Miguel Cervantes - La inĝenia hidalgo don Quijote de La Mancha

Здесь есть возможность читать онлайн «Miguel Cervantes - La inĝenia hidalgo don Quijote de La Mancha» весь текст электронной книги совершенно бесплатно (целиком полную версию без сокращений). В некоторых случаях можно слушать аудио, скачать через торрент в формате fb2 и присутствует краткое содержание. Год выпуска: 2016, Издательство: Hispana Esperanto-Federacio, Жанр: Классическая проза, на эсперанто. Описание произведения, (предисловие) а так же отзывы посетителей доступны на портале библиотеки ЛибКат.

La inĝenia hidalgo don Quijote de La Mancha: краткое содержание, описание и аннотация

Предлагаем к чтению аннотацию, описание, краткое содержание или предисловие (зависит от того, что написал сам автор книги «La inĝenia hidalgo don Quijote de La Mancha»). Если вы не нашли необходимую информацию о книге — напишите в комментариях, мы постараемся отыскать её.

Vi havas antaŭ vi verkon eksterordinaran. Ne nur pro la originalaj teksto kaj lingvaĵo, sed ankaŭ pro la lingvo en kiu ĝi sin prezentas nun.
La traduko de
en Esperanton estis jam de la komenco de nia lingvo la revo de ĉiuj esperantistoj ligitaj al la hispana kulturo. Tiu revo, post kelkaj antaŭaj partaj provoj, fine plene efektiviĝis paper-forme en 1977, danke al la laborado de nia admirata tradukisto Fernando de Diego kaj al la apogo de Fondaĵo Esperanto kaj de grupo de malavaraj hispanaj esperantistoj.
Hodiaŭ, preskaŭ kvardek jarojn poste kaj ĉe la kvar-jarcenta datreveno de la morto de Miguel de Cervantes, ni profitas de la teknologia progreso kaj faras plian paŝon prezentante tiun ĉi novan bit-forman eldonon danke al la laboro de skipo de volontuloj, kiuj donacis sian tempon kaj talenton por la tasko. Ni tiel esperas pli bone diskonigi tiun ĉi juvelon de la universala literaturo en la plej universala el la lingvoj, sen limoj kaj baroj.
Por Hispana Esperanto-Federacio kaj por Fondaĵo Esperanto estas honore disponigi al la komunumo de parolantoj de la internacia lingvo Esperanto la plej internacian hispanlingvan verkon, nome la aventurojn de la inĝenia hidalgo don Quijote de La Mancha.
subskribo José Antonio del Barrio Prezidanto de Hispana Esperanto-Federacio

La inĝenia hidalgo don Quijote de La Mancha — читать онлайн бесплатно полную книгу (весь текст) целиком

Ниже представлен текст книги, разбитый по страницам. Система сохранения места последней прочитанной страницы, позволяет с удобством читать онлайн бесплатно книгу «La inĝenia hidalgo don Quijote de La Mancha», без необходимости каждый раз заново искать на чём Вы остановились. Поставьте закладку, и сможете в любой момент перейти на страницу, на которой закончили чтение.

Тёмная тема
Сбросить

Интервал:

Закладка:

Сделать

Ĉio ĉi sonis kiel greka aŭ ĵargona lingvo en la oreloj de la kampuloj, sed la studentoj baldaŭ komprenis, ke la cerbo de don Quijote ne bone funkcias; tamen ili rigardis lin kun admiro kaj respekto, kaj unu diris:

—Se via moŝto, sinjoro kavaliro, ne sekvas determinitan vojon, kiel kutimas la serĉantoj de aventuroj, venu kun ni, kaj vi vidos unu el la plej belaj kaj riĉaj edziĝo-festoj ĝis nun okazintaj en La Mancha kaj en la distanco de multaj mejloj ĉirkaŭe.

Don Quijote demandis, ĉu temas pri la nupto de ia princo, se konsideri, ke la alia mencias tiel entuziasme la aferon.

—Ne —respondis la studento—. Temas pri la edziĝo de kampulo kaj kampulino. Li estas la plej riĉa en ĉi regiono, kaj ŝi, la plej bela iam vidata de la homoj. La aranĝoj por la nupto montriĝas plej eksterordinaraj kaj kuriozaj, ĉar ĝi okazos en herbejo situanta apud la vilaĝo de la fianĉino. Oni ŝin nomas, tre laŭvere, Quiteria la bela, kaj la fianĉon, Camacho la riĉa. Ŝi havas dek ok jarojn, li dudek, kaj ambaŭ same rangas, kvankam scivoluloj konantaj parkere ĉies genealogion asertas, ke la familio de Quiteria superas la familion de Camacho; sed nuntempe oni ne atentas tion, ĉar la mono povas ŝtopi multe da breĉoj. Efektive, ĉi Camacho estas prodigema kaj havas la kapricon, ke oni kovru per volbo el branĉoj la tutan herbejon, tiel, ke la suno devos sufiĉe penadi, se ĝi volos penetri ĝis la verda herbo de la grundo. Li ankaŭ prezentos spado-dancojn, kaj same tintil-dancojn, [274] [274] En festoj kaj publikaj amuzoj, kelkaj dancantoj metis al si ĉirkaŭ la kruroj vicojn da tintiletoj kaj ilin sonigis laŭ la ritmo de la muziko. ĉar en la vilaĝo vivas homoj kapablaj plej sperte sonorigi kaj skui la tintilojn. Pri la ŝu-klakantaj danculoj nenion mi diras, ĉar li invitis grandan nombron da ili. Tamen la nupto iĝos plej memorinda, ne pro la ĵus menciitaj aferoj, aŭ pro multaj aliaj, kiujn mi ne citis, sed pro tio, kion certe faros la disdegnata Basilio. Ĉi Basilio estas paŝtisto en la sama vilaĝo de Quiteria, kaj nur unu muro staris inter lia domo kaj la domo de la gepatroj de la knabino. La Amo do kaptis la okazon revivigi en la mondo la jam forgesitan idilion de Piramo kaj Tisbe, ĉar Basilio enamiĝis al Quiteria jam de sia fruaj jaroj, kaj ŝi reciprokis lian kor-inklinon per mil diversaj kaj honestaj favoroj, tiel, ke la amo inter la infanoj Basilio kaj Quiteria estis motivo de amuzaj komentoj en la vilaĝo. Kiam ili kreskis, la patro de Quiteria decidis prohibi al Basilio, ke li plu vizitu lian hejmon, kiel ordinare li faris ĝis tiam, kaj, por ŝpari al si vivon plenan de zorgoj kaj suspektoj, la patro aranĝis la edziniĝon de sia filino al la riĉa Camacho, konsiderinte, ke Basilio ne konvenas al ŝi, ĉar lin pli favoris la naturo ol la Fortuno. Kaj, se diri la honestan veron, Basilio estas plej vigla junulo, granda ĵetanto de la fer-stango, elstara en la luktoj, sperta en la man-pilkaj ludoj; li kuras kiel cervo, saltas pli ol kapro, faligas la keglojn kvazaŭ mirakle, kantas kiel alaŭdo kaj, plukante la gitaron, igas ĝin preskaŭ paroli. Sed precipe li lertas per la glavo kiel la plej bona skermisto.

—Sole pro ĉi lasta talento —diris don Quijote— ĉi junulo meritas edziĝi, ne nur al la bela Quiteria, sed, se ŝi vivus ankoraŭ, al la reĝino Ginevra mem spite al Lanceloto kaj spite al ĉia oponanto.

—Rakontu tion al mia edzino —diris Sancho Panza, kiu ĝis tiam aŭskultis silente—. Al ŝi plaĉas, ke ĉiu edziĝu al homo de sia sama rango, konforme al la proverbo «Ĉiu angulo kun sia sanktulo». De mia flanko mi dezirus, ke ĉi brava Basilio (mi jam komencas simpatii al li) edziĝu al sinjorino Quiteria. Havu feliĉan morton kaj eternan vivon en la paradizo (mi preskaŭ diris «ne havu») la personoj oponantaj al la geedziĝo de enamiĝintaj paroj.

—Se ĉiuj amantoj geedziĝus —diris don Quijote—, la patroj perdus sian rajton decidi, kiam devas edziĝi la filoj kaj al kia persono; kaj se la filinoj povus elekti laŭplaĉe siajn edzojn, sendube kelkaj prenus al si la serviston de sia patro, kaj aliaj ajnan stratulon, kiun ili trovus brava dando, eĉ se li vere estus ia fripona spadistaĉo. Ja la amo kaj la pasio facile blindigas la okulojn de la racio, tiel necesa por fari decidon rilate al la ŝanĝo de stato; kaj la edza stato tiel delikatas kaj tiel facile endanĝeriĝas, ke necesas granda takto kaj speciala favoro de la ĉielo por trafe elekti. Se prudenta homo deziras fari longan vojaĝon, li serĉas, antaŭ ol ekiri sur la vojo, fidindan kaj agrablan personon kiel kunvojaĝanton. Kial do ne fari same, kiam li devas vojaĝi sian tutan vivon ĝis la pordoj de la tombo? Des pli, se lia akompananta persono devas esti kun li en la lito, ĉe la tablo kaj ĉie ajn, kiel okazas inter edzo kaj edzino. La akompano de la propra edzino estas, ne ia varo, kiun oni aĉetus por poste redoni, interŝanĝi aŭ revendi ĝin, sed neŝanĝeblaĵo daŭranta tiel longe kiel la vivo, maŝo transformiĝanta, kiam oni ĝin metas ĉirkaŭ sian kolon, en gordian nudon, ĉar ne eblas ĝin malligi, kaj nur la falĉilo de la morto ĝin distranĉas. Multe pli da aferoj mi povus diri pri ĉi temo, sed min detenas tio, ke mi scivolas, ĉu la sinjoro licenciulo havas ion por aldoni al sia historio de Basilio.

La studento, eble bakalaŭro, aŭ eble licenciulo, kiel titolis lin don Quijote, respondis:

—Mi havas por diri nur, ke, de la momento mem kiam Basilio sciis, ke la bela Quiteria edziniĝos al Camacho la riĉa, li ne plu ridas aŭ racie parolas. Li ĉiam vidiĝas enpensa kaj trista kaj paroladas al si mem, kio pruvas, ke li perdis la saĝon; li manĝas apenaŭ nur fruktojn, kaj, se li dormas, li dormas en la kamparo, sur la dura tero, kiel sovaĝa besto; de tempo al tempo li levas la rigardon al la ĉielo, kaj en aliaj okazoj okulas tiel absorbite al la tero, ke li ŝajnas statuo, kies vestojn movus la vento. Unuvorte, li montriĝas tiel konsumita de la amo, ke ni timas, ke la «jes» morgaŭ prononcota de la bela Quiteria signos lian morto-kondamnon.

—Dio trovos rimedon, ĉar Li donas la vundon, sed ankaŭ la kuracilon —diris Sancho—. Neniu scias kio okazos. De nun ĝis morgaŭ pasos multaj horoj, kaj en unu sola horo, eĉ en unu momento, povas fali domo. Mi vidis samtempe pluvi kaj suni; oni enlitiĝas sana en la nokto kaj en la sekvanta mateno ne povas movi sin. Kaj diru, ĉu eble iu povas fanfaroni, ke li fiksis per najlo la radon de la Fortuno? Certe ne. Kaj inter la «jes» kaj la «ne» de virino mi ne riskus meti la pinton de kudrilo, ĉar ĝi ne trovus sufiĉan spacon. Se Quiteria amas Basilion per sia tuta koro kaj volo, mi aŭguras lin feliĉa, ĉar, laŭdire, la amo vidigas per speciala nazumo la kupron oro, la paŭperan riĉa kaj la okulmukon perloj.

—Dio vin damnu, Sancho! Ĉu vi ne ĉesos paroli? —diris don Quijote—. Kiam vi komencas sputi proverbon post proverbo kaj fabelon post fabelo, nur Judaso (li prenu vian animon) povus vin toleri. Diru, besto: kion vi scias pri najloj, radoj aŭ pri io alia?

—Ho, se oni ne komprenas min, ne mirinde, ke oni rigardas absurda kion mi diras. Sed ne gravas. Mi komprenas min kaj scias, ke mi ne diris multe da stultaĵoj. Okazas nur, ke via moŝto estas ĉiam kitikristo de miaj opinioj kaj eĉ de miaj faroj.

—Oni devas diri «kritikisto», ne «kitikristo». Sancho, ne fuŝu la lingvon, Dio vin damnu.

—Ne koleru kontraŭ mi, sinjoro —respondis la ŝildisto—. Vi scias, ke mi ne edukiĝis en la ĉefurbo, nek studis en Salamanca por lerni, ĉu mi aldonas aŭ ŝanĝas ajnan literon en miaj vortoj. Krome, je Dio, ne pretendu, ke vilaĝano de Sayago parolu kiel ulo de Toledo, [275] [275] Cervantes kontraŭmetas la rustikan lingvon de la sajaganoj (naskiĝintoj aŭ loĝantoj en Sayago) al la rafinita kaj bela lingvo tiam parolata en Toledo. kvankam sendube ekzistas ankaŭ toledanoj, kiuj ne tre eminentas en la afero paroli bele.

Читать дальше
Тёмная тема
Сбросить

Интервал:

Закладка:

Сделать

Похожие книги на «La inĝenia hidalgo don Quijote de La Mancha»

Представляем Вашему вниманию похожие книги на «La inĝenia hidalgo don Quijote de La Mancha» списком для выбора. Мы отобрали схожую по названию и смыслу литературу в надежде предоставить читателям больше вариантов отыскать новые, интересные, ещё непрочитанные произведения.


Отзывы о книге «La inĝenia hidalgo don Quijote de La Mancha»

Обсуждение, отзывы о книге «La inĝenia hidalgo don Quijote de La Mancha» и просто собственные мнения читателей. Оставьте ваши комментарии, напишите, что Вы думаете о произведении, его смысле или главных героях. Укажите что конкретно понравилось, а что нет, и почему Вы так считаете.

x