»—Atentu kion vi diras, licenciulo —diris la alia—. Ne lasu vin trompi de la diablo… Viaj piedoj ripozu, vi plu sidu trankvile en via ĉelo, kaj tiel vi ŝparos al vi la ĝenon fari revenan vojaĝon.
»—Mi scias, ke mi sanas —respondis la licenciulo— do ne ekzistas motivo, ke mi denove venu ĉi tien loĝi.
»—Vi sana? —diris la freneza—. Nu, ni vidos. Dio vin akompanu, sed mi ĵuras je Jupitero, kies majeston mi reprezentas sur la tero, ke pro ĉi sola peko, kiun hodiaŭ faras Sevilla donante al vi la liberon kaj konsiderante vin mense sana, mi punos ĝin tiamaniere, ke oni memoros mian venĝon eterne tra la jaroj, amen. Ĉu vi ne scias, ridinda licenciulo, ke mi povas tiel venĝi, ĉar, kiel dirite, mi estas Jupitero tondra kaj tenas en la manoj la flamajn fulmojn kaj per ili mi povas, kaj kutimas, minaci kaj detrui la mondon? Tamen per nur unu puno mi turmentos ĉi senscian urbon: ne pluvos sur ĝin nek sur ties ĉirkaŭon dum tri kompletaj jaroj, kies tempon oni komencu kalkuli de la tago kaj la momento, kiam mi faras ĉi minacon. Ĉu vi libera kaj sana, kaj mi freneza kaj en ĉenoj? Tiel distas de mi la ideo faligi pluvon, kiel la ideo pendumi min!
»La ĉeestantoj atente aŭskultis la kriojn kaj la vortojn de la freneza; sed la licenciulo sin turnis al la kleriko, ekprenis lin je la manoj kaj diris:
»—Ne zorgu via moŝto, kaj ne donu vian atenton al la diroj de ĉi lunatiko: se li estas Jupitero kaj volas ĉesigi la pluvon, mi estas Neptuno, patro kaj dio de la akvo, kaj ordonos pluvi tiel ofte kiel mi volos kaj kiam necese.
»—Tamen, sinjoro Neptuno —respondis la kleriko—, ne konvenus ĉagreni sinjoron Jupitero; via moŝto restu ĉi tie, hejme, kaj ni venos forkonduki vin, kiam ni havos pli da tempo.
»La direktoro kaj la ceteraj ĉeestantoj ekridegis, dum la kleriko iom hontis ĉe iliaj ridoj. Poste oni nudigis la licenciulon, li restis en la ĉelo, kaj jen, la rakonto finiĝas.
—Tiel do, sinjoro barbiro —diris don Quijote—, ĉu tia estis la historio tiel konforma al la temo, ke vi devis nepre ĝin rakonti? Ha, sinjoro Vango-raspa! Kiel multe blindas la persono nekapabla vidi tra stamino de kribrilo! Ĉu eble via moŝto ne scias, ke la komparoj inter talento kaj talento, kuraĝo kaj kuraĝo, belo kaj belo, kaj moŝto kaj moŝto ĉiam estas abomenindaj kaj neakcepteblaj? Mi, sinjoro barbiro, nek estas Neptuno, la dio de la akvo, nek pretendus, ke oni konsideru min saĝa, se mi ne estus tia. Mi klopodas nur komuniki al la mondo tion, kiel profunde ĝi eraras, ne revivigante por si la tre feliĉan epokon, kie floris la ordeno de la vaganta kavalirismo. Sed niaj koruptaj tempoj ne meritas ĝui tiom da bono kiel ĝuis la erao, kie la vagantaj kavaliroj prenis sur sin la ŝarĝon dediĉi sin al la defendo de la regnoj, la protekto de la puceloj, la helpo al la orfoj kaj neplenaĝaj, la rekompenco al la humilaj kaj la puno kontraŭ la orgojlaj. La pliparto de la nunaj kavaliroj preferas la susuron surkorpan de siaj kostumoj el damasko, brokato kaj aliaj riĉaj ŝtofoj, al la grinco de la maŝ-kutoj; jam la kavaliroj ne plu dormas en la aperta kampo, sub la rigoroj de la vetero, armitaj kaj kirasitaj de la kapo ĝis la piedoj. Nuntempe eĉ ne unu dormas side sur ĉevalo, apogite al la lanco kaj kun la piedoj en la piedingoj, kiel dormis iam la vagantaj kavaliroj. Nuntempe eĉ ne unu eliras el arbaro, penetras transe inter montoj, paŝas poste sur dezertaj kaj sterilaj strandoj ĉe maro ofte ŝvela kaj ŝtorma, trovas sur la plaĝo boateton mankan je remiloj, veloj, masto kaj ŝnuroj, ĵetas sin en ĝin kun aŭdaca koro kaj lasas sin peli de la senkompataj ondoj, kies forto jen puŝas lin ĝis la ĉielo, jen impulsas lin en la abismon; li, ĉiam stara kontraŭ la nevenkebla tempesto, trovas, tute surprizita, ke li distancas almenaŭ naŭ mil mejlojn for de la loko, kie li enŝipiĝis; kaj tiam li elsaltas sur teron distan kaj nekonatan, kaj lin trafas aventuroj indaj esti skribitaj, ne sur pergameno, sed sur bronzo. Bedaŭrinde, en niaj tempoj triumfas la pigro super la diligento, la kuŝemo super la laboro, la diboĉo super la virto, la aroganto super la kuraĝo, kaj la teorio super la praktiko de la armoj, kiuj lastaj vivis kaj brilis nur en la ora epoko kaj inter la vagantaj kavaliroj. Se mi ne pravas, diru: ĉu ekzistis ajna homo pli virta kaj kuraĝa ol la fama Amadís de Gaŭlio? Pli saĝa ol Palmerín de Oliva? Pli afabla kaj komplezema ol Tirante la Blanka? Pli galanta ol Lisuarte de Grekujo? Pli hakanta kaj hakata ol don Belianís? Pli sentima ol Perión de Gaŭlio? Pli spita ol Felixmarte de Hirkanio? Pli sincera ol Esplandián? Pli temerara ol don Cirongilio de Tracio? Pli brava ol Rodamonte? Pli prudenta ol reĝo Sobrino? Pli aŭdaca ol Reinaldos? Pli nevenkebla ol Rolando, kaj pli vireca kaj ĝentila ol Rugero, kies posteuloj estas la nunaj dukoj de Feraro, kiel Turpín instruas al ni en sia Kosmografio ? ĉi viroj kaj multaj aliaj menciindaj, sinjoro pastro, estis kavaliroj vagantaj, lumo kaj gloro de la kavalirismo. Mi volus, ke ili, aŭ aliaj similaj, partoprenus en mia projekto, kaj tiam lia majesta moŝto vidus sin bone servata, ŝparus multe da elspezoj, kaj la turkoj disŝirus al si la barbon pro despero. Cetere, mi deziras resti hejme, ĉar la kleriko ne lasas min libera, kaj, se, kiel diris la barbiro, Jupitero detenas la pluvon, mi estas ĉi tie, kaj pluvos, kiam mi volos. Mi diras tion, por ke sinjoro Barbo-Pelvo sciu, ke mi tre bone komprenas lin.
—Vere, sinjoro don Quijote —respondis la barbiro—, mi ne volis aludi vin per mia rakonto, kaj ĵuras je Dio, ke mia intenco estis bona; do via moŝto ne devus senti vin ofendita.
—Se mi sentas min ofendita, aŭ ne, tio estas mia afero —rebatis don Quijote.
—Ĝis nun mi apenaŭ parolis ion —intervenis la pastro— sed ne volus plu reteni skrupulon en mi vekitan de la lastaj rimarkoj ĉi tie diritaj de don Quijote, kaj kiu ronĝas kaj raspas mian konsciencon.
—La sinjoro pastro rajtas diri ion —respondis don Quijote— do li povas deklari sian skrupulon: ĉar ne tre agrablas senti la pezon de skrupulo sur la konsciencon.
—Kun via permeso do —diris la pastro— mi konfesas, ke mi tute ne povas konvinki min, ke la tuta bando de vagantaj kavaliroj menciitaj de vi, sinjoro don Quijote, havis veran kaj realan vivon, kiel personoj el karno kaj ostoj; male, mi imagas, ke ĉio estas fikcio, fabelo kaj mensogo, sonĝoj rakontitaj de homoj en plena vekiteco, aŭ, pli ĝuste, de homoj duondormantaj.
—Jen alia eraro, kien falis ankaŭ multaj nekredantoj pri la ekzisto de tiaj kavaliroj en la mondo; jam multfoje kaj kun diversaj personoj mi klopodis elmeti sub la lumon de la vero ilian komunan eraron. Kelkfoje mi ne sukcesis en mia intenco; en aliaj okazoj mi ja sukcesis, bazante min sur argumentoj tiel certaj kaj evidentaj, ke ŝajnis al mi, ke per miaj propraj okuloj mi vidis la kavaliron Amadís de Gaŭlio altakreska, kun blanka vizaĝo, barbo ĉirkaŭtondita kaj nigra, rigardo duone afabla duone severa, parolo lakona, kaj kolero ne facile eksplodema kaj apenaŭ daŭra. Kaj same kiel mi skizis Amadison, ŝajnas al mi, ke mi povus pentri kaj priskribi la figuron de ĉiu vaganta kavaliro trovebla en la historioj de la tuta mondo, ĉar surbaze de mia fido, ke ili estis tiaj, kiel la historioj rakontas, kaj surbaze ankaŭ de mia scio pri iliaj faroj kaj karakteroj, mi kapablus, sekvante la bonan logikon, dedukti ilian mienon, koloron de la haŭto kaj staturon.
—Laŭ vi, sinjoro don Quijote, kian staturon havis la giganto Morgante? —demandis la barbiro.
—Rilate al la ekzisto de gigantoj —respondis don Quijote— troviĝas diversaj opinioj. Tamen la Sankta Skribo, kiu ne povas devii eĉ unu colon de la vero, pruvas ilian ekziston rakontante la historion pri la enorma filiŝto Goljato, alta je sep ulnoj kaj duono, [220] [220] Proksimume ses metroj.
kio egalas mirigan kreskon. Krome, en la insulo Sicilio aperis tibioj kaj skapoloj, kies grando montras, ke ili apartenis al skeletoj de homoj tiel altaj kiel turoj: tion pruvas la geometrio. Tamen, mi ne povus diri kun certeco la staturon de Morgante, kvankam mi imagas lin ne tre alta, tial, ke en la historio, kie oni speciale mencias liajn farojn, oni rakontas, ke li ofte dormis sub tegmentoj, do se li povis sidi en domoj, lia grando certe ne estis ega.
Читать дальше