—De tiu branĉo-volbo venas forta odoro multe pli propra al rostitaj grivoj ol al narcisoj kaj timianoj, se mi ne trompiĝas; edziĝa festo komenciĝanta per tiaj odoroj sendube indikas riĉon kaj abundon.
—Jam fermu la buŝon, glutema —admonis don Quijote—. Nun ni iru ĉeesti la ceremonion por vidi kion faros la disdegnata Basilio.
—Li faru laŭplaĉe —respondis Sancho—. Se li estus riĉa, li edziĝus al Quiteria. Kia stultaĵo, havi eĉ ne unu soldon kaj voli edziĝi super la nuboj! Je Dio, sinjoro, mi opinias, ke la paŭperaj devas kontentiĝi per io ajn kaj ne peti de ulmo pirojn. Mi vetus unu el miaj brakoj, ke Camacho povas kovri Basilion per oraj moneroj; kaj se tiel, kaj nedubeble tiel estas, Quiteria tro stultus, se ŝi rifuzus la juvelojn kaj garnojn al ŝi donitajn kaj donotajn de Camacho, kaj preferus la stango-ĵeton kaj la skermadon de Basilio. En la taverno oni ne donas kruĉon da vino por bona stango-ĵeto aŭ por lerta finto de rapiro, t. e. por scioj kaj talentoj ne vendeblaj, eĉ se ilin posedus grafo Dirlos. [278] [278] Unu el la fabelaj herooj plej popularaj de la kavaliraj romancoj.
Sed, kiam tiaj talentoj garnas viron riĉan, mi dezirus, ke mia vivo estus tiel estiminda, kiel estimindaj ili ŝajnas. Nur sur solidaj fundamentoj oni povas konstrui solidan domon, kaj la plej solida fundamento kaj bazo de ĉi mondo estas la mono.
—Je Dio, Sancho —interrompis lin don Quijote—. Jam metu finon al via litanio. Mi kredas, ke, se oni lasus vin elbabili ĉion, kion vi komencas ĉiumomente, mankus al vi tempo por manĝi kaj dormi. Vi uzas vian tutan tempon nur por paroli.
—Se via moŝto havus bonan memoron —respondis Sancho—, vi memorus nun la klaŭzojn de la interkonsento, kiun ni faris antaŭ ol ni elvagis de nia hejmo ĉi lastan fojon. Unu el la klaŭzoj diras, ke mi rajtas paroli kiom mi volas, kondiĉe ke mi traktu nenion kontraŭ aliaj personoj aŭ kontraŭ via moŝto. Kaj mi kredas, ke ĝis nun mi observas la klaŭzon.
—Mi ne memoras pri tia klaŭzo —diris don Quijote—. Sed, eĉ se vi pravus, mi nun deziras, ke vi silentu kaj sekvu min. La instrumentoj aŭditaj hieraŭ nokte jam komencas animi ĉi valon. Certe la edziĝo okazos, ne en la varmo de la posttagmezo, sed en la freŝo de la mateno.
Sancho, obeante la ordonon de sia mastro, metis la selon sur Rocinante kaj la ŝarĝo-selon sur la azenon; poste la du viroj ekrajdis kaj, paŝon post paŝo, eniris en la branĉo-volbon. Antaŭ la okuloj de Sancho montriĝis unue, trapikita per kompleta trunko de ulmo, tuta bovido, kiu rostiĝadis super la flamoj de eta monto de ligno; ses marmitoj, starantaj ĉirkaŭ la fajro, certe ne prenis sian formon en la komuna muldilo de la ordinaraj marmitoj, ĉar temis pri ses duonĵaroj kun sufiĉa spaco por enteni, ĉiu el ili, buĉejon plenan de viando; ne strange do, ke ili glutis kaj enfermis en si, sen videbla peno, tutajn ŝafojn, kvazaŭ kolombidojn. En nekalkulebla nombro, leporoj jam sen haŭto, kaj senplumaj kokinoj pendis de la branĉoj kaj atendis esti baldaŭ sepultitaj en la marmitojn; same ne kalkuleblis birdoj kaj ĉasaĵoj pendigitaj sur la arboj, ke ili fridiĝu. Sancho kalkulis, ke tie troviĝas pli ol sesdek vinsakoj, ĉiu kapabla enteni pli ol kvindek pindojn, kaj —kiel poste vidiĝis— plenaj de bonega vino. Stakoj da blankaj panoj staris simile al la montetoj da tritiko troveblaj en la draŝejoj. La fromaĝoj, metitaj unuj sur aliaj, kiel brikoj, formis muron, kaj en du kaldronoj kun oleo, pli grandaj ol la tinoj de tinkturejo, fritiĝis farunaĵoj poste elprenataj per fortaj ŝoveliloj kaj mergataj en alian apudan kaldronon plenan de varma mielo. La gekuiristoj superis la nombron de kvindek, ĉiuj puraj, diligentaj kaj gajaj. En la disstreĉitan ventron, jam rekruditan, de la rostiĝanta bovido, oni antaŭe metis dekduon da molaj kaj etaj suĉ-porkidoj, por ke ĝi iĝu pli bongusta kaj facile maĉebla.
Ŝajnis, ke la divers-specajn kondimentojn oni akiris, ne per funtoj, sed per buŝeloj, ĉar ili montriĝis ĝis super la rando de granda kofro. Unuvorte, la viktualio por ĉi edziĝo estis rustika, sed sufiĉe abunda por nutri armeon.
Ĉion rigardis Sancho Panza, ĉion li gapis, ĉion li volis. Lia deziro ekscitiĝis kaj kapitulacis antaŭ la marmitoj, kaj volontege li prenus el ili bonan plenteleron; poste lia volo submetiĝis al la vin-sakoj kaj fine al la produktoj de la pato, se oni povas doni la nomon pato al tiel ronde vastaj kaldronoj; sekve, nekapabla plu elteni, kaj sen ke li povus fari alion, li proksimiĝis al unu el la diligentaj kuiristoj kaj petis kun ĝentilaj kaj malsataj vortoj, ke oni permesu lin trempi pecon da seka pano en unu el la marmitoj.
—Frato —respondis la kuiristo—. Dank’ al la riĉa Camacho, la malsato havas nenian povon super la hodiaŭa tago. Deseliĝu, vidu ĉu ie troviĝas ajna kulerego, elŝaŭmigu unu du kokinojn, kaj ili faru al vi bonon en la stomako.
—Mi vidas nenian kuleron —respondis Sancho.
—Atentu do —diris la kuiristo—. Je Dio, kiel hezitema kaj delikataĉa ulo vi estas!
Kaj, tion dirante, li prenis grandan kuir-poton, ĝin enpuŝis en unu el la duonĵaroj, kaj denove eltiris ĝin kun tri kokinoj kaj du anseroj.
—Prenu, amiko, kaj gustumu ĉi pecetojn kiel anticipon de la ĉefa manĝo.
—Mi havas nenion por ilin kunporti.
—Nu, prenu ilin kun la poto —respondis la kuiristo—. La riĉo kaj la kontento de Camacho ĉion provizas.
Dum Sancho okupiĝis tiel, don Quijote rigardis la eniron, en la branĉo-volbon, de dek du kampuloj en festaj kostumoj; ili rajdis sur dek du belegaj ĉevalinoj garnitaj per ĉarmaj harnisoj kaj per multaj tintiloj sur la brusto-rimenoj. La kampuloj galopis en kompakta grupo, kaj ne unu fojon sed multajn, la longon de la herbejo, kriante en gaja tumulto:
—Longe vivu Camacho kaj Quiteria! Li estas tiel riĉa, kiel ŝi bela; kaj ŝi belas pli ol la aliaj virinoj de la mondo.
Aŭdante tion, don Quijote diris en si:
—Oni klare vidas, ke ili ne konas mian Dulcinea de El Toboso; alie, ili ne farus tiom da laŭdoj al ĉi Quiteria.
Iom poste, de diversaj lokoj komencis eniri en la branĉo-volbon multaj danco-grupoj, inter ili unu el glavo-dancantoj formita de dudek kvar junuloj de brava kaj gracie aroganta aspekto, vestitaj per tre delikataj kaj blankaj toloj kaj portantaj buntajn kaptukojn el fajna silko. Unu el la surĉevalinaj kampuloj demandis al la gvidanto de la danco-grupo, junulo tre vigla, ĉu iu el la dancantoj vundiĝis.
—Ĝis nun, ne, dank’ al Dio. Ni ĉiuj bone fartas —respondis la junulo.
Tuj poste li miksiĝis kun siaj kompanoj kaj tiel lerte komencis sin turni dance, ke, kvankam don Quijote ofte vidis tiajn spektaklojn, li konfesis en si, ke neniam antaŭe li ĉeestis tiel belan dancon.
Same plaĉis al li alia danco plenumita de belegaj puceloj, tiel junaj, ke, ŝajne, la plej aĝa havis ne pli ol dek ok jarojn, kaj la malplej aĝa, dek kvar. Ili ĉiuj portis verdajn robojn, kaj ilia hararo, parte plektita, parte libera, tiel brile blondis, ke la kapoj, kronitaj per girlandoj el jasmenoj, rozoj, amarantoj kaj loniceroj facile rivalus kun la suno mem. Ilin gvidis respektinda oldulo kaj maturaĝa matrono pli leĝeraj kaj facilmovaj ol oni povus supozi, konsiderante ilian aĝon. La puceloj dancis laŭ la takto de Zamora sak-ŝalmo kaj kun siaj honestaj rigardoj kaj mienoj kaj leĝeraj piedoj montriĝis la plej spertaj danculinoj de la mondo.
Post ili aperis alia danco-grupo el la konataj sub la nomo de «spektaklo kun paroloj». Ĝin formis ok nimfoj en du vicoj; unu vicon gvidis la dio Kupido, la alian la Intereso. Kupidon ornamis flugiloj, arko, sagoj kaj sagujo, kaj la Intereso portis buntan robon silkan kaj oran. La nimfoj akompanantaj Kupidon portis sur la dorso siajn respektivajn nomojn skribitajn per grandaj literoj en blankaj pergamenoj. Poezio nomiĝis la unua; Saĝo la dua; Bona familio la tria; Kuraĝo la kvara. La sekvantinoj de la Intereso portis same siajn nomojn: Oferemo , legiĝis sur la unua; Donaco sur la dua; Trezoro sur la tria, kaj Paca posedo sur la kvara. Ĉe la antaŭo de la grupo iris ligna kastelo trenata de kvar sovaĝuloj kovritaj per hedero kaj en kanabaj toloj verde tinkturitaj, kaj la kvar vidiĝis tiel kvazaŭ-veraj, ke Sancho preskaŭ teruriĝis ĉe ilia aspekto. Sur la fasado de la kastelo kaj sur ties tri aliaj flankoj legiĝis la jeno: Kastelo de la Pudoro ; kvar lertaj ludantoj de tamburetoj kaj flutoj komencis muziki kaj, laŭ ilia takto, Kupido ekdancis kaj, farinte du turnojn, levis la okulojn, streĉis la arkon kaj celante al pucelo staranta inter la kreneloj de la kastelo, diris al ŝi:
Читать дальше