Oni kondukis la kavaliron en ĉambron, kie Sancho demetis lian armaĵon kaj lasis lin en ties valona kalsono kaj ĉamo-leda sajo tute grasecaj pro ilia frotado kun la pecoj de la armaĵo. Poste don Quijote surmetis al si Van-Dajkan kolumon ne amelitan kaj senpuntan, laŭ la maniero de la studentoj, paron da flavaj subŝuoj kaj alian paron da ŝuoj ciritaj, garnis sin per sia bona glavo pendanta de balteo el foka ledo (laŭdire li suferis dum multaj jaroj renan afekcion) [271] [271] Tial don Quijote uzas nun balteon, ne rekte kontaktan kun la renoj, anstataŭ portepeo.
kaj fine surŝultrigis al si senkapuĉan mantelon el bona drapo. Sed unue li lavis al si la vizaĝon kaj la kapon, uzante la akvon de kvin aŭ ses siteloj (ekzistas diferenco de opinioj pri la ĝusta nombro) sen ke la akvo perdus sian selaktan koloron, originantan el la frandemo de Sancho kaj el ties aĉeto de la misŝancaj kazeaĵoj, kiuj tiel blankigis lian mastron. Tiel vestita, kaj kun ĝentila kaj senĝena mieno, don Quijote pasis en alian ĉambron, kie la studento atendis lin por babili kun li, dum oni primetis la tablon, ĉar, ĉe la alveno de tiel nobela gasto, sinjorino doña Cristina volis montri, ke ŝi povas kaj scias regali ĉian vizitanton. Pli frue, kiam don Quijote demetis la armaĵon, don Lorenzo (tiel nomiĝis la filo de don Diego) havis la okazon demandi al sia patro:
—Kion diri pri ĉi kavaliro, kiun via moŝto prenis hejmen? Lia nomo, lia figuro, kaj lia aserto, ke li estas vaganta kavaliro, perpleksigas min kaj mian patrinon.
—Mi ne scias kion respondi, filo. Nur, ke mi vidis lin konduti kiel la plej granda frenezulo de ĉi mondo, kaj samtempe paroli tiel saĝe, ke liaj rezonoj forgesigas kaj nuligas liajn farojn; parolu al li kaj palpu la pulson de lia scio kaj, ĉar vi estas inteligenta, juĝu laŭ via propra kriterio, ĉu li frenezas aŭ ne, kvankam, se diri la veron, mi kredas, ke li havas en la kapo pli da frenezo ol da saĝo.
Ĉe tio don Lorenzo iris babili kun don Quijote, kiel dirite, kaj la kavaliro diris al li:
—La patro de via moŝto, sinjoro don Diego de Miranda, sciigis min pri via rara talento kaj subtila spirito, kaj ĉefe, ke vi estas granda poeto.
—Poeto, eble —respondis don Lorenzo—, sed granda, tute ne. Verdire, mi inklinas al la poezio kaj al la legado de bonaj poetoj; sed tio ne sufiĉas, por ke oni nomu min granda, kiel mia patro faras.
—Via modesto plaĉas al mi —diris don Quijote—, ĉar ĝenerale la poetoj arogantas kaj rigardas sin la plej grandaj de la mondo.
—Ne ekzistas regulo sen esceptoj —respondis don Lorenzo—. Eble troviĝas poetoj vere grandaj kaj tamen ne konsideras sin tiaj.
—Ne multaj —diris don Quijote—. Sed, super kiaj versoj laboras nun via moŝto? Via sinjoro patro sciigis al mi, ke kaŭze de ili vi nervozas kaj faras al vi zorgojn. Se temas pri glosado, mi iom kompetentas pri tia arto, kaj tre ŝatus aŭdi la versojn. Se vi destinas ilin al literatura konkurso, klopodu ricevi la duan premion, ĉar la unuan ĉiam oni donas konsiderante la influon aŭ la rangon; la vera merito ricevas la duan, do la trian oni devas konsideri la dua, kaj, laŭ ĉi kalkulo, la unua devus stari trialoke, same kiel okazas en la universitatoj, kiam oni atribuas la licenciojn. Malgraŭ ĉio, la nomo de la unua famiĝas.
—Ĝis nun, mi ne povus juĝi lin freneza —diris en si don Lorenzo—. Sed ni daŭrigu.
Kaj li demandis tiam:
—Ŝajnas, ke via moŝto sekvis diversajn kursojn. Kion vi studis?
—La vagantan kavalirismon —respondis don Quijote—. Ĝi estas tiel bona kiel la poezio, kaj eĉ du colojn pli bona.
—Mi ne konas tian sciencon —diris don Lorenzo—, kaj ĝis nun mi ne aŭdis pri ĝi.
—Temas pri scienco —respondis don Quijote— kie enfermiĝas tute aŭ pliparte la ceteraj konoj de la mondo, se konsideri, ke ĝia praktikanto devas esti juristo kaj koni la leĝojn de la justeco distribua kaj komuta, ke li povu doni al ĉiu persono, tion, kio al li apartenas kaj ŝuldiĝas; li devas esti teologo por klare ekspliki sian kristanan religion, kie ajn oni lin demandas pri ĝi; li devas esti kuracisto, ĉefe herbaristo, por rekoni, meze de la dezertoj kaj sovaĝejoj, la herbojn kapablajn resanigi vundojn, ĉar la vagantaj kavaliroj ne devas ĉiupaŝe serĉi personon, kiu kuracu ilin; li devas esti astronomo por scii per la steloj kiom da noktaj horoj pasis, kaj en kia klimato de la mondo li troviĝas; li devas scii matematikon, ĉar ĉiumomente li devas helpi sin per ĝi; kaj krom tio, ke la teologiaj kaj naturaj virtoj devas lin ornami, mi menciu, se paroli nun pri detaletoj, ke li devas ankaŭ scii naĝi kiel laŭdire naĝis fiŝo Nicolás aŭ Nicolao, [272] [272] Fabela fiŝ-homo ofte citata en verkoj renesancaj. Li tiel same loĝis en la maro kiel sur la tero kaj naĝis ofte de Sicilio al kontinenta Italujo.
hufumi ĉevalon kaj aranĝi ties harnison. Kaj rilate al la pli noblaj aferoj, jam menciitaj, li devas esti fidela al Dio kaj al sia damo, ĉasta en siaj pensoj, sincera en siaj vortoj, sindona en sia konduto, kuraĝa en siaj faroj, eltenema en siaj doloroj, donema al la paŭperaj kaj, fine, ĉampiono de la vero, eĉ se en ties defendo li perdus la vivon. Bona kavaliro vaganta devas esti dotita per ĉi grandaj kaj etaj kvalitoj, tiel do, sinjoro don Lorenzo, vidu, ke la kavalirismo ne instruas al siaj membroj sciojn de nazmukaj infanoj, kaj ke ĝi egalas al la plej sublimaj sciencoj lernataj en kolegioj kaj fakultatoj.
—Se tia, mi ne dubas, ke ĝi superas la ceterajn sciencojn —respondis don Lorenzo.
—Kiel, «se tia»? —demandis don Quijote.
—Mi volas diri —respondis don Lorenzo—, ke mi dubas, ĉu ekzistis aŭ ekzistas vagantaj kavaliroj kun tiel multaj virtoj.
—Kion mi asertas nun, mi jam diris antaŭe multe da fojoj. La pliparto de la homoj en ĉi mondo opinias, ke neniam ekzistis vagantaj kavaliroj, kaj, se la ĉielo ne plenumas miraklon por konvinki ilin pri la kontraŭo, fari ĉi-rilate ion alian tute vanus, kiel la sperto ofte montris al mi. Do mi ne volus klopodi nun eltiri vin el la eraro, kiun vi dividas kun la ĝenerala opinio; sed mi preĝos al la ĉielo, por ke vi vidu klare kaj komprenu, ke, en la pasintaj tempoj, la vagantaj kavaliroj utilis kaj necesis en la mondo, kaj ke nun, eĉ multe pli utilus, se ili aktivus; sed en la hodiaŭa mondo, kaj pro la pekemo de la homoj, triumfas la neniofarado, la pigro, la frandemo kaj la sinregalo.
—En la kapo de nia gasto jam zumas muŝo —diris en si don Lorenzo—. Sed li estas admirinda frenezulo, kaj mi stultus, se mi opinius alie.
Ĉi tie finiĝis ilia babilado, ĉar oni vokis ilin manĝi. Don Diego demandis al sia filo, kian konkludon li eltiris rilate al la mensa stato de la gasto, kaj don Lorenzo respondis:
—Ĉiuj kuracistoj kaj pelistoj de la mondo ne povus elkonduki lin el la korto de lia frenezo; sed li estas ŝanĝiĝema frenezulo, plena de lucidaj paŭzoj.
Oni sidiĝis ĉe la tablo, kaj la manĝo, pura, abunda kaj bongusta, estis tia, kian don Diego, kiel li antaŭe asertis sur la vojo, ĝenerale primetis por regalo de siaj gastoj. Sed plej plaĉis al don Quijote la mirinda silento, kvazaŭ kartuzia, reganta en la tuta domo. Oni demetis la tablotukon, donis dankon al Dio kaj akvon al la manoj, kaj tiam don Quijote insiste petis la junan don Lorenzo deklami la versojn de la literatura konkurso. Al tio li respondis:
—Mi legos mian gloson, por ne simili al certaj poetoj, kiuj ne konsentas legi siajn versojn, se oni petas ilin deklami, kaj, se ne petitaj, tiam ili vomadas senĉese siajn poemojn. Mi verkis la gloson nur por spertiĝi, sed ne esperas, ke ĝi ricevos ian premion.
—Unu saĝa amiko mia —respondis don Quijote— opiniis, ke ne valoras la penon komponi glosojn, ĉar, li diris, la gloso neniam povas adaptiĝi al la proponita teksto, kaj ĉiam, devias de la intenco kaj la celo de la temo glosenda. Li aldonis, ke la reguloj de la glos-arto tro severas, ke ili allasas nek demandajn formojn, nek «li diris» aŭ «li diros», nek la transformon de nomoj en verbojn, nek la ŝanĝon de senco, krom aliaj limigoj kaj restriktoj, kiel via moŝto certe scias.
Читать дальше