Miguel Cervantes - La inĝenia hidalgo don Quijote de La Mancha

Здесь есть возможность читать онлайн «Miguel Cervantes - La inĝenia hidalgo don Quijote de La Mancha» весь текст электронной книги совершенно бесплатно (целиком полную версию без сокращений). В некоторых случаях можно слушать аудио, скачать через торрент в формате fb2 и присутствует краткое содержание. Год выпуска: 2016, Издательство: Hispana Esperanto-Federacio, Жанр: Классическая проза, на эсперанто. Описание произведения, (предисловие) а так же отзывы посетителей доступны на портале библиотеки ЛибКат.

La inĝenia hidalgo don Quijote de La Mancha: краткое содержание, описание и аннотация

Предлагаем к чтению аннотацию, описание, краткое содержание или предисловие (зависит от того, что написал сам автор книги «La inĝenia hidalgo don Quijote de La Mancha»). Если вы не нашли необходимую информацию о книге — напишите в комментариях, мы постараемся отыскать её.

Vi havas antaŭ vi verkon eksterordinaran. Ne nur pro la originalaj teksto kaj lingvaĵo, sed ankaŭ pro la lingvo en kiu ĝi sin prezentas nun.
La traduko de
en Esperanton estis jam de la komenco de nia lingvo la revo de ĉiuj esperantistoj ligitaj al la hispana kulturo. Tiu revo, post kelkaj antaŭaj partaj provoj, fine plene efektiviĝis paper-forme en 1977, danke al la laborado de nia admirata tradukisto Fernando de Diego kaj al la apogo de Fondaĵo Esperanto kaj de grupo de malavaraj hispanaj esperantistoj.
Hodiaŭ, preskaŭ kvardek jarojn poste kaj ĉe la kvar-jarcenta datreveno de la morto de Miguel de Cervantes, ni profitas de la teknologia progreso kaj faras plian paŝon prezentante tiun ĉi novan bit-forman eldonon danke al la laboro de skipo de volontuloj, kiuj donacis sian tempon kaj talenton por la tasko. Ni tiel esperas pli bone diskonigi tiun ĉi juvelon de la universala literaturo en la plej universala el la lingvoj, sen limoj kaj baroj.
Por Hispana Esperanto-Federacio kaj por Fondaĵo Esperanto estas honore disponigi al la komunumo de parolantoj de la internacia lingvo Esperanto la plej internacian hispanlingvan verkon, nome la aventurojn de la inĝenia hidalgo don Quijote de La Mancha.
subskribo José Antonio del Barrio Prezidanto de Hispana Esperanto-Federacio

La inĝenia hidalgo don Quijote de La Mancha — читать онлайн бесплатно полную книгу (весь текст) целиком

Ниже представлен текст книги, разбитый по страницам. Система сохранения места последней прочитанной страницы, позволяет с удобством читать онлайн бесплатно книгу «La inĝenia hidalgo don Quijote de La Mancha», без необходимости каждый раз заново искать на чём Вы остановились. Поставьте закладку, и сможете в любой момент перейти на страницу, на которой закончили чтение.

Тёмная тема
Сбросить

Интервал:

Закладка:

Сделать

—Nun mi diras —respondis Sancho—, ke vi havas la diablon en la korpo. Je Dio, virino, kiom da absurdoj vi alpinglis, unuj al la aliaj! Kion komunan havas Cascajo, la broĉoj, la proverboj kaj la orgojlo kun miaj diroj? Aŭskultu, idiota, stulta (kaj mi povas nomi vin tio, ĉar vi forkuras de la bona sorto kaj ne komprenas miajn vortojn), se mi ordonus mian filinon ĵeti sin de la supro de turo, aŭ vagadi tra la mondo, kiel deziris vagadi la infantino doña Urraca, vi pravus, oponante al mia volo; sed, se en la daŭro de palpebrumo aŭ de fingroklako mi metas sur ŝin ian «doña» kaj ian «sinjorina moŝto» kaj prenas ŝin el inter la stoploj kaj ŝin sidigas sub baldakeno kaj en estrado provizita per pli da veluraj kusenoj, ol da maŭroj ekzistas en la familio Almohadas de Maroko, kial vi obstinas oponi al mia volo?

—Ĉu vi deziras scii kial, edzo? —respondis Teresa—. Pro la proverbo, kiu diras: «Kio vin kovras, vin rivelas». La homoj apenaŭ ĵetas rigardon sur la senhavaj, sed fiksas ĝin sur la riĉaj; kaj se la riĉa iam estis mizera, tuj komenciĝas la klaĉoj, la rikanoj kaj la senfinaj mokoj de la kalumniantoj, tiel abundaj sur la stratoj, kiel abeloj en svarmo.

—Aŭskultu, Teresa, kion mi volas diri nun al vi. Eble vi neniam aŭdis ion similan. Mi ne parolas el propra scio kaj nur ripetas la opiniojn de la pastro, kiu predikis en ĉi vilaĝo en la lasta Karesmo. Se mi bone memoras, li diris, ke ĉio nune rigardata de niaj okuloj fiksiĝas pli vive kaj daŭre en la memoro ol la aferoj de la paseo.

(La tradukisto de nia historio denove pensas, ke ĉi ĉapitro estas apokrifa, ĉar la esprimoj de Sancho superas ĉi tie lian mensan kapablon).

—De tio venas —li daŭrigis—, ke, kiam ni vidas personon en riĉe garnita kostumo kaj kun luksa akompano de servistoj, ŝajnas, ke tia pompo nin movas kaj devigas fari omaĝon al li, eĉ se en la sama momento mi memoras pri lia basa stato iama: ĉar la misfortuno de la mizero aŭ de la naskiĝo en senranga familio apartenas al paseo, do ne plu ekzistas; kaj ekzistas nur tio, kion ni vidas en la nuno. Tiel do, se la fortuno levis personon (tiel diris la pastro) de lia basa situacio al la alto de lia prospero, kaj li kondutas ĝentile kaj afable al ĉiuj, sen pretendi rangi kiel egala al homoj de tradicie nobelaj familioj, estu certa, Teresa, ke oni tute ne memoros lian antaŭan staton; kaj ĉiuj respektos lin pro lia nuna konduto, se escepti la enviajn personojn, kontraŭ kies malico neniu bonsortulo povas konsideri sin sekura.

—Mi ne komprenas vin, edzo —respondis Teresa—. Faru laŭ via plaĉo kaj ne plu rompu al mi la kapon per viaj retorikoj kaj deklamoj; kaj se vi ostinas fari kion vi volas…

—«Obstinas» vi devas diri, ne «ostinas» —korektis Sancho.

—Ne komencu disputi kun mi —respondis Teresa—. Mi parolas, kiel Dio volas, ke mi parolu, kaj mi ne deziras miksiĝi en komplikojn. Mi diras nur, ke se vi firme decidis fariĝi gubernatoro, bonvolu preni kun vi vian filon Sancho, ke jam dekomence li lernu regadi: ĉar konvenas, ke la filoj lernu kaj heredu la oficon de siaj patroj.

—Kiam mi estos gubernatoro, mi vokos lin al mia flanko per poŝto, kaj ankaŭ sendos al vi monon, ĉar ĝi ne mankos al mi: ĉiam ekzistas personoj pretaj prunti monon al gubernatoroj, kiam ili ĝin bezonas. Kaj vestu la knabon tiel, ke li vidiĝu, ne kia li estas, sed kia li devas aspekti.

—Vi sendu monon —diris Teresa— kaj mi vestos lin tiel bela, ke li ŝajnos vera floro.

—Nu, bone, ni interkonsentas, ke nia filino edziniĝos al duko —insistis Sancho.

—En la sama tago, kiam mi vidos ŝin dukino —respondis Teresa—, mi ricevos la impreson, ke ŝi mortis. Sed mi diras denove, ke vi faru laŭ via plaĉo: ĉar ni, virinoj, naskiĝas kun la peza devo obei la edzon, eĉ se li estas azeno.

Tiam ŝi komencis plori tute afliktita, kvazaŭ ŝi jam vidus Marisanchan morta kaj en la tombo. Sancho konsolis ŝin, dirante, ke certe ŝi estos dukino, sed ke li klopodos prokrasti kiel eble plej multe ŝian dukiniĝon. La konversacio finiĝis per tio, kaj Sancho denove vizitis la hidalgon por trakti kun li pri ilia proksima eliro.

Ĉapitro 6

Temas pri tio, kio okazis inter don Quijote, lia nevino kaj lia mastrumantino, kaj estas unu el la plej gravaj ĉapitroj de ĉi historio

Dum Sancho Panza kaj lia edzino Teresa tenis la absurdan babiladon ĵus rakontitan, la nevino kaj la mastrumantino de don Quijote ne restis neniofare, ĉar mil signoj igis ilin suspekti, ke ilia onklo kaj mastro volas elŝiri sin por la tria fojo el la hejmo kaj repreni la profesion de la, por ili, misvaganta kavalirismo. Ili ĉiel klopodis apartigi lin de tiel abomeninda projekto, sed ilia penado egalis al tio, prediki en la dezerto aŭ marteli sur fridan feron. Ĉi-rilate, kaj inter multaj aliaj argumentoj, la mastrumantino diris al li:

—Vere, sinjoro, se via moŝto ne tenas la piedojn senmovaj, sidas trankvile en via hejmo kaj rezignas vagadi sur montoj kaj valoj kiel turmentata animo, serĉante kion laŭdire oni nomas aventuroj, kaj mi misfortunoj, mi plendos ĉe Dio kaj ĉe la reĝo, por ke ili vin retenu.

—Mastrino, mi ne scias kion respondos Dio al viaj plendoj, kaj ankaŭ ne kion respondos la reĝo; mi scias nur, ke, se mi reĝus, mi rifuzus respondi la egan nombron da impertinentaj peticioj ricevataj de li ĉiutage, ĉar unu el la plej pezaj ŝarĝoj, inter la multaj, kiujn la reĝoj elportas, konsistas en tio, ke ili sin devigas aŭskulti kaj respondi ĉian personon. Do, mi ne volus ĝeni lin ankaŭ per miaj aferoj.

—Diru, sinjoro, ĉu en la kortego ne vivas kavaliroj? —demandis tiam la mastrumantino.

—Jes, multaj —respondis don Quijote—. Kaj tiel devas esti, por ornamo de la grandeco de la suverenoj kaj de la pompo de la reĝa majesto.

—Kial via moŝto ne servas la reĝon, vian sinjoron, en la kortego mem, sen vagadi? —demandis la mastrumantino.

—Aŭskultu, amikino —respondis don Quijote—. Ne ĉiuj kavaliroj povas esti korteganoj, nek ĉiuj korteganoj povas, aŭ devas, esti vagantaj kavaliroj: en la mondo devas ekzisti ĉio. Kvankam ni ĉiuj estas kavaliroj, unuj tre diferencas de la aliaj, ĉar la kortegaj ne movas sin el siaj ĉambroj nek ekster la sojlo de la kortego kaj vojaĝas tra la tuta mondo nur per rigardado al la mapoj, sen elspezi eĉ unu soldon, kaj sen suferi varmon aŭ fridon, soifon aŭ malsaton. Sed ni, la veraj vagantaj kavaliroj, tage kaj nokte, piede kaj rajde mezuras la tutan teron per niaj propraj piedoj, submetate al la rigoroj de la suno, de la frido kaj de la libera ĉielo. Ni konas niajn malamikojn, ne nur el portretoj, sed en iliaj veraj personoj, kaj ĉiariske kaj ĉiaokaze atakas ilin sen zorgi pri tiaj bagateloj, kiel la leĝoj de la duelo, nome, ĉu ies lanco aŭ glavo estas pli malpli longa, ĉu la antagonisto portas sur si relikvojn aŭ kaŝitan armon, ĉu la pozicio de la suno favoras unu aŭ la alian… kaj pri ceteraj ĉi-specaj ceremonioj observataj en la dueloj inter persono kaj persono, kaj kies detalojn mi konas, sed ne vi. Sciu ankaŭ, ke bona vaganta kavaliro, eĉ se li renkontas dek gigantojn, kies kapoj ne nur tuŝas la nubojn, sed eĉ superas ilin per sia alteco; kies kruroj similas al turoj enormaj, kaj la brakoj al mastoj de plej potencaj ŝipoj, dum la okuloj grandas kiel muel-radoj kaj flamas kiel forno de vitrofaristo, nu, li sentas nenian teruron; male, kun brava teniĝo kaj aŭdaca koro alimpetas kaj atakas ilin kaj, se eble, ilin venkas kaj dispelas en nur momento, eĉ se ili sin ŝirmas per kirasoj el iaj fiŝaj ŝeloj laŭdire pli duraj ol diamantoj, kaj eĉ se ili svingas, anstataŭ glavo, akran cimitaron el superbe hardita ŝtalo aŭ feran klabon garnitan per ŝtalaj dornoj, kion mi jam vidis plurfoje. Ĉion ĉi mi diras, mia bona mastrino, ke vi vidu la diferencon inter unuj kaj aliaj kavaliroj: sekve, estus juste, ke la suverenoj preferu ĉi duan, aŭ pli bone dirite, ĉi unuan specon de kavaliroj, ĉar, laŭ la historioj, ekzistis inter ili tiaj prodoj, ke ili savis, ne nur unu regnon, sed multajn.

Читать дальше
Тёмная тема
Сбросить

Интервал:

Закладка:

Сделать

Похожие книги на «La inĝenia hidalgo don Quijote de La Mancha»

Представляем Вашему вниманию похожие книги на «La inĝenia hidalgo don Quijote de La Mancha» списком для выбора. Мы отобрали схожую по названию и смыслу литературу в надежде предоставить читателям больше вариантов отыскать новые, интересные, ещё непрочитанные произведения.


Отзывы о книге «La inĝenia hidalgo don Quijote de La Mancha»

Обсуждение, отзывы о книге «La inĝenia hidalgo don Quijote de La Mancha» и просто собственные мнения читателей. Оставьте ваши комментарии, напишите, что Вы думаете о произведении, его смысле или главных героях. Укажите что конкретно понравилось, а что нет, и почему Вы так считаете.

x