Miguel Cervantes - La inĝenia hidalgo don Quijote de La Mancha

Здесь есть возможность читать онлайн «Miguel Cervantes - La inĝenia hidalgo don Quijote de La Mancha» весь текст электронной книги совершенно бесплатно (целиком полную версию без сокращений). В некоторых случаях можно слушать аудио, скачать через торрент в формате fb2 и присутствует краткое содержание. Год выпуска: 2016, Издательство: Hispana Esperanto-Federacio, Жанр: Классическая проза, на эсперанто. Описание произведения, (предисловие) а так же отзывы посетителей доступны на портале библиотеки ЛибКат.

La inĝenia hidalgo don Quijote de La Mancha: краткое содержание, описание и аннотация

Предлагаем к чтению аннотацию, описание, краткое содержание или предисловие (зависит от того, что написал сам автор книги «La inĝenia hidalgo don Quijote de La Mancha»). Если вы не нашли необходимую информацию о книге — напишите в комментариях, мы постараемся отыскать её.

Vi havas antaŭ vi verkon eksterordinaran. Ne nur pro la originalaj teksto kaj lingvaĵo, sed ankaŭ pro la lingvo en kiu ĝi sin prezentas nun.
La traduko de
en Esperanton estis jam de la komenco de nia lingvo la revo de ĉiuj esperantistoj ligitaj al la hispana kulturo. Tiu revo, post kelkaj antaŭaj partaj provoj, fine plene efektiviĝis paper-forme en 1977, danke al la laborado de nia admirata tradukisto Fernando de Diego kaj al la apogo de Fondaĵo Esperanto kaj de grupo de malavaraj hispanaj esperantistoj.
Hodiaŭ, preskaŭ kvardek jarojn poste kaj ĉe la kvar-jarcenta datreveno de la morto de Miguel de Cervantes, ni profitas de la teknologia progreso kaj faras plian paŝon prezentante tiun ĉi novan bit-forman eldonon danke al la laboro de skipo de volontuloj, kiuj donacis sian tempon kaj talenton por la tasko. Ni tiel esperas pli bone diskonigi tiun ĉi juvelon de la universala literaturo en la plej universala el la lingvoj, sen limoj kaj baroj.
Por Hispana Esperanto-Federacio kaj por Fondaĵo Esperanto estas honore disponigi al la komunumo de parolantoj de la internacia lingvo Esperanto la plej internacian hispanlingvan verkon, nome la aventurojn de la inĝenia hidalgo don Quijote de La Mancha.
subskribo José Antonio del Barrio Prezidanto de Hispana Esperanto-Federacio

La inĝenia hidalgo don Quijote de La Mancha — читать онлайн бесплатно полную книгу (весь текст) целиком

Ниже представлен текст книги, разбитый по страницам. Система сохранения места последней прочитанной страницы, позволяет с удобством читать онлайн бесплатно книгу «La inĝenia hidalgo don Quijote de La Mancha», без необходимости каждый раз заново искать на чём Вы остановились. Поставьте закладку, и сможете в любой момент перейти на страницу, на которой закончили чтение.

Тёмная тема
Сбросить

Интервал:

Закладка:

Сделать

—Tre bone —diris Sancho—. Sed mi volus scii nun, ĉu la tomboj, kie kuŝas la kadavroj de tiaj sinjoregoj, havas ĉe la antaŭo lampojn el arĝento, aŭ ĉu la muroj de iliaj kapeloj aperas garnitaj per lam-bastonoj, mortotukoj, hararoj, kruroj kaj okuloj el vakso. Kaj se ne, per tio?

—La tomboj de la paganoj estis plej ofte pompaj monumentoj: la cindron de Julio Cezaro oni lokis sur la supron de ŝtona piramido de kolosa grando, hodiaŭ nomata en Romo Nadlo de Sankta Petro; [245] [245] Temas pri la obelisko 25,50 m longa, kiun, laŭ ordono de Kaligulo, oni transportis de Egiptujo kaj starigis en la Cirko de Nerono. En 1586 oni translokis la obeliskon, laŭ ordono de papo Siksto la 5ª, al la placo Sankta Petro. Ne tute veras la aserto de don Quijote pri la cindro de Julio Cezaro. la tombo de la imperiestro Hadriano konsistis el kastelo tiel granda kiel grava vilaĝo: ĝin oni nomis moles Adriani kaj nun kastelo de Sankta Anĝelo, en Romo; la reĝino Artemisa sepultis sian edzon Maŭsoleo en tombon tiel grandiozan, ke oni taksis ĝin unu el la sep mirindaĵoj de la mondo; sed eĉ ne unu el tiaj tomboj, nek la multaj aliaj konstruitaj de la paganoj estis garnitaj per mortotukoj aŭ per la ceteraj oferdonoj kaj signoj rivelantaj la ĉeeston de sepultita sanktulo.

—Mi alvenas al la punkto celita! —diris Sancho—. Nun bonvolu respondi: kio pli grandas, revivigi mortinton aŭ mortigi giganton?

—La respondo evidentas: pli grandas revivigi mortinton.

—Mi vin kaptis nun! —daŭrigis Sancho—. Tiel do, kiu redonas la vivon al mortinta, la vidon al blinda, la forton al malsana kaj la normalan iron al lama, kaj havas ĉe la antaŭo de sia tombo lampojn lumajn, dum liaj kapeloj plenas de piaj homoj adorantaj surgenue liajn relikvojn, ĝuos pli bonan famon en ĉi vivo kaj en la transa, ol la paganaj imperiestroj kaj la vagantaj kavaliroj de ajna epoko.

—Ankaŭ pri tio mi konsentas —respondis don Quijote.

—Nu, bone —aldonis Sancho—. La kadavroj kaj la relikvoj de la sanktuloj posedas ĉi famon, ĉi favoron, ĉi prerogativon, aŭ kiel ajn oni ĝin nomas, kaj kun la aprobo kaj la permeso de nia Sankta Patrino la Eklezio ili ricevas nombron da lampoj, kandeloj, mortotukoj, lam-bastonoj, pentraĵoj, hararoj, okuloj kaj kruroj, el kio rezultas pliiĝo de la popola devoteco kaj disvastiĝo de ilia kristana famo. La reĝoj mem portas surŝultre la kadavrojn de la sanktuloj aŭ ties relikvojn, kisas pecojn de iliaj ostoj, ornamas kaj riĉigas per ili siajn preĝoĉambrojn kaj siajn plej karajn altarojn.

—Kian konkludon mi devas eltiri el viaj vortoj, Sancho? —demandis don Quijote.

—Mi volas diri —respondis la ŝildisto—, ke, se ni fariĝus sanktuloj, ni akirus pli rapide la bonan famon, kiun ni aspiras. Memoru via moŝto, ke hieraŭ aŭ antaŭhieraŭ (temas pri tempo tiel proksima al ni, ke ni povas uzi tian dirmanieron) oni kanonizis aŭ beatuligis paron da senŝuaj monaĥetoj, [246] [246] Eble Sankta Diego de Alcalá, mortinta en 1463 kaj kanonizita en 1588, kaj Sankta Petro de Alcántara, mortinta en 1562. kaj jam la homoj konsideras grandan feliĉon tuŝi kaj kisi la feran ĉenon, per kiu ili zonis kaj torturis sian korpon, kaj kiun oni kultas pli ol la glavon de Rolando en la arsenalo de nia sinjoro la reĝo, kies vivon Dio gardu. Tiel do, kara mastro, esti humila monaĥo de ajna ordeno valoras pli ol vagadi kuraĝe kaj kavalire; du dekduoj da skurĝobatoj agrablas al Dio pli ol du mil lancopikoj kontraŭ gigantoj, monstroj kaj drakoj.

—Vi pravas —respondis don Quijote—, sed ni ĉiuj ne povas esti monaĥoj, kaj Dio kondukas siajn elektitojn sur diversaj kaj multaj vojoj al la ĉielo. La kavalirismo estas religio, kaj en la paradizo sidas kavaliroj sanktuloj.

—Jes —diris Sancho—, sed mi aŭdis, ke en la ĉielo la monaĥoj multas pli ol la vagantaj kavaliroj.

—Ĉar la nombro de la monaĥoj grandas pli ol la nombro de la kavaliroj.

—Multaj estas la vagantaj —respondis Sancho.

—Multaj. Sed nur kelkaj meritas la nomon de kavaliro.

Per ĉi konversacio kaj aliaj similaj ili pasigis la nokton kaj la sekvantan tagon, sen ke io menciinda okazus al ili, ĉe la granda ĉagreno de don Quijote. Fine, unu tagon poste, ĉe la falo de la nokto, ili distingis la grandan urbon El Toboso, ĉe kies apero ĝojis la spirito de don Quijote, kaj tristis Sancho, ĉar li nek konis la domon de Dulcinea, nek iam en sia vivo vidis ĝin, same kiel lia mastro. Tiel do, la unua, ĉar li deziris vidi ŝin, kaj la alia, ĉar li neniam ŝin vidis, sentis grandan agitiĝon en si, kaj Sancho ne kapablis imagi kion li devus fari, se lia mastro sendus lin al El Toboso.

Fine don Quijote decidis, ke ili enirus en la urbon jam en la profundo de la nokto, kaj, atendante ĉi momenton, ili restis inter kelkaj kverkoj proksime al El Toboso; kaj en la dirita horo ili eniris en la urbon, kie okazis al ili okazindaj oferoj.

Ĉapitro 9

Kie oni rakontas kion ĝi entenas

Proksimume ĉe la noktomezo don Quijote kaj Sancho eliris el la kverkaro kaj eniris en El Toboso. Profunda silento regis en la vilaĝo, ĉar ĝiaj enloĝantoj dormis kvazaŭ marmotoj, kiel oni kutime diras. La nokto iom helis, kvankam Sancho preferus ĝin tute senluma, por ke, dank’ al la tenebro, lia mensogo ne elmontriĝu. En la vilaĝo aŭdiĝis nur hundaj bojoj, surdigaj en la oreloj de don Quijote kaj alarmaj en la koro de Sancho. De tempo al tempo iais azeno, gruntis porkoj, miaŭis katoj, kaj iliaj diversaj blekoj ŝajnis pli laŭtaj en la silento de la nokto. La enamiĝinta kavaliro konsideris ĉion ĉi mava aŭguro, tamen li diris al Sancho:

—Sancho, mia filo, gvidu min al la palaco de Dulcinea: eble ni trovos ŝin ankoraŭ vekita.

—Al kia palaco mi devus gvidi, je Dio? —demandis Sancho—. Mi vidis ŝian altan moŝton nur en tre eta domo.

—Do, eble ŝi troviĝis tiam en aparta pavilono de sia alkazaro amuzante sin kun siaj ĉambristinoj, laŭ kutimo de moŝtaj damoj kaj princinoj.

—Sinjoro —diris Sancho—. Eĉ se via moŝto volas, spite al mi, ke la domo de sinjorino Dulcinea estu alkazaro, ĉu vi kredas, ke ĉi-hore ni trovus ŝian pordon aperta? Ĉu konvenus al ni voke frapadi, kaŭzante ĉies alarmon kaj konfuzon, ĝis ili aŭdus kaj apertus al ni? Ĉu eble ni estas amaĵistoj, kiuj iras al siaj konkubinoj kaj arogas al si la rajton frapi la pordon kaj eniri en la domon en ajna horo, eĉ en la plej tarda?

—Unue, ni iru de domo al domo, ĝis ni trovos la alkazaron —respondis don Quijote—, kaj poste mi diros al vi kion fari. Sed rigardu, Sancho: aŭ mi apenaŭ vidas, aŭ la vasta maso da ombro distingebla de ĉi tie estas la palaco de Dulcinea.

—Se tiel, via moŝto gvidu —petis Sancho—. Eble vi pravas, sed eĉ se mi vidus ĝin per miaj okuloj kaj ĝin tuŝus per miaj manoj, mi kredus ĝin palaco, tiel multe kiel mi kredas, ke la suno brilas ĉi-momente.

Don Quijote do gvidis, iris proksimume ducent paŝojn, alvenis al la ombra maso, vidis altan turon kaj komprenis, ke tie staras, ne alkazaro, sed la ĉefa kirko de la vilaĝo.

—La kirko nin frontas, Sancho —diris la hidalgo.

—Tion mi vidas —respondis la ŝildisto—, kaj Dio volu, ke ni ne renkontu ĉi tie nian tombon, [247] [247] La tombejoj ordinare situis apud la kirkoj. ĉar ne estas bona signo vagi ĉe tombejo ĉi-hore. Krome, se mi bone memoras, mi jam diris al via moŝto, ke la domo de la sinjorino devas stari en senelira strato.

—La diablo vin prenu, idioto! —diris don Quijote—. De kie vi kaptis la ideon, ke la alkazaroj kaj reĝaj palacoj staras en sak-stratoj?

—Ĉiu lando havas sian propran kutimon, sinjoro —respondis Sancho—. Eble oni kutimas ĉi tie, en El Toboso, konstrui en stratetoj la palacojn kaj la grandajn domojn; tiel do, mi petas vian moŝton, ke vi permesu min serĉi en ĉi stratoj kaj stratetoj: eble mi povus renkonti en ajna angulo vian damnindan alkazaron, kiun mi vidu manĝita de hundoj, se konsideri, kiom longa kaj teda irado ĝi kostas al ni.

Читать дальше
Тёмная тема
Сбросить

Интервал:

Закладка:

Сделать

Похожие книги на «La inĝenia hidalgo don Quijote de La Mancha»

Представляем Вашему вниманию похожие книги на «La inĝenia hidalgo don Quijote de La Mancha» списком для выбора. Мы отобрали схожую по названию и смыслу литературу в надежде предоставить читателям больше вариантов отыскать новые, интересные, ещё непрочитанные произведения.


Отзывы о книге «La inĝenia hidalgo don Quijote de La Mancha»

Обсуждение, отзывы о книге «La inĝenia hidalgo don Quijote de La Mancha» и просто собственные мнения читателей. Оставьте ваши комментарии, напишите, что Вы думаете о произведении, его смысле или главных героях. Укажите что конкретно понравилось, а что нет, и почему Вы так считаете.

x