—Ĉu ili ŝajnis al vi muroj de kralo, kiam vi admiris de ili ŝian neniam sufiĉe laŭdatan belon kaj gracion? Certe temis pri galerioj, koridoroj aŭ arkadoj, aŭ kiel ajn ili nomiĝas, de riĉaj kaj reĝaj palacoj.
—Eble —respondis Sancho—. Sed ili ŝajnis al mi muroj de kralo, se mi bone memoras.
—Nu, kio ajn ili estas, ni iru tien, Sancho —diris don Quijote—. Ĉar, se mi nur vidos ŝin super muro, tra fenestro, krado de ĝardeno aŭ fendo de pordo, la brilego de ŝia belo, trafante min en la okulojn, lumigos mian spiriton kaj fortigos mian koron, tiele, ke mi akiros unikan saĝon kaj senegalan kuraĝon.
—Nu, sinjoro, se diri la veron —respondis Sancho—, kiam mi vidis tian sunon, sinjorinon Dulcinea de El Toboso, ĝi ne brilis ĝis la ekstremo disĵeti de si radiojn; eble tial, ke, kiel mi diris al vi, ŝia sinjorina moŝto okupis sin kribrante tritikon, kaj la abunda polvo deskuata de la greno pendis kiel nubo antaŭ ŝia vizaĝo kaj obskurigis ĝin.
—Nu, Sancho —diris don Quijote—. Kial vi insistas pensi, kredi kaj aserti, ke mia sinjorino Dulcinea kribris tritikon, se konsideri, ke tia tasko kaj funkcio ne havas ian rilaton kun la komunaj okupoj de la moŝtuloj, kies personoj estas formitaj kaj rezervitaj por aliaj taskoj kaj distroj, kiuj montras, je la distanco de sagoĵeto, ilian altan rangon? Certe, ho Sancho!, vi ne bone memoras la versojn de nia poeto, [244] [244] Garcilaso de la Vega (1503-1536); la versoj aluditaj apartenas al lia 3ª Eklogo .
kie li pentras la laboron plenumitan de kvar nimfoj, en ties kristala loĝejo, kiam levinte la kapon el sia amata rivero Tajo, ili sidiĝis sur la verda herbo por teksi riĉan ŝtofon, interplektante oron, perlojn kaj silkajn fadenojn, laŭ la priskribo de la inĝenia poeto. Kaj certe en tio konsistis la laboro de mia sinjorino, kiam vi vidis ŝin, sed okazas, ke ia malica sorĉisto sendube sentas envion kontraŭ miaj aferoj, kaj ŝanĝas kaj turnas ĉion kapablan doni al mi plezuron, en formojn diferencajn de la aŭtentaj: tial mi timas, ke se la aŭtoro de la historio de miaj aventuroj, laŭdire jam presita, estas hazarde unu el miaj malamikoj sorĉistoj, certe li ŝanĝis unu aferon en alian, miksante mil mensogojn kun unu vero, kaj deviante de la sinsekvo propra al vera historio per enmeto de aferoj ekstertemaj. Ho envio, radiko de nekalkuleblaj malbonoj, vermo ronĝanta la meriton! Ĉiuj pekoj, Sancho, kunportas ian plezuron; sed la envio portas kun si nur ĉagrenon, rankoron kaj koleron.
—Ankaŭ mi opinias same —respondis Sancho—, kaj pensas, ke en la historio aŭ legendo, kiun, laŭ siaj diroj, Carrasco legis pri ni, sendube oni alkraĉas kaj trenas sur la koto nian reputacion, kvankam mi ĵuras, kiel honesta homo, ke mi neniam parolis malbonon kontraŭ ajna sorĉisto, nek posedas sufiĉan havon por veki ies envion. Verdire, mi estas iom maliceta kaj iel inklinas friponi: sed ĉion ĉi kovras kaj kaŝas la granda mantelo de mia simpleco ĉiam natura kaj neniaokaze artifika. Krome, la historiistoj devus min indulgi kaj trakti min bone en siaj verkoj, eĉ se nur pro tio, ke mi ĉiam vere kaj firme kredas je Dio kaj je la doktrino de la Sankta Eklezio Katolika, kaj sentas ĝismortan abomenon kontraŭ la judoj. Tamen, oni diru pri mi laŭplaĉe: mi naskiĝis nuda, kaj nuda mi estas, do nek perdas nek gajnas; ĉies opinioj gravas al mi tiel malmulte kiel figo, se mi aperas en libroj irantaj tra la mondo de mano en manon.
—Tio, Sancho —respondis don Quijote— igas min memori pri io okazinta al fama poeto ĉi-tempa; li verkis mordan satiron kontraŭ ĉiuj damoj libermoraj, sed ne inkluzivigis la nomon de damo, ĉar li ne certis, ĉu ankaŭ ŝi meretricis; rimarkinte, ke ŝi ne aperas en la listo, ŝi plendis al la aŭtoro, demandante kion li vidis ĉe ŝi, ke li ne enmetis ŝin en la liston de la aliaj, kaj petante, ke li plilongigu la satiron, ke ŝi havu lokon en ĝi: se ne, li endanĝerigus sian propran vivon. La poeto faris laŭ ŝia deziro, verkis pri ŝi malican priskribon, indan je la klaĉema lango de la duendoj, kaj ŝi kontentiĝis, vidante sin misfame fama. Ĉi-rilate menciindas ankaŭ la historio pri la paŝtisto, kiu forbruligis la faman templon de Diana, unu el la sep mirindaĵoj de la mondo, nur por ke lia nomo plu vivu en la futuraj tempoj; kaj, kvankam oni dekretis, ke oni ne menciu lin parole aŭ skribe, por ke lia ambicio ne plenumiĝu, tamen oni scias ankoraŭ, ke li nomiĝis Herostrato. Alian taŭgan ekzemplon montras la historio pri la granda imperiestro Karolo la 5ª kaj kavaliro en Romo: la imperiestro deziris viziti la faman templon La Rotondo, nomatan La Panteono en la antikvaj tempoj, kaj nun konatan sub la pli ĝusta nomo de Kirko de Ĉiuj Sanktuloj. Ĝi estas la plej kompleta el la monumentoj konstruitaj kaj postlasitaj de la paganismo en Romo, kaj rivelas, pli ol la ceteraj, la amon de siaj fondintoj al la pompo kaj la grandiozo. Laŭforme ĝi similas al duona oranĝo impone granda, kaj ĝia interno tre klaras, kvankam la lumo penetras nur tra fenestro, aŭ pli ĝuste, tra ronda lanterno sur la supro. La imperiestro rigardadis la konstruon kaj, apud li, Roma kavaliro montris al li la belojn kaj rafinojn de tia ĉefverko arkitektura. Poste, kiam ili distanciĝis de la lanterno, la kavaliro diris al la imperiestro:
»—Mil fojojn, plej respektinda majesta moŝto, mi sentis la deziron ĉirkaŭpreni vin kaj ĵeti min de la lanterno, por lasi en la mondo memoron eternan de mia nomo.
»—Mi dankas vin, ke vi ne efektivigis tiel mavan ideon —respondis la imperiestro—, kaj de nun mi ne donos al vi novan okazon pruvi al mi vian lojalon; tiel do, mi ordonas vin neniam paroli al mi, aŭ aperi antaŭ mia vido.
»Kaj, parolinte tiel, la imperiestro konsentis al li grandan favoron. Mi volas diri, Sancho, ke tre fortas la deziro akiri famon. Kio, se ne, puŝis Horacion de sur la ponto en la profundon de Tibero? Kio bruligis la brakon kaj la manon de Mucio? Kio instigis Curcion ĵeti sin en la fajran abismon apertiĝintan meze de Romo? Kio, spite al ĉiaj omenoj kontraŭaj, igis Cezaron transiri Rubikonon? Kaj laŭ ekzemploj pli modernaj, kio sinkigis la ŝipojn kaj postlasis grupon da kuraĝaj hispanoj, komandataj de la eminenta Cortés, izolita sur la strandoj de la Nova Mondo? Ĉi faroj, kune kun aliaj same admirindaj, estis, estas kaj estos rezulto de la amo al la gloro, ĉar la homoj deziras gajni ĝin per heroaĵoj kiel premion kaj parton de sia eterneco. Tamen ni, kristanoj katolikaj kaj kavaliroj vagantaj, devas aspiri pli forte la gloron senmortan de la regionoj ĉielaj kaj eteraj, ol la vanton de la renomo akirita de ĉi nuna vivo efemera, kiu renomo, kiom ajn ĝi daŭros, finiĝos mem kun ĉi mondo destinita al pereo; tiel do, ho Sancho!, niaj agoj devas ne transpaŝi la limon markitan de la kristana religio, al kiu ni apartenas. Ni devas mortigi la orgojlon de la gigantoj per modero; la envion per grandanimeco kaj bonvolo; la koleron per sinrego kaj per trankvilo de la animo; la manĝavidon kaj la dormemon per sobro kaj daŭra vekiteco; la lascivon kaj la karnan apetiton per la fidelo ŝuldata al la damoj, mastrinoj de niaj koroj; kaj la pigron per vagado tra la tuta mondo, serĉante la okazojn kapablajn igi nin, kristanojn, famaj kavaliroj. Per tio, Sancho, oni devas akiri la grandan laŭdon propran al la bona famo.
—Mi bone komprenas kion via moŝto diris ĝis nun —respondis Sancho—. Tamen mi dezirus, ke via moŝto sorbu al mi dubon, kiu ĉi-momente venas al mi en la memoron.
—«Solvu» vi volis diri, Sancho —korektis don Quijote—. Parolu, kaj mi respondos laŭpove.
—Diru al mi, sinjoro —daŭrigis Sancho—. Kie troviĝas nuntempe la Julioj, aŭ Aŭgustoj, kaj la ceteraj famaj kavaliroj jam mortintaj, kies nomojn vi menciis?
—La paganoj, certe en la infero —respondis don Quijote—. La kristanoj, se ili kondutis kristane, aŭ en la purgatorio, aŭ en la paradizo.
Читать дальше