Miguel Cervantes - La inĝenia hidalgo don Quijote de La Mancha

Здесь есть возможность читать онлайн «Miguel Cervantes - La inĝenia hidalgo don Quijote de La Mancha» весь текст электронной книги совершенно бесплатно (целиком полную версию без сокращений). В некоторых случаях можно слушать аудио, скачать через торрент в формате fb2 и присутствует краткое содержание. Год выпуска: 2016, Издательство: Hispana Esperanto-Federacio, Жанр: Классическая проза, на эсперанто. Описание произведения, (предисловие) а так же отзывы посетителей доступны на портале библиотеки ЛибКат.

La inĝenia hidalgo don Quijote de La Mancha: краткое содержание, описание и аннотация

Предлагаем к чтению аннотацию, описание, краткое содержание или предисловие (зависит от того, что написал сам автор книги «La inĝenia hidalgo don Quijote de La Mancha»). Если вы не нашли необходимую информацию о книге — напишите в комментариях, мы постараемся отыскать её.

Vi havas antaŭ vi verkon eksterordinaran. Ne nur pro la originalaj teksto kaj lingvaĵo, sed ankaŭ pro la lingvo en kiu ĝi sin prezentas nun.
La traduko de
en Esperanton estis jam de la komenco de nia lingvo la revo de ĉiuj esperantistoj ligitaj al la hispana kulturo. Tiu revo, post kelkaj antaŭaj partaj provoj, fine plene efektiviĝis paper-forme en 1977, danke al la laborado de nia admirata tradukisto Fernando de Diego kaj al la apogo de Fondaĵo Esperanto kaj de grupo de malavaraj hispanaj esperantistoj.
Hodiaŭ, preskaŭ kvardek jarojn poste kaj ĉe la kvar-jarcenta datreveno de la morto de Miguel de Cervantes, ni profitas de la teknologia progreso kaj faras plian paŝon prezentante tiun ĉi novan bit-forman eldonon danke al la laboro de skipo de volontuloj, kiuj donacis sian tempon kaj talenton por la tasko. Ni tiel esperas pli bone diskonigi tiun ĉi juvelon de la universala literaturo en la plej universala el la lingvoj, sen limoj kaj baroj.
Por Hispana Esperanto-Federacio kaj por Fondaĵo Esperanto estas honore disponigi al la komunumo de parolantoj de la internacia lingvo Esperanto la plej internacian hispanlingvan verkon, nome la aventurojn de la inĝenia hidalgo don Quijote de La Mancha.
subskribo José Antonio del Barrio Prezidanto de Hispana Esperanto-Federacio

La inĝenia hidalgo don Quijote de La Mancha — читать онлайн бесплатно полную книгу (весь текст) целиком

Ниже представлен текст книги, разбитый по страницам. Система сохранения места последней прочитанной страницы, позволяет с удобством читать онлайн бесплатно книгу «La inĝenia hidalgo don Quijote de La Mancha», без необходимости каждый раз заново искать на чём Вы остановились. Поставьте закладку, и сможете в любой момент перейти на страницу, на которой закончили чтение.

Тёмная тема
Сбросить

Интервал:

Закладка:

Сделать

Sancho murmuris ĉi tion iom laŭte, kaj lia mastro, duonaŭdante lin, demandis:

—Kion vi grumblas, Sancho?

—Mi nek parolas nek grumblas ion —respondis la ŝildisto—. Mi nur diris en mi, ke, antaŭ ol mi edziĝis, mi estus preferinta aŭskulti kion via moŝto ĵus diris. Eble mi dirus nun, ke «bovo libera sin lekas senĝena».

—Ĉu via Teresa tiel multe mavas, Sancho? —demandis don Quijote.

—Ne tre —respondis Sancho—. Sed ŝi ankaŭ ne tre bonas; almenaŭ ne tiom, kiom mi dezirus.

—Vi ne bone kondutas, Sancho, kritikante vian edzinon, la patrinon de viaj filoj.

—Ni ŝuldas nenion unu al la alia —respondis la ŝildisto—. Ankaŭ ŝi kritikas min, kiam ŝi volas, precipe kiam ŝi ĵaluzas: en tiaj momentoj, eĉ Satano mem ne povus ŝin elteni.

Ili gastis tri tagojn ĉe la nov-geedzoj, servate kaj regalate kiel reĝoj. Don Quijote petis de la lerta licenciulo, ke li havigu al li personon, kiu povus gvidi lin al la kaverno de Montesinos, ĉar li tre deziras esplori ĝin kaj vidi per propraj okuloj, ĉu respondas al la vero tiom da mirindaj aferoj rakontataj pri ĝi. La licenciulo respondis, ke li havigos al li unu kuzon sian, faman studenton, tre inklinan al la legado de kavaliraj libroj, kiu volonte kondukus lin ĝis la buŝo de la kaverno kaj montrus al li la lagojn de Ruidera, famajn tra la tuta La Mancha kaj eĉ tra la tuta Hispanujo. La licenciulo aldonis, ke al don Quijote plaĉus la akompano de lia kuzo, ĉar li scias verki librojn kaj dediĉi ilin al la princoj.

Fine la kuzo prezentiĝis kun graveda azenino, kies ŝarĝo-selon kovris plurkolora tapiŝo aŭ sak-tolo. Sancho harnisis la ĉevalon kaj azenon, provizis sian dusakon, metis apud ĝi la dusakon, ankaŭ bone provizitan, de la kuzo, kaj la grupo, adiaŭante kaj rekomendante sin al Dio, ekiris ale al la fama kaverno de Montesinos.

Survoje don Quijote demandis la kuzon pri la naturo aŭ karaktero de liaj okupoj kaj pri liaj studoj kaj profesio. La kuzo respondis, ke li estas humanisto laŭprofesie, kaj ke lia laboro konsistas en la verkado kaj eventuala eldono de libroj utilaj kaj interesaj por la leganta publiko de la regno. Unu titoliĝis Pri kostumoj kaj en ĝi aperis la priskribo de sepcent tri kostumoj kun ties koloroj, insignoj kaj devizoj. [282] [282] En la turniroj kaj en aliaj konkursoj kaj festoj, la kavaliroj aperis en kostumoj, kies koloroj kaj insignoj ĝenerale rivelis la staton de iliaj amaj sentoj. Por ekzemplo, la verda koloro indikis esperon, la blua ĵaluzon, la flava desperon. El tia libro la kavaliroj korteganoj povus laŭplaĉe elekti kaj kopii la modelojn plej konvenajn por siaj diversaj festoj kaj celebroj, sen ke ili bezonus prunte peti de iu la kostumojn, aŭ torturi al si la kapon, klopodante trovi veston laŭan al iliaj intencoj kaj deziroj.

—Ĉar —li diris— mi prezentas al la ĵaluza, la forgesita, la disdegnata kaj la forestanta la modelon plej taŭgan al lia stato. Mi havas alian libron titolotan MetamorfozojLa hispana Ovidio , kies temo estas kurioza kaj originala, ĉar, parodiante Ovidion, mi rakontas la historion de La Giralda de Sevilla; de El Ángel de La Magdalena; de la kvartalo de Vecinguerra en Córdoba; de la Taŭroj de Guisando; de Sierra Morena; de la fontanoj de Leganitos kaj Lavapiés, En Madrid, sen forgesi la aliajn de El Piojo, El Caño Dorado kaj La Priora. Kaj mi garnas la priskribon per tiom da alegorioj, metaforoj kaj aliaj stilefektoj, ke la libro surprizas, instruas kaj distras en la sama tempo. Alia libro mia titoliĝas Suplemento al Virgilio Polidoro kaj temas pri la diversaj inventoj; la verko, tre dokumentita, plenas de erudicio, ĉar ĝi inkluzivas en agrabla stilo kelke da gravaj aferoj preterlasitaj de Polidoro, [283] [283] Polidoro Virgilio. Itala aŭtoro de la 15ª jarcento, verkis la traktaton De rerum inventoribus . kiujn mi poste eltrovis. Virgilio forgesis diri al ni, kiu estis en la mondo la unua homo suferinta kataron, kaj la unua uzinta ungventon kiel medicinon kontraŭ la franca morbo. [284] [284] Iama nomo de la sifiliso. Nu, mi rivelas iliajn nomojn literon post litero, apogante min sur la atestoj de dudek kvin aŭtoroj. Via moŝto juĝu do, ĉu mi ne bone laboris, kaj ĉu la libro ne utilos al la tuta mondo.

Sancho, atente aŭskultinte la kuzon, demandis al li:

—Diru, sinjoro (kaj cetere mi deziras al vi bonan sorton, por ke oni eldonu viajn librojn), ĉu vi povus diri (kompreneble vi povos, ĉar vi ĉion scias) la nomon de la unua viro gratinta al si la kapon? Laŭ mia opinio, estis Adamo.

—Jes, tre eble —respondis la kuzo—, ĉar Adamo, la unua homo en la mondo, sendube havis kapon kaj harojn, sekve li devis grati al si la kapon kelkfoje.

—Mi kredas same —diris Sancho—. Sed nun, respondu: kiu estas la unua falinto?

—Vere, frato, mi ne scias ĉi-momente la ĝustan respondon. Mi studos la aferon, kiam mi revenos al miaj libroj, kaj informos vin, kiam ni denove vidos unu la alian, ĉar certe nia nuna renkontiĝo ne estos la lasta.

—Nu, sinjoro, ne faru al vi zorgon, ĉar mi jam trafis la respondon al mia demando —diris Sancho—. La unua falinto en la mondo estas Lucifero, tial, ke, kiam oni lin elpuŝis aŭ elĵetis el la ĉielo, li falruliĝis en la abismon.

—Vi pravas, amiko —diris la kuzo.

—Nek la demando nek la respondo estas viaj —intervenis don Quijote—. Vi aŭdis ilin ie.

—Silentu, sinjoro —respondis Sancho—. Se mi volus demandi kaj respondi, mi ne finus ĝis morgaŭ. Kaj vere, por demandi absurdojn kaj respondi idiotaĵojn, mi ne bezonas ies helpon.

—Vi diris pli, ol vi scias —komentis don Quijote—, ĉar kelkaj ĝislace studas kaj pruvas aferojn, kiuj, kiam lernitaj kaj pruvitaj, neniel utilas al la saĝo aŭ al la inteligento.

Per ĉi agrabla babilado, kaj per aliaj similaj, ili pasis la tagon, kaj, por tranokti, loĝiĝis en eta vilaĝo situanta, laŭ diro de la kuzo, ne pli ol ses mejlojn for de la kaverno de Montesinos. Li rimarkigis al la hidalgo, ke se li tenas ankoraŭ la firman decidon penetri en la kavernon, necesus akiri ŝnuron por, per ĝi, helpi lin descendi en la abismon. Don Quijote respondis, ke li volas vidi la fundon, eĉ se por tio li devus sobiri ĝis la infero. Tiel do, ili aĉetis ŝnuron proksimume cent kvindek futojn longan, kaj la sekvantan tagon, je la dua posttagmeze, alvenis al la kaverno, kies buŝo estas larĝa sed kun tiom da licioj, rubusoj, kratagoj kaj sovaĝaj figarboj dense kunkreskintaj, ke ili ĝin tute kovras kaj obstrukcas. La kuzo, Sancho kaj don Quijote deseliĝis, kaj la du unuaj fortege alligis la ŝnuron al la hidalgo.

Kaj dum oni ĉirkaŭvolvis kaj zonis per la ŝnuro la talion de don Quijote, diris Sancho:

—Konsideru kion vi faras, sinjoro. Ne sepultu vin viva, nek eniru tien, kie vi aspektus kiel unu el la boteloj metitaj en la putoj, por ke ili pende fridiĝu. Vere, esplori ĉi truon ne tuŝas nek koncernas vian moŝton. Certe, ĝi pli teruras ol ublieto.

—Ligu min kaj ne parolu —respondis don Quijote—, ĉar ĉi entrepreno, amiko Sancho, al mi estas rezervita.

—Mi petas vian moŝton, sinjoro don Quijote —diris tiam la gvidanto—, ke vi observu kaj ekzamenu per cent okuloj la internon de la kaverno; eble vi trovos tie ion, kion mi povus mencii en mia libro de metamorfozoj.

—Lecionoj al profesoro estas vana laboro —sentencis Sancho Panza.

Ĉe tio kaj post ol oni finis ĉirkaŭligi la hidalgon (ne sur la armaĵo, sed sur la sajo), li diris:

—Ni ne havis la antaŭzorgon provizi nin per ia tintilo, kiu, se ligita al ĉi ŝnuro, apud mi, anoncus per siaj sonoj, ke mi descendas kaj vivas; sed, ĉar tio jam ne eblas, la mano de Dio gvidu min.

Tiam li genuiĝis kaj flustre preĝis al la ĉielo, petante la helpon de Dio kaj bonan sorton en ĉi ŝajne danĝera kaj nekutima aventuro. Poste li laŭtis:

Читать дальше
Тёмная тема
Сбросить

Интервал:

Закладка:

Сделать

Похожие книги на «La inĝenia hidalgo don Quijote de La Mancha»

Представляем Вашему вниманию похожие книги на «La inĝenia hidalgo don Quijote de La Mancha» списком для выбора. Мы отобрали схожую по названию и смыслу литературу в надежде предоставить читателям больше вариантов отыскать новые, интересные, ещё непрочитанные произведения.


Отзывы о книге «La inĝenia hidalgo don Quijote de La Mancha»

Обсуждение, отзывы о книге «La inĝenia hidalgo don Quijote de La Mancha» и просто собственные мнения читателей. Оставьте ваши комментарии, напишите, что Вы думаете о произведении, его смысле или главных героях. Укажите что конкретно понравилось, а что нет, и почему Вы так считаете.

x