La hidalgo en la verda kapoto miris je la rezonoj de don Quijote, tiele, ke li komencis modifi sian antaŭan opinion pri lia frenezo. Sed, meze de ĉi konversacio, kies temo ne tre plaĉis al Sancho, la ŝildisto deviis de la vojo por peti iom da lakto de kelkaj paŝtistoj, kiuj tie proksime melkis ŝafinojn. Kaj ĝuste kiam don Diego, tre kontenta je la saĝo kaj elokvento de don Quijote, pretis respondi lin, ĉi lasta levis la kapon kaj vidis veni, sur la sama vojo kie ili iris, ĉaron ornamitan per multe da reĝaj flagoj; kaj kredante, ke li frontas ian novan aventuron, li krie vokis la ŝildiston, ke li alportu al li la helmon. Sancho, aŭdante, ke oni lin vokas, disiĝis de la paŝtistoj kaj urĝis la azenon ale al sia mastro, kiu tuj poste sin implikis en absurdan kaj teruran aventuron.
Kie oni legas pri la plej alta kaj ekstrema punkto atingita de la senegala kuraĝo de don Quijote kaj ankaŭ pri la feliĉa fino de la aventuro de la leonoj
Nia historio rakontas, ke, kiam don Quijote kriis al Sancho, ke li alportu lian helmon, la ŝildisto estis aĉetanta de la paŝtistoj kelke da kazeaj fromaĝoj, kaj, nervoza pro la urĝigaj voĉoj de sia mastro, li ne sciis kion fari kun ili, nek kien meti ilin; sed, por ke ili ne perdiĝu, ĉar jam pagitaj, li decidis ilin enĵeti en la helmon de sia mastro, kaj kun ĉi bela ŝarĝo turnis sin por vidi kion don Quijote volas, proksimiĝis kaj aŭdis lin diri:
—Amiko, donu al mi la helmon, ĉar, aŭ mi apenaŭ scias pri aventuroj, aŭ kio vidiĝas tie estas unu el ili, kaj tia, ke ĝi devigos min, pli ĝuste, devigas min preni la armilojn.
Ĉe tiaj vortoj, la hidalgo en la verda kapoto rigardis ĉien, sed nur videblis ĉaro alproksimiĝanta, garnita per du tri etaj flagoj, kio igis lin pensi, ke ĝis portas monon de lia majesta moŝto; li diris sian opinion al don Quijote, sed ĉi lasta tute ne atentis lin, kaj, ĉiam kredante kaj imagante, ke ĉio okazonta al li devas konsisti nur el aventuroj super aventuroj, respondis al la viro en verdo:
—Homo preparita, preskaŭ venkinta. Nenion oni perdas, prenante antaŭ-zorgojn; mi scias per propra sperto, ke mi havas malamikojn videblajn kaj nevideblajn, sed ne scias, kiam, kie aŭ en kia figuro ili atakos min.
Kaj, turnante sin al Sancho, don Quijote petis de li la helmon; la ŝildisto, kiu ne havis okazon elpreni la kazeajn fromaĝojn, devis redoni la helmon, kia ĝi estis. Don Quijote ĝin kaptis kaj, sen atenti ĝian enhavon, rapide entiris ĝin sur sian kapon. Tiam la kazeaĵoj kunpremiĝis, fandiĝis, kaj la selakto komencis disflui sur la vizaĝo kaj la barbo de don Quijote, tiel alarmante lin, ke li kriis al la ŝildisto:
—Kio okazas, Sancho? Aŭ mia kranio moliĝas, aŭ la cerbo fandiĝas al mi, aŭ mi ŝvitas de la kapo ĝis la piedoj. Kaj, se mi ŝvitas, mi ja ne ŝvitas de timo, kvankam mi kredas, ke sendube mi alfrontos tuj teruran aventuron. Donu al mi, se vi havas, ion por viŝi min, ĉar ĉi densa ŝvito blindigas al mi la okulojn.
Sancho, sen respondi, donis al li tukon kaj samtempe dankis en si al Dio, ke lia mastro ne divenis la veron. Don Quijote viŝis sin, demetis la helmon por vidi, ĉu io tie kulpas la fridiĝon de lia kapo, kaj rimarkante specon de blanka kaĉo en la helmo, levis ĝin al sia nazo, alflaris kaj diris:
—Je la vivo de mia sinjorino Dulcinea de El Toboso, kazean fromaĝon vi metis ĉi tien, perfida, fripona kaj senkonsidera ŝildisto!
Sancho respondis al tio kun granda flegmo kaj hipokrito:
—Se temas pri kazeaĵo, donu ĝin, ke mi ĝin manĝu; sed prefere la diablo ĝin englutu, ĉar certe li metis ĝin en la helmon. Ĉu mi kuraĝus makuli la helmon de via moŝto? Facile koneblas la kulpulo! Mi ĵuras je Dio, sinjoro, ke, kiom mi komprenas, la sorĉistoj persekutas ankaŭ min, kiel parton kaj membron de via moŝto, kaj sendube metis ĉi naŭzaĵon en la helmon por ŝanĝi vian paciencon en koleron kaj por ke vi, kiel kutime, pistu al mi la ripojn. Sed ĉi-foje la sorĉistoj vere mistrafis: mi konfidas la prudenton de mia sinjoro kaj tion, ke li certe konsideris, ke mi portas nun mi nek kazeaĵon, nek lakton, nek ion similan; kaj ke, se mi ĝin havus, mi metus ĝin, ne en la helmon, sed prefere en mian stomakon.
—Povas esti —respondis don Quijote.
Dume la hidalgo en verdo ĉion rigardis kaj je ĉio miris, ĉefe kiam don Quijote, viŝinte sian kapon, vizaĝon kaj barbon, kaj poste la helmon, surmetis ĉi lastan kaj, firme sur la piedingoj, provis la uzeblecon de la glavo per ektiro en la ingo, prenis la lancon, kaj diris:
—Nun, venu io ajn: mi pretas alfronti eĉ Satanon en persono.
Ĉe tio alvenis la ĉaro de la flagoj, kie vidiĝis nur la ĉaristo sur unu el la muloj, kaj alia viro sidanta ĉe la antaŭo de la veturilo. Don Quijote baris al ĝi la vojon kaj demandis:
—Kien vi iras, fratoj? Kion vi havas en la ĉaro, kaj kion signifas la flagoj?
—La ĉaro apartenas al mi —respondis la surmululo— kaj transportas en kaĝoj du sovaĝajn leonojn. La generalo de Orán sendas ilin al Madrid, kiel donacon al Lia Majesto. La flagoj, de nia sinjoro la reĝo, indikas, ke ĉio en la ĉaro estas lia.
—Ĉu la leonoj grandas? —demandis don Quijote.
—Tiom —respondis la viro en la ĉaro—, ke neniam antaŭe pasis de Afriko al Hispanujo leonoj pli grandaj, aŭ tiel grandaj. Mi, kiel leonisto, jam transportis aliajn, sed ne kompareblajn al ĉi leonoj. Temas pri geparo: la masklo sidas en ĉi fronta kaĝo, la femalo en la posta, kaj la du tre malsatas, ĉar ili ankoraŭ ne manĝis hodiaŭ. Bonvolu do, sinjoro, lasi min iri survoje: ni devas rapidi por alveni baldaŭ al loko, kie ni povos doni al ili manĝon.
Iom ridetante, don Quijote respondis:
—Leonetoj al mi? Leonetoj al mi, kaj ĉi-hore? Nu, mi ĵuras je Dio, ke la sendintoj de ĉi animaloj scios, ĉu mi estas viro kapabla timiĝi de leonoj. Desaltu, amiko, kaj tial, ke vi estas la gardisto, apertu la kaĝon kaj elpelu la leonojn, ĉar meze de ĉi kamparo mi montros, kia estos don Quijote de La Mancha, spite al la sorĉistoj, kiuj sendis ilin al mi.
—Haha! —tiam diris en si la hidalgo en verdo—. Nia bona kavaliro rivelas nun sian veran naturon; sendube la kazeaĵoj moligis lian kranion kaj turnis lian cerbon en akvon.
Tiam, Sancho proksimiĝis al li kaj diris:
—Sinjoro, je Dio, bonvolu interveni, ke mia mastro don Quijote ne batalu kontraŭ la leonoj, ĉar, alie, ili ŝiros nin senescepte en pecojn.
—Ĉu via mastro frenezas ĝis la ekstremo, ke vi timas kaj kredas, ke li batalos kontraŭ tiel sovaĝaj bestoj?
—Li estas, ne freneza, sed temerara —respondis Sancho.
—Mi persvados lin ne temerari.
La viro en verdo proksimiĝis al don Quijote, kiu urĝadis la gardiston aperti la kaĝojn, kaj diris:
—Sinjoro, vaganta kavaliro devus interveni en aventuroj, se ili prezentas ian eblon de sukceso, sed ne, se ili montriĝas absolute seneliraj: ĉar la kuraĝa turniĝanta en temeraran ŝajnas pli freneza ol sentima. Des pli, ke ĉi leonoj havas nenion kontraŭ vi, eĉ ne en sia penso; krome, ili estas donacoj faritaj al Lia Majesto, kaj ne konvenas deteni ilin aŭ interrompi ilian vojaĝon.
—Bonvolu via moŝto, sinjoro hidalgo —respondis don Quijote— iri al via perdriko logofajfa kaj al via furo sentima, kaj lasu, ke ĉiu homo faru sian taskon. Mi faras nun la mian, kaj ne scias, ĉu ĉi sinjoroj leonoj venos, aŭ ne, kontraŭ mi.
Poste, li turnis sin al la gardisto kaj diris:
—Mi ĵuras, sinjoro fripono, ke se vi ne apertas tuj la kaĝojn, per ĉi lanco mi alpikos vin al la ĉaro.
La ĉaristo, vidante la deciditecon de la armita fantomo, respondis:
—Sinjoro, bonvolu pro karitato lasi min eljungi la mulojn kaj savi min kun ili, antaŭ ol elsaltos la leonoj, ĉar, se ĉi lastaj mortigus al mi la brutojn, mi ruiniĝus por la cetero de mia vivo. Mi posedas nenian havon, krom la ĉaro kaj la muloj.
Читать дальше