Miguel Cervantes - La inĝenia hidalgo don Quijote de La Mancha

Здесь есть возможность читать онлайн «Miguel Cervantes - La inĝenia hidalgo don Quijote de La Mancha» весь текст электронной книги совершенно бесплатно (целиком полную версию без сокращений). В некоторых случаях можно слушать аудио, скачать через торрент в формате fb2 и присутствует краткое содержание. Год выпуска: 2016, Издательство: Hispana Esperanto-Federacio, Жанр: Классическая проза, на эсперанто. Описание произведения, (предисловие) а так же отзывы посетителей доступны на портале библиотеки ЛибКат.

La inĝenia hidalgo don Quijote de La Mancha: краткое содержание, описание и аннотация

Предлагаем к чтению аннотацию, описание, краткое содержание или предисловие (зависит от того, что написал сам автор книги «La inĝenia hidalgo don Quijote de La Mancha»). Если вы не нашли необходимую информацию о книге — напишите в комментариях, мы постараемся отыскать её.

Vi havas antaŭ vi verkon eksterordinaran. Ne nur pro la originalaj teksto kaj lingvaĵo, sed ankaŭ pro la lingvo en kiu ĝi sin prezentas nun.
La traduko de
en Esperanton estis jam de la komenco de nia lingvo la revo de ĉiuj esperantistoj ligitaj al la hispana kulturo. Tiu revo, post kelkaj antaŭaj partaj provoj, fine plene efektiviĝis paper-forme en 1977, danke al la laborado de nia admirata tradukisto Fernando de Diego kaj al la apogo de Fondaĵo Esperanto kaj de grupo de malavaraj hispanaj esperantistoj.
Hodiaŭ, preskaŭ kvardek jarojn poste kaj ĉe la kvar-jarcenta datreveno de la morto de Miguel de Cervantes, ni profitas de la teknologia progreso kaj faras plian paŝon prezentante tiun ĉi novan bit-forman eldonon danke al la laboro de skipo de volontuloj, kiuj donacis sian tempon kaj talenton por la tasko. Ni tiel esperas pli bone diskonigi tiun ĉi juvelon de la universala literaturo en la plej universala el la lingvoj, sen limoj kaj baroj.
Por Hispana Esperanto-Federacio kaj por Fondaĵo Esperanto estas honore disponigi al la komunumo de parolantoj de la internacia lingvo Esperanto la plej internacian hispanlingvan verkon, nome la aventurojn de la inĝenia hidalgo don Quijote de La Mancha.
subskribo José Antonio del Barrio Prezidanto de Hispana Esperanto-Federacio

La inĝenia hidalgo don Quijote de La Mancha — читать онлайн бесплатно полную книгу (весь текст) целиком

Ниже представлен текст книги, разбитый по страницам. Система сохранения места последней прочитанной страницы, позволяет с удобством читать онлайн бесплатно книгу «La inĝenia hidalgo don Quijote de La Mancha», без необходимости каждый раз заново искать на чём Вы остановились. Поставьте закладку, и сможете в любой момент перейти на страницу, на которой закончили чтение.

Тёмная тема
Сбросить

Интервал:

Закладка:

Сделать

—Vi pravas Sancho —respondis don Quijote—. Iru kien vi volas kaj manĝu laŭpove. Rilate al mi, mi jam manĝis sufiĉe, kaj mankas nur nutri la spiriton, kion mi faros aŭskultante la historion de ĉi bonulo.

—Ni ĉiuj nutros same nian spiriton —diris la kanoniko, kaj petis la kapriston komenci la promesitan rakonton.

La kapristo donis du manfrapojn sur la dorson de la kaprino, kiun li tenis je la kornoj, kaj diris al ŝi:

—Kuŝiĝu apud mi, kolormakula, ni havos sufiĉan tempon, ĝis ni revenos al la stalo.

Ŝajne la kaprino lin komprenis, ĉar, kiam ŝia mastro sidiĝis, ankaŭ ŝi kuŝiĝis kun multa flegmo apud li, kaj rigardis lian vizaĝon, kvazaŭ ŝi pretus atenti lian historion. Kaj la kapristo ĝin komencis jene:

Ĉapitro 51

Traktas pri la historio rakontita de la kapristo al la akompanantoj de don Quijote

—Naŭ mejlojn for de ĉi valo, sidas vilaĝo eta, sed el la plej riĉaj de la distrikto. Tie loĝis farmisto tiel konsiderata, ke, kvankam la konsideroj ĉiam akompanas la riĉon, oni pli estimis lin pro lia virto ol pro lia granda havo. Sed, laŭ liaj diroj, lin feliĉigis la fakto, ke li havis filinon tiel ekstreme belan, saĝan, spritan kaj virtan, ke la personoj ŝin konantaj mire admiris la eksterordinarajn kvalitojn, kiujn ŝi ricevis de la ĉielo kaj de la naturo. Ŝi belis jam en sia infaneco, ŝia belo ĉiam kreskis, kaj en la aĝo de dek ses jaroj ŝi estis supermezure rava. La famo pri ŝia ĉarmo baldaŭ etendiĝis ĝis foraj urboj, invadis la salonojn de la reĝaj palacoj, trafis la orelon de multaj specoj de personoj, kiuj venis de ĉie por kontempli ŝin kiel raraĵon aŭ kiel miraklan figuron. Ŝia patro zorge ŝin gardis, kaj ŝi gardis sin mem: ĉar ne ekzistas seruroj, rigliloj aŭ baroj kapablaj gardi pucelon pli efike ol ŝia propra pudoro. La riĉo de la patro kaj la belo de la filino movis multajn virojn, tiel de la vilaĝo kiel de aliaj urboj, peti ŝian manon; sed la patro, al kies aŭtoritato ekskluzive apartenis disponi pri tiel riĉa juvelo, tre perpleksis, nedecida elekti por sia filino unu el ŝiaj nekalkuleblaj kaj trudiĝemaj svatiĝantoj. Nu, inter la multaj, kiuj aspiris ŝin, ankaŭ mi troviĝis kaj havis grandan esperon sukcesi, ĉar ŝia patro konis min: mi estis samvilaĝano lia, apartenis al oldkristana familio, ĝuis la floron de miaj jaroj, posedis tre grandan havon kaj ne etan inteligenton. Sed en la sama tempo svatis sin al ŝi ankoraŭ alia junulo de la vilaĝo, kun la samaj meritoj kiel mi, kio igis ŝian patron heziti kaj lasi la aferon nedecidita, ĉar ŝajnis al li, ke ŝia filino farus konvenan edziniĝon, tiel kun unu, tiel kun la alia. Por eltiri sin el sia embaraso, li decidis komuniki la dilemon al Leandra (tiel nomiĝas la riĉa knabino puŝinta min en ĉi mizeron), pensante, ke, ĉar ni ambaŭ estis egalaj, li devus lasi sian karan filinon elekti laŭ sia propra inklino: konduto imitinda de la patroj, kiuj deziras doni edziĝan staton al siaj filoj. Mi ne volas diri, ke oni permesu ilin elekti inter fiaj aŭ malicaj, sed ke oni prezentu al ili bonajn, kaj tiam, ke oni lasu al ili la liberon decidi. Mi ne scias kion respondis Leandra; mi scias nur, ke la patro obĵetis al ni, dirante ke lia filino tro junas ankoraŭ, kvankam li parolis tiel nekonkrete, ke li nek devontigis sin, nek rifuzis nin. Mia rivalo nomiĝas Anselmo, kaj mi Eugenio: vi jam konas do la nomojn de la personoj partoprenantaj en ĉi tragedio, kies finon, ankoraŭ nesolvitan, oni antaŭvidas katastrofa.

»Tiam aperis en nia vilaĝo iu Vicente de la Roca, filo de senhava kampulo tiea; la dirita Vicente venis de Italio kaj de aliaj diversaj lokoj, kie li soldatis. Pli frue, kiam li havis proksimume dek du jarojn, okazis, ke iu kapitano pasis kun sia kompanio tra la vilaĝo kaj prenis kun si la knabon; kaj nun, dek du jarojn poste, li revenis en soldata kostumo milkolore bunta, kovrita per mil vitraj brelokoj kaj ŝtalaj ĉenetoj. Li paradis foje en iaj garnoj, foje en aliaj, sed ili vidiĝis ĉiuokaze brilaĉaj, fragilaj, falsaj kaj ĉipaj. La kampuloj, kiuj estas ne nur malicetaj laŭnature, sed la maliceto mem kiam ili havas nenion por fari, observis kaj memoris ĉiun el liaj garnoj kaj tombakoj, kaj trovis, ke li posedas nur tri vestojn de diversaj koloroj, kun la respektivaj ŝtrumpoj kaj ĵarteloj; sed li tiel transformis kaj kombinis ilin, ke, se oni ne scius la nombron de liaj vestoj, oni ĵurus, ke li paradas per pli ol dek paroj da kostumoj kaj per pli ol dudek ĉapel-plumoj. Kaj oni ne pensu superflua aŭ teda tion pri la vestoj, ĉar ili ludas gravas rolon en ĉi historio.

»Nu, li kutime sidis sur benko, apud la granda poplo de nia placo, kaj tie li tenis nin pendantaj de liaj lipoj, kiam ni gape aŭskultis lin rakonti siajn heroaĵojn. En la tuta mondo ne ekzistis lando, kiun li ne vizitis, nek batalo, kiun li ne partoprenis; li sola mortigis pli da maŭroj, ol da ili loĝas en Maroko kaj Tunizio, kaj intervenis en pli da dueloj, laŭ siaj asertoj, ol Gante, Luna, Diego García de Paredes kaj aliaj mil, kies nomojn li menciis: kaj ĉiam li venkis, sen perdi eĉ unu guton da sango. Krome, li montris al ni nombron da cikatroj, kaj, kvankam ni ne povis ilin distingi, li klopodis persvadi nin, ke ilin rezultigis arkebuzaj pafoj ricevitaj en diversaj bataloj kaj eskirmoj. [198] [198] Neologismo. Hispane «escaramuza»; angle «skirmish»; france «escarmouche». Bataleto. Plie, kun neimagebla aroganto, li traktis superece siajn egalulojn, eĉ siajn amikojn, kaj diris, ke lia patro estas lia brako, ke lia genealogio konsistas el liaj faroj, kaj ke, ĉar soldato, li ŝuldas nenion eĉ al la reĝo mem. Oni aldonu al ĉi fanfaronado, ke li sciis iom da muziko kaj ludis arpeĝe la gitaron, tiel, ke kelkaj diris, ke li igas ĝin paroli. Sed ne finiĝis per tio liaj talentoj, ĉar li ankaŭ versadis, kaj kutime, surbaze de ajna sensignifaĵo okazinta en la vilaĝo, komponis romancojn ses mejlojn longajn.

»Ĉi soldato ĉi tie priskribita, ĉi Vicente de la Roca, ĉi brava dandaĉo, ĉi muzikanto kaj poeto estis plurfoje admirata de Leandra tra fenestro de ŝia domo kun vido sur la placon. Ŝin ravis la brilaj tombakoj de liaj kostumoj; ŝin ĉarmis liaj romancoj, ĉar li faris almenaŭ dudek kopiojn de ĉiu poemo sia; al ŝia orelo venis la heroaĵoj, kiujn li mem atribuis al si; kaj fine, ĉar certe la diablo tion dekretis, ŝi enamiĝis al li, antaŭ ol li farus al si la absurdan ideon amindumi ŝin. Kaj tial, ke am-afero tre rapide sukcesas, kiam ĝin helpas la deziro de la damo, Leandra kaj Vicente facile akordiĝis, kaj antaŭ ol iu el ŝiaj multaj svatiĝantoj suspektus ilian projekton, ŝi jam plenumis ĝin, forlasante la domon de sia kara patro (patrinon ŝi ne havas) kaj fuĝante kun la soldato, kiu triumfis en ĉi entrepreno pli multe ol en siaj elpensitaj heroaĵoj.

»Ĉi evento kaŭzis konsternon en la tuta vilaĝo kaj eĉ inter la foranoj eksciintaj pri la novaĵo. Mi kaptiĝis de stuporo, Anselmo de miro, ŝia patro de aflikto, ŝiaj parencoj de honto; la justico intervenis kaj la taĉmentanoj viglis; oni blokis la vojojn, esploris la arbarojn kaj ĉion ceteran, kaj tri tagojn poste, oni trovis en kaverno de monto la kapriceman Leandra en ĉemizo nur, sen la granda kvanto da mono kaj valoregaj juveloj, kiun ŝi prenis kun si el la domo. Oni kondukis ŝin antaŭ ŝia afliktita patro, pridemandis ŝin, kaj ŝi spontane konfesis, ke Vicente de la Roca trompis ŝin; ke, ĵurante edziĝi al ŝi, li ŝin persvadis forlasi la hejmon, ke li promesis preni ŝin al la plej riĉa kaj delica urbo de la tuta mondo: al Napolo, kaj ke pro sia naivo kaj manko de sperto, ŝi kredis lin. Ŝi aldonis ke, en la sama nokto, kiam ŝi priŝtelis sian patron, ŝi konfidis sin al li, ke li kondukis ŝin al sovaĝa monto kaj ŝin enfermis en la kaverno, kie oni ĵus ŝin trovis. Ŝi diris ankaŭ, ke la soldato faris nenian perforton kontraŭ ŝia virto, kvankam li rabis de ŝi kion ŝi kunportis, antaŭ ol li forlasis ŝin en la kaverno: ŝia deklaro kaŭzis denove ĉies admiron, ĉar tia deteniĝemo de la junulo ŝajnis apenaŭ kredinda. Sed ŝi tiel insistis pri la vero de sia aserto, ke ŝia nekonsolebla patro parte konsoliĝis kaj apenaŭ bedaŭris la valoraĵojn forprenitajn, konsiderante, ke lia filino konservis ankoraŭ la juvelon, kiu, se perdita, ne plu retroveblas. En la sama tago de la apero de Leandra, lia patro denove igis ŝin malaperi el ĉies vido, enfermante ŝin en monaĥinejon de proksima vilaĝo, kun la espero, ke la tempo iel forgesigus la mavan reputacion, kiun ŝi akiris per sia konduto. La juneco de Leandra servis kiel ekskuzo de ŝia faro, almenaŭ ĉe la personoj ne interesataj juĝi ŝin bona aŭ mava; sed la konantoj de ŝia prudento kaj saĝo atribuis ŝian pekon, ne al manko de scio, sed al ŝia frivolemo kaj al la natura inklino de la virinoj, pliparte kapricaj kaj senprincipaj.

Читать дальше
Тёмная тема
Сбросить

Интервал:

Закладка:

Сделать

Похожие книги на «La inĝenia hidalgo don Quijote de La Mancha»

Представляем Вашему вниманию похожие книги на «La inĝenia hidalgo don Quijote de La Mancha» списком для выбора. Мы отобрали схожую по названию и смыслу литературу в надежде предоставить читателям больше вариантов отыскать новые, интересные, ещё непрочитанные произведения.


Отзывы о книге «La inĝenia hidalgo don Quijote de La Mancha»

Обсуждение, отзывы о книге «La inĝenia hidalgo don Quijote de La Mancha» и просто собственные мнения читателей. Оставьте ваши комментарии, напишите, что Вы думаете о произведении, его смысле или главных героях. Укажите что конкретно понравилось, а что нет, и почему Вы так считаете.

x