—Ho vi, homo de eta fido! —respondis don Quijote—. Descendu, eljungu kaj faru laŭvole: baldaŭ vi vidos, ke vi vane laboris, kaj ke vi povis ŝpari al vi ĉi penon.
La ĉaristo sobiris kaj eljungis tre rapide, dum la leonisto kriis:
—La personoj ĉi tie atestu, ke mi apertas la kaĝojn kaj liberigas la leonojn devigite kaj kontraŭvole, kaj ke mi informas al ĉi sinjoro, ke ĉian difekton kaj damaĝon kaŭzotan de la leonoj, plus miaj salajro kaj impostoj oni debetos en lian konton. Viaj moŝtoj, sinjoroj, jam iru al pli sekura loko, ĉar, rilate al mi, mi certas, ke la leonoj ne turnos sin kontraŭ min.
La hidalgo en verdo petis denove la kavaliron rezigni tian frenezaĵon, kaj aldonis, ke entrepreni tiel grandan absurdon egalus defii la providencon. Don Quijote respondis, ke li scias kion li faras, kaj la alia insistis, dirante, ke li bone konsideru la aferon kaj ne trompiĝu.
—Nun, sinjoro —respondis don Quijote—, se vi ne volas ĉeesti tion, kio, laŭ via opinio, finiĝos tragedie, spronu vian ĉevalinon kaj prenu vin el la danĝero.
Aŭdinte tion, Sancho, kun larmoplenaj okuloj, petegis sian mastron rezigni ĉi aventuron, ĉar, kompare kun ĝi, la aventuro de la ventomuelejoj, la terura travivaĵo ĉe la ful-marteloj, kaj unuvorte, la tuto de la faroj de li plenumitaj en lia vivo, egalis al kisoj kaj karesoj.
—Atentu, sinjoro, —aldonis Sancho—, ke nenia ensorĉo ekzistas ĉi tie: inter la stangoj kaj tra la fendoj de la kaĝo mi vidis ungon de vera leono, kaj, se juĝi el tia ungo, la leono grandas pli ol montego.
—La timo —respondis don Quijote— igas vin vidi la ungon pli granda ol, almenaŭ, la duono de la mondo. Retiru vin kaj lasu min sola; kaj se mi mortos ĉi tie, jam vi scias nian oldan interkonsenton: vi iros al Dulcinea… kaj ne necesas, ke mi diru ion plian.
Li aldiris kelke da vortoj, kaj ili tute forigis de la ĉeestantoj la esperon, ke li fine rezignus sian frenezan projekton. La viro en la verda kapoto havis la ideon oponi al li; sed li vidis sin ne tiel bone armita, kaj krome pensis, ke li kondutus stulte disputante kun sencerbulo tiel plene freneza, kiel al li jam ŝajnis don Quijote. La kavaliro denove minacis kaj urĝis la leoniston aperti, kaj ĉe tio la hidalgo en verdo spronis la ĉevalinon, Sancho la azenon, la ĉaristo la mulojn, kaj ĉiuj klopodis distanciĝi kiel eble plej rapide de la ĉaro, antaŭ ol la leonoj elsaltus el la kaĝoj. Sancho jam priploris la morton de sia mastro, ĉar li ne dubis, ke ĉi-foje don Quijote pereos sub la ungoj de la leonoj. Li malbenis sian sorton kaj nomis fatala la horon, kiam li havis la ideon servi lin denove; sed, malgraŭ siaj ploroj kaj lamentoj, li ne forgesis frapi la azenon, por ke ĝi distanciĝu pli kaj pli de la ĉaro.
Kiam la leonisto vidis, ke la fuĝantoj jam troviĝas sufiĉe for, li ripetis siajn petojn kaj avertojn al don Quijote. Sed la kavaliro respondis, ke li jam aŭskultis ilin, ke li ne atentos pli da avertoj kaj petoj, ĉar ili donos nenian frukton, kaj ke oni ne plu perdu la tempon.
Dum la leonisto preparis sin por aperti la unuan kaĝon, don Quijote konsideris, ĉu li devus batali piede aŭ rajde, kaj fine, decidis batali piede, ĉar li timis, ke Rocinante teruriĝus, vidante la leonojn. Li saltis do de sur la ĉevalo, forĵetis la lancon, fiksis la ŝildon al la brako, elingis la glavon, kaj paŝon post paŝo, kun mirinda aŭdaco kaj kuraĝa koro iris ĝis antaŭ la ĉaro kaj haltis tie, rekomendante sin al Dio kaj al sia sinjorino Dulcinea.
Kaj oni notu ĉi tie, ke, kiam la aŭtoro de ĉi vera historio alvenis al ĉi epizodo, li ekkriis kaj diris: «Ho, brava kaj nekompareble kuraĝa don Quijote de La Mancha, spegulo, kie povas rigardi sin la kuraĝaj viroj de la mondo! Ho, dua kaj nova don Manuel de León, honoro kaj gloro de la hispanaj kavaliroj! Per kiaj vortoj mi rakontus ĉi teruran faron, aŭ per kiaj rezonoj mi igus ĝin kredebla al la futuraj epokoj? Kiaj laŭdoj povus respondi al via merito, eĉ se ili estus hiperboloj superaj al ĉiuj hiperboloj? Vi piede, vi sola, vi aŭdaca, vi grandanima, vi kun nur unu simpla glavo, ne el la famaj kaj tranĉaj de Toledo, kaj kun unu ŝildo el ne tre brila kaj pura ŝtalo, atendas la du plej sovaĝajn leonojn iam kreskintajn en la afrikaj savanoj. Viaj propraj heroaĵoj faru vian panegiron, kuraĝa manĉano, do, manke de vortoj por ilin laŭdi, mi prezentas ilin en ties tuta gloro».
Ĉi tie la aŭtoro finas sian eksklamacion kaj reprenas la fadenon de ĉi historio, dirante:
Kiam la leonisto vidis la hidalgon firma en sia sinteno, kaj komprenis, ke se li ne liberigus la leonon li altirus al si la danĝeran sekvon de la indigno de la kuraĝa kavaliro, li plene apertis la unuan kaĝon, kie, kiel jam dirite, troviĝis la virleono, kiu impresis pro sia eksterordinara grando kaj pro sia terura kaj minaca aspekto. Unue la besto ruliĝis en la kaĝo, eltiris la ungojn kaj sin streĉis en sia tuta longo; poste apertis la buŝon, oscedis longe, kaj, elpuŝinte preskaŭ du spanojn da lango, forlekis per ĝi la polvon el siaj okuloj kaj lavis al si la vizaĝon. Tion farinte, la leono elmetis la kapon el la kaĝo kaj rigardis ĉien kun okuloj ardaj kiel braĝoj: pozo kaj rigardo kapablaj teruri la temerarecon mem. Nur don Quijote observis atente la beston, dezirante, ke ĝi elsaltu el la ĉaro kaj venu en la atingo de liaj manoj, ĉar li havis la intencon dishaki ĝin en pecojn. Ĝis tia ekstremo lin puŝis lia neimagebla frenezo. Sed la nobla leono, pli sindetena ol aroganta, ne atendis ĉi infanan fanfaronaĵon, kaj, rigardinte al unu kaj al la alia flanko, kiel dirite, turnis la dorson, montris sian pugon al don Quijote kaj plej flegme kaj trankvile kuŝiĝis denove en la kaĝo. Ĉe tio don Quijote ordonis la leoniston frapi la beston, ke ĝi koleriĝu kaj eliru.
—Tion mi ne faros —respondis la leonisto— ĉar, se mi ĝin incitus, ĝi dispecigus min, la unuan. Via moŝto, sinjoro kavaliro, kontentiĝu per via ĵusa faro nesupereble kuraĝa, kaj ne defiu duafoje la sorton. La leono havas la pordon aperta, kaj povas decidi laŭvole, ĉu eliri, ĉu ne, sed, ĉar ĝi ne eliris ĝis nun, ĝi ne eliros en la tuta tago. La grando de via kuraĝo jam bone pruviĝis. Laŭ mia kompreno, neniu ĉampiono devas fari pli ol defii la malamikon kaj atendi lin en la batal-kampo. Se lia oponanto ne aperas, la infamio falas sur lin, kaj la defianto ricevas la honoron de la triumfo.
—Vi pravas —respondis don Quijote—. Fermu do la pordon, amiko, kaj atestu, kiom vi plej bone povas, ke ĉi tie okazis la jeno: vi apertis al la leono, mi atendis, la besto ne eliris, mi denove atendis, la leono ne volis ankoraŭ eliri kaj denove kuŝiĝis. Mi faris mian devon, ensorĉoj ne intervenu, kaj Dio helpu la juston, la veron kaj la aŭtentan kavalirismon. Fermu la pordon, mi ripetas, kaj dume mi signos al la forkurintoj, ke ili revenu kaj sciu de via buŝo ĉi faron.
La leonisto obeis, kaj don Quijote, fiksinte al la pinto de la lanco la tukon, per kiu li antaŭe forviŝis de sia vizaĝo la inundon de selakto, komencis laŭte voki al la aliaj, kiuj, en grupo pelata de la hidalgo en verdo, forkuris ankoraŭ kaj ĉiumomente turnis la kapon; sed Sancho atingis vidi la blankatukan signalon kaj diris:
—La diablo min prenu, se mia sinjoro ne venkis la sovaĝajn bestojn, ĉar li vokas nin.
Ĉiuj bridis, observis, ke don Quijote faras signojn al ili, kaj, perdante iom de sia timo, ili proksimiĝis iom post iom, ĝis ili povis aŭdi la voĉojn de don Quijote. Fine ili alvenis al la ĉaro, kaj tiam don Quijote diris al la ĉaristo:
—Frato, rejungu viajn mulojn kaj daŭrigu la vojaĝon; kaj vi, Sancho, donu unu or-eskudon al li kaj alian al la leonisto, rekompence por la tempo, kiun ili perdis pro mi.
—Tre volonte mi donos ilin —respondis Sancho—. Sed, kio okazis al la leonoj? Ĉu ili vivas ankoraŭ aŭ mortis?
Читать дальше