Miguel Cervantes - La inĝenia hidalgo don Quijote de La Mancha

Здесь есть возможность читать онлайн «Miguel Cervantes - La inĝenia hidalgo don Quijote de La Mancha» весь текст электронной книги совершенно бесплатно (целиком полную версию без сокращений). В некоторых случаях можно слушать аудио, скачать через торрент в формате fb2 и присутствует краткое содержание. Год выпуска: 2016, Издательство: Hispana Esperanto-Federacio, Жанр: Классическая проза, на эсперанто. Описание произведения, (предисловие) а так же отзывы посетителей доступны на портале библиотеки ЛибКат.

La inĝenia hidalgo don Quijote de La Mancha: краткое содержание, описание и аннотация

Предлагаем к чтению аннотацию, описание, краткое содержание или предисловие (зависит от того, что написал сам автор книги «La inĝenia hidalgo don Quijote de La Mancha»). Если вы не нашли необходимую информацию о книге — напишите в комментариях, мы постараемся отыскать её.

Vi havas antaŭ vi verkon eksterordinaran. Ne nur pro la originalaj teksto kaj lingvaĵo, sed ankaŭ pro la lingvo en kiu ĝi sin prezentas nun.
La traduko de
en Esperanton estis jam de la komenco de nia lingvo la revo de ĉiuj esperantistoj ligitaj al la hispana kulturo. Tiu revo, post kelkaj antaŭaj partaj provoj, fine plene efektiviĝis paper-forme en 1977, danke al la laborado de nia admirata tradukisto Fernando de Diego kaj al la apogo de Fondaĵo Esperanto kaj de grupo de malavaraj hispanaj esperantistoj.
Hodiaŭ, preskaŭ kvardek jarojn poste kaj ĉe la kvar-jarcenta datreveno de la morto de Miguel de Cervantes, ni profitas de la teknologia progreso kaj faras plian paŝon prezentante tiun ĉi novan bit-forman eldonon danke al la laboro de skipo de volontuloj, kiuj donacis sian tempon kaj talenton por la tasko. Ni tiel esperas pli bone diskonigi tiun ĉi juvelon de la universala literaturo en la plej universala el la lingvoj, sen limoj kaj baroj.
Por Hispana Esperanto-Federacio kaj por Fondaĵo Esperanto estas honore disponigi al la komunumo de parolantoj de la internacia lingvo Esperanto la plej internacian hispanlingvan verkon, nome la aventurojn de la inĝenia hidalgo don Quijote de La Mancha.
subskribo José Antonio del Barrio Prezidanto de Hispana Esperanto-Federacio

La inĝenia hidalgo don Quijote de La Mancha — читать онлайн бесплатно полную книгу (весь текст) целиком

Ниже представлен текст книги, разбитый по страницам. Система сохранения места последней прочитанной страницы, позволяет с удобством читать онлайн бесплатно книгу «La inĝenia hidalgo don Quijote de La Mancha», без необходимости каждый раз заново искать на чём Вы остановились. Поставьте закладку, и сможете в любой момент перейти на страницу, на которой закончили чтение.

Тёмная тема
Сбросить

Интервал:

Закладка:

Сделать

—Ne —respondis Sansón—, ĉar ĝi tre klaras kaj prezentas nenian komplikon. La infanoj ĝin foliumas; la knaboj ĝin legas; la plenaĝaj viroj ĝin gustumas, kaj la oldaj ĝin laŭdas. Unuvorte, ĝi estas tiel konata kaj tiel ripete legata kaj memorata de ĉiaj homoj, ke, apenaŭ vidiĝas skeleta ĉevalaĉo, oni diras: «Jen Rocinante!». Legi ĝin plej amas la paĝioj. Ne troviĝas antaŭĉambro de moŝtulo sen ekzemplero de Don Quijote ; se iu lasas ĝin, alia ĝin prenas; kelkaj ĝin petas, aliaj sin ĵetas al ĝi. Resume, ĉi libro estas unu el la plej agrablaj kaj honestaj distroj ĝis nun konataj, ĉar en ĝi nenie troveblas eĉ io simila al esprimo nedeca aŭ al penso nekatolika.

—Skribi alie —diris don Quijote— egalus skribi, ne verojn, sed mensogojn. Kaj la historiisto helpanta sin per mensogoj devus suferi, kiel la monfalsistoj, la punon bruli en fajro. Mi vere ne komprenas, kio movis la aŭtoron enmeti novelojn kaj rakontojn senrilatajn al la historio, malgraŭ tio, ke li havis ankoraŭ tiom da temoj pri mia persono indaj sidi en la libro. Sendube li tenis sin al la proverbo: «Ĉu de pajlo, ĉu de fojno, la ventro plenu». [232] [232] Proverbo: deziri nur fini aŭ kompletigi ion, ne atentante la metodon nek la kvaliton. Vere, se li limiĝus nur al miaj pensoj, al miaj suspiroj, al miaj larmoj, al miaj honestaj deziroj kaj al miaj entreprenoj, li verkintus volumon pli dikan ol ĉio skribita de El Tostado, [233] [233] Alnomo de Alonso de Madrigal (mortis en 1450), aŭtoro de multegaj libroj en la latina kaj hispana. aŭ almenaŭ tiel dikan. Fakte, sinjoro bakalaŭro, mi komprenas, ke, por komponi historion aŭ libron de ajna speco, necesas granda talento kaj matura juĝokapablo. Verki sprite kaj humure postulas genion; la plej saĝa rolo en komedio estas la rolo de stultulo, ĉar, por ŝajnigi sin idiota, oni devas ne esti tia. Rilate al la historiaj verkoj, ili havas ian sakralan karakteron, se konsideri, ke ili devas diri la veron, kaj, kie troviĝas la vero, tie troviĝas Dio. Malgraŭ ĉio ĉi, ekzistas personoj, kiuj skribas kaj eldonas libron facile kaj senĝene kvazaŭ ili farus benjetojn.

—Nenia libro tiel mavas, ke ĝi ne havas ion bonan —diris la bakalaŭro.

—Sendube —respondis don Quijote—. Sed ofte, aŭtoroj atingas ĝustan famon per siaj verkoj, sed ĝin perdas, aŭ almenaŭ ĝin kompromitas, eldoninte ilin.

—Tio okazas —diris Sansón— ĉar oni povas ekzameni laŭplaĉe presitan verkon kaj sekve, troveblas pli facile ĝiaj eraroj: kaj ju pli famas aŭtoro, des pli oni funde esploras lian verkon. Renomaj genioj, grandaj poetoj kaj gloraj historiistoj ĉiam, aŭ preskaŭ ĉiam, provokas la envion de personoj, kies plezuro kaj speciala distro konsistas en tio, juĝi la librojn de aliaj, kvankam ili mem nenion propran kreas por la publiko.

—Ne strange —respondis don Quijote—. Multegaj teologoj ne taŭgas por paroli de kirka katedro, sed ege lertas por eltrovi la mankojn kaj ekscesojn de la predikistoj.

—Vi pravas, sinjoro don Quijote —diris Carrasco—. Sed mi tre ĝojus, se tiaj kritikantoj montriĝus pli grandanimaj kaj malpli rigoraj kaj ignorus la makuletojn de suno, kontraŭ kies granda brilo ili murmuras. Ĉar, kvankam aliquando bonus dormitat Homerus , [234] [234] Latinaĵo: «eĉ la bona Homero kelkfoje dormetas». ili pensu, kiel longe li tenis sin vekita por doni al ni la lumon de sia verko kun kiel eble plej malmulte da ombroj. Kaj povus okazi, ke la ŝajnaj makuloj efektive estas belgrajnoj, kiaj kelkfoje pliigas la ĉarmon de vizaĝo; tial mi pensas, ke la aŭtoroj elmetas sin al ega risko, kiam ili publikigas ion, ĉar tute neeblas verki libron kapablan doni kontenton al ĉiuj legantoj.

—La libro pri mi sendube plaĉas al malmultaj —diris don Quijote.

—Tute kontraŭe: same kiel stultorum infinitus est numerus , [235] [235] Latinaĵo: «la nombro de la stultuloj estas senfina». ankaŭ la nombro de la ŝatantoj de via historio estas nekalkulebla; tamen, kelkaj riproĉis al la aŭtoro ties mankon de memoro, ĉar li forgesis diri, kiu ŝtelis de Sancho la azenon. En la libro oni ne deklaras tian fakton, kaj la leganto komprenas nur, ke la ŝtelo okazis; tamen iom poste aperas Sancho sur la sama azeno, kvankam oni ne diras, ke oni ĝin retrovis. Oni riproĉas ankaŭ, ke la aŭtoro forgesis diri kion faris Sancho kun la cent eskudoj, kiujn li prenis el la valizo de Sierra Morena, ĉar oni ne plu mencias ilin; kaj multaj deziras scii, kion li faris kun ili, aŭ kiel li ilin elspezis.

—Nun, sinjoro Sansón —respondis Sancho—, mi ne fartas sufiĉe bone por fari raporton aŭ rakonton; mi eksentas tian doloron en la stomako, ke se mi ne kvietigos ĝin per du glutoj da olda vino, mi vidiĝos kiel la dorno de Sankta Lucía. [236] [236] Proverba esprimo. Se Sancho ne riparus sian stomakon, li ne povus manĝi kaj fariĝus senkarna kiel dorno. Hejme mi havas la vinon; la edzino min atendas; kiam mi finos manĝi, mi revenos kaj respondos al via moŝto, kaj al ajnaj kromaj personoj, ĉian demandon rilate la perdon de la azeno kaj la elspezon de la cent eskudoj.

Kaj sen atendi respondon kaj sen diri alian vorton li foriris hejmen. Don Quijote petis la bakalaŭron sidiĝi kun li ĉe la manĝotablo, la bakalaŭro akceptis la inviton, oni aldonis du pliajn kolombidojn al la ordinaraj pladoj, oni traktis dum la manĝo pri kavaliraĵoj, Sansón agordiĝis al la humoro de don Quijote, finiĝis la bankedo, siestis la du viroj, revenis Sancho, kaj oni rekomencis la pasintan konversacion.

Ĉapitro 4

Kie Sancho Panza respondas la demandojn de la bakalaŭro Sansón Carrasco, dispelante ties dubojn, kun aliaj aferoj indaj esti konataj kaj rakontataj

Revenis Sancho al la domo de don Quijote kaj rekomencis tiel la antaŭan konversacion:

—Sinjoro Sansón diris, ke oni deziras scii, kiu ŝtelis mian azenon, kaj kiel kaj kiam okazis la ŝtelo. Mi respondas, dirante, ke en la sama nokto, kiam, forkurante de la Santa Hermandad, ni alvenis al Sierra Morena post la senfortuna aventuro de la galeruloj kaj la renkontiĝo kun la kadavro portata al Segovia, mia sinjoro kaj mi penetris en densejon, kie li apogate al la lanco, kaj mi sur la azeno, dormis, tute lacaj kaj pistitaj kaŭze de la pasintaj bataloj, kvazaŭ ni kuŝus sur kvar matracoj el plumoj. De mia flanko, mi dormis tiel profunde, ke la ŝtelisto, kiu ajn li estis, povis trankvile proksimiĝi, fiksi kvar stangojn sub la kvar anguloj de la ŝarĝo-selo, tiamaniere, ke li sukcesis elpreni de sub mi la azenon, kaj, sen ke mi sentus ion, li lasis min sidanta rajde sur nur la selo.

—Temas pri io facila kaj cetere ne nova —diris don Quijote—. La samo okazis al Sacripante ĉe la sieĝo de Albraca: la fama ŝtelisto Brunelo, uzante la saman sistemon, elprenis el inter liaj kruroj lian ĉevalon.

—Venis la matenruĝo —daŭrigis Sancho— kaj apenaŭ mi faris moveton, la stangoj ŝanceliĝis kaj falis, kaj mi forte frapiĝis kontraŭ la tero. Mi serĉis per la rigardo la azenon, sed ĝin ne trovis; miaj okuloj komencis larmi, kaj mi tiel veadis, ke, se la aŭtoro de nia historio ne notis tion, li certu, ke li skribis nenion valoran. Post mi ne scias kiom da tagoj, vojaĝante kun la sinjorino princino Micomicona, mi rekonis mian azenon kaj vidis rajdi sur ĝi la grandegan friponon kaj mensogan Ginés de Pasamonte en cigana kostumo, la saman ulon, kiun mia mastro kaj mi liberigis el liaj ĉenoj.

—Ne tie kuŝas la eraro —respondis Sansón— sed en la fakto, ke laŭ la aŭtoro, Sancho rajdis la azenon antaŭ ol li retrovis ĝin.

—Al tio mi ne scias kion respondi —diris Sancho—. Eble la historiisto trompiĝis, aŭ eble temas pri eraro de la presisto.

—Sendube io tia okazis —diris Sansón—. Sed kio fariĝis el la cent eskudoj?

Читать дальше
Тёмная тема
Сбросить

Интервал:

Закладка:

Сделать

Похожие книги на «La inĝenia hidalgo don Quijote de La Mancha»

Представляем Вашему вниманию похожие книги на «La inĝenia hidalgo don Quijote de La Mancha» списком для выбора. Мы отобрали схожую по названию и смыслу литературу в надежде предоставить читателям больше вариантов отыскать новые, интересные, ещё непрочитанные произведения.


Отзывы о книге «La inĝenia hidalgo don Quijote de La Mancha»

Обсуждение, отзывы о книге «La inĝenia hidalgo don Quijote de La Mancha» и просто собственные мнения читателей. Оставьте ваши комментарии, напишите, что Вы думаете о произведении, его смысле или главных героях. Укажите что конкретно понравилось, а что нет, и почему Вы так считаете.

x