Miguel Cervantes - La inĝenia hidalgo don Quijote de La Mancha

Здесь есть возможность читать онлайн «Miguel Cervantes - La inĝenia hidalgo don Quijote de La Mancha» весь текст электронной книги совершенно бесплатно (целиком полную версию без сокращений). В некоторых случаях можно слушать аудио, скачать через торрент в формате fb2 и присутствует краткое содержание. Год выпуска: 2016, Издательство: Hispana Esperanto-Federacio, Жанр: Классическая проза, на эсперанто. Описание произведения, (предисловие) а так же отзывы посетителей доступны на портале библиотеки ЛибКат.

La inĝenia hidalgo don Quijote de La Mancha: краткое содержание, описание и аннотация

Предлагаем к чтению аннотацию, описание, краткое содержание или предисловие (зависит от того, что написал сам автор книги «La inĝenia hidalgo don Quijote de La Mancha»). Если вы не нашли необходимую информацию о книге — напишите в комментариях, мы постараемся отыскать её.

Vi havas antaŭ vi verkon eksterordinaran. Ne nur pro la originalaj teksto kaj lingvaĵo, sed ankaŭ pro la lingvo en kiu ĝi sin prezentas nun.
La traduko de
en Esperanton estis jam de la komenco de nia lingvo la revo de ĉiuj esperantistoj ligitaj al la hispana kulturo. Tiu revo, post kelkaj antaŭaj partaj provoj, fine plene efektiviĝis paper-forme en 1977, danke al la laborado de nia admirata tradukisto Fernando de Diego kaj al la apogo de Fondaĵo Esperanto kaj de grupo de malavaraj hispanaj esperantistoj.
Hodiaŭ, preskaŭ kvardek jarojn poste kaj ĉe la kvar-jarcenta datreveno de la morto de Miguel de Cervantes, ni profitas de la teknologia progreso kaj faras plian paŝon prezentante tiun ĉi novan bit-forman eldonon danke al la laboro de skipo de volontuloj, kiuj donacis sian tempon kaj talenton por la tasko. Ni tiel esperas pli bone diskonigi tiun ĉi juvelon de la universala literaturo en la plej universala el la lingvoj, sen limoj kaj baroj.
Por Hispana Esperanto-Federacio kaj por Fondaĵo Esperanto estas honore disponigi al la komunumo de parolantoj de la internacia lingvo Esperanto la plej internacian hispanlingvan verkon, nome la aventurojn de la inĝenia hidalgo don Quijote de La Mancha.
subskribo José Antonio del Barrio Prezidanto de Hispana Esperanto-Federacio

La inĝenia hidalgo don Quijote de La Mancha — читать онлайн бесплатно полную книгу (весь текст) целиком

Ниже представлен текст книги, разбитый по страницам. Система сохранения места последней прочитанной страницы, позволяет с удобством читать онлайн бесплатно книгу «La inĝenia hidalgo don Quijote de La Mancha», без необходимости каждый раз заново искать на чём Вы остановились. Поставьте закладку, и сможете в любой момент перейти на страницу, на которой закончили чтение.

Тёмная тема
Сбросить

Интервал:

Закладка:

Сделать

Don Quijote iris sur la vojo antaŭen kaj profunde meditis pri tio, kiel malice mokis lin la sorĉistoj, kiam ili turnis lian sinjorinon Dulcinea en la plumpan figuron de kampulino; kaj tiamaniere liaj pensoj absorbis lin, ke, nekonscie, li lasis la bridon sur la kolon de Rocinante; la ĉevalo, sentante sin libera, haltis ĉiupaŝe por mordeti la verdan herbon abundan sur la tieaj kampoj. Sancho Panza eltiris lin el lia meditado, dirante:

—Sinjoro, la aflikto fariĝis ne por la bestoj, sed por la homoj; sed se la homoj spertas ĝin tro forte, ili ŝanĝiĝas al bestoj; via moŝto rekonsciiĝu, refirmigu vian spiriton, prenu la bridon de Rocinante, animiĝu kaj retrovu la bravan sintenon propran al vagantaj kavaliroj. Ĉu ni estas ĉi tie aŭ en Francujo? [258] [258] Proverba esprimo arkaika; per ĝi oni aludis faron neoportunan aŭ konduton nedecan. Nu, Satano prenu kun si ĉiun Dulcinea de ĉi mondo, ĉar valoras pli la bonfarto de unu sola vaganta kavaliro ol ĉiaj ensorĉoj kaj transformoj sur la tero!

—Silentu, Sancho! —respondis don Quijote kun pli da energio ol atendeble—. Silentu, mi diras, kaj ne blasfemu kontraŭ la ensorĉita damo, pri kies misfortuno kaj malfeliĉo nur mi kulpas. Kaŭze de tio, ke la perversaj min envias, ŝi suferas tian faton.

—La samon mi opinias —diris Sancho—. Kiu, vidinte ŝin, povus nun vidi ŝian aspekton sen plori?

—Vi povas tiel paroli, Sancho —respondis don Quijote—, ĉar vi admiris ŝin en la plena perfekteco de ŝia belo, tial, ke la sorĉistoj ne iris ĝis la ekstremo perturbi vian vidon kaj kaŝi antaŭ vi ŝian ĉarmon. Ilia veneno efikas nur kontraŭ mi kaj kontraŭ miaj okuloj. Tamen, Sancho, pri io mi konscias nun: vi mispentris al mi ŝian belon, ĉar, se mi bone memoras, vi diris, ke ŝiaj okuloj ŝajnis perloj, kaj tiaj okuloj pli konformas al bramo ol al damo; mi kredas, ke la okuloj de Dulcinea devas esti grandaj smeraldoj verdaj, kun du ĉielarkoj anstataŭ brovoj. Bonvolu do, Sancho, preni la perlojn el ŝiaj okuloj kaj ilin transigi al ŝia buŝo, ĉar sendube vi konfuzis la dentojn kun la okuloj.

—Eble ŝia ĉarmo perturbis min tiel multe, kiel ŝia malbelo vian moŝton —diris Sancho—. Sed ni ĉion lasu en la manoj de Dio: Li scias kio devas okazi en ĉi valo de la ploroj, en ĉi mava mondo, kie apenaŭ ekzistas io ne miksita kun perverso, mensogo kaj friponeco. Sed unu afero, kara mastro, zorgigas min pli ol la aliaj, nome, kio okazos, kiam via moŝto, venkinte ajnan giganton aŭ alian kavaliron, ordonos lin iri kaj sin prezenti antaŭ la bela Dulcinea; kie trovos ŝin la povra giganto aŭ la povra kaj mizera kavaliro venkita? En mia imago mi vidas lin vagadi tra El Toboso, gapante kiel stulta en sia klopodo renkonti mian sinjorinon Dulcinea; kaj eĉ se li renkontus ŝin meze de la strato, li ne konus ŝin pli ol mian propran patron.

—Eble, Sancho, la ensorĉo ne etendiĝos ĝis la ekstremo, ke al la venkitaj gigantoj kaj kavaliroj, kiuj sin prezentos al ŝi, mankos la povo koni ŝin: sed ni faros eksperimenton, sendante unu du el miaj unuaj venkotoj. Mi ordonos ilin reveni, ke ili raportu, ĉu ili vidis ŝin aŭ ne.

—Vere, sinjoro —diris Sancho—, via ideo ŝajnas al mi tre bona. Per ĉi artifiko ni eltrovos kion ni deziras scii; kaj se, efektive, ŝi aperas ŝanĝita nur antaŭ via moŝto, tia misfortuno pli pezos sur vin ol sur ŝin. Sed tiel longe kiel sinjorino Dulcinea ĝuos bonfarton kaj feliĉon, ni, de nia flanko, aranĝos nin kiel eble plej bone, serĉante aventurojn, kaj lasante, ke la Tempo faru sian laboron, ĉar ĝi estas la plej bona kuracisto por ĉi malsanoj, kaj por aliaj eĉ pli gravaj.

Don Quijote volis respondi sian ŝildiston, sed de tio lin detenis la apero, sur la vojo, de ĉaro ŝarĝita per plej diversaj kaj strangaj personoj kaj figuroj imageblaj. Kiel ĉaristo kaj kondukanto de la muloj funkciis hida demono. La ĉaro vidiĝis aperta sub la ĉielo, t.e. sen kovro aŭ tegmento. La unua figuro aperinta antaŭ la okuloj de don Quijote estis la Morto mem kun homa vizaĝo; apud ĝi staris anĝelo kun grandaj flugiloj pentritaj; flanke troviĝis imperiestro kun krono, ŝajne ora, sur la kapo; ĉe la piedoj de la Morto sidis la dio nomata Kupido, sen bendo sur la okuloj, sed kun sia arko, sagoj kaj sagujo; tie troviĝis ankaŭ kavaliro en kompleta armaĵo, sed kun ĉapelo abunde garnita per plumoj el diversaj koloroj, anstataŭ helmo aŭ ŝtala kapopeco; krome vidiĝis aliaj personoj kun diversaj kostumoj kaj aspektoj.

Ĉi spektaklo, absolute neatendita, agitis la hidalgon kaj metis timon en la koron de Sancho; sed don Quijote, kredante ke ia nova kaj danĝera aventuro prezentiĝas al li, tuj ĝojis. Kun ĉi penso, kaj kun la spirito preta alfronti ajnan danĝeron, li metis sin antaŭ la ĉaro kaj diris laŭte kaj minace:

—Ĉaristo, koĉero aŭ diablo, tuj diru, kien vi iras, kaj kiuj estas vi kaj la aliaj homoj portataj en la ĉaro, pli simila al la barko de Karono ol al ĉaro ordinara.

Ĉe tio, la diablo ĝentile respondis, deteninte la veturilon:

—Sinjoro, ni estas aktoroj de la kompanio de Angulo el Malo; ĉi matene ni ludis, okaze de la oktavo de Pasko, en vilaĝo sidanta trans la tiea monteto, la pecon La parlamento de la Morto , kaj ĉi-vespere ni reludos ĝin en la vilaĝo videbla tie for: kaj tial, ke ambaŭ lokoj tre proksimas inter si, ni iras en niaj aktoraj kostumoj por ŝpari al ni la ĝenon demeti kaj tuj denove surmeti ilin. La junulo tie figuras la Morton; la alia, anĝelon; tiu virino, edzino de la aŭtoro, faras la rolon de reĝino; la alia viro, la rolon de soldato; la alia estas la imperiestro; kaj mi, la diablo, t.e. unu el la ĉefaj roluloj de la peco, ĉar en ĉi kompanio mi ludas la ĉefajn personojn. Se via moŝto deziras koni ion plian pri ni, demandu min. Mi respondos kontentige, ĉar, kiel diablo, mi ĉion scias.

—Mi ĵuras je mia fido de vaganta kavaliro —respondis don Quijote—, ke, kiam mi vidis vian ĉaron, mi tuj imagis, ke ajna granda aventuro prezentiĝas al mi; kaj nun mi diras, ke, por ne fali en trompiĝon, necesas tuŝi per la mano la ŝajnon. Iru kun Dio, bonuloj, ludu vian pecon, kaj se mi povus iel utili al vi, sciu, ke mi volonte kaj plezure farus al vi ajnan servon, ĉar de miaj infanaj jaroj mi amas la teatron kaj, kiam knabo, sentis veran pasion por la sceno.

Kiam ili tiel babilis, kaj kvazaŭ la fato tion volus, unu aktoro en arlekena kostumo kun multaj tintiletoj proksimiĝis al don Quijote, kaj, svingante vergon, de kies ekstremo pendis tri plenblovitaj vezikoj bovaj, kaj frapante la teron per ili, komencis kaprioli, kio forte sonigis la tintiletojn; kaj ĉi aĉa vizio tiel multe teruris Rocinante, ke, sen ke don Quijote havus forton sufiĉan por bridi la ĉevalon, ĝi prenis la mordaĵon inter la dentoj kaj impetis tra la kampoj kun pli da rapido ol la ostoj de ĝia skeleto povus promesi. Sancho, vidante, ke lia mastro troviĝas en la danĝero fali teren, desaltis de la azeno kaj rapidis helpi lin; sed, kiam la ŝildisto atingis lin, li jam kuŝis sur la grundo, same kiel la ĉevalo, falinta kun sia mastro: ordinara fino kaj rezulto de la momentoj de ardo kaj kuraĝo de Rocinante.

Sed apenaŭ Sancho lasis sian rajdbeston por iri helpi don Quijote, la dancanta diablo saltis sur la azenon kaj instigis ĝin per la vezikoj. La bruo kaj la timo, multe pli ol la doloro de la frapoj, igis la bruton flugi tra la kampoj ale al la vilaĝo, kie devus havi lokon la ludo. Sancho rigardis la kuron de sia azeno kaj la falon de sia mastro, kaj ne sciis pri kio zorgi unue; sed, ĉar li estis bona ŝildisto kaj servisto, la amo al lia mastro regis fine super lia korinklino al la azeno, eĉ se ĉiufoje kiam li vidis la vezikojn leviĝi en la aero kaj fali sur la gropon de lia besto, li sentis la agonion kaj la angoron de la morto, kaj preferus senti la frapojn sur siaj propraj okulgloboj ol vidi ilin fali eĉ sur la plej eta haro de la vosto de la azeno. En ĉi stato de perplekso kaj ĉagreno li alvenis al la loko, kie don Quijote kuŝis pli muelita ol li dezirus, helpis lin suriri la ĉevalon kaj diris:

Читать дальше
Тёмная тема
Сбросить

Интервал:

Закладка:

Сделать

Похожие книги на «La inĝenia hidalgo don Quijote de La Mancha»

Представляем Вашему вниманию похожие книги на «La inĝenia hidalgo don Quijote de La Mancha» списком для выбора. Мы отобрали схожую по названию и смыслу литературу в надежде предоставить читателям больше вариантов отыскать новые, интересные, ещё непрочитанные произведения.


Отзывы о книге «La inĝenia hidalgo don Quijote de La Mancha»

Обсуждение, отзывы о книге «La inĝenia hidalgo don Quijote de La Mancha» и просто собственные мнения читателей. Оставьте ваши комментарии, напишите, что Вы думаете о произведении, его смысле или главных героях. Укажите что конкретно понравилось, а что нет, и почему Вы так считаете.

x