Estas mi potenca dio
en ĉielo kaj sur tero,
en la maro, super ĉio,
eĉ en hida la infero
kaj ties teritorio.
Mi neniam spertas timon:
kion volas mi, mi povas,
eĉ se mi neeblon trovas.
Mi trapasas ĉian limon,
estras, metas kaj forŝovas…
Fininte la koplon, li pafis sagon super la kastelon kaj sin retiris al sia loko. Poste elpaŝis la Intereso, faris same du turnojn, silentiĝis la tamburetoj, kaj li diris:
Povas mi pli ol Amoro,
kvankam ĉiam li min gvidas.
Mia familia gloro
super ĉies glor’ prezidas,
ĉar ĝin vartis Di-favoro.
Jen mi staras, l’ Intereso;
etan bonon mi inspiras,
sed sen mi nenio iras.
Tia estas mi sen ĉeso,
prenu min, se vi deziras.
Retiris sin la Intereso, elpaŝis la Poezio, faris siajn turnojn, kiel la aliaj, kaj, kun la okuloj fiksitaj sur la junulino de la kastelo, diris:
En dolĉegaj epitetoj
la dolĉega poezio
per la plumoj de poetoj
laŭdas vin kun emocio,
vin portretas mil sonetoj.
Se bonŝance vin ne ĝenos,
ke mi daŭre vin prilaŭdos
dum enviulinoj paŭtos,
al la famo mi vin prenos,
oni ĉie pri vi aŭdos.
La Poezio iris flanken, la Oferemo elpaŝis el la grupo de la Intereso kaj, farinte siajn turnojn, diris:
Oni nomas oferemo,
doni per prudenta saĝo,
forkurante de l’ ekstremo
prodigadi sen domaĝo
aŭ avari eĉ kun peno.
Sed mi, por vin prikantadi,
estos de nun pli prodiga
kaŭze de la Am’ instiga,
kiu ŝatas plenparadi
oferema, ne pekiga.
Laŭ ĉi sama maniero elpaŝis kaj sin retiris la figuroj de ambaŭ grupoj, kaj ĉiu faris siajn turnojn kaj deklamis sian poemon. El la poemoj, kelkaj estis belaj kaj aliaj ridindaj, sed don Quijote, kiu havis bonan memoron, retenis nur la versojn menciitajn. Poste, la dancantoj miksiĝis, farante kaj rompante siajn rondojn plej gracie, facile kaj gaje, kaj, kiam Kupido pasis antaŭ la kastelo, li pafis alten siajn sagojn, sed la Intereso respondis bombante lin per orkoloraj buloj. Fine, dancinte sufiĉe longan tempon, la Intereso elprenis burson faritan el la stria felo de granda kato, ŝajne plenan de mono, kaj ĵetis ĝin kontraŭ la kastelo, kies tabuloj, kaŭze de la frapo, skuiĝis kaj disfalis, lasante la pucelon neŝirmita kaj sen defendo. La Intereso proksimiĝis al ŝi kun sia grupo, kaj ĵetis ĉirkaŭ ŝian kolon grandan oran ĉenon, kvazaŭ oni kaptus, submetus kaj sklavigus ŝin. Tion vidante, Kupido kaj liaj kompanoj ŝajnigis savi ŝin el la manoj de la Intereso, farante siajn dancajn movojn laŭ la takto de la tamburetoj. La sovaĝuloj interpacigis la du grupojn, rapide remetis kaj denove fiksis la tabulojn de la kastelo, la pucelo enfermis sin en ĝi, kiel antaŭe, kaj per tio finiĝis la danco ĉe la granda plezuro de la spektantoj.
Don Quijote demandis al unu el la nimfoj, ĉu ŝi scias, kiu elpensis kaj aranĝis la spektaklon. Ŝi respondis, ke tion faris unu kleriko de la vilaĝo, tre talenta por tiaj aferoj.
—Mi vetus —diris don Quijote—, ke tiu kleriko aŭ bakalaŭro estas pli granda amiko de Camacho ol de Basilio, kaj ke li eminentas en la satira arto pli ol en la eklezia scienco. Kiel bele li aludis per la spektaklo la sciojn de Basilio kaj la riĉon de Camacho!
Ĉion aŭskultinte, Sancho diris:
—La reĝo estu mia koko. [279] [279] Mi staru ĉe la plej potenca. Esprimo prenita el la terminologio de la malnovaj koko-luktoj.
Mi vetas por Camacho.
—Oni klare vidas, Sancho —respondis don Quijote—, ke vi estas unu el tiuj kampuloj ĉiam dirantaj: Vivu longe la venkinto!
—Mi ne scias kio mi estas —diris Sancho—. Sed mi bone scias, ke el la marmitoj de Basilio neniam mi eltirus tiel elegantan ŝaŭmon, kiel el la ĵaroj de Camacho.
Kaj, tion dirante, li montris al sia mastro la poton plenan de kokinoj kaj anseroj. Poste li prenis unu kokinon kaj komencis manĝi kun granda senĝeno kaj apetito.
—Al la diablo la scioj de Basilio! —li diris—. Homo pli valoras, ju pli da havo li trezoras. Kiel diris avino mia, nur du familioj ekzistas en la mondo: la havanta kaj la ne havanta. Ŝi ĉiam preferis la havantan, kaj en la nuna tempo, mia sinjoro don Quijote, oni pli atentas la havon ol la scion. Azeno kovrita per oro aspektas pli bele ol ĉevalo kun ŝarĝo-selo. Tiel do, mi insistas, ke mi partianiĝas por Camacho, en kies potoj abundas ŝaŭmaj bagateloj kiel anseroj, kokinoj, leporoj kaj kunikloj, dum en la potoj de Basilio apenaŭ oni trovus, se ion, akvecan kaĉon.
—Ĉu vi jam finis vian litanion, Sancho? —demandis don Quijote.
—Mi finas, ĉar mi vidas, ke via moŝto ĉagreniĝas de miaj vortoj —respondis Sancho—. Sed mi havas temon por paroli ankoraŭ dum tri tagoj.
—Dio volu, Sancho, ke mi vidu vin muta, antaŭ ol mi mortos.
—Se konsideri, kiel ni vivas, mi estos jam maĉanta koton, [280] [280] Maĉi koton: kuŝi mortinta.
kiam vi mortos; tiam, mi tiel mutos, ke eble mi parolos eĉ ne unu vorton ĝis la fino de la mondo aŭ, almenaŭ, ĝis la tago de la lasta juĝo.
—Eĉ se tiel, Sancho —diris don Quijote—, neniam via silentado egalos al la longo de via parolfluo pasea, nuna kaj futura; des pli, ke, laŭ la leĝoj de la naturo, mi supozas, ke mi mortos antaŭ ol vi, do mi ne havas la esperon vidi vin silenta, eĉ ne, almenaŭ, kiam vi trinkas aŭ dormas.
—Je Dio, sinjoro —respondis Sancho—, oni ne devas fidi la Senkarnan, mi volas diri la Morton, ĉar ĝi tiel devoras la ŝafidon kiel la ŝafon; kaj mi aŭdis nian pastron diri, ke per la samaj paŝoj ĝi iras en la altaj turoj de la reĝoj kaj en la humilaj kabanoj de kampulo. Ĝi montriĝas pli potenca ol delikata, akceptas kaj devoras ĉion sennaŭze kaj ŝtopas sian sakon per homoj de ĉia aĝo kaj rango. Ĝi estas falĉisto ne dormanta, laboras senĉese kaj falĉas la verdan herbon same kiel la sekan; kaj ŝajnas, ke, anstataŭ maĉi, ĝi glutas kion ajn ĝi trovas antaŭ si, ĉar ĝi havas hundan apetiton kaj neniam satiĝas. Kaj, kvankam ĝi ne havas ventron, ĝi ŝajnas suferi hidropson kaj avidas trinki nur la vivon de la vivantoj, kiel oni trinkas kruĉon da frida akvo.
—Sufiĉe jam, Sancho —interrompis don Quijote—. Haltu en viaj bonaj frazoj kaj ne risku fali. Vere, per viaj rustikaj esprimoj vi parolas pri la morto tiel trafe kiel bona predikisto. Mi diras, Sancho, ke se via diskreteco egalus al via natura talento, vi povus iri tra la mondo bele predikante de la kirkaj katedroj.
—Kiu bone vivas, bone predikas —respondis Sancho—, kaj mi ne konas alian teologion.
—Vi ne bezonas ĝin —diris don Quijote—. Sed, konsiderante, ke en la timo al Dio troviĝas la komenco de la saĝo, mi ne tute komprenas, kiel vi tiel multe scias, kvankam vi pli timas ajnan lacerton ol Dion.
—Opiniu pri viaj kavaliraĵoj, sinjoro, kaj ne faru al vi la zorgon juĝi alies timon aŭ kuraĝon, ĉar mi sentas tiel respektan timon al Dio kiel la ceteraj personoj. Via moŝto permesu, ke mi manĝu en unu momento ĉi bagatelojn, ĉar ĉio alia konsistas nur el vanaj vortoj, pri kiuj ni respondos en la transa vivo.
Kaj, tion dirinte, li komencis ataki denove sian poton kun tia entuziasmo, ke ĝi vekis la apetiton de don Quijote; kaj sendube lia mastro helpus lin, se ne detenus lin de tio unu evento tuj sekve rakontenda.
Daŭrigo de la edziĝo de Camacho kun aliaj interesaj eventoj
Dum don Quijote kaj Sancho parolis, kiel menciite en la antaŭa ĉapitro, aŭdiĝis laŭtaj voĉoj kaj bruo venantaj de la surĉevalinaj viroj, kiuj krie kaj tumulte galopis renkonte al la gefianĉoj. La geedziĝontojn ĉirkaŭis mil specoj de instrumentoj kaj akompanis la pastro, la membroj de la du familioj kaj la gravuloj de la proksimaj vilaĝoj, ĉiuj en festaj kostumoj. Sancho, vidante la fianĉinon, diris:
Читать дальше