Pri la saĝa kaj sprita konversacio inter Sancho Panza kaj ties edzino Teresa Panza, kun aliaj eventoj memorindaj
Kiam la tradukisto de nia historio finis skribi ĉi kvinan ĉapitron, li diris, ke li opinias ĝin apokrifa, ĉar Sancho Panza esprimas sin en ĝi per supera stilo ne atribuebla al lia kurta komprenemo kaj per rimarkoj tiel subtilaj, ke ŝajne ili ne povis origini en lia kapo; tamen, por fidele plenumi sian devon, la tradukisto decidis ne formeti la ĉapitron, do li daŭrigis jene:
Sancho alvenis al si tiel ĝoja kaj feliĉa, ke lia edzino, rimarkinte lian humoron je la distanco de ŝtonĵeto, ne povis ne demandi:
—Kio estas la afero, Sancho, ke vi venas tiel ĝoja?
—Se Dio volus, edzino, ne plaĉus al mi montriĝi tiel ĝoja, kiel mi aspektas —li respondis.
—Mi ne komprenas vin, edzo —ŝi diris— kaj ne scias kion vi signifas per tio, ke se Dio volus, ne plaĉus al vi montriĝi tiel ĝoja, kiel vi aspektas. Eble mi estas stulta, sed mi ne scias, ke oni povas ĉagreniĝi pro sia propra ĝojo.
—Aŭskultu, Teresa —respondis Sancho—. Mi ĝojas, ĉar mi decidis denove servi mian mastron don Quijote. Li volas eliri por la tria fojo serĉi aventurojn: kaj devigite, kiel en la antaŭa okazo, tiel same de la malriĉo kiel de la espero trovi aliajn cent eskudojn, mi akompanos lin, kvankam min afliktas, ke mi devos disigi min de vi kaj de miaj filoj. Se Dio bonvolus nutri min, sen elmeti min al ajna risko, kaj sen ke mi bezonus vagadi ekster la hejmo sur montoj kaj sur valoj (kaj tion Li povus fari facile kaj senkoste per nur Sia deziro), kompreneble mi multe pli feliĉus, ĉar mia nuna ĝojo miksiĝas kun la tristo vin forlasi; do mi ĝuste diris, ke, se Dio volus, mi ĝojus, se mi ne sentus kontenton.
—Aŭskultu, Sancho —diris Teresa—. De kiam vi fariĝis membro de vaganta kavaliro, vi parolas tiel rebuse, ke oni ne povas vin kompreni.
—Sufiĉas, ke Dio komprenas min, edzino —respondis Sancho—. Li komprenas ĉion… kaj punkto. Sed memoru, ke en la venontaj tri tagoj, vi devos bone zorgi la azenon, ke ĝi vidiĝu fortika kaj vigla: duobligu ĝian porcion da furaĝo kaj ekzamenu la staton de la ŝarĝo-selo kaj de la harniso, ĉar ni iros ne por festi ajnan edziĝon, sed por vagadi tra la mondo spite al gigantoj, drakoj kaj aliaj monstroj kaj por aŭdi nombron da sibloj, roroj, muĝoj kaj beoj, kio certe egalus al kisoj kaj karesoj, se ni povus eviti trakti kun janguanoj kaj ensorĉitaj maŭroj.
—Mi bone vidas, edzo —diris Teresa—, ke la vagantaj ŝildistoj ricevas sian panon ne por nenio, do mi preĝos al Nia Sinjoro, ke Li tuj eltiru vin el ĉia misfortuno.
—Mi diras al vi, edzino —respondis Sancho—, ke mi falu morta ĉi tie, se mi ne esperas baldaŭ fariĝi gubernatoro de ia insulo.
—Ho ne, kara —diris Teresa—. Plu vivu la kokino eĉ kun sia pipso: [238] [238] Proverbo: oni diras pri personoj aŭ aferoj necesaj, eĉ se ili havas mankojn.
vi vivu, kaj la diablo forportu ĉian gubernatorecon de la mondo. Vi elvenis sen gubernatorecoj el la ventro de via patrino, sen ili vi vivis ĝis nun, kaj sen ili vi iros (aŭ oni vin portos) al la tombo, kiam Dio volos. En la mondo ekzistas personoj, al kiuj mankas gubernatorecoj, sed ili plu vivas kaj apartenas al la homa gento. La malsato estas plej bona spico de la mondo kaj ĉiama akompananto de la senhavuloj: tial ili manĝas kun apetito. Tamen, Sancho, se hazarde vi fariĝus gubernatoro, ne forgesu min kaj viajn filojn. Pensu, ke Sanchico havas jam dek kvin jarojn, kaj ke li devus iri al la lernejo, se efektive lia onklo la abato volas, ke li fariĝu ekleziulo. Pensu ankaŭ, ke Marisancha, via filino, ne tro ĉagreniĝos, se mi edzinigos ŝin: mi komencas suspekti, ke ŝi deziras havi edzon tiel forte, kiel vi insulon; kaj fine, pli dece ŝajnas filino kun mava edzo ol kun bona konkubo.
—Certe, edzino —respondis Sancho—, se Dio faros min gubernatoro de ajna loko, mi edzinigos Marisanchan al tia rangulo, ke oni devos alparoli ŝin per la titlo de, almenaŭ, «sinjorina moŝto».
—Ne, Sancho, ne —diris Teresa—. Estos pli prudente edzinigi ŝin al viro de ŝia sama stato, ĉar se vi prenas ŝin de ŝiaj ŝuaĉoj al moŝtaj piedvestoj, de ŝia lana korsaĵo al krinolino kaj al parada jupo silka, de ŝia nomo Marica kaj de ŝia «ci» al sinjorino Tia kaj al «via sinjorina moŝto», la knabino ne konos sin mem kaj ĉiupaŝe faros mison, montrante, ke ŝi estas tajlita el ŝtofo kruda kaj vulgara.
—Silentu, stulta —respondis Sancho—. Post du tri jaroj da praktiko, ŝi posedos tian sinjorinecon kaj aplombon, ke ili ŝajnos denaskaj. Kaj se ne, kiom gravos? Ŝi estu «sinjorina moŝto», kaj ni ne zorgu pri io alia.
—Tenu vin al via stato, Sancho —diris Teresa—. Ne provu tiel alten levi vin kaj memoru la proverbon: «Edziĝo najbara garantias de eraro». Bela afero, vere, edzinigi nian Marisanchan al grafego aŭ al impona kavaliro! Kiam li kapricus, li insultus ŝin, nomante ŝin kampuleca, filino de tretanto de gleboj kaj de turnantino de ŝpinradoj! Ha ne! Ne tiel okazos, edzo. Ne por tio mi vartadis mian filinon. Vi alportu monon hejmen, kaj lasu al mi la zorgon edzinigi ŝin: mi pensas pri Lope Tocho, la filo de Juan Tocho, junulo sana kaj fortika; ni konas lin, kaj mi rimarkas, ke li rigardas ŝin kun plaĉo; kun li, nia egalulo, ŝi faros bonan edziniĝon, kaj ni ne perdos ŝin el la vido; ni ĉiam estos kune, patroj kaj filoj, nepoj kaj bofiloj, kaj la beno kaj la paco de Dio nin akompanos. Pli bone tio, ol ke vi edzinigu ŝin en ajna kortego aŭ palaco, kie ŝi nek komprenos ion, nek estos komprenata.
—Jam sufiĉas, besto, virino de Barabaso! —respondis Sancho—. Kial vi volas, sen ajna motivo, oponi ke mi edzinigu mian filinon al viro dononta al mi nepojn kun la titolo de «sinjora moŝto»? Aŭskultu, Teresa, mi ĉiam aŭdis al la olduloj diri, ke, kiu ne scias profiti sian bonan sorton, kiam ĝi alvenas al li, ne devus plendi, se ĝi preterpasas; kaj nun, kiam la sorto frapas sur nia pordo, ne konvenas teni ĝin fermita. Ni navigu sub la favora vento blovanta nian velon.
(Kaŭze de ĉi esprimoj, kaj de aliaj rimarkoj diritaj de Sancho tuj sekve, la tradukisto de nia historio opinias ĉi ĉapitron apokrifa).
—Ĉu vi pensas, bestaĉo —daŭrigis Sancho—, ke ne konvenus al mi trafi ian profitigan postenon gubernatoran, kie ni povus eltiri la piedon el la koto? [239] [239] Proverba esprimo: eltiri sin el malriĉa vivo.
Marisancha edziniĝu al viro de mia elekto, kaj vi vidos, ke oni nomos vin doña Teresa Panza, kaj ke vi sidiĝos en la kirko sur tapiŝoj kaj kusenoj spite al ĉiuj damoj de la vilaĝo. Ĉu vi preferas resti ĉiam en la sama loko, sen kreski kaj moviĝi, kiel ornama figuro? Pri la afero, do, oni ne plu parolu: Marisancha estos dukino, kiom ajn vi protestos.
—Ĉu vi scias kion vi diras, edzo? —respondis Teresa—. Mi kredas, ke tia dukolando kaŭzos la perdiĝon de mia filino. Faru ŝin dukino aŭ princino laŭ via plaĉo, sed sciu, ĝi okazos sen mia aprobo kaj konsento. Mi amis ĉiam la egalecon, kaj ne povus toleri nefundamentitan orgojlon. Oni baptis min Teresa, nomo nuda kaj simpla, sen aldonoj, ornamoj kaj postiĉoj de «don» aŭ «doña». Mia patro nomiĝis Cascajo, sed, ĉar mi estas via edzino, oni nomas min Teresa Panza, anstataŭ, pli ĝuste, Teresa Cascajo: sed tien iras leĝoj, kien volas reĝoj. Tamen mi kontentas je mia nomo kaj je tio, ke ĝi ne bezonas la almeton de ia «doña» tro peza por mi. Se mi aperus en kostumo de grafino aŭ de edzino de gubernatoro, mi ne volus, ke la homoj diru: «Vidu, kiel paradas ĉi porkino: hieraŭ ŝi ne ĉesis disfibri stupon, ĉeestis la meson kovrinte al si la kapon, ne per la mantelo, sed per la jupo de la vesto, kaj jam hodiaŭ pavaĉas en krinolinoj kaj broĉoj… kvazaŭ ni ne konus ŝin!». Se Dio volos, ke mi konservu miajn sep aŭ kvin sensojn (aŭ kiom da ili mi havas), mi ne pensas doni al la homoj la okazon, ke ili vidu min en tia situacio. Vi, edzo, oficu gubernatore aŭ insulmastre, tute laŭ via plaĉo, sed mi ĵuras je la vivo de mia patrino, ke nek mi nek mia filino faros eĉ unu solan paŝon ekster nia vilaĝo. Virta virino straton ne konas, kaj por knabino honesta, laboro estas festo. Foriru kun via don Quijote al viaj aventuroj, kaj lasu nin kun niaj misaventuroj, ĉar Dio protektos nin, se ni bone kondutos; kaj rilate al via mastro, mi ne scias, kiu almetis al li ties «don»: ja nek lia patro, nek lia avo ĝin havis.
Читать дальше