Miguel Cervantes - La inĝenia hidalgo don Quijote de La Mancha

Здесь есть возможность читать онлайн «Miguel Cervantes - La inĝenia hidalgo don Quijote de La Mancha» весь текст электронной книги совершенно бесплатно (целиком полную версию без сокращений). В некоторых случаях можно слушать аудио, скачать через торрент в формате fb2 и присутствует краткое содержание. Год выпуска: 2016, Издательство: Hispana Esperanto-Federacio, Жанр: Классическая проза, на эсперанто. Описание произведения, (предисловие) а так же отзывы посетителей доступны на портале библиотеки ЛибКат.

La inĝenia hidalgo don Quijote de La Mancha: краткое содержание, описание и аннотация

Предлагаем к чтению аннотацию, описание, краткое содержание или предисловие (зависит от того, что написал сам автор книги «La inĝenia hidalgo don Quijote de La Mancha»). Если вы не нашли необходимую информацию о книге — напишите в комментариях, мы постараемся отыскать её.

Vi havas antaŭ vi verkon eksterordinaran. Ne nur pro la originalaj teksto kaj lingvaĵo, sed ankaŭ pro la lingvo en kiu ĝi sin prezentas nun.
La traduko de
en Esperanton estis jam de la komenco de nia lingvo la revo de ĉiuj esperantistoj ligitaj al la hispana kulturo. Tiu revo, post kelkaj antaŭaj partaj provoj, fine plene efektiviĝis paper-forme en 1977, danke al la laborado de nia admirata tradukisto Fernando de Diego kaj al la apogo de Fondaĵo Esperanto kaj de grupo de malavaraj hispanaj esperantistoj.
Hodiaŭ, preskaŭ kvardek jarojn poste kaj ĉe la kvar-jarcenta datreveno de la morto de Miguel de Cervantes, ni profitas de la teknologia progreso kaj faras plian paŝon prezentante tiun ĉi novan bit-forman eldonon danke al la laboro de skipo de volontuloj, kiuj donacis sian tempon kaj talenton por la tasko. Ni tiel esperas pli bone diskonigi tiun ĉi juvelon de la universala literaturo en la plej universala el la lingvoj, sen limoj kaj baroj.
Por Hispana Esperanto-Federacio kaj por Fondaĵo Esperanto estas honore disponigi al la komunumo de parolantoj de la internacia lingvo Esperanto la plej internacian hispanlingvan verkon, nome la aventurojn de la inĝenia hidalgo don Quijote de La Mancha.
subskribo José Antonio del Barrio Prezidanto de Hispana Esperanto-Federacio

La inĝenia hidalgo don Quijote de La Mancha — читать онлайн бесплатно полную книгу (весь текст) целиком

Ниже представлен текст книги, разбитый по страницам. Система сохранения места последней прочитанной страницы, позволяет с удобством читать онлайн бесплатно книгу «La inĝenia hidalgo don Quijote de La Mancha», без необходимости каждый раз заново искать на чём Вы остановились. Поставьте закладку, и сможете в любой момент перейти на страницу, на которой закончили чтение.

Тёмная тема
Сбросить

Интервал:

Закладка:

Сделать

—Jam finu vian ekzorcadon —diris don Quijote— kaj demandu laŭ via plaĉo. Kiel dirite, mi respondos senrezerve.

—Tion mi deziras. Mi volas, ke vi diru la tutan veron, sen aldoni aŭ depreni ion, kiel decas al la personoj, kiuj, kiel via moŝto, havas la profesion de la armoj sub la titolo de vagantaj kavaliroj.

—Mi ripetas, ke mi mensogos pri nenio —respondis don Quijote—. Kaj komencu demandi, ĉar vere mi jam lacas de viaj ĵuroj, avertoj kaj ĉirkaŭparoloj.

—Nu, mi estas tute certa pri la bono kaj sincero de mia mastro… Tial, kun la ŝuldata respekto, mi faros al vi la demandon koncernan al ĉi kazo. De la momento, kiam oni metis vin en la kaĝon, kaj sub ensorĉo laŭ via opinio, ĉu vi sentis la bezonon fari grandan aŭ etan akvon, kiel oni kutime diras?

—Mi ne komprenas tion pri fari akvon, Sancho. Se vi volas, ke mi precize respondu, esprimu vin pli klare —respondis don Quijote.

—Ĉu eblas, ke via moŝto ne konas la signifon de fari akvon? Nu, en la lernejo, tio estas la unua leciono de la infanetoj. Bone, mi volas diri, ĉu vi sentis la bezonon fari kion ne eblas ne fari?

—Mi komprenas vin, Sancho, fine! Jes, mi sentis ĝin plurfoje; kaj eĉ en ĉi momento; eltiru min el ĉi situacio, ĉar ne ĉio estas pura ĉe mi.

Ĉapitro 49

Pri la saĝa konversacio inter Sancho Panza kaj ties mastro don Quijote

—Ha! —ekkriis Sancho—. Jen, mi vin havas! Tion mi deziris aŭdi per mia tuta koro kaj per mia tuta animo. Nu, sinjoro, diru: ĉu vi negus, ke oni kutime diras, kiam iu montriĝas deprimita: «Mi ne scias kio okazas al li; ne manĝas, nek trinkas, nek dormas, nek respondas kongrue, se oni demandas lin, kaj li ŝajnas kvazaŭ ensorĉita»? Ni devas do konkludi, ke se iu ne manĝas, nek dormas, nek faras la aliajn naturajn funkciojn, kiujn mi antaŭe diris, tiam li estas ensorĉita; sed, se li havas tiel bonan aspekton kiel via moŝto, kaj li trinkas, se oni donas al li trinki, kaj manĝas, se li disponas ion manĝeblan, kaj respondas, se demandite, tiam li ne estas sub ensorĉo.

—Vi pravas, Sancho —diris don Quijote—. Sed mi jam avertis vin, ke ekzistas multaj specoj de ensorĉo, kaj sendube unuj anstataŭas aliajn kun la paso de la tempo; eble nuntempe regas determinitaj ensorĉoj, kaj ĉiuj ensorĉitoj devas konduti same kiel mi, eĉ se antaŭe okazis alie; sekve vanas diskuti aŭ tiri konkludojn kontraŭ la ŝanĝoj trudataj de la tempo. Mi scias kaj certas, ke mi estas sub ensorĉo, kaj tio sufiĉas por la trankviliĝo de mia konscienco, kiu tre suferus, se, opiniante min ne ensorĉita, mi tamen permesus al mi sidi time kaj neniofare en ĉi kaĝo, trompante la esperon de la granda nombro da mizeraj kaj senhelpaj, kiuj atendus mian protekton; kaj eble ili tre bezonas ĝin urĝe kaj en ĉi momento.

—Tamen, mi kredas —diris Sancho—, ke, por plia trankviliĝo de via konscienco, via moŝto devus peni eltiri vin el ĉi karcero; mi promesas ĉiel helpi vin kaj eĉ liberigi vin, ke vi povu grimpi sur Rocinante, kiu aspektas tiel triste kaj melankolie, ke ankaŭ ĝi ŝajnas ensorĉita; poste ni irus denove provi nian sorton en novaj aventuroj, kaj, se ni ne sukcesus, ni ĉiam havus la eblon reveni al ĉi kaĝo, kie, je mia parolo de bona kaj lojala ŝildisto, mi sidus enfermite apud vi, se via moŝto estus tiel missorta, kaj mi tiel stulta, ke ni ne povus sukcese efektivigi kion mi proponas.

—Mi volonte faros kion vi diras, frato Sancho —respondis don Quijote—. Kiam vi vidos la okazon liberigi min, mi obeos vin plene kaj absolute; sed vi konstatos, Sancho, ke vi trompiĝas rilate al la naturo de mia misfortuno.

La vaganta kavaliro kaj la misvaganta ŝildisto plu babilis tiel, ĝis ili alvenis al la loko, kie, jam surpiede, atendis la pastro, la barbiro kaj la kanoniko. La ĉaristo eljungis la bovojn el la veturilo kaj lasis ilin paŝtiĝi laŭvole sur la verda kaj paca loko, de kies freŝo logiĝis, ne nur la personoj sorĉitaj, kiel don Quijote, sed ankaŭ la inteligentaj kaj saĝaj, kiel la ŝildisto. Sancho petis de la pastro, ke li permesu lian sinjoron resti iom da tempo ekster la kaĝo, ĉar alie ĝi ne montriĝus tiel pura, kiel postulis la respekto ŝuldata al tia kavaliro, kiel lia mastro. La pastro bone komprenis kaj diris, ke tre volonte li konsentus, se li ne timus, ke don Quijote, vidante sin libera kaj lasante sin gvidi de siaj impulsoj, fuĝus al iu loko, kie oni neniam povus lin retrovi.

—Mi garantias, ke li ne fuĝos —respondis Sancho.

—Ankaŭ mi, plene kaj absolute —diris la kanoniko—. Des pli, se li donus sian parolon de kavaliro, ke li ne forlasos nin.

—Mi donas mian parolon —promesis don Quijote—. Des pli, ke ensorĉito kiel mi ne havas la liberon disponi pri sia propra persono, ĉar lia ensorĉinto povas laŭdezire teni lin senmova tricent jarojn en la sama loko. Kaj se li fuĝus oni igus lin reveni fluge tra la aero.

Li aldonis, ke, sekve, oni povus sen ia danĝero liberigi lin, kaj eĉ kun profito por ĉiuj, ĉar, alie, aliaj nazoj ofendiĝus, se ili ne retirus sin je ioma distanco.

La kanoniko prenis lin je unu mano, kvankam li tenis ilin ambaŭ kunligitaj, kaj, sub la garantio de lia parolo, oni elkaĝigis lin je lia ega kontento. Unue li streĉis sian tutan korpon, poste iris al Rocinante, dufoje polmofrapis al ĝi sur la gropon kaj diris:

—Floro kaj spegulo de la ĉevaloj, mi fidas ankoraŭ je Dio kaj ties benata Patrino, ke baldaŭ ni vidos nin, kiel ni du deziras: vi, sub via mastro; kaj mi, sur via dorso, ekzercante min en la ofico, por kies plenumo Dio metis min en la mondon.

Tion dirinte, don Quijote apartiĝis kun Sancho al distanca loko, de kie li revenis senbalasta, kaj pli decidita fari kion lia ŝildisto ordonus al li.

Lin rigardante, la kanoniko miris je lia stranga frenezo, tial, ke en siaj konversacioj kaj respondoj li rivelis tre bonan menson, kaj, kiel jam dirite, perdis la saĝon, nur kiam temis pri kavaliraĵoj.

Post ol la tuta grupo sidiĝis sur la verda herbo, atendante la alvenon de la provianto de la kanoniko, ĉi lasta, puŝite de kompato, diris al don Quijote:

—Ĉu eblas, sinjoro hidalgo, ke la sengustaj kaj ridindaj libroj kavaliraj kapablis tiel ŝanceli al vi la cerbon, ke vi kredas je via ensorĉo kaj je aliaj historioj de la sama speco, kvankam ili tiel distancas de la realo, kiel la mensogo de la vero? Kiel eblas, ke povas funkcii homa cerbo kapabla akcepti la ekziston de la nekalkulebla nombro de Amadisoj kaj la senorda kaj konfuza amaso de tiom da famaj kavaliroj, de tiom da imperiestroj de Trebizondo, de tiom da prodoj nomitaj Felixmarte de Hirkanio, de tiom da palefrenoj, de tiom da vagantaj puceloj, de tiom da drakoj, monstroj kaj gigantoj, de tiom da fantastaj aventuroj, de tiom da ensorĉoj, bataloj kaj ferocaj dueloj, de tiom da paradaj roboj, de tiom da princinoj enamiĝintaj, de tiom da ŝildistoj grafoj, de tiom da graciaj nanoj, de tiom da amaj biletoj, komplimentoj kaj bravaj virinoj, kaj fine, de tiom da absurdoj sidantaj en la kavaliraj libroj? Mi devas konfesi, ke, kiam mi legas ilin, ili iel plezurigas min, se mi ne atentas, ke ili konsistas nur el mensogoj kaj lascivoj; sed, kiam mi denove ekkonscias ilian veran naturon, mi pafas kontraŭ la muron la plej bonan el tiaj libroj, kaj eĉ ĵetus ĝin al la flamoj, se mi havus fajron proksima; ili ja meritas ĉi punon, ĉar ili estas fremdaj al la komuna saĝo, falsaj kaj mensogaj, diskrias novajn doktrinojn kaj viv-manierojn, kaj movas la senscian plebon kredi veraj tiom da absurdoj. Ĉi libroj eĉ perturbas la menson de prudentaj hidalgoj de moŝta nasko, kion oni klare vidas ĉe via moŝto, falinta en tian staton, ke necesas enfermi vin en kaĝon kaj vin veturigi en bovo-ĉaro, kvazaŭ temus pri tigro aŭ leono transportata de urbo al urbo kaj elmontrata por mono. Nu, sinjoro don Quijote, kompatu vin mem, revenu en la sinon de la sana racio kaj lernu uzi la multan talenton al vi donacitan de la ĉielo, okupante vin per aliaj libroj pli profitaj al via konscienco kaj pli utilaj al via honoro. Kaj se, malgraŭe, vi sekvus vian inklinon legi librojn pri heroaĵoj kaj kavaliroj, legu en la Biblio la Libron de la Juĝistoj, kie troveblas veroj grandiozaj kaj faroj tiel aŭtentaj kiel kuraĝaj. Luzitanio havis sian Viriato; Romo sian Cezaro; Kartago sian Anibalo; Grekio sian Aleksandro, Kastilio sian grafon Fernán González; Valencio sian Cid; Andaluzio sian Gonzalo Fernández; Extremadura sian Diego García de Paredes; Jerez sian García Pérez de Vargas; Toledo sian Garcilaso; Sevilla sian don Manuel de León; kaj la rakonto de iliaj brilaj faroj povas distri, instrui, delekti kaj surprizi eĉ la personon de plej granda inteligento. Jes, mia kara sinjoro don Quijote, ĉi rakontoj estas indaj je via atento, kaj, legante ilin, vi akiros historian scion, amos la virton, observos la bonon, poluros viajn kutimojn kaj kondutos brave kaj kuraĝe, ne troaŭdace kaj temerare; kaj tio ĉi je la honoro de Dio, je via propra profito kaj je la gloro de La Mancha, de kie, laŭ mia scio, devenas via familio kaj origino.

Читать дальше
Тёмная тема
Сбросить

Интервал:

Закладка:

Сделать

Похожие книги на «La inĝenia hidalgo don Quijote de La Mancha»

Представляем Вашему вниманию похожие книги на «La inĝenia hidalgo don Quijote de La Mancha» списком для выбора. Мы отобрали схожую по названию и смыслу литературу в надежде предоставить читателям больше вариантов отыскать новые, интересные, ещё непрочитанные произведения.


Отзывы о книге «La inĝenia hidalgo don Quijote de La Mancha»

Обсуждение, отзывы о книге «La inĝenia hidalgo don Quijote de La Mancha» и просто собственные мнения читателей. Оставьте ваши комментарии, напишите, что Вы думаете о произведении, его смысле или главных героях. Укажите что конкретно понравилось, а что нет, и почему Вы так считаете.

x