—Vere, Sancho —diris don Quijote—, viaj proverboj tiel aplikeblas al la temoj traktataj, ke mi volus, ke Dio donu al mi pli da lerto por la realigo de miaj deziroj, ol da ĝi vi havas por la elekto de viaj sentencoj.
Ĉe tiaj vortoj de don Quijote, Sancho turnis la dorson, instigis per vergo sian azenon, kaj don Quijote, side sur la ĉevalo, ripozante sur la piedingoj kaj apogante sin al la lanco, restis plena de tristaj kaj konfuzaj pensoj, kaj tie ni lasas lin por sekvi lian ŝildiston, kiu disiĝis de sia mastro tiel enpensa kaj konfuzita kiel li: tiel multe, ke apenaŭ li elrajdis el la bosko, turnis la kapon, kaj rimarkante, ke don Quijote perdiĝis el la vido, li sidiĝis ĉe la piedo de arbo, kaj komencis paroli al si mem:
—Nu, frato Sancho, ni sciu, kien via moŝto iras: ĉu vi iras serĉi ajnan azenon, kiun vi perdis? «Ne, certe ne». Kion do vi serĉas? «Mi serĉas, ne ion ajn, sed grandiozan princinon kaj, en ŝi, la sunon de la belo kaj la ceteran firmamenton». Kaj kie vi esperas trovi kion vi diras?. «Kie? En granda urbo El Toboso». Nu bone, je kies nomo vi iras serĉi ŝin?. «Je la nomo de la fama kavaliro don Quijote de La Mancha, kiu riparas arbitrojn, kaj donas akvon al soifantaj kaj manĝon al malsataj». Tre bone, Sancho, sed, ĉu vi konas la domon de la princino? «Diras mia mastro, ke ŝi devas loĝi en reĝaj palacoj aŭ en superbaj alkazaroj». Ĉu vi hazarde vidis ŝin iam? «Nek mi, nek mia mastro iam vidis ŝin». Kaj se la loĝantoj de El Toboso scius, ke vi estas ĉi tie kun la intenco ŝteli de ili iliajn princinojn kaj perturbi la koron de iliaj damoj, ĉu vi opinias, ke ili agus juste kaj ĝuste, se ili tanus al vi la haŭton kaj vergus ĝispulvore viajn ripojn kaj pistus ĉiun oston vian? «Vere ili pravus, se ili ne konsiderus, ke mi obeas ordonojn, kaj ke “estas mi nur kuriero, havas do nenian kulpon”». [250] [250] Versoj el olda romano.
Ne fidu tion, Sancho: la manĉanoj estas tiel koleremaj kiel honestaj, kaj toleras nenies provokon. Je Dio, se ili havus eĉ etan suspekton pri vi, via sorto ne enviindus! «Ho ne, tute ne, al la diablo! Mi ne dediĉos min serĉi tri piedojn al la kato [251] [251] Proverba esprimo: entrepreni ion, el kio povas rezulti mavaj konsekvencoj por la entreprenanto mem.
pro alies kaprico, des pli, ke serĉi Dulcinean en El Toboso egalus serĉi Marian en Raveno aŭ la bakalaŭron en Salamanca. [252] [252] Proverba esprimo ne uzata nuntempe: entrepreni malfacilan taskon.
La diablo, jes, la diablo en persono puŝis min en ĉi aferon!».
Sancho tenis ĉi monologon kun si mem, el kio rezultis, ke li konkludis jene:
—Nu, bone, ĉio havas rimedon, escepte de la morto, sub kies jugo ni devas pasi vole nevole ĉe la fino de nia vivo. Mi vidas per mil signoj, ke mia mastro estas frenezulo enferminda, sed tial, ke mi sekvas kaj servas lin, mi mem kvazaŭ konkuras kun li kaj eĉ pli frenezas, laŭ la proverboj, «Kun kiu vi kuniĝas, tia vi fariĝas», kaj, «Kun kiu vi festas, tia vi estas». Ĉar li do frenezas ĝis la ekstremo preni ofte unu aferon por alia, kaj opinias la blankon nigra kaj la nigron blanka, kio klare montriĝis, kiam li asertis, ke la ventomuelejoj estas gigantoj, kaj la muloj de la ekleziuloj dromedaroj, kaj la ŝafaroj armeoj malamikaj, krom multaj aliaj similaj ekzemploj, ŝajnas al mi, ke estus facile kredigi al li, ke ia kampulino, la unua aperonta sur la vojo, estas sinjorino Dulcinea, kaj, se li ne kredos min, mi ĵuros jese; kaj se li ĵuros nee, mi reĵuros jese, kaj se li insistos, mi insistos pli forte, tiele, ke mi ĉiam diros la lastan vorton, kio ajn okazos. Kaŭze de tio, eble li ne plu sendos min kun komisioj kiel la nuna, vidante, ke mi alportas al li tre mavajn respondojn, aŭ eble li pensos, ke la perversa sorĉisto malamika al li (kiel li diras) ŝanĝis la figuron de Dulcinea por ĝeni kaj spiti lin.
Per tiaj pensoj Sancho trankviligis sian konsciencon kaj konsideris la aferon solvita. Li atendis tie ĝis la posttagmezo, por ke don Quijote kredu, ke li havis tempon por iri al kaj reveni de El Toboso. Kaj ĉio prosperis al li tiel bone, ke, kiam li stariĝis por salti sur la azenon, li vidis, ke el la direkto de El Toboso alproksimiĝas tri kampulinoj sur tri azenoj aŭ azeninoj (la aŭtoro ne klariĝas ĉi punkton: kredeble temis pri azeninoj, ordinaraj rajdbestoj de la vilaĝaj virinoj, sed, ĉar la afero ne gravas, ni ne interrompos la historion por fari esploron ĉi-rilate). Nu, tuj kiam Sancho vidis la kampulinojn, li rajdis trote al sia mastro, kaj trovis lin suspiranta kaj diranta mil lamentojn amajn. Vidante lin, don Quijote demandis:
—Kion novan, amiko Sancho? Ĉu mi markos ĉi tagon per ŝtono blanka aŭ per nigra? [253] [253] Kelkokaze la antikvaj Romanoj signis la tagojn feliĉajn per ŝtonetoj blankaj, kaj la missortajn aŭ fatalajn per nigraj.
—Pli bone, se via moŝto markus ĝin per ruĝo, kiel surmuran tabuleton de profesoro, [254] [254] Ekzistis en la universitatoj la kutimo fiksi tiajn tabuletojn aŭ ŝildojn kun la nomo de la profesoro kaj kun indiko de la objekto de lia instruado.
por ke oni ĝin bone vidu.
—Ĉu vi do alportas bonan novaĵon? —demandis don Quijote.
—Tiel bona, ke via moŝto devas nur sproni Rocinante, rajdi al la aperta kampo kaj renkontiĝi kun sinjorino Dulcinea de El Toboso, kiu venas kun du ĉambristinoj por viziti vian moŝton.
—Sankta Dio! Kion vi diras, frato Sancho? —respondis don Quijote.
—Atentu, ne trompu min, ne ĝojigu mian veran aflikton per falsaj esperoj.
—Kion mi profitus, trompante vian moŝton, precipe kiam vi povas facile eltrovi, ĉu mi diras la veron? Spronu, sinjoro, venu kaj vidu vian mastrinon la princinon en robo kaj garnoj propraj al ŝi. Ŝiaj ĉambristinoj kaj ŝi ŝajnas relumi kiel oro; sur ili ĉio vidiĝas spikoj da perloj, ĉio diamantoj, ĉio rubenoj, ĉio brokatoj el pli ol dek tavoloj; [255] [255] La plej riĉaj brokatoj konsistis nur el tri sinsekve supermetitaj tavoloj, do dektavolaj brokatoj ekzistis nur en la fantazio de Sancho.
iliaj haroj kaskadas libere sur ilia dorso, kvazaŭ sunaj radioj ludantaj kun la vento kaj, plej rimarkinde, ili rajdas sur tri imponaj makulharaj pelofrenoj.
—«Palefrenoj» vi volis diri, Sancho —korektis don Quijote.
—Ne gravas la diferenco inter «pelofreno» kaj «palefreno» —respondis la ŝildisto—, sed kion ajn ili rajdas, ili aspektas kiel la plej elegantaj damoj imageblaj, precipe mia sinjorino, la princino Dulcinea, ĉe kies belo la sensoj raviĝas kaj kvazaŭ svenas.
—Ni iru, filo Sancho —urĝis don Quijote—, kaj, rekompence por ĉi novaĵo tiel neatendita kiel bona, mi promesas rezervi por vi la plej valoran predon el la unua aventuro, kiun mi entreprenos; sed, se vi preferas alion, mi donos al vi idojn ĉi-jare naskotajn de miaj tri ĉevalinoj: ĉar vi scias, ke ili jam gravedis, kiam mi lasis ilin en la komuna paŝtejo de nia vilaĝo.
—La idojn mi preferas —respondis Sancho—, ĉar mi ne tre certas, ke la predoj el la unua aventuro havos ian valoron.
Ĉe tio ili eliris el la bosko kaj distingis la tri kampulinojn jam proksime. Don Quijote ĵetis sian rigardon laŭlonge de la vojo de El Toboso, kaj, rimarkante nenion, krom la tri vilaĝaj virinoj, profunde perpleksis kaj demandis la ŝildiston, ĉu li lasis la damojn ekster la urbo.
—Kiel ekster la urbo? —respondis Sancho—. Ĉu eble via moŝto havas la okulojn en la nuko, ke vi ne vidas, ke ili venas al ni kaj brilas kiel la suno de la tagmezo?
—Mi vidas nur, Sancho, tri kampulinojn sur tri azenoj —diris don Quijote.
—Dio liberigu min de la diablo —respondis Sancho—. Ĉu eble la tri palefrenoj, aŭ kiel ajn ili nomiĝas, blankaj kiel neĝaj flokoj, ŝajnas azenoj al via moŝto? Je Dio, mi vidu min sen mia barbo, se tio verus.
Читать дальше