Poste, turnante sin al la mastrumantino, li aldonis:
—Vi povas ne plu reciti la preĝon de Sankta Apolonia, ĉar mi scias, ke la astroj speciale decidis, ke sinjoro don Quijote denove iru plenumi siajn noblajn kaj novajn ideojn; kaj mia konscienco min riproĉus, se mi ne instigus kaj persvadus ĉi kavaliron ĉesi reteni kaj submeti la forton de sia kuraĝa brako kaj la aŭdacon de sia animo, ĉar pro lia prokrasto endanĝeriĝas la riparo de arbitroj, la honoro de puceloj, la protekto al orfoj, la defendo al vidvinoj kaj la helpo al edzinoj, aparte de aliaj aferoj de la sama speco propraj, koncernaj kaj rilataj al la ordeno de la vaganta kavalirismo. Tiel do, bela kaj brava sinjoro don Quijote, via granda kaj alta moŝto devas ekiri jam sur la vojo, prefere nun ol morgaŭ; kaj se io mankas al vi por la plenumo de via decido, jen mi, preta meti je via dispono mian personon kaj mian havon. Kaj se vi, plej supera moŝto, bezonus ŝildiston, mi konsiderus min ege feliĉa, servante vin en tia karaktero.
Ĉe tio don Quijote turnis sin al Sancho kaj diris:
—Ĉu mi ne avertis vin, Sancho, ke mi fine disponus abundon da ŝildistoj? Rigardu, kiu proponas sin!: la eksterordinara bakalaŭro Sansón Carrasco, konstante bonhumora, amuzanto de studentoj en la fakultataj kortoj de Salamanca, persone sana, membre facilmova, silenta, eltenema kontraŭ la frido kaj la varmo, kontraŭ la malsato kaj la soifo kaj posedanta ĉion necesan por esti ŝildisto de vaganta kavaliro. Sed la ĉielo ne permesu, ke, por obei mian kapricon, mi renversu ĉi kolonon de la letroj, rompu ĉi vazon de scioj kaj dehaku ĉi superan palmobranĉon de la noblaj kaj liberalaj artoj! La nova Sansón restu en sia lando kaj, honorante ĝin, honoru en la sama tempo la grizajn harojn de siaj oldaj gepatroj: mi kontentiĝos per la unua ŝildisto sin propononta, konsiderante, ke Sancho ne degnas veni kun mi.
—Jes, mi degnas —respondis Sancho, kortuŝita kaj kun la okuloj plenaj de larmoj—. Oni ne diru pri mi, sinjoro mastro, ke «finiĝis la pano, adiaŭ, kompano». Ne, mi ne devenas de familio el sendankuloj: la tuta mondo scias, precipe mia vilaĝo, kiaj estis miaj antaŭuloj, la Panzas, kaj krome mi scias, pro la multaj bonaj faroj kaj pro la vortoj, eĉ pli bonaj, de via moŝto, ke vi deziras favori min. Se mi tro insistis rilate la kiomon kaj la kvanton de mia salajro, tion mi faris nur por komplezi mian edzinon, ĉar, kiam ŝi decidas ion, nenia maleo enbatas la ringojn de barelo tiel forte, kiel mia edzino, kiam ŝi enbatas, ke oni faru ŝian volon. Sed, verdire, viro devas vire konduti, kaj virino virine; kaj ĉar mi estas viro ie ajn (kio ne negeblas) mi volas esti viro ankaŭ en mia domo, spite al ĉiu kaj al ĉio. Do, nenio plia restas por fari: nur, ke via moŝto skribu vian testamenton kaj aldonan kodicilon, ke oni ne povu ĝin reveki, kaj tuj poste ni ekiru sur la vojo, por ke ne plu suferu la animo de sinjoro Sansón, se konsideri, ke li diras, ke lia konscienco diktas al li persvadi vian moŝton vagadi por la tria fojo tra la mondo. Kaj denove mi proponas min por servi fidele kaj laŭleĝe vian moŝton, tiel bone kiel la ŝildistoj de ajna epoko nuna aŭ pasea servis al la vagantaj kavaliroj, kaj eĉ pli bone ol ili.
La bakalaŭro miris je la stilo kaj la vortoj de Sancho, ĉar, kvankam li legis la unuan parton de la historio de lia mastro, li tute ne kredis la ŝildiston tiel amuza, kiel oni lin pentris en la libro; sed nun, kiam li aŭdis lin diri «testamenton kaj aldonan kodicilon, ke oni ne povu ĝin reveki» anstataŭ «testamenton kaj aldonan kodicilon, ke oni ne povu ĝin revoki», li kredis ĉion, kion li legis pri la ŝildisto, konsideris lin unu el la plej grandiozaj stultuloj de nia epoko, kaj pensis, ke tia paro da frenezuloj, kiel la mastro kaj la servisto, neniam antaŭe ekzistis en la mondo.
Fine don Quijote kaj Sancho brakumis unu la alian, reamikiĝis, kaj aŭskultinte la opinion kaj la aprobon de la granda Carrasco, ilia orakolo tiama, decidis entrepreni la vojaĝon post tri tagoj; dume ili devus provizi sin per ĉio necesa por la foriro, precipe per kompleta helmo, ĉar don Quijote insistis, ke li nepre devas porti ĝin. Sansón proponis al li unu tian, ĉar li sciis, ke amiko lia havas ĝin kaj volonte ĝin cedus, se konsideri, ke ĝi, tute manka je la brilo de polurita ŝtalo, nigris kaŭze de rusto kaj ŝimo.
Ne havis finon la malbenoj ĵetitaj de la nevino kaj la mastrumantino kontraŭ Carrasco; la du disŝiris siajn harojn, gratis sian vizaĝon kaj, laŭ la maniero de la iamaj ploristinoj, vekriis la foriron de la mastro kvazaŭ lian propran morton. Nu, Sansón, persvadante la hidalgon denove vojaĝi, komencis ludi rolon, kiun ĉi historio traktos siatempe, kaj kiun li prenis sur sin interkonsente kun la pastro kaj la barbiro.
Resume, en la diritaj tri tagoj don Quijote kaj Sancho havigis al si kion ili opiniis necesa, kaj post ol Sancho pacigis la edzinon, kaj don Quijote la nevinon kaj la mastrumantinon, ambaŭ, nerimarkate, ekiris ĉe la falo de la nokto, kaj la bakalaŭro akompanis ilin unu du mejlojn ekde la vilaĝo survoje al El Toboso. Don Quijote rajdis sur la bona Rocinante, kaj Sancho sidis sur la olda azeno kun la dusako bone provizita per viktualio, kaj la burso per mono, kiun don Quijote antaŭe konfidis al li por ajna eventualo. Sansón brakumis la kavaliron kaj petis lin, ke li ne forgesu informi lin pri siaj novaĵoj bonaj aŭ mavaj, ke li povu aŭ ĝoji aŭ tristi, kiel postulas la leĝoj de la amikeco. don Quijote promesis tion fari, Sansón reprenis la vojon al sia vilaĝo, kaj la paro iris plu ale al la granda urbo El Toboso.
Pri tio, kio okazis al don Quijote kiam li iris survoje por viziti sian sinjorinon Dulcinea de El Toboso
Benata estu la ĉiopova Allah, diras Hamete Benengeli ĉe la komenco de ĉi oka ĉapitro. Benata estu Allah, li ripetas trifoje, kaj deklaras, ke li tiel benas, ĉar li vidas, ke don Quijote kaj Sancho iras jam sur la vojo, kaj ke la legantoj de ilia plaĉa historio povas esti certaj, ke de ĉi momento komenciĝas la grandaj faroj kaj la spritaĵoj de don Quijote kaj ties ŝildisto. Krome li petas la legantojn forgesi la pasintajn kavaliraĵojn de la inĝenia hidalgo, kaj fiksi la okulojn al liaj futuraj aventuroj, kiuj komenciĝas de nun sur la vojo al El Toboso, kiel la aliaj komenciĝis sur la kampoj de Montiel. Kaj li petas ne multe, se konsideri, ke li promesas multon. Tiel do, li daŭrigas jene:
Don Quijote kaj Sancho trovis sin solaj kaj, apenaŭ Carrasco foriris, Rocinante komencis heni kaj la azeno iai, kion la hidalgo kaj la ŝildisto opiniis bona signo kaj tre favora aŭguro; sed, se diri la veron, pli multis la iaoj kaj suspiroj de la azeno ol la henoj de la ĉevalo, kaj el tio Sancho konjektis, ke lia bona sorto superus la sorton de lia mastro; mi ne scias, ĉu lia konjekto baziĝis sur ia speciala astrologio de li konata, ĉar la historio donas ĉi-rilate nenian klarigon: nur, ke, kiam li stumblis aŭ falis, oni aŭdis lin diri, ke li tre ĝojus, se li ne estus forlasinta sian hejmon, ĉar el la stumbloj kaj faloj nenion li gajnis krom ŝiritaj ŝuoj aŭ rompitaj ripoj; kaj, kvankam stulta, Sancho havis pri ĉi punkto sufiĉe prudentan opinion.
—Sancho amiko —diris don Quijote—, la nokto jam falas rapide kaj obskuriĝas pli baldaŭ ol ni bezonus por alveni ankoraŭ kun la lumo de la tago al El Toboso, kien mi decidis iri antaŭ ol entrepreni alian aventuron. Tie mi ricevos la benon kaj la permeson de la senegala Dulcinea, kun kies permeso mi kredas, ke mi certe metos feliĉan finon al ĉia danĝera aventuro, ĉar nenio donas pli da kuraĝo al la vagantaj kavaliroj en ĉi vivo ol la scio, ke iliaj damoj ilin favoras.
—Mi opinias same —respondis Sancho— sed mi kredas, ke ne estos facile al via moŝto paroli al ŝi aŭ renkontiĝi kun ŝi en ia loko, kie ŝi povus doni al vi sian benon, escepte se ŝi benus vin de la muro de la kralo, kie mi vidis ŝin por la unua fojo, kiam mi transdonis al ŝi la leteron kun sciigoj pri la absurdoj kaj ekstravagancoj tiam plenumataj de via moŝto en la fundo de Sierra Morena.
Читать дальше