—Ve sinjoro! —diris tiam la nevino—. Memoru via moŝto, ke, kion vi rakontas pri la vagantaj kavaliroj, tio konsistas el fabeloj kaj fikcioj indaj, se ne perei en la flamoj de fajro, porti almenaŭ markon aŭ signon kiel avertilon, ke temas pri verkoj fiaj kaj koruptaj kontraŭ la sanaj moroj.
—Je Dio! —diris don Quijote—. Se vi ne estus mia nevino laŭ rekta linio, la filino de mia fratino, mi tiel punus vin pro via blasfemado, ke tra la tuta mondo resonus mia faro. Ĉu eblas, ke knabino kiel vi, kiu apenaŭ scias manipuli la dekduon da puntofaraj bastonetoj, kuraĝas kritiki kaj insulti la historiojn pri vagantaj kavaliroj? Kion dirus sinjoro Amadís, se li tion aŭskultus? Certe li pardonus vin, ĉar en sia epoko li distingiĝis kiel plej humila kaj ĝentila kavaliro de la mondo, kaj krome kiel granda protektanto de puceloj. Sed povus aŭskulti vin ankaŭ aliaj, kies reago farus al vi nenian bonon, ĉar ne ĉiuj montriĝas ĝentilaj kaj moderaj (kelkaj arogantas kaj insolentas) nek ĉiuj sin titolantaj kavaliroj meritas tian nomon: unuj estas el pura oro, aliaj el tombako. Ĉiuj ŝajnas kavaliroj, sed parto el ili ne povas elteni la provon de tuŝ-ŝtono. Ekzistas homoj de basa rango, kiuj pufiĝas ĝiskreve en sia deziro ŝajnigi sin kavaliroj: kaj kavaliroj de supera nobeleco, kiuj sentas ian nerezisteblan impulson degradi sin. La unuaj leviĝas per la ambicio aŭ per la virto, la duaj falas pro la pigro aŭ pro la diboĉo. Sekve oni bezonas ekstreman klarvidon por distingi inter ĉi du specoj de kavaliroj, similaj laŭ la nomo, sed tute diferencaj laŭ la agoj.
—Je Dio! —diris la nevino—. Via moŝto tiel kleras, sinjoro onklo, ke en okazo de bezono vi povus paroli de kirka katedro aŭ prediki sur la stratoj; tamen vi kondutas tiel blinde kaj absurde, ke vi nomas vin kuraĝa, estante olda; fortika, estante malsana; korektanto de arbitroj, estante kaduka; kaj, precipe, kavaliro, kvankam vi ne havas tian rangon, atingeblan de nobeloj, sed ne de senhavaj homoj.
—Vi pravas, nevino —respondis don Quijote— kaj, rilate al la genealogioj mi povus diri al vi ion, kio surprizus vin: sed mi ne traktos ĉi aferon por ne miksi sakralon kun profano. Sciu, amikinoj, ke la tuta mondo apartenas al kvar genealogiaj branĉoj: al la unua, la familioj de humila origino, kiuj levis sin kaj kreskis ĝis supera grandeco; al la dua, la familioj grandaj en ties origino, kiuj daŭre konservas sian saman dimension moŝtan; al la tria, la familioj de nobela deveno, kiuj iom por iom reduktiĝas kaj finiĝas per nenio, kiel piramido, kies pinto, kompare kun la bazo aŭ fundamento, egalas al nulo; al la kvara, la familioj sen bona origino kaj sen respektinda disvolviĝo: ili finiĝas anonime, kiel la popolo pleba kaj ordinara. El la familioj ascenditaj de humila origino al nuna grandeco, servu kiel ekzemplo la domo otomana, kies kreo ŝuldiĝas al humila kaj basa paŝtisto, kaj kies apogeo ni povas vidi nun. El la duaj familioj, naskitaj en moŝteco konservata laŭlonge de la jaroj en la sama origina stato, ni povas mencii la ekzemplon de multaj heredaj suverenoj, kies digno teniĝas sen pliiĝo nek etiĝo, ĉar ili pace enfermas sin inter la limoj de siaj regnoj. El la triaj familioj, laŭorigine grandaj, sed kun pinta fino, troviĝas miloj da ekzemploj: la Faraonoj kaj Ptolomeoj de Egiptujo, la Cezaroj de Romo, kun la tuta bando, se tiel diri, de nekalkuleblaj monarĥoj, suverenoj kaj senjoroj medaj, siriaj, persaj, grekaj kaj barbaraj, finiĝis per pinto kaj nenio, same kiel iliaj prauloj: ĉar neeblus nun renkonti ajnan idon ilian, kaj, se jes, li troviĝus en basa kaj humila stato. Pri la pleba branĉo genealogia, mi diru nur, ke ĝi taŭgas ekskluzive por kreskigi la nombron de la vivantoj, kaj ke ĝiaj faroj meritas nenian laŭdon aŭ disfamigon. El ĉio ĉi ĵus dirita, mi deziras, miaj karaj stultulinetoj, ke vi komprenu, kiel profundas la konfuzo ekzistanta inter la diversaj genealogioj, kaj ke nur la familioj virtaj, riĉaj kaj grandanimaj meritas la nomon de eminentaj kaj noblaj. Mi diras virtaj, riĉaj kaj grandanimaj, ĉar homo granda kaj samtempe diboĉa egalas al granda diboĉulo, kaj la riĉa kaj samtempe avara, al mizera almozulo: feliĉigas, ne posedi riĉojn, sed ilin elspezi bone, ne kaprice. La kavaliro senmona havas nur la virton por pruvi sian kavalirecon, montrante sin, ne fiera, aroganta aŭ klaĉema, sed afabla, bone edukita, ĝentila, servopreta kaj, precipe, almoz-dona, ĉar se li bonkore enmanigas al mizerulo eĉ nur du maravedojn, li montriĝas tiel donacema kiel la persono, kiu donas almozon kun laŭta distrumpetado. Se oni vidas kavaliron dotitan per tiaj virtoj, oni juĝas lin bonfamilia, eĉ se oni lin ne konas; kaj mirinde, se ne okazus tiel, se konsideri, ke oni ĉiam premias la virton per laŭdoj, kaj la virtaj homoj ne povas ne esti laŭdataj. Sur du vojoj, karaj miaj, oni povas alveni al la riĉo kaj al la honoro: sur la vojo de la letroj kaj sur la vojo de la armoj. Mi havas pli da armoj ol da letroj, kaj naskiĝis, pro mia inklino al la armoj, sub la influo de la planedo Marso; sekve mi estas preskaŭ devigita sekvi tian vojon, kaj ĝin plu sekvos spite la eventualan oponon de la tuta mondo. Vanas do, ke vi ĝislace klopodas persvadi min alfronti la volon de la ĉielo, la dekreton de la fortuno, la postulon de la racio kaj, precipe, mian propran deziron. Mi scias, ke, kvankam nekalkuleblas la rigoroj propraj al la vaganta kavalirismo, per ĝi oni atingas infiniton da bonoj; mi scias ankaŭ, ke la pado de la virto stretas, ke la vojo de la diboĉo vidiĝas larĝa kaj vasta, kaj ke iliaj finaj celoj tre diferencas: la vojo larĝa kaj vasta de la diboĉo kondukas al la morto, kaj la pado streta kaj kruta de la virto, al la vivo, sed ne al la vivo efemera, sed al la vivo sen fino, kiel diris nia granda poeto kastilia: [240] [240] Garcilaso de la Vega (1503-1536). La versoj apartenas al lia Elegio pro la morto de don Bernardino de Toledo .
Sur ĉi padeto kruta oni penas
atingi altan tronon de senmorto,
al kiu deviantoj ne alvenas.
—Ve, ho ve! —ekkriis la nevino—. Mia sinjoro estas ankaŭ poeto! Ĉion li scias, ĉion li kapablas fari. Mi vetus, ke, se li laborus masoniste, li konstruus domon tiel facile kiel kaĝon.
—Mi asertas al vi, nevino —respondis don Quijote—, ke, se la pensoj pri kavaliraĵoj ne absorbus min tute, ĉion senescepte mi scius fari, kaj miaj manoj kapablus konstrui ion ajn, precipe kaĝojn kaj dentopikilojn.
Ĝuste tiam aŭdiĝis frapoj sur la pordo. Don Quijote demandis, kiu do frapas, Sancho Panza respondis, ke li mem; la mastrumantino, tuj kiam ŝi rekonis lian voĉon, kuris kaŝi sin por ne vidi lin: tiel multe ŝi lin abomenis. La nevino apertis al li la pordon, lia mastro don Quijote aliris akcepti lin kun apertaj brakoj, ambaŭ enfermis sin en lia ĉambro, kie ili tenis alian konversacion, tiel bonan kiel la antaŭa.
Pri la konversacio de don Quijote kaj lia ŝildisto, kune kun aliaj memorindaj eventoj
Apenaŭ la mastrumantino vidis, ke Sancho Panza enfermis sin kun sia mastro, ŝi divenis la objekton de lia vizito. Pensante, ke el ilia konversacio rezultus la decido entrepreni la trian eliron, ŝi prenis sian mantelon kaj, plena de aflikto kaj angoro, iris viziti la bakalaŭron Sansón Carrasco; ŝi imagis, ke pro sia facila parolo kaj freŝa amikeco kun ŝia mastro li povus persvadi la hidalgon, ke li rezignu sian absurdan ideon. La bakalaŭro promenadis en sia korto, kaj kiam la virino vidis lin, ŝi tuj genuiĝis antaŭ li, ŝvitante en sia konsterno. Ĉe ŝia elmontro de doloro kaj perturbo, li demandis:
—Kio okazas, mastrino? Kio alvenis al vi, ke vi aspektas, kvazaŭ vi elspirus vian animon?
—Okazas, sinjoro Sansón, ke mia mastro sin elŝiros, denove sin elŝiros.
—Kiel li sin elŝiros? —demandis la bakalaŭro—. Ĉu li pensas elŝiri sin el ia parto de sia korpo?
Читать дальше