—Stulta, sed kuraĝa; kaj pli fripona ol stulta kaj kuraĝa —diris la ŝildisto de la arbaro.
—Mia mastro ne estas tio —respondis Sancho—. Mi volas diri, ke li havas en si nenion friponan; kontraŭe, li posedas koron puran kiel akvo fonta, ne scias mave konduti, faras bonon al ĉiuj, absolute ne malicas, kaj eĉ infano povus konvinki lin, ke noktas en la mezo de la tago. Pro tia simpleco mi amas lin kiel mian propran animon kaj ne kapablas cedi al la ideo forlasi lin, kiom ajn li ekstravagancas.
—Tamen, frato kaj sinjoro, se blindulo gvidas alian blindulon, ili ambaŭ riskas fali en foson. Ni farus plej bone, se ni revenus al niaj hejmoj per rapidaj paŝoj, ĉar la serĉantoj de aventuroj ne ĉiam trovas ilin bonaj.
Dum ili tiel interparolis, Sancho ofte kraĉis salivon algluiĝan kaj iom sekan; tion rimarkante, la bonkora ŝildisto de la arbaro diris:
—Ŝajnas al mi, ke, kaŭze de la babilado, la lango kvazaŭ algluiĝas al la palato; sed mi portas, alligitan al la sel-arko, bonegan rimedon kontraŭ la algluiĝo.
Kaj stariĝinte, li revenis iom poste kun granda boto plena de vino kaj kun pasteĉo duonulnon longa, kio ne estas troigo, ĉar ĝi konsistis el blanka kuniklo tiel granda, ke Sancho, ĝin tuŝante, kredis palpi, ne kapridon, sed kapron. Kaj li demandis:
—Ĉu via moŝto portas ĉion ĉi kun vi, sinjoro?
—Kion vi do pensis? —respondis la alia—. Ĉu vi prenis min por ia ŝildisto paŭpera? Mi portas sur la gropo de mia ĉevalo pli bonan viktualion ol generalo sur la vojo.
Oni ne bezonis insisti al Sancho, ke li manĝu, kaj en la obskuro de la nokto li glutadis pecojn grandajn kiel pugno.
—Via moŝto estas ja ŝildisto bona kaj perfekta, oficotaŭga kaj bele provizita, superba kaj granda, kion pruvas ĉi bankedo, kiu, se ne venis ĉi tien per sorĉarto, ŝajnas produkto de magio —diris Sancho—. Vi ne similas al mi, kiu estas paŭpera kaj senfortuna, kaj havas en la dusako nur peceton da fromaĝo (tiel dura, ke per ĝi oni povus frakasi la kapon de giganto) kaj krome kvar dekduojn da karoboj kaj la saman kvanton da aveloj. Tia ŝparemo ŝuldiĝas al la opinioj kaj principoj observataj de mia mastro, nome, ke la vagantaj kavaliroj devas vivteni sin per nur sekaj fruktoj kaj herboj de la kamparo.
—Je mia fido, frato —respondis la ŝildisto de la arbaro—. Mia stomako tute ne taŭgas por la digesto de kardoj, arboradikoj aŭ sovaĝaj piroj. Iru al la diablo niaj mastroj kun siaj opinioj kaj kavaliraj leĝoj, kaj manĝu kion ili volas. Por ajna eventualo mi ĉiam portas fridan viandon kaj krome ĉi boton alligitan al la selarko, tiel amatan de mi, ke ĉiumomente mi kisas kaj brakumas ĝin milfoje.
Kaj, tion dirante, li metis la boton en la manojn de Sancho, kiu levis ĝin al sia buŝo kaj dum kvarono de horo tenis la rigardon fiksita sur la steloj; poste, kiam li finis trinki, li lasis sian kapon kliniĝi flanken kaj diris kun profunda suspiro:
—Ho la fripona putinido! Kiel bongustega!
—Ĉu vi ne vidas —interrompis la alia ŝildisto, aŭdinte la esprimojn de Sancho—, ke vi laŭdis ĉi vinon, nomante ĝin «putinido»?
—Vere, mi devas konfesi —respondis Sancho—, ke ne estas fifamige nomi iun putinido, se per tia vorto oni intencas lin laŭdi. Sed diru, sinjoro, je la vivo de la persono al vi plej kara, ĉu ĉi vino devenas de Ciudad Real?
—Eminenta spertulo! —kriis la ŝildisto de la arbaro—. Efektive, ĝi devenas de tie, ne de alia loko, kaj restis kelke da jaroj en la kelo.
—Tia klarigo! Ne pensu, ke mi ne divenis ankaŭ ĝian aĝon! —diris Sancho—. Ĉu ne bone, sinjoro ŝildisto, ke mi havas instinkton tiel grandan kaj naturan por la kono de la vinoj? Nur flarante guton, mi divenas ties landon, ties klason, ties guston, ties aĝon, ties ŝanĝiĝojn kaj ties ceterajn cirkonstancojn. Sed ne mirinde, se konsideri, ke sur la patra flanko de mia familio vivis la du plej bonaj gustumantoj de vino, kiajn La Mancha ne konis dum longa tempo. Pruve de tio, jen la rakonto pri io okazinta: oni petis ilin gustumi iom da vino el barelo kaj opinii pri ĝia stato, bono aŭ malbono. Unu gustumis ĝin per la pinto de la lango kaj diris, ke la vino havas feran saporon; la alia nur flaris kaj asertis, ke ĝi havas ledan saporon. La mastro respondis, ke la barelo estas pura, kaj ke la vino posedas nenian mikson, de kiu ĝi povus preni saporon feran aŭ ledan. Tamen la du famaj gustumantoj persistis en siaj respektivaj opinioj. Pasis la tempo, elvendiĝis la vino, kaj, kiam oni purigis la barelon, oni trovis en ĝi etan ŝlosilon alligitan al leda rimeno. Via moŝto diru do, ĉu homo devenanta de tia familio ne havas aŭtoritaton por doni sian opinion en similaj okazoj.
—Tial mi diras, ke ni devus ne plu serĉi aventuron. Kaj, ĉar ni havas panon, ni ne serĉu torton; ni revenu al niaj kabanoj, kaj Dio trovu nin tie, se Li volas.
—Mi plu servos mian mastron, nur ĝis ni alvenos al Zaragoza —respondis Sancho—. Tie ni traktos pri la afero.
Fine la du bonaj ŝildistoj tiel multe parolis kaj trinkis, ke la sonĝo bezonis senmovigi al ili la langon, kaj almenaŭ moderigi ilian soifon, ĉar ĝin plene estingi estus neeble. Kaj tiel ili endormiĝis, alkroĉitaj al la boto jam preskaŭ vaka, kaj kun la buŝo ankoraŭ plena de duonmaĉitaj viandopecoj. Ni lasos ilin tie dum ioma tempo por rakonti tion, kio okazis inter la Kavaliro de la Arbaro kaj la Kavaliro de la Trista Mieno.
Kun la daŭrigo de la aventuro de la Kavaliro de la Arbaro
La historio registras, ke, inter la multaj aferoj traktitaj de don Quijote kaj la Kavaliro de la Arbaro, ĉi lasta diris al nia hidalgo:
—Unuvorte, sinjoro kavaliro, sciu, ke mia destino, aŭ pli ĝuste, mia volonto kondukis min enamiĝi al la senegala Casildea de Vandalia; mi nomas ŝin senegala, ĉar neniu egalas al ŝi en la grando de ŝia staturo, aŭ en la perfekto de ŝia rango kaj belo; nu, ĉi Casildea rekompencis mian honestan amon kaj mian respektan deziron, trudante al mi, same kiel faris al Herkuleso lia duonpatrino, la plenumon de multaj kaj danĝeraj aventuroj, kaj promesante, ĉe la fino de ĉiu el ili, ke, ĉe la fino de la sekvanta, mi atingus la celon de mia espero; miaj entreprenoj sekvis unu la alian kiel ĉenero ĉeneron, tiamaniere, ke ili nekalkuleblas, kaj mi ne scias ankoraŭ, kiu estos la lasta kondukonta min al la kontentigo de miaj honestaj deziroj. Iam ŝi ordonis min iri defii al la fama gigantino de Sevilla nomata La Giralda, [260] [260] Aludo al la bronza figuro, kiu funkcias kiel ventoflago sur la supro de la granda turo de la katedralo de Sevilla. Ankaŭ la turo ricevas la nomon de la figuro: la Giralda (la Girulino).
kuraĝa kaj forta, kvazaŭ farita el bronzo, kaj samtempe la plej ŝanĝiĝema kaj leĝera virino de la mondo, kvankam ŝi staras senmova. Mi iris kaj venkis ŝin kaj devigis ŝin resti trankvila kaj sen ŝanĝoj, ĉar dum pli ol unu semajno blovis nur la norda vento. Alifoje, Casildea sendis min subteni per miaj brakoj la ŝtonan figuron de la grandaj taŭroj de Guisando, [261] [261] Temas pri kvar tre antikvaj ŝtonaj figuroj, longaj per dek du aŭ dek tri spanoj, larĝaj per ok, kaj dikaj per kvar. Ili staras ĉe la vilaĝo Guisando (provinco Ávila).
kio estas entrepreno pli propra al persisto ol al kavaliro. Poste ŝi ordonis ke mi ĵetu min en la abismon de Cabra (terura kaj neimagineble danĝera ago) kaj prezentu al ŝi detalan raporton pri la sekretoj kaŝitaj en la profundo de tia faŭko. Mi detenis la movon de La Giralda, subtenis la taŭrojn de Guisando, ĵetis min en la abismon kaj renkontis ĉion, kio kuŝas en ĝia fundo; dume miaj esperoj teniĝas morte mortaj, kaj ŝiaj ordonoj kaj disdegnoj vive vivaj. Nu, laste ŝi ordonis min iri tra la diversaj provincoj de Hispanujo kaj igi konfesi, al la kavaliroj tie vagantaj, ke ŝi estas la plej bela el la virinoj, kaj mi la plej kuraĝa kaj enamiĝinta kavaliro de la mondo; pro ĉi entrepreno mi jam vojaĝas la pliparton de la lando kaj venkis multe da kavaliroj, kiuj kuraĝis kontraŭdiri min. Sed al mi donas plejan gloron kaj fieron la fakto, ke mi venkis en persona duelo la faman kavaliron don Quijote de La Mancha kaj igis lin konfesi, ke mia Casildea pli belas ol lia Dulcinea; kaj kaŭze de ĉi triumfo mi konsideras, ke mi venkis la tutan kavaliraron de la mondo, ĉar la menciita don Quijote jam antaŭe submetis ĉiujn senescepte; kaj pro tio, ke mi venkis lin, ties gloro, famo kaj honoro transiris al mia persono:
Читать дальше