopeon oni povas verki same en prozo kiel en poezio.

Ĉapitro 48

Kie la kanoniko plu traktas pri la kavaliraj libroj kaj pri aliaj objektoj indaj je lia scio

—Vi pravas, sinjoro kanoniko —diris la pastro—. Vere, la aŭtoroj de tiaj libroj meritas plej severan riproĉon, ĉar ĝisdate ili verkis ignorante la logikon kaj la principojn de la arto, sub kies gvido ili povintus fami en la prozo, kiel la du princoj de la poezio, greka kaj latina, [193] [193] Sendube, aludo al Homero kaj Vergilio. famas en la poezio.

—Nu, eĉ mi mem sentis iam la tenton verki kavaliran libron, tenante min je la menciitaj principoj —respondis la kanoniko—. Se konfesi la veron, mi eĉ skribis pli ol cent paĝojn, kaj, por eltrovi, ĉu ilia merito altis, kiel mi pensis, mi montris ilin al personoj kleraj kaj inteligentaj, inklinaj legi ĉi-specan literaturon, kaj ankaŭ al homoj sensciaj, ŝatantaj nur absurdajn fabelojn, kaj mi ricevis ĉies laŭdan aprobon. Malgraŭ tio mi ne daŭrigis la taskon: ĝi ŝajnis al mi fremda al mia profesio, kaj, krome, mi konstatis, ke la personoj stultaj abundas pli ol la saĝaj; kaj tial, ke preferindas la laŭdoj de la eta nombro de la inteligentaj ol la mokoj de la multaj idiotoj, mi ne volis submeti min al la senvalora juĝo de la triviala plebo, precipa grupo de legantoj de tiaj libroj. Sed mi forlasis la taskon, kaj eĉ la ideon mem fini ĝin, kaŭze de la konkludo, kiun mi eltiris el la dramoj nuntempe ludataj. Se ĝenerale la plej popularaj, tiel la historiaj, kiel la fikciaj, konsistas nur el evidentaj absurdoj kaj galimatioj; se malgraŭ tio, la plebo plezure aŭskultas ilin, kaj opinias ilin bonaj, kio tre distancas de la vero; se la aŭtoroj kaj la aktoroj insistas, ke oni devas verki kaj ludi ilin tiel, ĉar la plebo ne deziras alion, kaj ke la dramoj, kie oni observas la principojn de la arto kaj disvolvas la intrigon laŭ la reguloj, plaĉas nur al kvar kvin personoj, dum la ceteraj tute ne kapablas kapti ilian signifon; kaj se la aŭtoroj preferas gajni sian panon de la plimulto, ol ricevi la aprobon de la elito, mi pensas, ke la samo okazus al mia libro, t.e. ke, post ol mi klopodus ĝisŝvite en la observado de la diritaj principoj, mi atingus la saman rezulton kiel la najbara tajloro. [194] [194] Parto de proverba esprimo, kiu, kompleta, tekstas: «Kiel la najbara tajloro, kiu donacis la ŝtofon kaj faris la laboron». Kaj, kvankam mi provis kelkfoje persvadi la aktorojn pri la eraro de ties opinioj kaj pri tio, ke ili allogus pli da publiko kaj gajnus pli da renomo ludante dramojn komponitajn laŭ la reguloj, anstataŭ ekstravagancaj teatraĵoj, ili tiel obstine alkroĉiĝas al siaj ideoj, ke ne ekzistas rezonoj aŭ pruvoj kapablaj movi ilin de ties vidpunkto. Iam mi diris al unu el ĉi obstinuloj: «Ĉu vi ne memoras, ke antaŭ kelkaj jaroj, oni ludis en Hispanujo tri tragediojn verkitajn de fama poeto ĉi-landa, tiel belajn, ke ili surprizis, plezurigis kaj absorbis la publikon, same la simplan kaj pleban, kiel la kleran kaj elitan, kaj ke nur ĉi tri tragedioj havigis pli da enspezoj al siaj impresarioj ol tridek el la plej bonaj teatraĵoj ek de tiam prezentitaj?». La menciita aktoro respondis: «Via moŝto sendube parolas pri la pecoj Isabela , Filis kaj Alejandra ». «Ĝuste pri ili», mi diris. «Memoru, ke oni zorge observis en ili la principojn de la arto, kaj ke tio ne malhelpis ilin sukcesi kaj plaĉi al ĉiuj. Tiel do, kulpas ne la plebo, kiam ĝi petas absurdojn, sed la personoj, kiuj ne volas surscenigi ion diferencan. Nenia absurdo troveblas en La sendankemo venĝita , en Numancia , [195] [195] Teatraĵo verkita de Cervantes mem. en Komercisto enamiĝinta , en La komplezema rivalino aŭ en aliaj pecoj verkitaj de talentaj poetoj je ties gloro kaj renomo, kaj ankaŭ je la profito de la aktoroj». Mi aldonis al ĉi tio kelke da argumentoj, kaj ŝajne mi sukcesis iom embarasi lin, sed ne persvadi aŭ konvinki lin, ke li subtenas eraran opinion.

—Sinjoro kanoniko, vi ĵus tuŝis unu punkton —diris tiam la pastro— kiu vekas en mi ian oldan spiton kontraŭ la dramoj nuntempe ludataj; vere, ĝi tiel fortas, kiel mia spito kontraŭ la kavaliraj libroj, ĉar, kvankam kiel Tulio diras, la teatro devas esti spegulo de la homa vivo, ekzemplo de bonaj moroj kaj figuraĵo de la vero, tamen, la nunaj dramoj montriĝas nur kiel speguloj de absurdoj, ekzemploj de stulto kaj figuraĵoj de lascivo. Ĉu eblas imagi ĉi-rilate ion pli absurdan ol la prezenton, en la unua sceno de la unua akto, de suĉinfano en vindoj, kaj la reaperon, en la dua sceno, de la sama homo, sed jam kiel matura viro kun barbo? Kaj kio pli ridinda ol la surscenigo de kuraĝa oldulo kaj de timoplena junulo, de elokventa lakeo kaj de konsilanta paĝio, de reĝo kampulaĉe kruda kaj de princino inter kuirpotoj? Kion diri pri la ignoro de la unuecoj de tempo kaj loko, se konsideri, ke mi spektis dramon, kies unua akto komenciĝas en Eŭropo, la dua en Azio, la tria finiĝas en Afriko, kaj se ĝi havus kvar aktojn, certe la lasta havus finon en Ameriko, do ĝi ampleksus la kvar partojn de la mondo? Kaj se la imito de la realo konstituas la esencon de la teatro, ĉu eblas, ke ajna persono, eĉ plej neklera, povas kontentiĝi per dramo, kie la agado okazas en la epoko de la reĝo Pepino kaj Karlomagno kaj kie al la protagonisto oni atribuas, ke li eniris en Jerusalemon portante la Krucon, kiel la imperiestro Heraklio, kaj samtempe, ke li konkeris la Sanktan Tombon, kiel Godfredo de Bouillon, kvankam inter la du epokoj ekzistas nekalkulebla nombro da jaroj? Se la dramo baziĝas sur fikcio, kial, ne zorgante pri verŝajneco kaj farante tute nepardoneblajn erarojn, oni enkondukas historiajn faktojn kaj enmiksas incidentojn okazintajn al diversaj personoj en diversaj tempoj? Plej bedaŭrinde, multaj idiotoj opinias, ke ĉi-specaj dramoj perfektas, kaj ke voli ion diferencan estus troa kaj kaprica pretendo.

Читать дальше
Тёмная тема
Сбросить

Интервал:

Закладка:

Сделать

Похожие книги на «La inĝenia hidalgo don Quijote de La Mancha»

Представляем Вашему вниманию похожие книги на «La inĝenia hidalgo don Quijote de La Mancha» списком для выбора. Мы отобрали схожую по названию и смыслу литературу в надежде предоставить читателям больше вариантов отыскать новые, интересные, ещё непрочитанные произведения.


Отзывы о книге «La inĝenia hidalgo don Quijote de La Mancha»

Обсуждение, отзывы о книге «La inĝenia hidalgo don Quijote de La Mancha» и просто собственные мнения читателей. Оставьте ваши комментарии, напишите, что Вы думаете о произведении, его смысле или главных героях. Укажите что конкретно понравилось, а что нет, и почему Вы так считаете.

x