Miguel Cervantes - La inĝenia hidalgo don Quijote de La Mancha

Здесь есть возможность читать онлайн «Miguel Cervantes - La inĝenia hidalgo don Quijote de La Mancha» весь текст электронной книги совершенно бесплатно (целиком полную версию без сокращений). В некоторых случаях можно слушать аудио, скачать через торрент в формате fb2 и присутствует краткое содержание. Год выпуска: 2016, Издательство: Hispana Esperanto-Federacio, Жанр: Классическая проза, на эсперанто. Описание произведения, (предисловие) а так же отзывы посетителей доступны на портале библиотеки ЛибКат.

La inĝenia hidalgo don Quijote de La Mancha: краткое содержание, описание и аннотация

Предлагаем к чтению аннотацию, описание, краткое содержание или предисловие (зависит от того, что написал сам автор книги «La inĝenia hidalgo don Quijote de La Mancha»). Если вы не нашли необходимую информацию о книге — напишите в комментариях, мы постараемся отыскать её.

Vi havas antaŭ vi verkon eksterordinaran. Ne nur pro la originalaj teksto kaj lingvaĵo, sed ankaŭ pro la lingvo en kiu ĝi sin prezentas nun.
La traduko de
en Esperanton estis jam de la komenco de nia lingvo la revo de ĉiuj esperantistoj ligitaj al la hispana kulturo. Tiu revo, post kelkaj antaŭaj partaj provoj, fine plene efektiviĝis paper-forme en 1977, danke al la laborado de nia admirata tradukisto Fernando de Diego kaj al la apogo de Fondaĵo Esperanto kaj de grupo de malavaraj hispanaj esperantistoj.
Hodiaŭ, preskaŭ kvardek jarojn poste kaj ĉe la kvar-jarcenta datreveno de la morto de Miguel de Cervantes, ni profitas de la teknologia progreso kaj faras plian paŝon prezentante tiun ĉi novan bit-forman eldonon danke al la laboro de skipo de volontuloj, kiuj donacis sian tempon kaj talenton por la tasko. Ni tiel esperas pli bone diskonigi tiun ĉi juvelon de la universala literaturo en la plej universala el la lingvoj, sen limoj kaj baroj.
Por Hispana Esperanto-Federacio kaj por Fondaĵo Esperanto estas honore disponigi al la komunumo de parolantoj de la internacia lingvo Esperanto la plej internacian hispanlingvan verkon, nome la aventurojn de la inĝenia hidalgo don Quijote de La Mancha.
subskribo José Antonio del Barrio Prezidanto de Hispana Esperanto-Federacio

La inĝenia hidalgo don Quijote de La Mancha — читать онлайн бесплатно полную книгу (весь текст) целиком

Ниже представлен текст книги, разбитый по страницам. Система сохранения места последней прочитанной страницы, позволяет с удобством читать онлайн бесплатно книгу «La inĝenia hidalgo don Quijote de La Mancha», без необходимости каждый раз заново искать на чём Вы остановились. Поставьте закладку, и сможете в любой момент перейти на страницу, на которой закончили чтение.

Тёмная тема
Сбросить

Интервал:

Закладка:

Сделать

—Tre volonte, sinjoro —diris Sancho—, sed sub la kondiĉo, ke via moŝto ne koleros: ĉar vi deziras, ke mi elverŝu la nudan veron, sen garni per ia robo aŭ kostumo kion mi aŭdis.

—Nenial mi koleros —asertis don Quijote—. Vi povas paroli libere, Sancho, sen ia ĉirkaŭfrazo.

—Nu, mi devas diri do unue, ke la popolo konsideras vin ega frenezulo kaj min same granda idioto. La hidalgoj diras de sia flanko, ke vi ne tenas vin inter la limoj de via rango, ĉar vi atribuas al vi la titolon «don» kaj nomas vin kavaliro, kvankam vi posedas nur etan vitokampon, du akreojn da plugotero kaj apenaŭ paron da ĉifonoj por kovri vian nudecon. La kavaliroj komentas, ke ne plaĉas al ili, ke la hidalgoj volas konkuri kun ili, speciale la eskviroj, kiuj inkas al si la ŝuojn, [225] [225] Por kaŝi la fendojn kaŭzitajn de troa uzado. kaj flikas siajn nigrajn ŝtrumpojn per verda fadeno.

—Tio ne koncernas min —respondis don Quijote—, ĉar miaj vestoj estas ĉiam bonaj kaj sen flikaĵoj: eble kun ŝiroj, sed kaŭze, ne de troa uzado, sed de la armiloj.

—Rilate al via kuraĝo, ĝentilo, faroj kaj persono ekzistas diversaj opinioj —daŭrigis Sancho—. Kelkaj diras: freneza, sed amuza; aliaj, kuraĝa, sed senfortuna; aliaj, ĝentila sed impertinenta; resume, oni tiel kaj tiom babilaĉas pri ni, ke oni turnas vian moŝton kaj min en fetoran kaĉon.

—Memoru, Sancho —diris don Quijote—, ke, kie ajn troviĝas virto, tie oni ĝin persekutas. Nemultaj famuloj en pasintaj epokoj, eble eĉ ne unu, povis eviti la kalumnian atakon de la malico. Al Julio Cezaro, plej kuraĝa kaj saĝa kapitano, oni faris la riproĉon, ke li tro ambiciis, kaj ke nek liaj vestoj nek lia vivmaniero montriĝis tre puraj. Aleksandro, kies heroaĵoj gajnis por li la alnomon Granda, havis la famon, ke li inklinis drinkadi. Pri Herkulo, la heroo de la multaj laboroj, oni rakontas, ke li estis garzoneska kaj seks-arda; pri don Galaor, frato de Amadís de Gaŭlio, ke li ekscese lascivis; pri lia frato, ke li tro ploris. Tiel do, Sancho, inter tiom da kalumnioj ĵetitaj kontraŭ la herooj, bone povas pasi tio, kion oni diras pri mi… se oni ne diras ion kroman.

—Jen la tubero en la afero, per la diablo! —kriis Sancho.

—Ĉu oni do komentas ion plian? —demandis don Quijote.

—Restas ankoraŭ senfeligi la voston —respondis Sancho—. Kion mi diris ĝis nun, tio estis nur kisoj kaj karesoj; sed, se via moŝto deziras koni la tutan liston da kalumnioj kontraŭ vi, mi povas tuj preni ĉi tien personon, kiu rakontus ĉion al vi, sen ŝpari eĉ unu joton. Ĉar okazis, ke hieraŭ nokte, la filo de Bartolomé Carrasco alvenis de Salamanca, kie li fariĝis bakalaŭro. Mi bonvenigis lin, kaj tiam li diris, ke la historio de via moŝto cirkulas en formo de libro titolita La inĝenia hidalgo don Quijote de La Mancha . Li aldonis, ke mi aperas tie kun mia propra nomo, Sancho Panza, kaj same sinjorino Dulcinea de El Toboso kun la sia; krome oni priskribas aferojn okazintajn nur al vi kaj mi solaj, kaj mi devis fari al mi la signon de la kruco, ĉar mi tute miris je tio, kiel la historiisto povis ilin koni.

—Certe, Sancho, la aŭtoro de mia historio estas ia saĝa sorĉisto, ĉar nenio povas kaŝiĝi de tiaj personoj— diris don Quijote.

—Sed, kiel li povus esti saĝa sorĉisto se, laŭ la bakalaŭro Sansón Carrasco (tiel nomiĝas la filo de Bartolomé), la aŭtoro de la historio havas la nomon Cide Hamete Melongeno? [226] [226] Sancho diris erare «Melongeno» anstataŭ «Benengeli», kiu nomo en la araba signifas «melongena».

—Tio estas nomo maŭra —rimarkis don Quijote.

—Tre eble, ĉar mi jam aŭdis, ke la pliparto de la maŭroj amas la melongenojn.

—Certe vi eraras pri la familia nomo de ĉi Cide, kiu en la araba signifas «sinjoro».

—Povas esti —respondis Sancho— sed, se via moŝto deziras, ke mi prenu la bakalaŭron ĉi tien, mi tion faros en la daŭro de palpebrumo.

—Vi donus al mi grandan plezuron, amiko —diris don Quijote—. Mi tute surpriziĝis, aŭdante kion vi diris; kaj ĉiu plenbuŝo, kiun mi manĝos, faros al mi nenian bonon, ĝis oni plene informos min pri la afero.

—Do mi iras voki lin —respondis Sancho.

Li forlasis sian sinjoron, serĉis ia bakalaŭron, revenis kun li iom poste, kaj la tri interparolis en amuzega konversacio.

Ĉapitro 3

Pri la komika konversacio inter don Quijote, Sancho Panza kaj la bakalaŭro Sansón Carrasco

Tre enpensa atendis don Quijote la alvenon de la bakalaŭro Sansón Carrasco, de kiu li esperis aŭdi pri siaj propraj aventuroj, aperintaj en formo de libro, kiel Sancho diris; li ne povis kredi la ekziston de tia libro, nek ke oni jam dezirus publikigi liajn glorajn farojn, se konsideri, ke preskaŭ ne sekiĝis ankoraŭ, sur la klingo de lia glavo, la sango de la malamikoj, kiujn li mortigis. Tamen li imagis, ke ia sorĉisto, amiko aŭ antagonisto, presigis la rakonton de liaj heroaĵoj, dank’ al sia magia arto: se amiko, por pligrandigi kaj levi lin super la plej gloraj kavaliroj vagantaj; se antagonisto, por fifamigi lin kaj lin faligi pli suben ol la plej malnoblaj ŝildistoj, pri kies faroj oni estus verkinta iam, kvankam (li diris en si), oni neniam skribis aventurojn de ŝildistoj. Kaj se, efektive, ekzistis lia historio, ĝi nepre devus montriĝi elokventa, impona, fama, superba kaj aŭtenta, ĉar kavalira. Ĉi penso iom konsolis lin; sed la fakto, ke la aŭtoro estis maŭro, kiel indikis la nomo Cide, afliktis lin, tial, ke ĉiuj maŭroj havas mensogan, falsan kaj disputeman naturon. Li timis ankaŭ, ke la historiisto eble traktis nedece lian am-aferon, makulante kaj damaĝante la honoron de lia sinjorino Dulcinea de El Toboso, anstataŭ proklami (kiel la hidalgo dezirus), ke li ĉiam tenis sin fidela kaj respekta al ŝi, disdegnante reĝinojn, imperiestrinojn kaj pucelojn de ĉia rango, kaj bridante la naturan impulson de sia karno. Kaj tiel, envolvita kaj reenvolvita en mil fantaziojn, trovis lin Sancho kaj Carrasco, kiun lastan salutis la hidalgo kun granda ĝentilo.

La bakalaŭro, kvankam nomita Sansón, [227] [227] Hispana formo de Ŝimŝom. estis ne de alta staturo, sed tre ŝercema, kun pala haŭto kaj forta inteligento. Li havis proksimume dudek kvar jarojn, rondan vizaĝon, platan nazon kaj grandan buŝon, t.e. ĉiun signon propran al petola karaktero amanta ŝerci kaj blagi, kion li bone montris, kiam li genuiĝis antaŭ don Quijote kaj diris:

—Sinjoro don Quijote de La Mancha, permesu min kisi la manon de Via Alteco. Je la kostumo de Sankta Petro, kiun mi portas, [228] [228] La kostumo de Sankta Petro estis speco de uniformo de la tiamaj studentoj, simila al la kostumo tiam uzata de la pastroj kaj konsistanta, interalie, el sutano, mantelo kaj nigra ĉapo. Oni ne bezonis la ricevon de ordinoj por porti ĝin, do la ĵuro de la bakalaŭro havas ŝercan nuancon. kvankam mi ricevis nur la kvar unuajn ordinojn, mi ĵuras, ke via moŝto estas unu el la plej famaj vagantaj kavaliroj ekzistintaj, kaj eĉ ekzistontaj, sur la tuta surfaco de la mondo. Longe vivu Cide Hamete Benengeli, la aŭtoro de la historio de viaj grandaj faroj, kaj eĉ pli longe vivu la viro, al kies laŭdinda intereso ŝuldiĝas, ke oni ĝin tradukis el la araba lingvo en la kastilian por universala distro de la regnoj.

Don Quijote igis lin stariĝi kaj diris:

—Ĉu vere do mia historio ekzistas, kaj ĝin verkis maŭra saĝulo?

—Tiel vere —respondis Sansón—, ke mi opinias, ke ĝisdate eldoniĝis pli ol dek du mil ekzempleroj de la libro; se ne, parolu Portugalio, Barcelona kaj Valencia, kie oni ilin presis. Eĉ cirkulas la famo, ke ankaŭ en Antverpeno oni presas nun la libron, kaj mi kredas, ke ne ekzistos regno, en kies lingvon oni ne tradukos ĝin.

Читать дальше
Тёмная тема
Сбросить

Интервал:

Закладка:

Сделать

Похожие книги на «La inĝenia hidalgo don Quijote de La Mancha»

Представляем Вашему вниманию похожие книги на «La inĝenia hidalgo don Quijote de La Mancha» списком для выбора. Мы отобрали схожую по названию и смыслу литературу в надежде предоставить читателям больше вариантов отыскать новые, интересные, ещё непрочитанные произведения.


Отзывы о книге «La inĝenia hidalgo don Quijote de La Mancha»

Обсуждение, отзывы о книге «La inĝenia hidalgo don Quijote de La Mancha» и просто собственные мнения читателей. Оставьте ваши комментарии, напишите, что Вы думаете о произведении, его смысле или главных героях. Укажите что конкретно понравилось, а что нет, и почему Вы так считаете.

x