Sed la barbiro, jam pensinta la samon kiel la pastro, demandis al don Quijote pri la naturo de la rimedo, kiun, laŭ li, oni devus adopti: ĉar eble ĝi taŭgus nur por esti aldonita al la longa listo de stultaj projektoj ofte prezentataj antaŭ la princoj.
—La mia, sinjoro Barbotranĉa, estas, ne stulta, sed bonrezulta.
—Mi ne parolis pri la via —respondis la barbiro—. Sed la sperto montris, ke la pliparto de la projektoj prezentataj al lia majesta moŝto montriĝas absurdaj aŭ neaplikeblaj, aŭ damaĝus la reĝon aŭ la landon.
—Tamen, la mia —diris don Quijote— estas nek absurda nek neaplikebla, sed la plej facila, la plej taŭga, la plej lerta kaj la plej rapide efektivigebla, kiu povus fonti el la imago de plananto.
—Via moŝto tre tardas konigi ĝin al ni, sinjoro don Quijote —diris la pastro.
—Ne plaĉus al mi —respondis la hidalgo— se nune mi komunikus ĝin ĉi tie, kaj jam morgaŭ matene ĝi trafus la orelon de la sinjoroj regnaj konsilistoj, kaj aliaj ricevus dankon kaj rekompencon por mia laboro.
—Koncerne min —diris la barbiro— mi donas al vi mian parolon ĉi tie kaj antaŭ Dio, ke, kion vi diros, mi konfidos nek al reĝo nek al turo [218] [218] Proverba esprimo de ŝaka origino: al neniu.
nek al surtera homo: ĉi ĵuron mi lernis el la Romanco de la Pastro , en kies prefaco la pastro avertas la reĝon kontraŭ fripono ŝtelinta de li cent dublonojn [219] [219] Neologismo. Hispane «doblón»; france «doublon»; angle «doubloon». Antikva ora monero, de diversa valoro laŭ la epokoj.
kaj lian rapidan mulon.
—Mi ne konas tian historion —respondis don Quijote— sed mi scias, ke la ĵuro bonas, ĉar la sinjoro barbiro bonas.
—Eĉ se li ne bonus —diris la pastro— mi respondas pri li kaj garantias, ke ĉi-okaze li parolos ne pli ol mutulo, aŭ mi kondukos lin antaŭ tribunalo, ke li submetu sin al ĝia juĝo kaj sentenco.
—Kaj kiu respondas pri via moŝto, sinjoro pastro? —demandis don Quijote.
—Mia profesio respondas —rebatis la pastro— ĉar ĝi postulas la gardadon de sekretoj.
—Je Dio, do! —ekkriis don Quijote—. Kion pli bonan povus fari lia majesta moŝto ol ordoni per publika distrumpetado, ke ĉiuj vagantaj kavaliroj de Hispanujo koncentriĝu en la ĉefurbo en ia difinita tago? Eĉ se prezentiĝus nur ses, eble troviĝus inter ili unu kapabla venki sola la tutan potencon turkan. Aŭskultu, viaj moŝtoj, kaj atentu kion mi diras: ĉu estas io nova, ke unu sola vaganta kavaliro detruas armeon el ducent mil viroj, kvazaŭ ili ĉiuj havus nur unu gorĝon aŭ konsistus el marcipano? Ĉu ne ekzistas multege da historioj plenaj de tiaj mirindaĵoj? Se hodiaŭ vivus —por mia misfortuno, kvankam mi ne diros, ke por la misfortuno de iu alia— la fama don Belianís aŭ unu el la nekalkuleblaj posteuloj de Amadís de Gaŭlio, kaj li alfrontus la turkojn, mi ne volus vidi min en ilia haŭto; sed Dio zorgos pri sia popolo kaj sendos kavaliron, kiu, se ne tiel impona kiel la aventuristoj de la pasintaj epokoj, almenaŭ egalos ilin en kuraĝo: kaj Dio min komprenas kaj punkto.
—Ho ve! —ekkriis tiam la nevino—. Certe, kiel mi mortos, mia sinjoro volas denove fariĝi vaganta kavaliro!
—Vaganta kavaliro mi estos ĝis la fino —respondis don Quijote—. Kaj la turkoj krozu laŭvole ien tien kun sia tuta potenco. Mi ripetas, ke Dio komprenas min.
—Mi petas la permeson de viaj moŝtoj —intervenis la barbiro— por rakonti al vi etan historion okazintan en Sevilla: ĝi tiel bone konformas al ĉi temo, ke mi tre deziras ĝin diri.
Don Quijote donis sian permeson, la pastro kaj la ceteraj pretis aŭskulti, kaj la barbiro komencis jene:
—En la frenezulejo de Sevilla troviĝis viro, kies parencoj enfermigis lin tie, ĉar li perdis la saĝon. Li estis licenciulo pri kanonika juro el la fakultato de Osuna, sed, laŭ la opinio de multaj personoj, li same frenezus, eĉ se li akirintus la licencion ĉe la universitato de Salamanca. Ĉi licenciulo, post kelkaj jaroj de enfermiteco, imagis, ke li jam retrovis sian tutan racion kaj, posedata de ĉi iluzio, li skribis plurfoje al la ĉefepiskopo por komuniki al li, per tre prudenta argumentado kaj elkoraj petoj, ke li ordonu liberigi lin de tiel mizera situacio, ĉar la dia mizerikordo redonis al li la saĝon; li aldonis, ke liaj parencoj, por profiti lian havon, tenas lin enfermita tie, kaj ke ili klopodus, spite al ĉia evidento, ke oni rigardu lin freneza ĝis lia morto. Fine la ĉefepiskopo impresiĝis de liaj multaj leteroj prudentaj kaj raciaj, kaj ordonis unu el siaj klerikoj informiĝi pere de la direktoro de la frenezulejo, ĉu tio, kion la licenciulo skribis al li, respondas al la vero. La kleriko do vizitis la direktoron, kiu sciigis lin, ke la viro frenezas ankoraŭ, kaj ke, kvankam li ofte parolas kiel persono de granda saĝo, ĉe la fino li refalas en tiajn ekstravagancojn, ke ili egalas, laŭ nombro kaj grando, al la diskretaĵoj de la komenco de lia konversacio, kion oni povus konstati parolante kun li.
»La kleriko decidis fari la provon, vizitis do la lunatikon, parolis kun li pli ol unu horon kaj, en la dirita tempo, la licenciulo diris nenion absurdan aŭ strangan; male, li esprimis sin tiel saĝe, ke la kleriko absolute konvinkiĝis, ke ia interparolanto havas la menson sana; interalie la lunatiko diris al li, ke la direktoro falsas la veron, ĉar li ricevas donacojn de liaj familianoj, ke li asertu, ke la licenciulo frenezas ankoraŭ, malgraŭ siaj lucidaj periodoj. Li aldonis, ke la pleja kulpanto de lia misfortuno estas lia granda havo, ĉar, por profiti ĝin, liaj malamikoj, helpante sin per la mensogo, proklamas, ke en lia kazo ne ekzistas la dia favoro, kiu efektive relevis lin de besto en homon. Resume, li tiel parolis, ke liaj vortoj igis la direktoron suspektinda, liajn parencojn kruelaj kaj mon-avidaj, kaj lin mem mense sana, ĝis tia ekstremo, ke la kleriko decidis preni lin kun si, por ke la ĉefepiskopo vidu kaj konstatu la veron de la afero; kun sia tuta bona fido la brava kleriko petis la direktoron, ke li ordonu redoni al la licenciulo ties proprajn vestopecojn, sed la direktoro ripetis, ke li bone pripensu sian decidon, ĉar, sen ia dubo, la licenciulo frenezas ankoraŭ. Tamen la kleriko insistis, la direktoro fine cedis, tial, ke la peton faris reprezentanto de la ĉefepiskopo, oni vestis la licenciulon per lia propra vesto nova kaj konvena, kaj, vidante sin sen la ĉifonoj de lunatiko kaj en vesto de mense sana homo, li petis de la kleriko permeson por diri adiaŭ al siaj kamaradoj frenezuloj. La kleriko respondis, ke li ŝatus akompani lin kaj vidi la pacientojn de la domo. Tiel do, ambaŭ, akompane de kelkaj aliaj personoj ĉeestintaj la konversacion, supriris la ŝtuparon, la licenciulo haltis ĉe kaĝo, kie sidis furioza frenezulo, kvankam tiam kvieta kaj trankvila, kaj diris al li:
»—Frato, vidu, ĉu vi havas ian komision por doni al mi, ĉar mi foriras hejmen; kvankam mi ne meritas Lian favoron, Dio volis en sia senlima mizerikordo kaj boneco redoni al mi la saĝon: mi estas jam sana kaj prudenta, ĉar nenio neebla ekzistas por la povo de Dio. Havu firman esperon kaj fidon rilate Lian helpon: se Li restarigis min en mian unuan staton, ankaŭ Li faros la samon al vi, se vi fidos Lin. Mi zorgos pri tio, sendi al vi bonan nutron; kaj ĉiam manĝu ĝin, ĉar mi devas diri al vi, ke, laŭ mia opinio kaj mia propra sperto, nia frenezo venas de tio, ke ni havas la stomakon vaka kaj la cerbon plena de aero. Tenu vin firma, amiko, tenu vin firma, ĉar desperi en la misfortunoj detruas la sanon kaj kaŭzas la morton.
»Alia lunatiko enfermita en kaĝo kontraŭa al la kaĝo de la furiozulo aŭskultis la vortojn de la licenciulo kaj levante sin de eluzita mato, kie li kuŝis tute nuda, demandis laŭte, kiu do foriras mense kaj korpe sana.
»—Mi foriras, frato —respondis la licenciulo—. Mi ne bezonas resti plu ĉi tie kaj senĉese dankas la ĉielon, ke ĝi faris al mi tiel grandan favoron.
Читать дальше