—Unu el la aferoj, kiuj sendube donas la plejan plezuron al viro virta eminenta, konsistas en tio, vidi sin kun bona famo, tiel en la opinio de la homoj, kiel en la paĝoj de la libroj. Mi diras «kun bona famo», ĉar, se oni havus mavan, ajna morto preferindus.
—Rilate al la bona famo kaj reputacio —diris la bakalaŭro— nur via moŝto iras ĉe la antaŭo de la ceteraj vagantaj kavaliroj, ĉar la maŭro en sia lingvo, kaj la kristano en la sia, zorge kaj detale pentris la grandanimecon de via moŝto, vian kuraĝon en la danĝeroj, vian paciencon en la misfortunoj, vian eltenemon sub la sortobatoj kaj la vundoj, vian ĉaston kaj sindetenon en la bele platona amo de via moŝto kaj de sinjorino doña Dulcinea de El Toboso.
—Jam tie eraras la historio —interrompis Sancho—, ĉar mi neniam aŭdis la nomon de sinjorino Dulcinea kun la titolo «doña»; oni nomis ŝin simple nur sinjorino Dulcinea de El Toboso.
—Tia detalo ne gravas —diris Carrasco.
—Certe ne —respondis don Quijote—. Sed diru, sinjoro bakalaŭro, kiuj faroj miaj estas plej laŭdataj en la historio?
—Pri ili ekzistas diversaj opinioj, same kiel ekzistas diversaj gustoj —diris la bakalaŭro—. Kelkaj preferas la aventuron de la ventomuelejoj, kies aloj ŝajnis al via moŝto brakoj de Briareoj kaj de gigantoj; aliaj, la aventuron de la ful-marteloj; aliaj, la priskribon de la du armeoj poste aspektantaj kiel ŝafaroj; aliaj, pli ŝatas la rakonton pri la mortinto, kies kadavron oni portis survoje al Segovia por ĝia enterigo; aliaj asertas, ke la liberigo de la galeruloj superas ĉion ceteran; kaj ankoraŭ aliaj diras, ke nenio egalas al la du gigantaj benediktanoj kaj al la batalo kontraŭ la kuraĝa vasko.
—Diru, sinjoro bakalaŭro —interrompis Sancho—, ĉu en la libro troviĝas ankaŭ la aventuro de la janguanoj, kie la brava Rocinante kapricis peti de ulmo pirojn? [229] [229] Hispana proverbo: voli ion neeblan. Sancho aludas, ke en la aventuro de la janguanoj (ĉapitro 15ª de la unua parto) Rocinante eksentis amoremon al iliaj ĉevalinoj, kaj ke ĝi ne plu havis tiam fizikan kapablon por plenumi sian deziron.
—La saĝulo nenion postlasis en sia inkujo —respondis Sansón—. Ĉion li notis kaj rakontis, eĉ la kapriolojn de nia bona Sancho sur la plejdo.
—Ne sur la plejdo mi kapriolis, sed en la aero, kaj eĉ pli ol mi volis —diris Sancho.
—Mi pensas, ke al nenia homa historio en la mondo mankas subiroj kaj supriroj, precipe en la historioj kavaliraj. Ili ne povas pleni nur de feliĉaj aventuroj —diris don Quijote.
—Tamen —respondis la bakalaŭro— kelkaj legintoj de la libro diras, ke ili pli kontentus, se la aŭtoro estus forgesinta nombron de la nekalkuleblaj batoj ricevitaj de sinjoro don Quijote en diversaj bataloj.
—Nu, tio apartenas al la vero de la historio —komentis Sancho.
—Sed li devintus prisilenti ilin, almenaŭ pro justeco —diris don Quijote—, ĉar ne ekzistas prava motivo rakonti incidentojn, kiuj ne ŝanĝas aŭ influas la veron de historio, des malpli se ili diskreditas la heroon. Certe Eneo ne montriĝis tiel pia, kiel Vergilio lin pentras, nek Uliso tiel prudenta, kiel lin priskribas Homero.
—Vi pravas —respondis Sansón—. Sed temas pri du aferoj tute diferencaj: verki kiel poeto kaj verki kiel historiisto. La poeto povas rakonti aŭ prikanti aferon, ne kia fakte ĝi okazis, sed kia ĝi devus okazi, dum la historiisto devas ĝin raporti, ne kia ĝi devus okazi, sed kia vere ĝi okazis, sen aldono aŭ depreno de io.
—Do, se ĉi sinjoro maŭro tenas sin al la vero —diris Sancho— certe inter la vergoj ricevitaj de mia mastro troviĝas ankaŭ la miaj, ĉar neniam oni mezuris per vergoj la dorson de mia sinjoro, sen ke oni same mezurus al mi la tutan korpon. Sed ne mirinde, ĉar, kiel diras ĉi mastro mia, la membroj devas suferi la doloron de la kapo.
—Sarkasme vi parolas, Sancho —diris don Quijote—. Certe, al vi ne mankas memoro, kiam vi deziras ĝin havi.
—Eĉ se mi volus forgesi pri la vergoj ricevitaj —respondis Sancho— ilin memorigus al mi la lividoj, ankoraŭ freŝaj, sur miaj ripoj.
—Silentu, Sancho —ordonis don Quijote— kaj ne interrompu la sinjoron bakalaŭron. Li bonvolu daŭrigi, dirante kion oni rakontas pri mi en la menciita libro.
—Kaj pri mi —aldonis Sancho—, ĉar oni diras, ke ankaŭ mi rolas kiel unu el ĝiaj potagronistoj.
—«Protagonistoj», ne «potagronistoj», amiko Sancho —rimarkis Sansón.
—Nu, jen alia korektanto de vortoj! —diris Sancho—. Se oni daŭrigos, avertante min pri ili, neniam ni finos ĉi konversacion.
—Dio min damnu, Sancho, se vi ne estas la dua protagonisto de la libro —respondis la bakalaŭro—. Kelkaj eĉ opinias, ke la partoj, kie vi parolas, superas ĉion ceteran, eĉ se en ĝi intervenas la ĉefa persono; tamen, aliaj opinias vin tro naiva, tial, ke vi kredis realigebla vian regadon super la insulo al vi promesita de ĉi mastro via.
—Ankoraŭ Dio ne dormas —diris don Quijote—. Kun la paso de la tempo kreskos la sperto de Sancho, kaj li fariĝos pli kompetenta kaj lerta ol nun por funkcii kiel gubernatoro.
—Je Dio, sinjoro —respondis Sancho—. Se kun mia nuna aĝo mi ne povus regi insulon, mi ne regus ĝin eĉ kun la aĝo de Metuŝelaĥ. La problemon kaŭzas, ne ke al mi mankas cerbo por regi insulon, sed ke tiu kaŝiĝas mi ne scias kie.
—Fidu Dion, Sancho —diris don Quijote—, kaj ĉio iros bone, eĉ pli bone ol vi pensas, ĉar eĉ ne unu folio moviĝas en sia arbo, se Dio ne volas.
—Kaj same veras —aldonis Sansón—, ke, se Dio volas, Sancho havos, ne unu, sed mil insulojn por regi.
—Mi vidis pli ol unu gubernatoron —respondis Sancho— kies meritoj ne atingis eĉ ĝis la plandumo de miaj ŝuoj; malgraŭe oni nomas ilin «via moŝto» kaj primetas al ili tablon kun servicoj el arĝento.
—Vi parolas pri gubernatoroj, ne de insuloj, sed de teritorioj facile regeblaj —diris Sansón—. La gubernatoroj de insuloj devas koni almenaŭ la gramatikon.
—Kun la «grama» [230] [230] En la hispana: herbo.
mi aranĝus min facile —respondis Sancho— sed pri la «tiko» ne opinias, ĉar mi ne komprenas ĝian signifon. Sed ni lasu ĉi aferon de la regado en la manoj de Dio: Li scios meti min en la postenon, kie mi povos servi Lin pli bone. Mi volas diri al sinjoro bakalaŭro Sansón Carrasco, ke mi sentas egan kontenton, tial, ke la aŭtoro de la libro parolis pri mi tiel bele, ke liaj diroj ne tedas. Pli bone tiel, ĉar, je mia fido de lojala ŝildisto, se li skribus pri mi ion ne propran al oldkristano, kiel mi estas, eĉ la surdaj nin aŭskultus.
—Tio egalus al faro de miraklo —diris Carrasco.
—Miraklo aŭ ne miraklo —daŭrigis Sancho—, ĉiu zorgu kion li parolas aŭ skribas pri aliaj personoj, kaj ne rakontu iele-trapele la unuan aferon, kiu pasas al li tra la kapo.
—Interalie oni riproĉas al la libro —diris Carrasco—, ke ĝia aŭtoro enmetis en ĝin novelon titolitan La stulta scivolo . Oni kritikas, ne ke la novelo estas mava aŭ misrakontita, sed ke ĝi havas nenion komunan kun la historio de sinjoro don Quijote.
—Mi vetas —respondis Sancho—, ke ĉi aŭtoro filo de hundo miksis la brasikojn kun la napoj. [231] [231] Proverba esprimo: enkonduki en aferon, ion senrilatan al ĝi.
—Nun mi komencas kredi —diris don Quijote—, ke, ne saĝulo, sed stulta ĉarlatano, kaprice kaj sen ia metodo skribis la libron, lasante, ke el ĝi rezultu io ajn, laŭ la maniero de Orbaneja, la pentristo de Úbeda, kiu kutimis respondi, kiam oni demandis lin, kion li pentras: «Fariĝu kio volas». Eble li deziris pentri kokon, por ekzemplo, sed ĉe la fino ĝi vidiĝis tiel stranga kaj tiel diferenca de reala koko, ke li devis skribi apude per grandaj kaj klaraj literoj: «Ĉi tio estas koko». Kaj sendube la samo okazos al mia historio: ĝi bezonos komentarion, ke oni povu ĝin kompreni.
Читать дальше