—Sekvinda konsilo. Ju malpli da kontraŭuloj, des pli bone —respondis don Quijote.
Li elingis la glavon por plenumi la ideon kaj konsilon de Sancho, sed tiam la ŝildisto de la Kavaliro de la Arbaro, jam sen la hidiga nazo, proksimiĝis kriante:
—Via moŝto atentu, sinjoro don Quijote! La kuŝantoj ĉe viaj piedoj estas la bakalaŭro Sansón Carrasco, via amiko; kaj mi, lia ŝildisto.
Sancho, vidante lin sen la aĉa apendico, demandis:
—Kaj la nazo?
—Ĉi tie, en mia poŝo —respondis la alia. Kaj metinte la manon en la dekstran poŝon, li eltiris masko-nazon el vernisita kartono kun la formo kaj aspekto jam menciitaj.
Sancho rigardis lin ĉiufoje pli fikse, kaj fine diris laŭte kaj mire:
—Je Dio kaj Sankta Maria! Ĉu vi ne estas Tomé Cecial, mia najbaro kaj amiko?
—Jes, certe —respondis la ŝildisto jam sennaza—. Mi estas Tomé Cecial, amiko Sancho, kaj tuj diros al vi, kiaj artifikoj, projektoj kaj voloj kondukis min ĉi tien. Dume, humile petu vian sinjoron ne tuŝi, mistrakti, vundi aŭ mortigi la Kavaliron de la Speguloj, kiu kuŝas sur viaj piedoj, ĉar ververe li estas la kuraĝa kaj miskonsilita Sansón Carrasco, nia samvilaĝano.
Ĉi tio la Kavaliro de la Speguloj rekonsciiĝis, kaj tiam don Quijote metis la pinton de sia nuda glavo sur lia vizaĝo kaj diris:
—Jam konsideru vin morta, kavaliro, se vi ne konfesas, ke la senegala Dulcinea de El Toboso superas laŭ belo vian Casildea de Vandalia; krome, promesu (se vi postvivos ĉi duelon kaj venkitecon) iri al la urbo El Toboso kaj prezenti vin al ŝi je mia nomo, ke ŝi disponu pri vi laŭ sia bontrovo; kaj, se ŝi lasos vin libera, vi devos denove renkonti min (la spuro de miaj prodaĵoj gvidos vin ĝis la loko, kie mi troviĝos) por diri al mi kio eventuale okazis inter ŝi kaj vi; vi konsentis ĉi kondiĉon antaŭ ol ni duelis, kaj ĝi konformas al la reguloj de la vaganta kavalirismo.
—Mi konfesas —diris la falinta kavaliro—, ke pli valoras unu eluzita kaj makulita ŝuo de via sinjorino Dulcinea de El Toboso, ol la miskombita, sed pura barbo de Casildea; kaj mi promesas iri al via damo, reveni antaŭ vi kaj informi vin pri ĉio, kion vi deziras scii.
—Vi same devas konfesi kaj kredi —aldonis don Quijote—, ke la kavaliro de vi venkita nek estis, nek povis esti don Quijote de La Mancha, sed alia persono al li simila; same kiel mi konfesas kaj kredas, ke, kvankam vi ŝajnas la bakalaŭro Sansón Carrasco, vi estas alia homo kun lia aspekto, kaj ke miaj malamikoj donis al vi ĉi tiun figuron, ke mi bridu kaj moderigu la forton de mia kolero, kaj kondutu indulge en mia glora venko.
—Ĉion ĉi mi konfesas, opinias kaj sentas, same kiel vi mem kredas, opinias kaj sentas —respondis la disbatita kavaliro—. Lasu min stariĝi, mi petas, se tion permesas mia frapiĝo el la falo, ĉar ostoj min doloras.
Don Quijote helpis lin leviĝi, kaj same lia ŝildisto Tomé Cecial, de kies persono Sancho ne povis deturni la rigardon, kaj kies respondoj al liaj demandoj montris, ke, kiel li diris, li vere estas Tomé Cecial; sed la timo, kiun vekis en Sancho la diroj de lia mastro, ke sorĉistoj transformis la figuron de la Kavaliro de la Speguloj en la figuron de la bakalaŭro Carrasco, ne lasis lin kredi kion liaj propraj okuloj vidis.
Fine la mastro kaj la servisto plu teniĝis al sia trompiĝo, kaj la Kavaliro de la Speguloj kaj lia ŝildisto, kapklinaj kaj ĉagrenitaj, disiĝis de don Quijote kaj Sancho, kun la intenco serĉi lokon, kie oni povus plastri kaj splinti la ripojn de la kavaliro. Don Quijote kaj Sancho denove ekiris ale al Zaragoza, kaj ĉi historio lasas ilin sur la vojo por doni klarigon pri la identeco de la Kavaliro de la Speguloj kaj de ties granda-naza ŝildisto.
Kie oni rakontas kaj informas pri la personoj de la Kavaliro de la Speguloj kaj de ties ŝildisto
Ekstreme ĝoja, fiera kaj fanfarona vidiĝis don Quijote pro sia venko super tiel kuraĝa kavaliro, kia li imagis la Kavaliron de la Speguloj, de kies kavalireska promeso li esperis scii, ĉu la ensorĉo de lia sinjorino daŭris ankoraŭ, ĉar certe la venkito revenus (kaj se ne, li perdus sian kavaliran honoron) por informi lin pri sia renkontiĝo kun ŝi. Sed don Quijote pensis unu aferon, kaj la Kavaliro de la Speguloj alian, pro tio, ke, kiel dirite, li havis la solan zorgon trovi lokon, kie oni povus plastri lin.
Rakontas nun nia historio, ke, kiam la bakalaŭro Sansón Carrasco instigis don Quijote reveni al siaj forlasitaj aventuroj, li tion faris post ol li konsiliĝis kun la pastro kaj la barbiro pri la rimedo uzebla por persvadi la hidalgon resti trankvila kaj sekura ĉe si, sen ke lia damninda manio serĉi aventurojn renversus plu lian cerbon. En la menciita interkonsiliĝo ili decidis, per unuanima voĉo kaj post speciala insisto de Carrasco, lasi la hidalgon denove foriri, ĉar ŝajnis neeble reteni lin, kaj poste la bakalaŭro, en kavalira armaĵo, devus renkonti lin sur la vojo, dueli kontraŭ li —ne mankus preteksto por tio— kaj venki lin —facila afero, laŭ ili— post ol la du kavaliroj venus al la akordo, ke la venkito submetiĝu al la venkinto; tiel la bakalaŭro-kavaliro ordonus la venkitan hidalgon reveni al sia vilaĝo kaj hejmo kaj resti tie du jarojn, aŭ ĝis oni ordonus al li alion. Evidente don Quijote, venkite, plenumus plej rigore la ordonon por ne oponi kaj rompi la leĝojn de la kavalirismo; kaj en la tempo de sia enfermiteco, eble li forgesus sian manion, aŭ oni povus trovi rimedon por resanigi lin de lia frenezo.
Carrasco do prenis sur sin ĉi entreprenon, kaj Tomé Cecial, viro de gaja kaj sprita karaktero, amiko kaj najbaro de Sancho Panza, sin proponis servi ŝildiste. Carrasco armis sin kiel menciite, kaj Tomé Cecial surmetis la falsan nazon maskan jam priskribitan, por ke lia amiko ne rekonu lin en ilia renkontiĝo. Tiel do, ili sekvis la saman vojon kiel don Quijote, preskaŭ ĉeestis la aventuron de la ĉaro de la Morto kaj fine atingis lin en la arbaro, kie okazis tio, kion la atenta leganto jam scias. Kaj se la eksterordinara fantazio de don Quijote ne konvinkus lin, ke la bakalaŭro ne estas la bakalaŭro, ĉi sinjoro bakalaŭro neniam povus plu studi kaj ricevi la diplomon de licenciulo pro tio, ke, kie li esperis trovi birdojn, li renkontis eĉ ne nestojn.
Tomé Cecial, vidante, kiel iliaj planoj fuŝiĝis, kaj kiel mizere finiĝis ilia vojaĝo, diris al la bakalaŭro:
—Certe ni ricevis kion ni meritas, sinjoro Sansón Carrasco. Tre facilas projekti kaj komenci entreprenon, sed ofte nur pene oni povas eltiri sin el ĝi. Don Quijote estas freneza, kaj ni prudentaj. Tamen li foriras nedifektita kaj ridanta, dum via moŝto statas muelita kaj trista. Diru do: kiu pli frenezas? La vere freneza aŭ la memvole freneza?
—La diferenco inter la du frenezuloj estas, ke la vera ne povas ne frenezi; kaj la memvola frenezas, kiam li deziras —respondis Sansón.
—Se tiel do, mi estis memvole freneza —diris Tomé Cecial— kiam mi fariĝis ŝildisto de via moŝto; sed same memvole mi deziras forlasi mian postenon kaj reveni hejmen.
—Tion vi povas fari —respondis Sansón—. Sed estus absurde imagi, ke ankaŭ mi revenos hejmen, sen antaŭe tradraŝi don Quijote. Ne la deziro, ke li retrovu sian racion, sed la deziro min venĝi puŝas min nune serĉi lin: la intensa doloro de miaj ripoj ne permesas, ke mi persistu en mia filantropia projekto.
Ili plu parolis tiel, ĝis ili alvenis al vilaĝo, kie bonŝance ili trovis kiropraktikiston, kiu resanigis la povran Sansón. Tomé Cecial ekiris hejmen, kaj la bakalaŭro restis tie kovante sian venĝon. Nia historio denove parolos siatempe pri li, sed nun ĝi devas ĝoji kun don Quijote.
Pri la renkonto de don Quijote kun saĝa kavaliro de La Mancha
Ĝoja, memkontenta kaj fiera, kiel dirite, don Quijote daŭrigis la vojaĝon; li imagis, ke pro sia ĵusa venko, li estas la plej kuraĝa kavaliro de sia epoko kaj de la mondo; konsideris, ke ĉiuj aventuroj de li entreprenotaj nepre havos feliĉan finon; disdegnis la ensorĉojn kaj la sorĉistojn; ne plu memoris pri la nekalkulebla nombro da vergoj ricevitaj en la sinsekvo de siaj kavaliraĵoj, nek pri la ŝtonbato renversinta la duonon de liaj dentoj, nek pri la sendankeco de la galeruloj, nek pri la insolento kaj la pluvo da vergoj de la janguanoj; fine, li diris en si, ke se li eltrovus la arton, sistemon kaj manieron elsorĉi sian sinjorinon Dulcinea, li ne envius la fortunon de la plej feliĉaj kavaliroj de la pasintaj epokoj.
Читать дальше