Miguel Cervantes - La inĝenia hidalgo don Quijote de La Mancha

Здесь есть возможность читать онлайн «Miguel Cervantes - La inĝenia hidalgo don Quijote de La Mancha» весь текст электронной книги совершенно бесплатно (целиком полную версию без сокращений). В некоторых случаях можно слушать аудио, скачать через торрент в формате fb2 и присутствует краткое содержание. Год выпуска: 2016, Издательство: Hispana Esperanto-Federacio, Жанр: Классическая проза, на эсперанто. Описание произведения, (предисловие) а так же отзывы посетителей доступны на портале библиотеки ЛибКат.

La inĝenia hidalgo don Quijote de La Mancha: краткое содержание, описание и аннотация

Предлагаем к чтению аннотацию, описание, краткое содержание или предисловие (зависит от того, что написал сам автор книги «La inĝenia hidalgo don Quijote de La Mancha»). Если вы не нашли необходимую информацию о книге — напишите в комментариях, мы постараемся отыскать её.

Vi havas antaŭ vi verkon eksterordinaran. Ne nur pro la originalaj teksto kaj lingvaĵo, sed ankaŭ pro la lingvo en kiu ĝi sin prezentas nun.
La traduko de
en Esperanton estis jam de la komenco de nia lingvo la revo de ĉiuj esperantistoj ligitaj al la hispana kulturo. Tiu revo, post kelkaj antaŭaj partaj provoj, fine plene efektiviĝis paper-forme en 1977, danke al la laborado de nia admirata tradukisto Fernando de Diego kaj al la apogo de Fondaĵo Esperanto kaj de grupo de malavaraj hispanaj esperantistoj.
Hodiaŭ, preskaŭ kvardek jarojn poste kaj ĉe la kvar-jarcenta datreveno de la morto de Miguel de Cervantes, ni profitas de la teknologia progreso kaj faras plian paŝon prezentante tiun ĉi novan bit-forman eldonon danke al la laboro de skipo de volontuloj, kiuj donacis sian tempon kaj talenton por la tasko. Ni tiel esperas pli bone diskonigi tiun ĉi juvelon de la universala literaturo en la plej universala el la lingvoj, sen limoj kaj baroj.
Por Hispana Esperanto-Federacio kaj por Fondaĵo Esperanto estas honore disponigi al la komunumo de parolantoj de la internacia lingvo Esperanto la plej internacian hispanlingvan verkon, nome la aventurojn de la inĝenia hidalgo don Quijote de La Mancha.
subskribo José Antonio del Barrio Prezidanto de Hispana Esperanto-Federacio

La inĝenia hidalgo don Quijote de La Mancha — читать онлайн бесплатно полную книгу (весь текст) целиком

Ниже представлен текст книги, разбитый по страницам. Система сохранения места последней прочитанной страницы, позволяет с удобством читать онлайн бесплатно книгу «La inĝenia hidalgo don Quijote de La Mancha», без необходимости каждый раз заново искать на чём Вы остановились. Поставьте закладку, и сможете в любой момент перейти на страницу, на которой закончили чтение.

Тёмная тема
Сбросить

Интервал:

Закладка:

Сделать

—Ili malfariĝis —respondis Sancho—. Mi ilin elspezis por mi mem, mia edzino kaj miaj filoj, kaj, kaŭze de la eskudoj, mia edzino toleris kun pacienco mian vagadon sur vojoj kaj padoj je la servo de mia sinjoro don Quijote; ĉar, se post tiom da tempo mi revenus hejmen sen mono kaj sen la azeno, nigra sorto atendus min. Se oni deziras scii de mi ion plian, nu, mi pretas respondi eĉ al la reĝo mem en persono, kvankam estas nenies koncerno, ĉu mi prenis kaj elspezis, aŭ ĉu mi nek prenis nek elspezis: se oni pagus per mono la batojn de mi ricevitajn en ĉi vagadoj, kaj ĉiun baton taksus po kvar maravedoj, ne sufiĉus cent eskudoj pliaj por pagi la duonon de la batoj; la homoj lasu sian konsciencon paroli kaj ne juĝu la blankon nigra, aŭ la nigron blanka; ĉiu estas kia Dio lin faris, kaj multokaze eĉ pli mava.

—Mi zorgos sciigi la aŭtoron de ĉi historio —diris Carrasco—, ke, se oni presigos ĝin denove, li ne forgesu enmeti kion nia bona Sancho ĵus diris: per ĝi li levos la libron eĉ al pli alta nivelo.

—Ĉu ekzistas aliaj korektindoj en la rakonto, sinjoro bakalaŭro? —demandis don Quijote.

—Eble jes —li respondis—, sed sendube ne tiel gravaj kiel la jam menciitaj.

—Ĉu la aŭtoro ne anoncas la aperon de dua parto? —demandis don Quijote.

—Jes —respondis Sansón—, sed li asertas, ke li ne trovis ĝin, nek scias kiu ĝin havas, do ni ne scias, ĉu ĝi fine aperos aŭ ne. Cetere, kelkaj diras, ke «duaj partoj neniam bonas», kaj aliaj, ke «pri la aventuroj de don Quijote jam sufiĉas la unua parto», do oni dubas, ĉu ni havos la daŭrigon de la historio. Tamen, personoj pli jovialaj ol saturnaj, diras: «Ni volas pli da kiĥotaĵoj; ataku don Quijote, parolu Sancho, kaj rezultu io ajn».

—Kaj kion pensas fari la aŭtoro? —demandis don Quijote.

—Kion? Nu, kiam li trovos la historion, kies serĉadon li daŭrigas kun eksterordinaraj klopodoj, li tuj eldonos ĝin, puŝite pli de la ebla profito, ol de la deziro ricevi ajnan laŭdon.

—Ĉu la aŭtoro rigardas unue la monon kaj la profiton? —diris Sancho—. Mirinde se li sukcesos kun tia ideo, ĉar li faros nenion alian ol rapidi kaj sin peli, kiel la tajloroj en la antaŭtagoj de la Pasko: kaj la verkoj haste faritaj neniam finiĝas tiel perfektaj, kiel necesas. Ĉi sinjoro maŭro, aŭ kion ajn li estas, zorgu kaj atentu, ĉar mi kaj mia mastro povus provizi lin per tiom da aventuroj kaj diversaj eventoj, ke li povus komponi, ne nur unu duan parton, sed cent. Sendube pensas la bonulo, ke ni dormadas ĉi tie sur la pajlo; sed li provu tikli nin, kaj li vidos, ĉu vere ni dormas. Cetere, se mia mastro sekvus mian konsilon, ni devus jam troviĝi sur la vojoj de la mondo, riparante arbitrojn kaj korektante misojn, laŭ la kutimo kaj la maniero de la bonaj vagantaj kavaliroj.

Apenaŭ Sancho finis paroli, aŭdiĝis henoj de Rocinante; ili ŝajnis al don Quijote tre feliĉa aŭguro, do li decidis fari alian eliron post tri aŭ kvar tagoj. Tiel do, li komunikis sian intencon al la bakalaŭro kaj petis de li konsilon pri la loko, kien li devus iri unue; la bakalaŭro respondis, ke li direktu sin al la urbo Zaragoza en la regno Aragón, kie, post kelkaj tagoj, oni aranĝus superbajn turnirojn, kaj en ili li povus famiĝi super la kavaliroj aragonaj, kio egalus famiĝi super la kavaliroj de la tuta mondo. Li laŭdis la hidalgon pro ties kuraĝega kaj nobla decido, sed rekomendis lin teni sin pli singarda antaŭ la danĝeroj, ĉar lia vivo apartenis, ne al li, sed al la personoj, kiuj bezonis lian helpon kaj protekton en siaj misfortunoj.

—Ankaŭ mi plendas pri tio, sinjoro Sansón —diris Sancho—, ĉar mia mastro atakas cent armitajn virojn, tiel senhezite kiel frandema knabo seson da melonoj. Je Dio, sinjoro bakalaŭro! Foje konvenas ataki, foje retiri sin, kaj ne ĉiam oni devas krii: «Santiago! Kontraŭ ilin, Hispanio!». [237] [237] Batalkrio de la hispanoj kontraŭ la araboj, kiuj invadis ilian landon en la 8ª jarcento. «Santiago» estas la hispana formo de Sankta Jakobo, nacia patrono de Hispanio. Mi aŭdis diri, eble ankaŭ al mia propra sinjoro, se mi bone memoras, ke inter la ekstremoj de la poltrona kaj la temerara, troviĝas la meza vojo de la kuraĝa; se tiel do, mi volas, nek ke li fuĝu sen ia motivo, nek ke li ataku, kiam la situacio postulas alian rimedon. Sed mi deziras aparte emfazi al mia sinjoro, ke, se li volas preni min kun si, li devas promesi batali ĉiam sola, kaj ke mi okupiĝos pri li, certe kun granda volonto, nur rilate al lia tualeto kaj lia manĝo; sed se li imagas, ke mi devos helpi lin per la glavo, eĉ se nur kontraŭ friponaj kampulaĉoj el tiuj kun hakilo kaj kapuĉo, li imagas neeblon. Mi havas la intencon gajni por mi la famon ne de kuraĝa, sinjoro Sansón, sed de la plej bona kaj plej lojala ŝildisto iam servinta al vaganta kavaliro; kaj se rekompence por miaj multaj kaj bonaj servoj, mia sinjoro don Quijote volus doni al mi ajnan insulon el la multaj, kiujn, laŭ via moŝto, li renkontos tuj trans la pordo, mi tre dankus lin; kaj, se fine mi ne ricevus ĝin, nu, mi naskiĝis homo, kaj la homoj devas fidi nur je Dio; se mi ne fariĝos gubernatoro, la pano bongustos al mi same kiel nun, aŭ eĉ pli. Kaj, kiel mi scius, ĉu en tiaj gubernatorecoj la diablo ne faligus min per krurfalĉo, por ke mi rompu al mi la kapon? Mi naskiĝis Sancho, kaj mi volas morti Sancho. Tamen, se facile kaj senĝene, sen grandaj klopodoj kaj riskoj de mia flanko mi ricevus de la ĉielo la donacon de insulo aŭ de simila afero, mi ne estus tiel stulta rifuzi ĝin: ĉar oni diras ankaŭ, ke «se oni al vi proponas ringon, jam pretigu la fingron» kaj ke «bono venu, kaj al mi sin premu».

—Frato Sancho —diris Carrasco—. Vi parolis kiel profesoro. Tamen, fidu al Dio kaj al sinjoro don Quijote, kiu donos al vi, ne unu insulon, sed unu regnon.

—Ne gravas, ĉu mi ricevos pli aŭ malpli —respondis Sancho—. Sed mi povas certigi al sinjoro Carrasco, ke mia mastro, donante al mi regnon, ne ĵetus ĝin en senfundan sakon, ĉar mi palpis al mi la pulson kaj trovis, ke mi fartas sufiĉe bone por regi regnon aŭ mastrumi insulon. La samon mi jam diris al mia mastro en aliaj okazoj.

—Atentu, Sancho —diris Sansón—, ke la postenoj ŝanĝas la personon, kaj, se vi vidus vin gubernatoro, eble vi ignorus eĉ la patrinon, kiu vin enmondigis.

—Tion oni povus atendi de homoj mizernaskitaj, sed ne de personoj kun oldkristana sango, kiel mi —respondis Sancho—. Kaj se vi konsiderus mian naturon, vi komprenus, ke mi povas montriĝi sendanka al neniu.

—Dio ĝin volu —diris don Quijote—. Ni vidos, ĉu tiel okazos, kiam la regno venos: ĉar, ŝajnas al mi, ĝi duonaperas jam antaŭ miaj okuloj.

Poste la hidalgo sin turnis al la bakalaŭro, kaj diris, ke, se okaze li estas poeto, li bonvolu komponi poemon traktantan pri lia intencita adiaŭdiro al lia sinjorino Dulcinea de El Toboso, metante unu literon de ŝia nomo en la komenco de ĉiu verso. tiel, ke, ĉe la kompleta poemo, la inicialoj formu la vortojn Dulcinea de El Toboso.

La bakalaŭro respondis, ke, kvankam oni ne povus enkalkuli lin en la grupon de la famaj hispanaj poetoj —laŭŝajne ekzistis da ili ne pli ol tri kaj duono— tamen li certe verkus la poemon, malgraŭ tio, ke li vidis tre komplika ĝian komponon, ĉar la nomo konsistis el dek sep literoj: en kvar strofoj kvarversaj, aŭ koploj, trous unu litero, kaj en kvar strofoj kvinversaj mankus tri literoj; por solvi la problemon li klopodus iel ignori unu literon, tiel ke en kvar koploj legiĝu la nomo, eĉ se ne tute kompleta, de Dulcinea de El Toboso.

—Faru ĝin laŭeble —diris don Quijote—, ĉar se ŝia nomo ne vidiĝas klara kaj evidenta, neniu virino kredas, ke oni verkis por ŝi poemon al ŝi dediĉitan.

Ili interkonsentis pri ĉi punkto kaj ankaŭ pri tio, ke la eliro devus okazi post ok tagoj. Don Quijote rekomendis al la bakalaŭro prisekreti la aferon, precipe antaŭ la pastro, majstro Nicolás, la nevino kaj la mastrumantino, ke ili ne obstaklu lian noblan kaj kuraĝan decidon. Carrasco ĉion promesis, kaj de sia flanko petis de la kavaliro, ke li ne forgesu skribe informadi lin pri siaj futuraj aventuroj kaj misaventuroj, se li havos tempon por tiaj sciigoj. Poste ili adiaŭis unu la alian, kaj Sancho iris prepari ĉion necesan por la vojaĝo.

Читать дальше
Тёмная тема
Сбросить

Интервал:

Закладка:

Сделать

Похожие книги на «La inĝenia hidalgo don Quijote de La Mancha»

Представляем Вашему вниманию похожие книги на «La inĝenia hidalgo don Quijote de La Mancha» списком для выбора. Мы отобрали схожую по названию и смыслу литературу в надежде предоставить читателям больше вариантов отыскать новые, интересные, ещё непрочитанные произведения.


Отзывы о книге «La inĝenia hidalgo don Quijote de La Mancha»

Обсуждение, отзывы о книге «La inĝenia hidalgo don Quijote de La Mancha» и просто собственные мнения читателей. Оставьте ваши комментарии, напишите, что Вы думаете о произведении, его смысле или главных героях. Укажите что конкретно понравилось, а что нет, и почему Вы так считаете.

x