—Certe —diris la licenciulo—. La personoj loĝantaj inter la tanejoj kaj en la placo de Zocodover ne povas paroli tiel bone, kiel la homoj kiuj, por ekzemplo, pasas la pliparton de la tago promenante en la klostroj de la katedralo. La lingvo pura, klara, senerara kaj eleganta estas parolata de la korteganoj edukitaj, eĉ se ili naskiĝis en Majalahonda. [276] [276] Vilaĝo proksima al Madrido. Laŭfame en ĝi oni tre fuŝe parolis la hispanan.
Mi diris edukitaj, ĉar al multaj mankas eduko, t.e. la gramatiko de la korekta lingvo, kiu perfektiĝas per la uzo. Mi, sinjoroj, studis kanonan juron en Salamanca kaj iomete fieras, ke mi esprimas mian penson per vortoj klaraj, simplaj kaj signifaj.
—Se vi ne fierus pli pri tio, ke vi uzas pli lerte vian rapiron ol la lingvon, vi estus atingita la unuan lokon en la licenciaj ekzamenoj, ne la lastan —diris la alia studento.
—Aŭskultu, bakalaŭro Corchuelo —respondis la licenciulo—. Se vi pensas, ke tute vanas la scio de la skermado, vi defendas la plej eraran opinion de la mondo.
—Ne temas pri simpla opinio, sed pri bone fundamentita vero —diris Corchuelo—. Kaj se vi volas, ke mi praktike pruvu ĝin al vi, nu, la afero facilas: rapirojn vi portas, tempon ni disponas, mi havas forton kaj muskolojn, kaj kun tio kaj mia kuraĝo, ne ignorinda, mi igos vin konfesi, ke mi ne trompiĝas. Deseliĝu kaj helpu vin per via fleksado de kruroj, per viaj cirkloj, anguloj kaj per la cetero de via scienco. Malgraŭ mia kruda kaj elementa sperto, mi esperas, ke mi igos vin vidi la stelojn en plena tagmezo. Ankoraŭ ne naskiĝis la viro kapabla igi min turni la dorson, nek ekzistas en la mondo persono, kiu ne cedus antaŭ miaj atakoj.
—Ne estas mia afero, ĉu vi turnas la dorson aŭ ne —respondis la skermulo—. Sed povus okazi, ke oni fosus al vi la tombon en la unua loko, kie vi fiksus la piedojn; mi volas diri, ke la scienco de vi disdegnata faligus vin tie.
—Tion ni vidos nun —diris Corchuelo.
Li saltis rapide de sur la azeno, kaj furioze elŝiris unu el la rapiroj portataj de la licenciulo sur ties rajd-besto.
—Ne decas tiel —interrompis don Quijote—. Mi arbitracios ĉi duelon kaj juĝos la rezulton de ĉi nesolvita afero, [277] [277] Aludo al la tiama polemiko, ĉu en la skermado, la scienco valoras pli ol la forto kaj la impeto.
vane diskutata de longe tiom da fojoj.
Li desaltis Rocinante, prenis la lancon kaj lokis sin meze de la vojo; dume, la licenciulo, kun gracia teniĝo de la korpo kaj kadencaj paŝoj, avancis kontraŭ Corchuelo, kiu, de sia flanko, impetis kontraŭ la licenciulo, ĵetante, kiel oni diras, fajron el la okuloj.
La du akompanantaj kampuloj ĉeestis ĉi sangan tragedion sen desalti de siaj azenoj. La hake, pinte, desupre, delive kaj dumane ellasitaj batoj de Corchuelo falis en nekalkulebla nombro kaj pli densaj ol hajlo. Li atakis kiel kolera leono, sed ĉiam lia buŝo frapiĝis kontraŭ la ŝirmita pinto de la licenciula rapiro, tiele, ke, malgraŭ sia furiozo, li devis ofte halti, kisante la ŝirmilon kvazaŭ relikvon, kvankam ne kun la ŝuldata pieco. Fine la licenciulo komencis nombri, kaj samtempe tuŝi per la rapiro, ĉiun butonon de la sutano de sia oponanto, ŝiris ĝian suban parton en franĝojn similajn al la tentakloj de polpo, faligis dufoje lian ĉapelon, kaj tiel multe superskermis lin, ke la alia, plena de ĉagreno kaj kolero, prenis sian rapiron je la tenilo kaj forĵetis ĝin tiel forte, ke ĝi falis preskaŭ du mejlojn for, laŭ la atesto poste farita de unu el la kampuloj, kiu estis ankaŭ aktisto: kaj lia atesto utilis kaj utilas, por ke oni konu kaj vidu, ke, vere, la scienco superas la forton.
Corchuelo, elĉerpita, sidiĝis; tiam, Sancho proksimiĝis al li kaj diris:
—Je Dio, sinjoro bakalaŭro, se via moŝto dezirus sekvi mian konsilon, ne plu provoku ajnan personon skermi kontraŭ vi, sed prefere defiu lin ĵeti la ferstangon aŭ lukti, ĉar vi estas sufiĉe forta kaj juna por tio. Cetere, mi aŭdis, rilate al lertaj skermantoj, ke ili kapablas pasigi la pinton de rapiro tra la truo de kudrilo.
—Mi kontentas per tio, ke mi vekiĝis el mia eraro. La sperto instruis al mi unu veron, kiun mi tute ne kredis —diris Corchuelo.
Kaj, stariĝinte, li brakumis la licenciulon, ili fariĝis pli intimaj amikoj ol antaŭe, kaj pensante, ke pasus ankoraŭ longa tempo ĝis la reveno de la kampulo-aktisto, irinta repreni la forĵetitan rapiron, ili decidis ne atendi lin kaj daŭrigi la vojaĝon por alveni en bona horo al la vilaĝo de Quiteria, kie ili loĝis.
Dum la resto de la vojaĝo, la licenciulo parolis al ili pri la superaj kvalitoj de la skerma arto kaj aldonis tiom da pruvaj rezonoj kaj tiom da figuroj kaj matematikaj demonstroj, ke ĉiuj konvinkiĝis pri la utilo de ĉi scienco, dum Corchuelo resaniĝis de sia obstina eraro.
La nokto komencis fali, sed jam proksimaj al sia celo ili ricevis la impreson, ke antaŭ la vilaĝo etendiĝas ĉielo plena de nekalkuleblaj kaj brilaj steloj; samtempe ili aŭdis konfuzan kaj dolĉan sonon el diversaj instrumentoj kiel flutoj, tamburetoj, psalterioj, hobojoj kaj tamburinoj, kaj, kiam ili pli proksimiĝis, ili vidis, ke la branĉoj de grandaj arbustoj, mane transportitaj kaj lokitaj ĉe la enirejo de la vilaĝo, plenas de lampionoj ne tuŝataj de la zefiro, ĉar ĝi blovis tiel milde, ke ĝi eĉ ne havis forton por movi la foliojn de la arboj. En tiel agrabla loko la muzikistoj estis la animantoj de la festo kaj en diversaj grupoj dancis, kantis kaj ludis la jam menciitaj instrumentojn. Efektive, ŝajnis, kvazaŭ ĉie sur la herbejo kapriolus la ĝojo kaj kurus la plezuro. Aliaj multaj homoj laboris starigante platformon, de kie oni povus vidi en la sekvanta tago la dancojn kaj la ludojn prezentotajn en tiu sama loko, kie oni festus la edziĝon de la riĉa Camacho, kaj kie okazus ankaŭ la morto de Basilio.
Don Quijote ne volis eniri en la vilaĝon, malgraŭ la petoj de la kampulo kaj de la bakalaŭro, kaj ekskuzis sin per la argumento, absolute solida laŭ li, ke la vagantaj kavaliroj kutimas dormi en la kampoj kaj en la arbaroj prefere ol en urboj kaj vilaĝoj, eĉ se ili kuŝus sub oraj tegmentoj. Tion dirinte, li iom deviis de la vojo ĉe la granda ĉagreno de Sancho, al kies memoro venis tio, kian belan vivon li ĝuis kiel gasto en la kastelo aŭ domo de don Diego.
Kie oni rakontas la edziĝon de Camacho la riĉa kaj la aventuron de Basilio la paŭpera
Apenaŭ la blonda Aŭroro permesis al la brila Febo sekigi per la ardo de siaj varmaj radioj la likvajn perlojn de ŝiaj oraj haroj, kiam don Quijote forskuis de siaj membroj la dormemon, stariĝis kaj vokis sian ŝildiston Sancho, kiu ankoraŭ ronkis. Tiam, antaŭ ol veki lin, la hidalgo diris:
—Ho vi, plej feliĉa homo el la vivantaj sur ĉi tero, ĉar, senenvia kaj ne enviata, vi pace dormas, ne persekutas vin sorĉistoj, kaj la ensorĉoj kaŭzas al vi nenian zorgon. Dormu, mi diras milfoje, dormu. La ĵaluzoj pro via damo, aŭ la penso kiel pagi ŝuldon, aŭ la obsedo kion fari por ankaŭ en la morgaŭa tago nutri vin kaj vian etan kaj angorplenan familion, ne tenas vin en konstanta vekiteco. Nek la ambicio perturbas vin, nek vi sopiras la vanan pompon de ĉi mondo. La limoj de viaj deziroj ne etendiĝas preter la prizorgo al via azeno, ĉar vi ŝarĝis sur min la prizorgon al via propra persono: kompensan devon, kiun la naturo kaj la moroj trudas al la mastroj. La servisto dormas, dum la sinjoro vigilas, pensante kiel nutri, favori kaj rekompenci lin. La aflikto vidi, ke la ĉielo indiferentas kaj rifuzas al la tero ĝian necesan roson, korpremas, ne la serviston, sed la mastron, kiu devas nutri lin, ne nur en epokoj de abundo kaj fertilo, sed ankaŭ en tempoj de sterilo kaj malsato.
Sancho nenion respondis, ĉar li dormis, kaj ne vekiĝus baldaŭ, se don Quijote ne rekonsciigus lin per la ekstremo de la lanco. Fine Sancho vekiĝis, dormema kaj lantamova, turnis ĉien la vizaĝon kaj diris:
Читать дальше