Miguel Cervantes - La inĝenia hidalgo don Quijote de La Mancha

Здесь есть возможность читать онлайн «Miguel Cervantes - La inĝenia hidalgo don Quijote de La Mancha» весь текст электронной книги совершенно бесплатно (целиком полную версию без сокращений). В некоторых случаях можно слушать аудио, скачать через торрент в формате fb2 и присутствует краткое содержание. Год выпуска: 2016, Издательство: Hispana Esperanto-Federacio, Жанр: Классическая проза, на эсперанто. Описание произведения, (предисловие) а так же отзывы посетителей доступны на портале библиотеки ЛибКат.

La inĝenia hidalgo don Quijote de La Mancha: краткое содержание, описание и аннотация

Предлагаем к чтению аннотацию, описание, краткое содержание или предисловие (зависит от того, что написал сам автор книги «La inĝenia hidalgo don Quijote de La Mancha»). Если вы не нашли необходимую информацию о книге — напишите в комментариях, мы постараемся отыскать её.

Vi havas antaŭ vi verkon eksterordinaran. Ne nur pro la originalaj teksto kaj lingvaĵo, sed ankaŭ pro la lingvo en kiu ĝi sin prezentas nun.
La traduko de
en Esperanton estis jam de la komenco de nia lingvo la revo de ĉiuj esperantistoj ligitaj al la hispana kulturo. Tiu revo, post kelkaj antaŭaj partaj provoj, fine plene efektiviĝis paper-forme en 1977, danke al la laborado de nia admirata tradukisto Fernando de Diego kaj al la apogo de Fondaĵo Esperanto kaj de grupo de malavaraj hispanaj esperantistoj.
Hodiaŭ, preskaŭ kvardek jarojn poste kaj ĉe la kvar-jarcenta datreveno de la morto de Miguel de Cervantes, ni profitas de la teknologia progreso kaj faras plian paŝon prezentante tiun ĉi novan bit-forman eldonon danke al la laboro de skipo de volontuloj, kiuj donacis sian tempon kaj talenton por la tasko. Ni tiel esperas pli bone diskonigi tiun ĉi juvelon de la universala literaturo en la plej universala el la lingvoj, sen limoj kaj baroj.
Por Hispana Esperanto-Federacio kaj por Fondaĵo Esperanto estas honore disponigi al la komunumo de parolantoj de la internacia lingvo Esperanto la plej internacian hispanlingvan verkon, nome la aventurojn de la inĝenia hidalgo don Quijote de La Mancha.
subskribo José Antonio del Barrio Prezidanto de Hispana Esperanto-Federacio

La inĝenia hidalgo don Quijote de La Mancha — читать онлайн бесплатно полную книгу (весь текст) целиком

Ниже представлен текст книги, разбитый по страницам. Система сохранения места последней прочитанной страницы, позволяет с удобством читать онлайн бесплатно книгу «La inĝenia hidalgo don Quijote de La Mancha», без необходимости каждый раз заново искать на чём Вы остановились. Поставьте закладку, и сможете в любой момент перейти на страницу, на которой закончили чтение.

Тёмная тема
Сбросить

Интервал:

Закладка:

Сделать

—Nun, kuraĝa kompanio, vi vidos, kiel gravas la ekzisto, en la mondo, de membroj de la ordeno de la vaganta kavalirismo. Nun vi komprenos, kiel estimindas la vagantaj kavaliroj, kiam vi vidos min liberigi ĉi bonan damon submetitan al kaptiteco.

Tion dirante, li premis la krurojn kontraŭ Rocinante, ĉar li ne portis spronojn, kaj en rapida troto —ĉar en ĉi vera historio, oni legas, ke en nenia okazo Rocinante galopis— li ĵetis sin kontraŭ la flagelantoj, malgraŭ ke la pastro, la kanoniko kaj la barbiro provis lin deteni; sed ili ne sukcesis, kaj ankaŭ ne Sancho, kiu laŭte kriis al li:

—Kien vi iras, sinjoro don Quijote? Kia demono sidanta en via brusto vin incitas ataki nian katolikan religion? Ve al mi!, atentu, ke tie iras procesio de flagelantoj, kaj ke la sinjorino sur la brankardo estas la tre benata figuro de la senmakula Virgino Maria. Zorgu, sinjoro, kion vi faras. Ĉi-foje vi vere perdis la kapon.

Sancho klopodis vane, ĉar lia mastro, absolute decidita impeti kontraŭ la figuroj en blanko kaj liberigi la funebre vestitan sinjorinon, aŭdis nenion, kaj, se li aŭdus, li ne irus returne, eĉ ordonate de la reĝo. Li atingis do la procesion, bridis la ĉevalon, kiu jam komencis deziri iom da ripozo, kaj diris kun raŭka kaj agitata voĉo:

—Vi, certe ne bonaj, ĉar vi kovras al vi la vizaĝon, atentu kaj aŭskultu kion mi volas diri.

La portantoj de la figuro haltis la unuaj: kaj unu el la kvar klerikoj, kiuj ĉantis la litaniojn, observante la strangan aspekton de don Quijote, la skeletecon de Rocinante kaj aliajn groteskajn detalojn ĉe nia kavaliro, respondis:

—Sinjoro frato, se vi volas ion diri, tuj ĝin diru, ĉar ĉi fratoj ĉi tie skurĝas al si la karnon ĝissange, kaj ne licas, ke ni haltu aŭskulti ion ajn, se ĝin oni ne povas diri per du vortoj.

—Mi ĝin diros per unu —respondis don Quijote—. Jen: tuj lasu libera ĉi belan sinjorinon, kies larmoj kaj afliktita mieno klare montras, ke vi portas ŝin kontraŭ ŝia volo, kaj ke vi faris al ŝi ian aĉan malicaĵon. Mi, veninta en la mondon por ripari tiajn ofendojn, ne permesos ke vi antaŭeniru eĉ unu solan paŝon, se vi ne donas al ŝi la liberon, kiun ŝi deziras kaj meritas.

Ĉe ĉi vortoj, liaj aŭskultantoj komprenis, ke don Quijote devas esti freneza, kaj komencis tre volonte ridi; ilia rido efikis sur la koleron de don Quijote, kiel fajro sur pulvon, ĉar la hidalgo, sen diri eĉ unu plian vorton, elingis la glavon kaj sin ĵetis kontraŭ la brankardon. Unu el ĝiaj portantoj lasis la ŝarĝon al siaj kompanoj kaj iris renkonte al don Quijote, svingante unu el la forkaj stangoj uzataj por subteni la brankardon dum la ripoz-haltoj; kaj kvankam don Quijote donis tiel fortegan hakon kontraŭ la stangon, ke ĝi rompiĝis en du partojn, la atakato, per la stumpo, kiun li retenis en la mano, ellasis tielan baton sur la ŝultron de la glava brako de nia hidalgo, ke la ŝildo ne povis ŝirmi lin kontraŭ la atako de la plebano, kaj la povra don Quijote falis teren en tre mava stato. Sancho Panza, kiu, anhelante, jam preskaŭ kur-atingis lin, vidis lin fali, kaj kriis al lia agresanto ne ellasi alian baton, ĉar lia mastro estas kompatinda ensorĉito, kiu neniam malicis al ajna persono en sia tuta vivo. Sed ne la krioj de Sancho detenis la kampulon, sed la fakto, ke don Quijote kuŝis kvazaŭ morta, sen moveti manon aŭ piedon; kredante do, ke li mortigis lin, li haste suprenfaldis sian robon ĝis la zono kaj komencis kuri sur la kampoj kun la rapido de cervo.

Ĉe tio la eskortantoj de la hidalgo alvenis al la loko, kie li kuŝis; sed la procesiuloj, vidante ilin alkuri, kaj inter ili la taĉmentanojn kun ties arbalestoj, antaŭtimis ian agreson, do haste grupiĝis ĉirkaŭ la figuro, dekapuĉis siajn vizaĝojn, kaj la flagelantoj kun la skurĝoj kaj la klerikoj kun la kandelingoj, pretis defendi sin, kaj eĉ ataki, se eble, la alkurantojn. Sed la sorto aranĝis ĉion pli bone ol oni pensus, ĉar okazis, ke Sancho ĵetis sin sur la korpon de sia mastro, kaj, kredante lin morta, elpuŝis super li la plej plororiĉan kaj ridindan lamentadon de la mondo; krome, unu kleriko de la procesio kaj la pastro rekonis unu la alian, kaj ĉi rekono kvietigis la reciprokan timon de ambaŭ partioj; per kelkaj vortoj, la pastro informis al sia konato pri don Quijote, kaj poste ili iris vidi kun la tuta bando de flagelantoj, ĉu la povra kavaliro mortis. Tiam ili aŭdis, ke Sancho Panza diras kun larmoplenaj okuloj:

—Ho, floro de la kavalirismo, unu sola bato de stango metis finon al via bone uzata vivo! Ho, honoro de via raso, honoro kaj gloro de La Mancha, kaj eĉ de la tuta mondo, kiu kaŭze de via foresto pleniĝos nun per misfarantoj, konvinkitaj ke iliaj krimoj restos senpunaj. Ho vi, plej donacema ol ĉiuj Aleksandroj, ĉar, kvankam mi servis vin nur ok monatojn, vi donis al mi la plej bonan el la insuloj ĉirkaŭataj kaj ringataj de la maro! [199] [199] Fakte, de kiam Sancho iĝis ŝildisto de don Quijote, pasis malpli ol monato. Ho vi, humila al la orgojlaj, kaj orgojla al la humilaj, [200] [200] Sancho inversigas kion li celas diri, kaŭzante komikan efikon. atakanto de danĝeroj, suferanto de ofendoj, enamiĝinto sen kaŭzo, imitanto de la bonaj, skurĝo de la malicaj, spitanto de la perversaj, kaj fine vaganta kavaliro, t.e. la pleja bono imagebla!

Ĉe la krioj kaj ĝemoj de Sancho, don Quijote rekonsciiĝis, kaj liaj unuaj vortoj estis:

—Tiu, kiu vivas for de vi, dolĉega Dulcinea, devas elteni eĉ pli grandajn misfortunojn ol la nunajn. Helpu min, amiko Sancho, reveni en la ĉaron ensorĉitan, ĉar mi ne trovas min en tia stato, ke mi povus sidi sur Rocinante, tial, ke mi havas ĉi ŝultron dispistita.

—Tre volonte, kara sinjoro —respondis Sancho—, kaj ni revenu al nia vilaĝo kune kun ĉi sinjoroj, kies deziro estas fari bonon al vi, kaj tie ni planos alian eliron, kiu donos al ni novan famon kaj profiton.

—Tre bona ideo, Sancho —diris don Quijote—. Estus prudente atendi, ĝis pasos la misinfluo de la steloj nun reganta.

La kanoniko, la pastro kaj la barbiro diris al li, ke ili multe aprobas lian decidon, kaj, amuziĝinte per la naivaĵoj de Sancho, metis la hidalgon en la ĉaron, en la sama situacio kiel antaŭe. La procesio reordiĝis kaj sekvis sian vojon. La kapristo diris adiaŭ al la kompanio. La taĉmentanoj ne volis iri plu antaŭen, kaj la pastro pagis al ili la monon promesitan. La kanoniko petis la pastron informi lin en la futuro pri don Quijote, ĉu li resaniĝos de sia frenezo aŭ daŭros en la sama stato; tion dirinte, ankaŭ li adiaŭis por daŭrigi sian vojaĝon. Fine ĉiuj disiris en diversaj direktoj, kaj restis nur la pastro kaj la barbiro, don Quijote kaj Sancho, kaj la brava Rocinante, kiu kondutis tra ĉi aventuroj same pacience kiel ĝia mastro. La ĉaristo aljungis la bovojn, instalis la hidalgon sur faskon da fojno, kun sia kutima flegmo plu iris sur la vojo indikata de la pastro, kaj, ses tagojn poste, ili alvenis al la vilaĝo de don Quijote. La eniro okazis je la tagmezo, ĝuste en dimanĉo, kiam ĉiuj vilaĝanoj troviĝis en la placo, tra kies mezo pasis la ĉaro de la hidalgo. La homoj proksimiĝis vidi kion la ĉaro transportas, kaj miris, kiam ili rekonis sian samvilaĝanon. Unu knabo kuris sciigi al liaj mastrumantino kaj nevino, ke ilia onklo kaj mastro revenis skeleteca, flava kaj kuŝanta en ĉaro tirata de bovoj. La du bonaj virinoj koropreme kriis, vangofrapis sin mem, ĵetis malbenojn kontraŭ liaj damnindaj libroj kavaliraj, kaj ĉion ĉi ili rekomencis, kiam ili vidis la hidalgon trapasi la pordon.

Ĉe la novaĵo de la alveno de don Quijote, alkuris la edzino de Sancho Panza, ĉar ŝi jam sciis, ke li foriris kun la hidalgo por servi lin kiel ŝildisto, kaj tuj kiam ŝi vidis lin, ŝi demandis unue, ĉu la azeno fartas bone. Sancho respondis, ke pli bone ol ĝia mastro.

Читать дальше
Тёмная тема
Сбросить

Интервал:

Закладка:

Сделать

Похожие книги на «La inĝenia hidalgo don Quijote de La Mancha»

Представляем Вашему вниманию похожие книги на «La inĝenia hidalgo don Quijote de La Mancha» списком для выбора. Мы отобрали схожую по названию и смыслу литературу в надежде предоставить читателям больше вариантов отыскать новые, интересные, ещё непрочитанные произведения.


Отзывы о книге «La inĝenia hidalgo don Quijote de La Mancha»

Обсуждение, отзывы о книге «La inĝenia hidalgo don Quijote de La Mancha» и просто собственные мнения читателей. Оставьте ваши комментарии, напишите, что Вы думаете о произведении, его смысле или главных героях. Укажите что конкретно понравилось, а что нет, и почему Вы так считаете.

x