—Vere, sinjoro don Quijote —diris don Lorenzo—, plaĉus al mi vidi vin foje fali en ian gravan eraron. Sed ne eblas, ĉar vi forglitas el inter miaj manoj kiel angilo.
—Mi ne komprenas kion vi volas diri per tio, ke mi forglitas el inter la manoj.
—Siatempe mi klarigos ĝin al vi —respondis don Lorenzo—. Sed nun, bonvolu atenti la gloson, kiu tekstas jene:
De «mi estis» al «mi estas»
sama stato regu plue;
aŭ ke jam alvenu frue
kio en «mi estos» nestas.
Ĉar forpasas ĉio fine,
ankaŭ pasis la feliĉo,
kiun grandan laŭdestine
mi ĝuadis en sufiĉo,
dum mi vivas nun ruine.
De tre longe jam mi restas
ĉe piedoj viaj, Fato,
sed laŭŝajne vi siestas,
ĉar revenas ne la stato
de «mi estis» al «mi estas».
Min ne trafu nova gloro,
aŭ plezuro aŭ kontento,
aŭ triumfo aŭ honoro,
sed nur la iama sento
nun hantanta kun doloro.
Se vi Sorto, kontribue,
per redono de l’ paseo
min favorus, sciu, ĝue
klamus mi kun spontaneo:
sama stato regu plue.
La neeblon mi deziras:
la paseo, ĉar jam morta,
ne returnan vojon irus,
eĉ se povo la plej forta
tion volus kaj aspirus.
Tempo kuras, pasas flue,
flugas, hastas ĉioŝova,
kaj erarus kontinue
kiu volus ĝin senmova
aŭ ke jam alvenu frue.
Vivi en perpleks’ mizera
kun espero kaj kun timo
estas kvazaŭ morto vera.
Preferindas do la fino
al la vivo plensufera.
Al mi plej konvene estas
morti jam; sed la teruro
super la konven’ majestas,
diras eĉ ne per susuro
kio en «mi estos» nestas.
Kiam don Lorenzo finis la gloson, don Quijote stariĝis, prenis lian dekstran manon kaj diris per voĉo laŭta, preskaŭ kria:
—Laŭdatu la alta ĉielo, nobla junulo! Vi estas la plej bona poeto de la mondo kaj meritas porti laŭrkronon, ne de Ĉipro aŭ de Gaeta, kiel diris certa poeto, kies animon Dio indulgu, sed de la akademioj de Ateno, se ili ekzistus hodiaŭ, kaj de la nunaj de Parizo, Bolonjo kaj Salamanca! La ĉielo disponu, ke Febo trapiku per siaj sagoj la korpon de la juĝistoj, kiuj rifuzos al vi la unuan premion, kaj ke la muzoj neniam transpasu la sojlon de iliaj hejmoj! Bonvolu, sinjoro, se vi deziras, deklami kelke de viaj versoj maĵoraj, ĉar mi volus palpi la pulson de via admirinda genio en ties diversaj partoj.
Ĉu ne amuze, ke, laŭdire, don Lorenzo aŭskultis kun plezuro la laŭdon de don Quijote, kvankam li konsideris la kavaliron freneza? Ho, forto de la flato! Kiel vi vastas, kaj kiel fore distas la limoj de via agrabla regno! Don Lorenzo konfirmis ĉi veron, ĉar, cedante al la peto de don Quijote, li deklamis la jenan soneton pri la fabelo aŭ historio de Piramo kaj Tisbe:
La muron rompis la pucelo bela,
kiu la koron de Piramo ŝiris;
de Ĉipro, Amo flugilbate iris
al tiu breĉo streta kaj fabela.
Parolis nur silento tim-rivela,
ĉar voĉoj tra la breĉo ne sin tiris;
sed ja la koroj: ilin Am’ inspiris,
eterne ĉio-solva, bar-dispela.
En ŝi tro kreskas la deziro ama
kaj jam kun hasta, senprudenta koro,
la kompatinda en la morton drivas.
Afero stranga! Per la glavo sama
kaj per la samaj tombo kaj memoro
la paro mortis, kuŝas kaj plu vivas.
—Benata estu Dio! —diris don Quijote, aŭskultinte la soneton de don Lorenzo—. Inter la senfina nombro da poetoj de seka inspiro vivantaj en la mondo, elstaras la poezia talento da via moŝto, se juĝi la arton de via soneto!
Don Quijote gastis kvar tagojn ĉe don Diego, kie oni lin bele regaladis; ĉe la fino de la dirita tempo, li petis de don Diego permeson por foriri, dankis lin pro ties favoroj kaj pro tio, ke oni lin tiel afable akceptis; sed li aldonis, ke ne konvenas al la vagantaj kavaliroj dediĉi multe da horoj al la neniofarado kaj al la sinregalo, ke li volas denove iri plenumi sian devon serĉante aventurojn, abundajn laŭdire en la regiono. Tiel li pasigus la tempon, ĝis okazus la turniroj en Zaragoza, kien li rekte irus; tamen li intencis unue penetri en la kavernon de Montesinos, pri kies interno oni rakontis en la regiono tiom da mirindaj historioj, kaj samtempe li esplorus kaj eltrovus la originon kaj la veran fonton de la sep lagoj ordinare nomataj «lagoj de Ruidera».
Don Diego kaj lia filo gratulis lin pro ties nobla decido, petis lin preni de ilia hejmo kaj bieno ĉion, kion li volus, ĉar ili plej plezure servus lin pro lia persona merito kaj pro lia honora profesio.
Alvenis fine la tago de la foriro, havigante ĝojon al don Quijote, sed triston kaj zorgon al Sancho Panza, tial, ke tre plaĉis al li la abundo reganta ĉe don Diego, kaj nur kontraŭvole li pretis reveni al la malsato kutima en la arbaroj kaj dezertaj lokoj kaj al la magra viktualio de sia mizere provizita ŝarĝo-selo. Sed li plenŝtopis ĝin per ĉio, kion li konsideris necesa, kaj poste, en la momento de la adiaŭo, don Quijote diris al don Lorenzo:
—Mi ne scias, ĉu mi jam diris al vi, kaj se jes mi ripetas ĝin, ke se via moŝto volus ŝpari al vi penadon kaj krutaĵojn sur la vojo al la neatingebla pinto, kie staras la templo de la Famo, vi devus nur devii de la nur iom streta pado de la poezio kaj sekvi la plej stretan en la mondo, la padon de la vaganta kavalirismo, sed ĉe kies fino vi povus fariĝi imperiestro en palpebruma daŭro.
Per tiaj vortoj don Quijote fine dispelis ajnan dubon, kiu povus ekzisti pri lia freneza stato, des pli kiam li aldonis:
—Dio scias, ke al mi tre plaĉus preni don Lorenzon kun mi por instrui lin, kiel oni devas indulge trakti la humilan kaj submeti kaj treti la orgojlan, konforme al la virtoj propraj al mia profesio. Sed tial, ke pro sia juna aĝo kaj sia laŭdinda verkado li ne povus min akompani, mi kontentiĝas asertante al li, ke li povos akiri al si famon kiel poeto, se li atentas kaj sekvas la opinion de la aliaj, prefere al la propra, ĉar ne ekzistas patro aŭ patrino kapabla trovi sian filon turpa, des malpli kiam temas pri filoj de la cerbo.
La patro kaj la filo denove miris je la mikso de saĝo kaj folo en la diroj de don Quijote kaj je lia obstino dediĉi sin al la unika celo de siaj klopodoj, t.e. al sia misfortuna aventurado. Ili ripetis al li sian servopretecon kaj komplimentojn, kaj poste, adiaŭinte la sinjorinon de la kastelo, don Quijote sur Rocinante, kaj Sancho sur la azeno, rajdis for.
Kie oni rakontas la aventuron de enamiĝinta paŝtisto, kun aliaj vere amuzaj eventoj
Don Quijote troviĝis ankoraŭ je eta distanco de la vilaĝo de don Diego, kiam li renkontis du virojn kun aspekto de pastroj aŭ studentoj, [273] [273] Oni memoru, ke, en la epoko de Cervantes, tre similis la kostumoj pastraj kaj studentaj.
kaj du kampulojn; la kvar rajdis sur kvar azeninoj; unu el la studentoj portis, envolvitajn en peco el verda lino uzata kiel vojaĝosako, ion similan al drapo skarlata kaj du parojn da trikitaj ŝtrumpoj; la alia studento havis nur unu novan paron da skermaj rapiroj kun ties ledaj pintingoj. La kampuloj portis kun si kelke da diversaj varoj montrantaj, ke ambaŭ aĉetis ilin en ia granda urbo kaj ilin transportas al sia vilaĝo. La studentoj kaj la kampuloj tiom miris je la hidalgo, kiom ordinare la personoj vidintaj lin por la unua fojo, kaj deziregis scii kiu estas tiel eksterordinara vivo.
Don Quijote ilin salutis kaj, sciiĝinte, ke ili sekvas lian propran vojon, proponis al ili sian kompanion kaj petis ilin moderigi sian iron, ĉar iliaj azeninoj pli rapidis ol lia ĉevalo. Poste, komplezeme, li skize rakontis al ili pri si mem kaj pri sia ofico kaj profesio de vaganta kavaliro, aldonante, ke li serĉas aventurojn ĉie en la mondo, ke li havas la nomon don Quijote de La Mancha kaj la alnomon Kavaliro de La Leonoj.
Читать дальше