—Sinjoro, la diablo prenis kun si la azenon.
—Kiu diablo? —demandis don Quijote.
—La diablo kun la vezikoj —respondis Sancho.
—Do, mi reprenos la azenon eĉ se la diablo enfermos sin kun ĝi en la plej profundaj kaj tenebraj ublietoj de la infero. Sekvu min, Sancho, la ĉaro lantas kaj per ĝiaj muloj mi kompensos al vi la perdon de via azeno.
—Ne necesas tio, sinjoro —respondis Sancho—. Via moŝto bridu vian koleron, ĉar ŝajnas al mi, ke la diablo lasis la azenon, kaj ĉi lasta jam venas al ni.
Efektive, la diablo, falinte de la azeno, imite al don Quijote kaj Rocinante, plu iris piede al la vilaĝo, dum la azeno revenis al sia mastro.
—Malgraŭe, konvenos repagi la insolenton de tiu diablo, punante ajnan personon de la ĉaro, eĉ la imperiestron, se necese —diris don Quijote.
—Elprenu tian penson el via kapo —respondis Sancho—. Prefere sekvu mian konsilon: neniam spitu al farsistoj, ĉar ilin protektas la favoro de la homoj. Mi vidis iam aktoron arestitan pro du murdoj, kaj oni lin liberigis nepunite, kaj sen ke li pagus iom. Via moŝto sciu, ke, ĉar ili estas uloj gajaj kaj amuzaj, ili ricevas ĉies helpon, protekton kaj estimon, des pli se la aktoroj apartenas al la reĝaj kompanioj kaj posedas leĝan licencon. Kaj ĉiuj, aŭ la pli granda parto, ŝajnas princoj pro siaj kostumoj kaj teniĝoj.
—Tamen la farsisto diablo kun siaj ŝercoj ne eskapos de mi eĉ se la tuta homa gento lin favoros.
Kaj tion dirinte, li reiris al la ĉaro, jam tre proksima al la vilaĝo kaj kriis laŭte:
—Haltu, atendu, bando de bufonoj kaj amuzistoj! Mi volas instrui vin, kiel oni devas trakti la azenojn kaj animalojn, kiuj servas kiel rajdbestoj al la vagantaj kavaliroj!
Tiel multe kaj laŭte kriis don Quijote, ke la homoj en la ĉaro aŭdis kaj komprenis lin; kaj juĝante la intencon de la hidalgo per ties vortoj, la Morto tuj elsaltis el la ĉaro kaj lin sekvis la imperiestro, la diablo kaj la anĝelo, plus la reĝino kaj la dio Kupido; ili ĉiuj ŝarĝis sin per ŝtonoj, aranĝis sin formante vicon kaj pretis bonvenigi la hidalgon per la pintoj de la ŝtonoj. Sed, vidante ilin en tiel kuraĝa plotono, kun la brakoj levitaj por alĵeti la ŝtonojn, don Quijote bridis la ĉevalon kaj komencis pensi kiel li povus ataki ilin, riskante kiel eble plej ete sian personon. Dum li tion pensis, Sancho alvenis al li, kaj rimarkante lin inklina impeti kontraŭ la plotono aranĝita en batala formacio, diris:
—Egalus al granda frenezo, sinjoro, ĵeti sin en tian entreprenon. Via moŝto pensu, ke ne ekzistas en la mondo defenda armo kontraŭ hajlo da ŝtonaj kugloj, escepte se oni sin kaŝas kaj enfermas sub bronza sonorilo. Kaj ankaŭ oni devas konsideri, ke estas pli temerara ol kuraĝa la viro kiu, sola, atakas armeon, kie troviĝas la Morto, kaj kie batalas imperiestroj en persono, helpataj de bonaj kaj mavaj anĝeloj. Kaj se tia konsidero ne persvadas vin resti trankvila, pensu, ke, inter la homoj tieaj, ekzistas nenia vaganta kavaliro, kvankam ili ŝajnas reĝoj, princoj kaj imperiestroj.
—Sancho, vi ĵus faris la rimarkon kapablan deturni min de mia decido —respondis don Quijote—. Kiel mi jam diris al vi multfoje, mi povus kaj devas elingi la glavon nur kontraŭ kavaliroj. Se vi volas, Sancho, al vi koncernas venĝi vin kontraŭ la ofendo farita al via azeno; kaj de ĉi tie mi helpus vin per miaj krioj kaj konsiloj.
—Ne ekzistas ia kaŭzo por venĝo, sinjoro —diris Sancho—, ĉar ne apartenas al bonaj kristanoj venĝi kontraŭ la ofendoj, des pli, ke mi faros, ke la azeno lasu sian ofenditecon en la manoj de mia volo, kiu deziras vivi pace la tempon al mi destinitan de la ĉielo.
—Ĉar tia estas via decido, bona Sancho, saĝa Sancho, kristana Sancho kaj sincera Sancho, ni ignoru ĉi fantomojn kaj reiru serĉi pli bonajn kaj solidajn aventurojn; ĉar ŝajnas, ke, en ĉi regiono, ne mankos al ni multaj kaj plej eksterordinaraj.
Tuj poste li turnis per la brido la ĉevalon. Sancho Panza iris preni sian azenon, kaj la Morto kun sia tuta deplojita plotono regrimpis en la ĉaron kaj daŭrigis sian vojaĝon. Kaj la timinda aventuro de la ĉaro de la Morto havis ĉi feliĉan finon dank’ al la saĝaj konsiloj de Sancho Panza. Sed la sekvantan tagon don Quijote havis alian aventuron, ne malpli ekscitan ol la ĵus pasinta, kun unu enamiĝinta kaj vaganta kavaliro.
Pri la stranga aventuro okazinta al la kuraĝa don Quijote kun la brava kavaliro de la speguloj
Post la renkontiĝo kun la Morto, don Quijote kaj lia ŝildisto pasigis la nokton sub altaj kaj frondoriĉaj arboj, kie, ĉe la insisto de Sancho, la hidalgo manĝis iom de la provizoj portataj de la azeno. Kaj dum la manĝo Sancho diris al sia mastro:
—Kiel mi stultus, sinjoro, se mi estus elektinta la predon el via unua aventuro anstataŭ la idojn de viaj tri ĉevalinoj! Vere, pli valoras tuj ovo ol poste bovo.
—Tamen, Sancho —respondis don Quijote—, se vi lasintus min ataki, kiel mi volis, eble vi ricevus kiel predon almenaŭ la oran kronon de la imperiestro kaj la pentritajn flugilojn de Kupido, ĉar mi ilin perforte forprenus por meti ilin en viajn manojn.
—La kronoj kaj sceptroj de la imperiestroj aktoroj —diris Sancho— neniam estas el pura oro sed el straso kaj latuno.
—Efektive —respondis don Quijote—. Kaj ne konvenus, se la garnoj uzataj en la dramoj estus veraj, anstataŭ ŝajnaj kaj fikciaj, kiel la dramoj mem. Ĉi-rilate mi volas, Sancho, ke vi favore konsideru la teatron kaj sekve ties aktorojn kaj aŭtorojn, ĉar ili kontribuas fari grandan bonon al la regno, ĉiupaŝe prezentante al ni spegulon, kie reflektiĝas, kvazaŭ veraj, la agoj de la homa vivo: kaj nenia arto povas esprimi en pli reala maniero ol la dramoj kaj la aktoroj tion: kiaj ni estas, kaj kiaj ni devus esti. Nu, diru, ĉu iam vi ne spektis komedion, kie intervenas reĝoj, imperiestroj kaj pontifoj, kavaliroj, damoj kaj aliaj diversaj personoj? Unu faras la rolon de fripono; alia, de mensogulo; alia, de komercisto; alia, de soldato; alia, de saĝa naivulo; alia, de naiva enamiĝinto… kaj la komedio finiĝas, la roluloj demetas la aktor-kostumojn, kaj ĉiuj vidiĝas egalaj, ĉu ne?
—Jes, ion tian mi vidis —diris Sancho.
—Nu, same okazas en la komedio kaj aferoj de ĉi mondo, kie unuj faras la rolon de imperiestroj; aliaj, de pontifo, kaj unuvorte, de ĉiaj personoj ludeblaj en teatraĵo; sed, kiam alvenas la fino, t.e. en la konsumiĝo de la vivo, la morto prenas de ili ties diferencigajn kostumojn, kaj ili ĉiuj egalas en la tombo.
—Bela komparo! —respondis Sancho—. Tamen, ne tre nova, ĉar mi jam aŭdis ĝin multe da fojoj, same kiel tion pri la ŝako: dum la ludo daŭras, ĉiu peco havas sian propran kaj specialan valoron, kaj, kiam finiĝas la partio, oni intermiksas, konfuzas kaj enpuŝas la pecojn en saketon, same kiel oni ŝovas la vivon en la tombon.
—Kun ĉiu tago, Sancho —diris don Quijote— vi fariĝas malpli naiva kaj pli saĝa.
—Jes, certe iom de la talento de via moŝto kroĉiĝis al mi —respondis Sancho—. La teroj sekaj kaj sterilaj fine donas bonajn fruktojn, se oni sterkas kaj kultivas ilin; mi volas diri, ke la konversacioj de via moŝto efikis kiel sterko sur la seka tero de mia sterila menso, kaj ke servi kaj akompani vin egalas al kultivado. Kaj mi esperas, ke propraj fruktoj kreskos de mi mem, tiaj, ke ili nek devios nek forglitos de la pado de la bona eduko, kiun via moŝto konstruis en mia dezerta inteligento.
Don Quijote ridis je la afektaj esprimoj de Sancho, sed opiniis vera kion la ŝildisto diris pri sia progreso, ĉar de tempo al tempo li tiel parolis, ke li mirigis sian mastron; tamen, kiam li volis paroli grandstile kaj per rafinitaj rezonoj, plej ofte lia menso fine falis de la monto de lia simpleco en la abismon de lia nescio. Li montriĝis plej sprita kaj memorkapabla en sia uzo de proverboj, ĉu kongruaj kun la temoj traktataj, ĉu ne, kiel la legantoj sendube vidis kaj rimarkis laŭlonge de ĉi historio.
Читать дальше