—Per la ĉielo, ŝi portas veston, ne de kampulino, sed de eleganta damo de la reĝa palaco! Je Dio, anstataŭ la medaloj kutimaj en ĉi ceremonioj ŝi portas riĉan koral-kolieron, kaj ne verdan drapon el Cuenca, sed plej suplan veluron. Kaj kia falbalo el blanka tolo! Ĉu vere tolo? Mi ĵurus, ke ĝi estas sateno! Kaj rimarku ŝiajn manojn, garnitajn per jadaj ringoj! La diablo min prenu, ne estas jadaj, sed oraj, vere oraj ringoj kun perloj blankaj kiel lakto, ĉiu sendube valoranta unu okulon de la vizaĝo! Ho la putineto! Kaj kiaj haroj! Se ili ne estas falsaj, neniam antaŭe mi vidis aliajn tiel longajn kaj blondajn! Sed kion diri pri ŝia figuro kaj gracio? Ĉu ŝi ne kompareblas al fleksebla palmo ŝarĝita de daktil-grapoloj? Ja, al ili similas la juveloj pendantaj de ŝiaj haroj kaj gorĝo! Mi ĵuras je mia animo, ke ŝi estas brava bubino, vere inda kuŝi en nupta lito!
Don Quijote ridis je la rustikaj laŭdoj de Sancho Panza, sed pensis, ke li neniam antaŭe vidis tiel belan virinon, ne escepti lian sinjorinon Dulcinea de El Toboso.
La bela Quiteria vidiĝis iom pala, eble kaŭze de la mava nokto, kiu ordinare pasas la fianĉinoj, preparante sin por sia sekvantataga nupto. La grupo sin direktis al alta trabaĵo, staranta ĉe angulo de la herbejo kaj ornamita per tapiŝoj kaj branĉoj, kie okazus la edziĝa ceremonio, kaj de kie oni spektus la dancojn kaj amuzojn. Alvenante tien, ili aŭdis post si fortan voĉon krii:
—Atendu momenton, vi, homoj hastaj kaj senkonsideraj!
Ĉe tiaj voĉo kaj vortoj turniĝis ĉies kapoj, kaj oni vidis, ke la krianto estas viro en nigra sajo kun silkaj pecoj ruĝaj surkruditaj en formo de flamoj. Li havis sur la kapo kronon el folioj de funebra cipreso kaj tenis en la mano grandan bastonon. Kiam li proksimiĝis, ĉiuj rekonis en li bravan Basilio, kaj atendis senspire la sekvojn de liaj voĉoj kaj paroloj, timante, ke lia alveno en ĉi momento alportus nenion bonan.
Li fine alvenis, laca kaj anhela, haltis antaŭ la gefianĉoj, enpikis en la teron la bastonon, kiu havis ŝtalan pinton, kaj poste, kun ŝanĝiĝanta koloro kaj fiksante la rigardon sur Quiteria, diris en trema kaj raŭka tono:
—Vi bone scias, sendanka Quiteria, ke, laŭ la sankta leĝo de ni sekvata, vi ne povas preni al vi alian edzon, dum mi vivas; kaj vi same scias, ke, atendante, ke la tempo kaj miaj klopodoj pligrandigu mian havon, mi ne ĉesis gardi la respekton ŝuldatan al via honoro; sed vi turnis la dorson al via devo reciproki mian ĉastan amon, kaj volas, ke mia apartenaĵon mastru alia persono, kies havo donas al li nur riĉon, sed ankaŭ feliĉon. Kaj, por ke lia fortuno estu plena kaj kompleta (ne ĉar mi pensas, ke li meritas ĝin, sed ĉar plaĉas al la ĉielo lin favori) mi detruos per propra mano la obstaklon, kiu povus oponi al lia feliĉo, formetanta min el via vojo. Vivu, vivu la riĉa Camacho kaj la sendanka Quiteria dum longaj kaj feliĉaj jaroj! Kaj mortu la povra Basilio, kies mizero detranĉis la flugilojn de lia feliĉo kaj metos lin en la tombon!
Kaj, tion dirante, li ekpremis kaj tiris la bastonon fiksitan al la tero, sed ĝi restis senmova, rivelante, ke ĝi servis kiel ingo de spado; poste li metis sur la grundon kion oni povus nomi la tenilo, kaj rapide kaj kun decida gesto, sin ĵetis kontraŭ la spadon, kies sanga pinto kun duono de la klingo tuj reaperis el lia dorso. La kompatinda falis teren kaj, banata en sango, restis senmova, trapikita de sia propra armilo.
Liaj amikoj, konsternitaj de lia mizera kaj bedaŭrinda misfortuno, tuj alkuris helpi lin. De sia flanko, don Quijote desaltis de Rocinante, rapidis al li, prenis lin en siaj brakoj, kaj rimarkis, ke li spiras ankoraŭ. Oni volis eltiri la spadon el lia korpo, sed la pastro, tie troviĝanta, opiniis, ke ni ne devus fari tion, ĝis li konfes-prenus Basilion, ĉar la eltiro de la spado kaj lia morto okazus samtempe. Tiam Basilio iom renkontiĝis kaj diris kun vea kaj febla voĉo:
—Se vi, kruela Quiteria, bonvolus en ĉi fatala kaj lasta momento, doni al mi edziniĝe vian manon, mi pensus, ke mi temerareco havas ian ekskuzon, ĉar, dank’ al ĝi, mi atingus la feliĉon esti via.
Tion aŭdinte la pastro admonis lin zorgi la savon de sia animo prefere ol la plezurojn de la karno, kaj serioze peti de Dio, ke Li pardonu liajn pekojn kaj lian desperan agon. Basilio respondis, ke li tute ne farus sian konfeson, se unue Quiteria ne donus al li sian manon, kaj ke, se ŝi konsentus, lia feliĉo havigus al li la kuraĝon kaj la forton konfesi.
Kiam don Quijote aŭskultis la peton de la vundito, li laŭte kriis, ke lia demando estas justa kaj prudenta, kaj krome, facile plenumebla, kaj sinjoro Camacho, ricevante ŝin kiel vidvinon de la brava Basilio, honoriĝus tiel multe, kvazaŭ li ŝin ricevus el manoj de ŝiaj gepatroj.
—Ĉi tie —li konkludis— necesas nur, ke oni prononcu unu jes. Kaj tio havos nenian sekvon, ĉar la nupta lito de ĉi edziĝo estos la tombo.
Camacho ĉion aŭdis, kaj ĉio tenis lin en perplekso kaj embaraso, sen ke li scius kion fari aŭ kion diri; sed tiom multe insistis la amikoj de Basilio, petante lin konsenti tion, ke Quiteria donu edziniĝe sian manon, por ke la animo de Basilio ne damniĝu, forlasante senespere ĉi mondon, ke Camacho cedis al tiom da instigoj kaj premoj kaj diris, ke se Quiteria volus doni sian manon al Basilio, li ne oponus, ĉar la plenumo de liaj deziroj prokrastiĝus nur unu momenton.
Tiam, ĉiuj alkuris al Quiteria, kaj unuj per petoj, aliaj per larmoj kaj aliaj per persvadaj argumentoj, konsilis ŝin doni sian manon al la povra Basilio; sed, pli dura ol marmoro kaj pli senmova ol statuo, ŝi aspektis, kvazaŭ ŝi nek scius, nek povus, nek volus respondi eĉ unu solan vorton; kaj nenion ŝi respondus, se la pastro ne dirus al ŝi, ke ŝi rapide prenu decidon, ĉar Basilio havas jam la animon ĉe la dentoj, kaj oni ne povas perdi pli da tempo en hezitadoj. Tiam, ankoraŭ muta, la bela Quiteria, afliktita kaj trista, ŝajne plena de konfuzo, proksimiĝis al la loko, kie Basilio, kuŝanta kun senesprimaj okuloj kaj kun spiro anhela kaj rapida, murmuris la nomon de Quiteria kaj ŝajnis preta morti ne kiel kristano, sed kiel pagano. Fine la junulino genuiĝis antaŭ li kaj petis lian manon per signoj. Basilio rigardis ŝin kun elorbiĝantaj okuloj kaj diris:
—Ho Quiteria, vi kompatas min, kiam via kompato povas taŭgi nur kiel tranĉilo definitive elŝiranta el mi la vivon, ĉar mi ne plu havas forton sufiĉan por elteni la honoron, ke vi elektas min kiel vian, nek por ĉesigi la doloron, kiu tiel rapide kovras al mi la okulojn per la terura ombro de la morto. Sed mi petas de vi, ho fatala stelo mia, ne ke vi donu al mi vian manon pro kompato, aŭ kun la intenco trompi min denove, sed ke vi konfesu kaj deklaru, ke vi propravole ĝin donas al mi, kiel al laŭleĝa edzo; ĉar ne decas, ke, en mia nuna stato, vi uzu trompon aŭ artifikon kontraŭ la persono, kiu ĉiam traktis vin en vero kaj sincero.
Parolante, li svenis de tempo al tempo, tiel, ke la ĉeestantoj pensis, ke ĉiu sveno prenus kun si lian animon. Quiteria, plena de honto kaj embaraso, prenis per sia dekstra mano la manon de Basilio kaj diris:
—Nenia forto kapablus rompi mian volon. Plej libere mi donas al vi mian manon kiel laŭleĝa edzino, kaj ricevas la vian, se vi ĝin donas al mi propravole, kaj se la misfortuno, kiun vi suferas pro via hasta impulso, ne konfuzis aŭ ŝanĝis vian spiriton.
—Jes, mi donas —respondis Basilio— ne en perplekso kaj konfuzo, sed kun la klara menso al mi donita de la ĉielo. Tiel do, mi min donas kaj ligas al vi kiel vian edzon.
—Kaj mi, kiel vian edzinon —diris Quiteria—, same se vi vivos multe da jaroj, kiel se oni portos vin nun de miaj brakoj al la tombo.
—Se konsideri lian gravan vundon, ĉi junulo parolas tro multe —rimarkis Sancho—. Li metu finon al sia ama babilado, kaj pli zorgu sian animon: ŝajnas al mi, ke li havas ĝin pli proksima al la lango ol al la dentoj.
Читать дальше