Miguel Cervantes - La inĝenia hidalgo don Quijote de La Mancha

Здесь есть возможность читать онлайн «Miguel Cervantes - La inĝenia hidalgo don Quijote de La Mancha» весь текст электронной книги совершенно бесплатно (целиком полную версию без сокращений). В некоторых случаях можно слушать аудио, скачать через торрент в формате fb2 и присутствует краткое содержание. Год выпуска: 2016, Издательство: Hispana Esperanto-Federacio, Жанр: Классическая проза, на эсперанто. Описание произведения, (предисловие) а так же отзывы посетителей доступны на портале библиотеки ЛибКат.

La inĝenia hidalgo don Quijote de La Mancha: краткое содержание, описание и аннотация

Предлагаем к чтению аннотацию, описание, краткое содержание или предисловие (зависит от того, что написал сам автор книги «La inĝenia hidalgo don Quijote de La Mancha»). Если вы не нашли необходимую информацию о книге — напишите в комментариях, мы постараемся отыскать её.

Vi havas antaŭ vi verkon eksterordinaran. Ne nur pro la originalaj teksto kaj lingvaĵo, sed ankaŭ pro la lingvo en kiu ĝi sin prezentas nun.
La traduko de
en Esperanton estis jam de la komenco de nia lingvo la revo de ĉiuj esperantistoj ligitaj al la hispana kulturo. Tiu revo, post kelkaj antaŭaj partaj provoj, fine plene efektiviĝis paper-forme en 1977, danke al la laborado de nia admirata tradukisto Fernando de Diego kaj al la apogo de Fondaĵo Esperanto kaj de grupo de malavaraj hispanaj esperantistoj.
Hodiaŭ, preskaŭ kvardek jarojn poste kaj ĉe la kvar-jarcenta datreveno de la morto de Miguel de Cervantes, ni profitas de la teknologia progreso kaj faras plian paŝon prezentante tiun ĉi novan bit-forman eldonon danke al la laboro de skipo de volontuloj, kiuj donacis sian tempon kaj talenton por la tasko. Ni tiel esperas pli bone diskonigi tiun ĉi juvelon de la universala literaturo en la plej universala el la lingvoj, sen limoj kaj baroj.
Por Hispana Esperanto-Federacio kaj por Fondaĵo Esperanto estas honore disponigi al la komunumo de parolantoj de la internacia lingvo Esperanto la plej internacian hispanlingvan verkon, nome la aventurojn de la inĝenia hidalgo don Quijote de La Mancha.
subskribo José Antonio del Barrio Prezidanto de Hispana Esperanto-Federacio

La inĝenia hidalgo don Quijote de La Mancha — читать онлайн бесплатно полную книгу (весь текст) целиком

Ниже представлен текст книги, разбитый по страницам. Система сохранения места последней прочитанной страницы, позволяет с удобством читать онлайн бесплатно книгу «La inĝenia hidalgo don Quijote de La Mancha», без необходимости каждый раз заново искать на чём Вы остановились. Поставьте закладку, и сможете в любой момент перейти на страницу, на которой закончили чтение.

Тёмная тема
Сбросить

Интервал:

Закладка:

Сделать

—Oni povus multe paroli pri tio, ĉu veras aŭ ne la historioj de la vagantaj kavaliroj.

—Sed, kiuj dubus, ke ili ne estas falsaj? —diris la viro en verdo.

—Mi dubas —respondis don Quijote—. Sed prefere ni lasu ĉi aferon. Se nia vojaĝo daŭros kelkan tempon, mi esperas, kun la helpo de Dio, konvinki vian moŝton, ke vi faras mave, starante je la flanko de la homoj skeptikaj pri la vero de tiaj historioj.

Kaŭze de ĉi lastaj vortoj, la vojaĝanto komencis suspekti, ke don Quijote devas iom frenezi, kaj por povi konfirmi sian suspekton, li atendis, ke la hidalgo plu eldiru siajn ideojn. Sed anstataŭe, don Quijote petis la vojaĝanton paroli pri si, en interŝanĝo por liaj informoj pri liaj vivo kaj stato. Tiam, la viro en la verda kapoto respondis:

—Mi, sinjoro Kavaliro de la Trista Mieno, estas hidalgo kaj naskiĝis en la vilaĝo, kie, se Dio volos, ni manĝos hodiaŭ. Mi posedas pli ol sufiĉan havon, nomiĝas don Diego de Miranda, pasas la vivon kun mia edzino, miaj filoj kaj miaj amikoj kaj ŝatas ĉasi kaj fiŝi; sed mi tenas ne falkon aŭ levrelojn, nur kvietan perdrikon logofajfan kaj furon sentiman. [265] [265] Enkaĝa virperdriko altiris per siaj fajfoj aliajn perdrikojn al reto aŭ al alispeca kaptilo. La dresita falko atakis rekte diversajn birdegojn dum la flugo. Oni uzis, krom hundoj, ankaŭ furojn por la ĉaso de kunikloj kaj leporoj. Mi havas proksimume ses dekojn da libroj, tiel en la hispana kiel en la latina, unuj piaj kaj la ceteraj historiaj; sed libroj kavaliraj ne pasis ankoraŭ tra la sojlo de mia pordo. Mi legas profanajn verkojn prefere al piaj, se ili havas tekston honestan, distran, stilon agrablan, kaj intrigon surprizan kaj absorban… kvankam tiaj libroj apenaŭ ekzistas en Hispanujo. Mi manĝas de tempo al tempo ĉe miaj najbaroj kaj amikoj, kaj invitas ilin ofte ĉe mi; mi regalas per bona tablo kun pladoj puraj kaj simplaj, sed abundaj; ne ŝatas klaĉojn, nek toleras, ke oni klaĉu antaŭ mi; ne ŝovas la nazon en alies vivojn, nek gvatas alies farojn; aŭskultas la meson ĉiutage; distribuas iom el mia havo inter la paŭperaj, kaj ne paradas per miaj bonaj agoj, por ke ne ŝteliru en mian koron la hipokrito kaj la vanto, malamikoj, kiuj subtile penetras eĉ en la plej singardan animon; klopodas restarigi la pacon inter la kverelantoj; kultas Nian Sinjorinon kaj ĉiam konfidas la senliman mizerikordon de Dio, Nia Sinjoro.

Sancho atentege aŭskultis ĉi priskribon de la vivo kaj okupoj de la hidalgo en verdo; kaj juĝante tian vivon bona kaj sankta, kaj tian homon kapabla fari miraklojn, li saltis de sur la azeno, alkuris al li, kaptis lian dekstran piedingon, kaj ploreme kaj kun pia koro kisis al li la piedojn multe da fojoj. Tiam, la hidalgo en verdo demandis:

—Kion vi faras, frato? Kion signifas ĉi kisoj?

—Permesu, ke mi kisu vin —respondis Sancho—, ĉar, ŝajnas al mi, ke via moŝto estas la unua sanktulo, kiun mi vidis rajdi kun kurtaj piedingorimenoj.

—Mi estas, ne sanktulo, sed granda pekanto —diris la hidalgo en verdo—. Sed vi, frato, vi certe havas bonan koron: via naivo tion pruvas.

Sancho denove grimpis en la ŝarĝo-selon, provokinte per sia ekstravaganco la ridon de sia mastro, malgraŭ ties profunda melankolio, kaj vekinte novan miron ĉe don Diego. Tiam don Quijote demandis al la hidalgo en verdo, kiom da filoj li havas, kaj aldonis ke la antikvaj filozofoj, kvankam mankis al ili la kono pri la vera Dio, konsideris, ke la plejbono konsistas en tio, ĝui la donojn de la naturo kaj de la fortuno, kaj havi multe da amikoj kaj da bonaj filoj.

—Mi, sinjoro don Quijote —respondis la hidalgo en verdo—, havas filon, sed, se mi ne havus lin, eble mi povus konsideri min pli feliĉa ol nun. Li ne estas mava, ne, sed mi preferus lin pli bona. Li havas la aĝon de dek ok jaroj, kaj pasigis ses en Salamanca, studante la latinan kaj la grekan. Kaj, kiam mi volis, ke li lernu aliajn sciencojn, mi trovis lin tiel absorbita en la poezia scienco (se oni povas nomi ĝin scienco), ke estis neeble igi lin alpreni la juron, kiel mi dezirus, aŭ la teologion, reĝinon de ĉiuj sciencoj. Mi volus, ke li elstaru kiel gloro de sia familio, se konsideri, ke en epoko nia, la reĝoj bele rekompencas la bonajn kaj virtajn letrojn; ĉar scio sen virto egalas al perloj en sterkejo. Li pasas la tutan tagon analizante, ĉu Homero esprimas sin bone aŭ fuŝe en unu aŭ alia verso de la Iliado; ĉu Marcial obscenas en epigramo; ĉu oni devas kompreni iel aŭ tiel certan linion de Vergilio. Verdire, liaj konversacioj temas nur pri la libroj de ĉi poetoj kaj de Horacio, Perso, Juvenalo kaj Tibulo, ĉar pri la modernaj poetoj verkantaj en nia nacia lingvo li apenaŭ atentas. Tamen, malgraŭ lia eta inklino al la hispana poezio, ĉi-momente lin plene absorbas la verkado de gloso [266] [266] Ĉi tie, «gloso» signifas ripeti, ĉe la fino de ĉiu strofo, unu aŭ pli da versoj prenitaj el alia poeziaĵo. En la ĉapitro 18ª de la dua parto troviĝas ĉi-speca gloso. surbaze de kvar versoj senditaj al li de Salamanca; kaj mi kredas, ke ili havas ian rilaton al literatura konkurso.

—La filoj, sinjoro —respondis don Quijote—, estas pecoj en la intima esenco de la patroj, do ni devas ami ilin bonaj aŭ mavaj, kiel ni amas la animon, kiu tenas nin vivaj. La patroj devas gvidi ilin, jam de ties infaneco, sur la pado de la virto, de la bona edukiteco, kaj de la moroj honestaj kaj kristanaj, por ke, kiam grandaj, ili estu apogiloj de siaj oldaj patroj, kaj ties glora posteularo; tamen, ne ŝajnas al mi bone devigi ilin studi unu aŭ alian sciencon, kvankam nenion oni riskas, se oni provas ilin persvadi. Kaj se iu filo ne bezonas studi por gajni sian vivopanon, ĉar feliĉe la ĉielo donis al li patron kun sufiĉa havo pasonta al li, mi kredas, ke oni devus permesi lin studi sian preferatan objekton; kaj, kvankam la poezio pli distras ol utilas, ĝi havas nenion, kio povus ordinare misfamigi ĝian praktikanton. Ŝajnas al mi, sinjoro hidalgo, ke la poezio similas al pucelo delikata, juna kaj belega; multaj aliaj puceloj (la aliaj sciencoj) klopodas riĉigi, poluri kaj ornami ŝin; ŝi servigas la alian al si, kaj la aliaj devas pravigi sin per ŝi; sed ĉi pucelo ne volas esti senhonte palpata, nek elmetata al la publika scivolo, nek anoncata ĉe la anguloj de la bazaroj aŭ en la antaŭĉambroj de la palacoj; ŝi konsistas el tia kvintesenco, ke, se oni scias trakti ŝin, oni ŝin transformas en plej puran oron nekalkuleble valoran; ŝia posedanto devas teni ŝin inter certaj limoj kaj ne lasi ŝin devii al malicaj satiroj aŭ fiaj sonetoj; oni neniam devas vendi ŝin, krom se ŝi aperas en la formo de heroaj epopeoj, kortuŝaj tragedioj aŭ gajaj kaj spritaj komedioj; ŝin traktu nek la friponoj, nek la senscia plebo, nekapabla kompreni aŭ aprezi ŝian valoron. Kaj ne pensu, sinjoro, ke mi opinias plebo nur la popolon vulgaran kaj basan; vere, ajna persono sen scio, eĉ se li havas moŝtan aŭ princan rangon, povas kaj devas konsideri sin membro de tia plebo. Tiel do, la persono, kiu kun la menciitaj kvalitoj traktos kaj uzos la poezion, famiĝos en la civilizitaj regnoj de la tuta mondo, kaj lia nomo estos ĉie laŭdata. Kaj pri via aserto, sinjoro, ke via filo ne tre aprezas la poezion en nia nacia lingvo, mi pensas, ke li ne pravas ĉi-rilate, kaj jen la kialo: la granda Homero, ĉar greko, ne verkis en la latina, kaj Vergilio, ĉar latino, ne verkis en la greka. Unuvorte, la antikvaj poetoj skribis en la lingvo, kiun ili suĉis kun la patrina lakto, kaj ne iris serĉi fremdan idiomon por esprimi la noblon de siaj konceptoj; se tiel do, estus ĝuste, se ĉi kutimo disvastiĝus ĉie, kaj se oni ne disdegnus, por ekzemplo, germanan poeton, ĉar li versas en sia lingvo, aŭ kastilian, aŭ eĉ vaskan, ĉar ili verkas en la sia. Sed, ŝajnas al mi, sinjoro, ke via filo sentas disdegnon, ne al nacia poezio, sed al la naciaj poetoj, kiuj havas nenian konon pri aliaj lingvoj kaj sciencoj, kaj ne povas do garni, veki kaj helpi per ili sian naturan inspiron. Sed eble ankaŭ ĉi-rilate ekzistas eraro, ĉar, laŭ ĝusta opinio, oni naskiĝas poeto, t. e. la natura poeto elvenas jam poeto en la ventro de sia patrino, kaj kun nur ĉi impulso donacita de la ĉielo, kaj sen bezono de poetikaj studoj, li komponas verkojn, kies enhavo pruvas la veron de la diro: est Deus in nobis , [267] [267] Latinaĵo: «Dio troviĝas inter ni». Frazo aperanta en diversaj verkoj de Ovidio. ktp. Mi diru ankaŭ, ke la natura poeto tre superas, helpante al si per la studo, la poeton kun nur scio de la poezia tekniko. La motivo kompreneblas: la arto ne superas la naturon, nur ĝin perfektigas. Sekve, la naturo kombinita kun la arto, kaj la arto kombinita kun la naturo, povas krei perfektegan poeton. Resume de miaj vortoj, mi aldonu, sinjoro hidalgo, ke via moŝto lasu vian filon iri, kien lia stelo lin vokas, ĉar se li estas bona studento, kion certe li estas, kaj se li sukcese atingis la unuan ŝtupon de la sciencoj, nome, la posedon de lingvoj, li ascendos per si mem ĝis la pinto de la homaj letroj, tre propraj al kavaliro bonstata, kaj tiel ornamaj, honoraj kaj prestiĝaj al li, kiel mitro al episkopo, aŭ kiel talaro al juĝisto. Via moŝto admonu vian filon, se li skribus satirojn damaĝajn al alies honoro: punu lin kaj disŝiru ilin; sed, se li verkus pecojn laŭ la stilo de Horacio, kie li ĝenerale kritikus la fivivon tiel elegante kiel la latina poeto, laŭdu lin: ĉar licas versi kontraŭ la envio kaj la enviuloj, kaj same kontraŭ la ceteraj fiinklinoj, se nur la poeto mencias nenies nomon, kvankam akzistas poetoj kapablaj elmeti sin al la risko suferi ekzilon en la insuloj de Ponto-Eŭksino por la plezuro eldiri malicaĵojn. Se la poeto ĉastas, ankaŭ liaj versoj ĉastos; la plumo estas la lingvo de la animo, kaj, kio fontas el la animo de la poeto, tion respegulas liaj verkoj; tiel do, kiam reĝoj kaj princoj vidas la mirindan arton poezian en ĉi homoj prudentaj, virtaj kaj seriozaj, ili ilin honoras, estimas kaj riĉigas, kaj eĉ kronas ilin per folioj de la arbo respektata de la fulmoj, [268] [268] La laŭro. kvazau indikante, ke la homoj, kies frunton honoras kaj ornamas tiaj kronoj, devas ricevi nenies ofendon.

Читать дальше
Тёмная тема
Сбросить

Интервал:

Закладка:

Сделать

Похожие книги на «La inĝenia hidalgo don Quijote de La Mancha»

Представляем Вашему вниманию похожие книги на «La inĝenia hidalgo don Quijote de La Mancha» списком для выбора. Мы отобрали схожую по названию и смыслу литературу в надежде предоставить читателям больше вариантов отыскать новые, интересные, ещё непрочитанные произведения.


Отзывы о книге «La inĝenia hidalgo don Quijote de La Mancha»

Обсуждение, отзывы о книге «La inĝenia hidalgo don Quijote de La Mancha» и просто собственные мнения читателей. Оставьте ваши комментарии, напишите, что Вы думаете о произведении, его смысле или главных героях. Укажите что конкретно понравилось, а что нет, и почему Вы так считаете.

x