Kaj se Gaŭlio Amadison laŭdas,
per kies bravaj idoj Grekolando
milfoje venkis, famon gajnis plene,
Belona kronas nun, ĉiuj aplaŭdas
la gloran don Quijote, kies grando
eternas en La Mancha suverene.
Forgeso ne forkaŝos lin kurtene:
eĉ Rocinante per kuraĝa ardo
superas al Briloro kaj Bajardo. [205] [205] Du famaj ĉevaloj en Rolando freneza , de la itala Ariosto.
La ŝerculo, membro de la Akademio de Argamasilla, al Sancho Panza
Soneto
Jen Sancho Panza kuŝas, korpe eta
sed granda laŭkuraĝe, sub la tero:
ŝildisto, kies simplo kaj sincero
neniam estis ie tiom neta.
Por iĝi grafo, Sancho staris preta,
sed lin detenis alta bariero,
el naŭza kaj intriga atmosfero
eĉ nune al azeno mem obĵeta.
Rajdadis ĝin (pli bone manku l’ nomo) [206] [206] Iam, oni kutime petis pardonon, kiam oni diris «porko» aŭ «azeno», eble pro influo de la Biblio, kie ambaŭ bestoj estas difinitaj «malpuraj». En aliaj okazoj oni nur nerekte aludis iliajn nomojn, kiel en ĉi verso.
la ŝildoporta Sancho post la lacan
hidalgon sur osteca Rocinante.
Ho, vanas la espero de la homo!
Promesas ĝi al ni kvieton pacan,
sed iĝas ombro, fumo, trapasante.
La koboldo, membro de la Akademio de Argamasilla, al don Quijote
Epitafo
Kuŝas, jen, ĉi kavaliro
post misvagoj kaj batadoj;
lin surportis tra la padoj
Rocinante dum la iro.
Sancho Panza, la stultulo
kuŝas apud li, kviete,
fidelinta servoprete:
de ŝildistoj, la spegulo.
Tiktako, membro de la Akademio de Argamasilla, ĉe la tombo de Dulcinea de El Toboso
Epitafo
Jen ripozas Dulcinea;
kvankam ŝi gras-karne dikis,
ŝin la morto hida pikis,
ŝanĝis al pulvoro vea.
Ŝi en la vilaĝo famis;
de pur-rasa origino,
ŝi ja ŝajnis moŝtulino,
don Quijote ŝin tre amis.
Nur ĉi versojn oni povis deĉifri; la aliaj, kun literoj ronĝitaj de la tineoj, estis transdonitaj al akademiano, ke li ilin dedukte rekonstruu. Oni scias, ke li sukcesis je la kosto de multaj noktoj de studado kaj laboro, kaj ke li intencas ilin publikigi, kio igas nin espere atendi la trian eliron de don Quijote.
Forse altri cantera con miglior plettro [207] [207] Verso el la itala Rolando freneza : «Eble alia kantos kun pli bona plektro».
La inĝenia hidalgo don Quijote de La Mancha
Parto dua
Dediĉo al la grafo de Lemos [208] [208] Don Pedro Fernández de Castro, vic-reĝo de la regno de Napolo, hispana mecenato de la 16ª jarcento.
Antaŭ kelkaj tagoj, kiam mi sendis al via ekscelenca moŝto miajn dramojn, presitajn sed ankoraŭ ne surscenigitajn, mi diris al vi, se mi bone memoras, ke don Quijote atendis, kun la spronoj pretaj, iri kisi la manon de via ekscelenca moŝto; hodiaŭ mi aldonas, ke li jam surseliĝis kaj entreprenis la vojaĝon, kaj mi pensas, ke, se li atingos vin, per tio mi faros al vi ioman servon, ĉar oni min urĝis de ĉiu flanko, ke mi sendu lin al vi, por ke li forviŝu la ĉagrenon kaj la naŭzon kaŭzitajn de alia don Quijote, kiu, sub la masko de «dua parto», [209] [209] Aludo al la dua Don Quijote , verkita sub la pseŭdonimo Alonso Fernández de Avellaneda kaj eldonita en Tarragona en 1614. Ŝajne la plagiatisto estis Alonso de Castillo Solórzano, apartenanta al la rondo de amikoj de Lope de Vega.
migris tra la tuta mondo. Plej deziris lian reaperon la granda imperiestro de Ĉinio: antaŭ unu monato li sendis al mi per kuriero ĉinlingvan leteron petantan, pli ĝuste, suplikantan, ke mi sendu al li la kavaliron, ĉar li havis la intencon fondi kolegion por la instruado de la kastilia kaj uzi kiel tekston la historion de don Quijote. Krome, li informis min, ke mi estus nomita direktoro de la kolegio. Mi demandis la kurieron, ĉu lia imperiestra moŝto konfidis al li ioman sumon transdonendan al mi por la vojaĝokostoj; li respondis, ke li ricevis tute neniom. «Tiam, frato», mi replikis, «iru revene al via Ĉinio po dudek, po tridek aŭ po la nombro al vi difinita, [210] [210] Da mejloj de vojaĝo ĉiutage.
ĉar mia sano tro ŝanceliĝas por entrepreni tiel longan vojaĝon; krom tio, ke mi ne bone fartas, mi ne havas monon, kaj imperiestro por imperiestro, aŭ monarĥo por monarĥo, mi preferas la grandan grafon de Lemos, en Napolo, ĉar, ignorante ridindajn direktorecojn, kaj kolegiajn titolojn, li subtenas kaj protektas min, kaj ŝutas sur min pli da favoroj, ol mi povus deziri». Ĉi-punkte mi adiaŭis lin; kaj ĉi-punkte mi adiaŭas vin, anticipe proponante al via ekscelenca moŝto La laboroj de Persiles kaj Sigismonda , [211] [211] Aperis la sekvantan jaron post la morto de Cervantes, t.e. en 1617.
libron, kiun mi finos en kvar monatoj, Deo volente : [212] [212] Latine: «se Dio volos».
ĝi estos, aŭ la plej mava, aŭ la plej bona distro-libro verkita en nia lingvo. Sed mi jam bedaŭras, ke mi diris «la plej mava», ĉar, laŭ la opinio de miaj amikoj, ĝi atingos la plejan perfektecon eblan. Via ekscelenca moŝto ĝuu kiom da sano mi povas deziri al vi. Persiles baldaŭ kisos al vi la manon, kaj mi la piedojn, kiel servanto de via ekscelenca moŝto.
Madrid, la lastan tagon de oktobro de 1615. Servanto de via ekscelenca moŝto,
Miguel de Cervantes Saavedra
Antaŭparolo al la leganto
Je Dio, kiel senpacience, renoma aŭ obskura leganto, vi sendube atendis ĝis nun la aperon de ĉi prefaco, pensante, ke vi trovus ĉi tie venĝon, rebatojn kaj insultojn kontraŭ la aŭtoro de la dua Don Quijote , t.e. kontraŭ la homo laŭdire generita en Tordesillas kaj naskita en Tarragona. Sed, vere, mi ne donos al vi tian kontenton, ĉar, kvankam la ofendoj vekas koleron eĉ en la plej mildaj brustoj, en mia koro la regulo devas allasi escepton. Vi volus, ke mi nomu lin azeno, stulta kaj aroganta; sed mi eĉ ne pensas pri tio. Lia propra peko lin punu, li fartu bone, kaj punkto. Tamen, mi ne povis ne afliktiĝi, kiam li alnomis min disdegne olda kaj kripla, kvazaŭ estus al mi eble deteni la pason de la tempo, aŭ kvazaŭ la perdo de mia mano okazintus en ajna taverno kaj ne en la plej glora evento de ĉiuj epokoj paseaj kaj futuraj. Se miaj vundoj ne imponas al la okuloj de la rigardantoj, almenaŭ ili gajnas por mi la estimon de la personoj, kiuj scias, kie mi ricevis ilin: ĉar la soldato morta en la batalo aspektas pli bone, ol sekura en la fuĝo. Kaj ĉi-rilate mia konvinko tiel firmas, ke, se mi povus elekti nun, mi preferus ankoraŭ troviĝi en tiel grandioza batalo, ol vidi min sen vundoj, sed sen partopreni en ĝi. La vundoj sur la vizaĝo kaj la brusto de soldato estas steloj, kiuj gvidas aliajn homojn al la ĉielo de la honoro kaj stimulas ilin al nobla konkurado; kaj fine, konvenas memori, ke la inspiro venas, ne de la haroj grizaj, sed de la spirito, kaj ke ĉi lasta, ĝenerale, pliboniĝas kun la paso de la jaroj. Min afliktis ankaŭ, ke li nomis min envia, kaj ke li klarigis al mi kio estas la envio, kvazaŭ mi ne konus ĝin: fakte, el la du klasoj de envio ekzistantaj, mi konas nur la sanktan, noblan kaj bonintencan. Se tiel do —kaj efektive, tiel mi opinias—, ne apartenas al mi klaĉi kontraŭ ajna sacerdoto, des malpli se li estas membro de la Sankta Inkvizicio. [213] [213] Lope de Vega.
Kaj se la menciita aŭtoro diris tion kun la intenco atribui al mi ian senton de envio kontraŭ la persono, kiun, mi pensas, li aludis, mi respondas, ke li absolute trompiĝis, ĉar mi kultas la genion, admiras la verkojn kaj la profunde virtan vivon de la dirita persono. [214] [214] Morda ironio de Cervantes kontraŭ Lope de Vega, kiu, malgraŭ sia pastreco, vivis diboĉe kaj skandale.
Aliflanke, la deklaron de ĉi sinjoro aŭtoro, ke miaj noveloj estas pli satiraj ol ekzemplodonaj, sed bonaj, mi dankas, ĉar efektive, se bonaj, ili certe estas bonaj en ĉiuj aspektoj. Ŝajnas al mi, ke vi pensos, ke mi montras grandan sindetenon, kaj ke mi ne elpaŝas ekster la limoj de mia modesto; vere, afliktiton oni ne devus plu aflikti, kaj sendube la aflikto de ĉi sinjoro aŭtoro tre grandas, se konsideri, ke li ne kuraĝas aperi en aperta kampo kaj sub libera ĉielo, kaj kaŝas sian nomon kaj inventis al si naskolokon, kvazaŭ li kulpus pri ia majestatenco. Se hazarde vi konos lin, diru al li de mia flanko, ke mi ne sentas min ofendita: mi tre bone konas, kiaj estas la tentoj de la diablo, kaj ke unu el la plej fortaj konsistas en tio, inspiri al ajnulo la ideon, ke li povas verki kaj eldoni libron kapablan akiri por li tiom da mono kiom da famo, kaj tiom da famo kiom da mono; pruve de tio, bonvolu rakonti al li, kun via sprito kaj gracio, la jenan historion:
Читать дальше