—Tamen, mi ripetas, amiko Sancho, ke ili estas tiel veraj azenoj aŭ azeninoj, kiel vi estas Sancho Panza kaj mi don Quijote; almenaŭ tian aspekton ili havas.
—Silentu, sinjoro, ne diru ion tian; frotu al vi la okulojn kaj iru fari omaĝon al la mastrino de viaj pensoj, kiu alproksimiĝas.
Tion dirinte, Sancho alrajdis renkonte al la tri virinoj, deseliĝis, prenis la bridon de unu el la azenoj de la kampulinoj, lasis sin fali sur ambaŭ genuoj kaj diris:
—Reĝino, princino kaj dukino de la beleco, via alta kaj granda moŝto degnu ricevi en vian simpation kaj favoron vian kavaliron-sklavon, kiu plena de konfuzo kaj kun svena koro staras tie kvazaŭ marmora ŝtono, tial, ke li vidas sin antaŭ via superba persono. Mi estas Sancho Panza, la ŝildisto, kaj li, la ĉiame survoja kavaliro don Quijote de La Mancha, alnome la Kavaliro de la Trista Mieno.
Ĉe tio, ankaŭ don Quijote jam genuis apud Sancho kaj rigardis kun mir-rondaj okuloj kaj perpleksa esprimo la virinon, kiun Sancho nomis reĝino kaj moŝtulino; kaj tial, ke li vidis ĉe ŝi nur kampulinon, kaj krome ne belan, ĉar ŝi havis rondan vizaĝon kaj platan nazon, li sentis konsternon kaj admiron kaj ne kuraĝis aperti la buŝon. Ankaŭ la kampulinoj same plenis de miro, vidante, ke la du viroj, tiel diferencaj unu de la alia, teniĝas surgenue kaj ne permesas ilian kunulinon plu iri. Sed ĉi lasta rompis la silenton, kriante seke kaj kolere:
—Iru al la diablo kaj lasu min pasi! Ni havas urĝon!
—Ho princino kaj monde fama sinjorino de El Toboso! —diris tiam Sancho—. Kial via nobla koro ne moliĝas, vidante, ke antaŭ via sublima persono genuas la kolono kaj subteno de la vaganta kavalirismo?
Tion aŭdinte, unu el la du aliaj kampulinoj kriis:
—Jen, kiaj vortoj! Vidu, kiel la sinjoraĉoj venas nun moki kampulinojn, kvazaŭ ni ne scius same blagi kiel ili! Nu, iru vian vojon, lasu nin sekvi la nian, kaj fartu bone!
—Stariĝu, Sancho —diris tiam don Quijote—. Mi vidas, ke la destino, ankoraŭ ne laca fari al mi mavon, fermis ĉian vojon, por ke ĉi povra animo mia, inkrustita en la karno, ricevu el nenie ajnan konsolon. Kaj vi, ho pleja perfekto dezirebla, kulmino de la homa ĝentilo, ununura rimedo por ĉi afliktita koro vin adoranta! Nun, kiam la maligna sorĉisto, kiu min persekutas, kovris al mi la okulojn per nuboj kaj kataraktoj; kiam nur por mi, kaj ne por aliaj, li ŝanĝis kaj transformis vian senegalan belon kaj vizaĝon en la mienon de povra kampulino, mi vin petas (se li ne transformis ankaŭ min en ian monstron, por ke mi aperu abomeninda antaŭ viaj okuloj) ke vi degnu rigardi min mole kaj tenere kaj vidi, en mia surgenua submetiteco antaŭ via deformita belo, la humilon de mia koro vin kultanta!
—Diru tion al via avo! —respondis la kampulino—. Mi ne ŝatas tiajn komplementojn! [256] [256] La kampulino volis diri «komplimentojn».
Iru do flanken, lasu min pasi kaj ni dankos vin.
Sancho, ege kontenta, ke li tiel bele eltiris el sia embaraso, alflankiĝis kaj lasis ŝin iri. Vidante sin libera, la kampulino figurinta kiel Dulcinea instigis sian pelofrenon per pikilo fiksita ĉe la fino de vergo, kiun ŝi portis, kaj ektrotis sur la kampo antaŭen. Sed, kiam la azenino sentis la pikojn pli intensaj kaj oftaj ol ordinare, ĝi tiel komencis karakolaĉi, ke sinjorino Dulcinea falis teren. Ĉe tia akcidento don Quijote alkuris por helpi ŝin, kaj Sancho por ĝuste remeti kaj fiksi la ŝarĝo-selon, kiu surglitis ĝis sub la ventro de la azenino. Sed, kiam oni alĝustigis la selon, kaj don Quijote pretis levi inter siaj brakoj la ensorĉitan damon, la sinjorino, stariĝinte per si mem, ŝparis al li lian penon, ĉar ŝi retroiris kelke da paŝoj, faris kurtan kuron, metis la manojn sur la gropon de la azenino, kaj, pli leĝere ol falko, impulsis sian korpon kaj trafis sur la selon kun la kruroj en forka maniero, laŭ la vira stilo.
—Je Dio —diris tiam Sancho—, nia mastrino pli leĝeras ol nizo kaj certe povus instrui la plej spertan rajdiston de Córdoba aŭ Meksikio salte surĉevaliĝi. Ŝi impulsis sin trans la postan selarkon per unu salto, kaj sen spronoj igas la palefrenon kuri rapide kiel zebro. Kaj ŝiaj ĉambristinoj apenaŭ iometon distancas je ŝi; ili ĉiuj kuras kiel la vento.
Li diris la veron, ĉar la aliaj kampulinoj, vidante Dulcinean denove sur la selo, forpafis sin post ŝin kaj ne turnis la kapon ĝis ili iris preskaŭ du mejlojn. Don Quijote sekvis ilin per la rigardo, kaj, kiam ili perdiĝis el la vido, li sin turnis al Sancho kaj diris:
—Sancho, ĉu vi vidas nun, kiel multe la sorĉistoj spitas min, kaj ĝis kia ekstremo iras ilia malico kaj rankoro, se konsideri, ke ili senigis min je la kontento vidi mian mastrinon en ties vera figuro? Vere, mi naskiĝis modelo de senfortunaj, kaj celo kaj objekto de la sagoj ĵetataj de la mava sorto. Rimarku ankaŭ, Sancho, ke ĉi kanajloj ne kontentiĝis per nur la metamorfozo de Dulcinea, sed ŝanĝis kaj transformis ŝin en plumpan kaj vulgaran kampulinon, kaj krome prenas de ŝi ion tre propran al la grandaj damoj, nome, ties agrablan bonodoron ŝuldatan al tio, ke ili ĉiam vivas inter floroj kaj ambroj. Ĉar mi sciigas vin, Sancho, ke, kiam mi proksimiĝis al Dulcinea por helpi ŝin suriri la palefrenon (kiel vi diras, kvankam ĝi ŝajnis al mi azenino), tiam trafis min odoraĉo je kruda ajlo, kiu skuis kaj venenis mian animon.
—Ho friponoj! —ekkriis Sancho—. Ho sorĉistoj malignaj kaj tord-intencaj! Kiam oni povos vidi vin surŝnurigitaj je la brankoj, kiel sardeloj sur junko? Multon vi scias, multon vi povas, kaj multan mavon vi faras. Kanajloj, ĉu ne sufiĉis al vi ŝanĝi la perlojn de la okuloj de mia damo al gajloj de kverko, ŝian hararon el purega oro al krinoj de ruĝabova vosto, kaj laste, ŝian belan vizaĝon al senĉarma mieno? Ne, vi fuŝis ankaŭ ŝian parfumon kaj tiel evitis, ke, almenaŭ per ĝi, ni scius kio kaŝiĝis sub ŝia aspra krusto. Nu, se diri la veron, mi ĉiam vidis ĉe ŝi, ne ŝian plumpon, sed nur ŝian ĉarmon, kiun ĉe la supra lipo garnis kaj pliperfektigis belgrajno kiel mustaĉo, [257] [257] Neologismo. Hispane «bigote», «mostacho»; angle «moustache»; france «moustache». Lipharoj.
kun sep aŭ ok blondaj haroj similaj al oraj fadenoj pli ol unu spanon longaj.
—Laŭ la interrilato ekzistanta inter la belgrajnoj de la vizaĝo kaj de la korpo —respondis don Quijote—, Dulcinea certe havas alian belgrajnon sur la femuro de la sama flanko; sed la haroj de vi menciitaj ŝajnas al mi tro longaj por tiaj makuletoj.
—Tamen mi povas diri al via moŝto, ke ili estis tiaj kaj aspektis tre bele.
—Mi kredas vin, amiko —diris don Quijote—, ĉar la naturo donis al Dulcinea nenion, kio ne vidiĝus ĝisdetale perfekta; tiel, se ŝi havus centon da belgrajnoj similaj al la belgrajno de vi menciita, ili aspektus nur kiel lunoj kaj brilaj steloj. Sed diru, Sancho: ĉu estis plata selo aŭ flanka selo tio, kion vi fiksis kaj mi prenis por ŝarĝo-selo?
—Temis ĝuste pri sinjorina selo —respondis Sancho— kun tego tiel riĉa, ke ĝi valoras la duonon de regno.
—Kaj pensi, ke mi vidis nenion el tio, Sancho —kriis don Quijote—. Mi diras nun denove, kaj rediros milfoje, ke mi estas la homo plej senfortuna en la mondo!
Aŭskultante la stultaĵojn de sia tiel bele trompita mastro, la fripona Sancho apenaŭ povis reteni la ridon. Fine, parolinte ankoraŭ longan tempon, ili surseliĝis kaj iris sur la vojo al Zaragoza, kien ili pensis alveni en la ĝusta tempo por ĉeesti la solenan feston ĉiujare celebratan en tiel fama urbo. Sed antaŭ ol ili alvenus tien, okazis al ili multaj, gravaj kaj kuriozaj aventuroj, indaj esti skribitaj kaj legitaj, kiel oni vidos.
Pri la stranga aventuro okazinta al la kuraĝa don Quijote kun la ĉaro de La parlamento de la Morto
Читать дальше