Miguel Cervantes - La inĝenia hidalgo don Quijote de La Mancha

Здесь есть возможность читать онлайн «Miguel Cervantes - La inĝenia hidalgo don Quijote de La Mancha» весь текст электронной книги совершенно бесплатно (целиком полную версию без сокращений). В некоторых случаях можно слушать аудио, скачать через торрент в формате fb2 и присутствует краткое содержание. Год выпуска: 2016, Издательство: Hispana Esperanto-Federacio, Жанр: Классическая проза, на эсперанто. Описание произведения, (предисловие) а так же отзывы посетителей доступны на портале библиотеки ЛибКат.

La inĝenia hidalgo don Quijote de La Mancha: краткое содержание, описание и аннотация

Предлагаем к чтению аннотацию, описание, краткое содержание или предисловие (зависит от того, что написал сам автор книги «La inĝenia hidalgo don Quijote de La Mancha»). Если вы не нашли необходимую информацию о книге — напишите в комментариях, мы постараемся отыскать её.

Vi havas antaŭ vi verkon eksterordinaran. Ne nur pro la originalaj teksto kaj lingvaĵo, sed ankaŭ pro la lingvo en kiu ĝi sin prezentas nun.
La traduko de
en Esperanton estis jam de la komenco de nia lingvo la revo de ĉiuj esperantistoj ligitaj al la hispana kulturo. Tiu revo, post kelkaj antaŭaj partaj provoj, fine plene efektiviĝis paper-forme en 1977, danke al la laborado de nia admirata tradukisto Fernando de Diego kaj al la apogo de Fondaĵo Esperanto kaj de grupo de malavaraj hispanaj esperantistoj.
Hodiaŭ, preskaŭ kvardek jarojn poste kaj ĉe la kvar-jarcenta datreveno de la morto de Miguel de Cervantes, ni profitas de la teknologia progreso kaj faras plian paŝon prezentante tiun ĉi novan bit-forman eldonon danke al la laboro de skipo de volontuloj, kiuj donacis sian tempon kaj talenton por la tasko. Ni tiel esperas pli bone diskonigi tiun ĉi juvelon de la universala literaturo en la plej universala el la lingvoj, sen limoj kaj baroj.
Por Hispana Esperanto-Federacio kaj por Fondaĵo Esperanto estas honore disponigi al la komunumo de parolantoj de la internacia lingvo Esperanto la plej internacian hispanlingvan verkon, nome la aventurojn de la inĝenia hidalgo don Quijote de La Mancha.
subskribo José Antonio del Barrio Prezidanto de Hispana Esperanto-Federacio

La inĝenia hidalgo don Quijote de La Mancha — читать онлайн бесплатно полную книгу (весь текст) целиком

Ниже представлен текст книги, разбитый по страницам. Система сохранения места последней прочитанной страницы, позволяет с удобством читать онлайн бесплатно книгу «La inĝenia hidalgo don Quijote de La Mancha», без необходимости каждый раз заново искать на чём Вы остановились. Поставьте закладку, и сможете в любой момент перейти на страницу, на которой закончили чтение.

Тёмная тема
Сбросить

Интервал:

Закладка:

Сделать

—Vi pravas —diris la pastro; kaj, ĉar li ŝatis aŭskulti la hidalgon paroli pri tiaj sensencaĵoj, li demandis, kia li imagas la aspekton de la iamaj vagantaj kavaliroj Reinaldo de Montalbán, Rolando kaj la aliaj dek du paruloj de Francio.

—Pri Reinaldo —respondis don Quijote— mi kuraĝus diri, ke li havis la vizaĝon larĝa, la haŭton ruĝeta, la okulojn iom elstaraj kaj moviĝemaj, kaj ke, krome, li montris tre grandan puntilion kaj koleremon kaj amikis al latronoj kaj vagabondoj. Rilate al Rolando, Rotolando aŭ Orlando (la historioj donas al li ĉi tri nomojn) mi kredas kaj asertas, ke li havis mezan staturon, larĝajn ŝultrojn, krurojn iom kurbajn, brunan haŭton, ruĝan barbon, vilan korpon, minacan rigardon, lakonan parolon, grandan ĝentilon kaj bonan edukitecon.

—Se Rolando ne aspektis pli alloge ol la priskribo farita de via moŝto —komentis la pastro— ne estas strange do, ke sinjorino Angélica la Bela disdegnis lin kaj lin forlasis por la linda mieno, la viglo kaj la ĉarmo de la maŭra efebo, al kiu ŝi sin donis. Kaj, certe, ŝi pravis, preferante la molon de Medoro al la aspro de Rolando.

—Ĉi Angélica, sinjoro pastro —respondis don Quijote— estis dameto sencerba, flirtema kaj iom kaprica, kiu bruadis en la mondo tiel multe pro sia manko de diskreto, kiel pro sia belo. Ŝi disdegnis milon da kavaliroj bravaj kaj saĝaj, kaj kontentiĝis per ia garzoneska paĝio belvizaĝa sen havo kaj sen famo, kun nur la reputacio, kiun li gajnis al si pro sia lojalo al sia amiko. [221] [221] Laŭ Ariosto en Rolando freneza la amiko de Medoro estis la reĝo Dardinel de Almonte, kies kadavron Medoro retiris el kampo de batalo, ricevante seriozajn vundojn en la entrepreno. Post ŝia hontiga sinforgeso, la granda kantinto de la belo, la renoma Ariosto, ne kuraĝis, aŭ eble ne volis, rakonti la ceteron de la vivo, sendube ne tre virtan, kaj ĉesis okupiĝi pri ŝi, skribante:

Kaj tial, ke ricevis ŝi Katai-sceptron
alia uzos eble pli genie l’ plektron.

»Sendube li diris profetaĵon (ne strange, se konsideri, ke la poetoj ricevas ankaŭ la nomon vates , t.e. divenantoj) ĉar, de tiam, fama poeto de Andaluzio [222] [222] Luis Barahona de Soto, aŭtoro de la longa poemo La larmoj de Angélica , eldonita en Granada en 1586. prikantis plore ŝiajn larmojn, kaj alia renoma kaj unika poeto kastilia [223] [223] Lope de Vega, aŭtoro de La beleco de Angélica , versa volumo aperinta en Barcelona en la jaro 1604. laŭdis verse ŝian belon.

—Diru, sinjoro don Quijote —intervenis la barbiro—. Ĉu ne ekzistis ia poeto verkinta satiron kontraŭ ĉi sinjorino Angélica, inter tiom da laŭdaj aŭtoroj?

—Mi opinias —respondis don Quijote—, ke, se Scripante aŭ Rolando estus poetoj ili farintus al ŝi bonan lavon; ĉar, laŭ kutimo propra al la naturo de la poetoj, se iliaj amatinoj (veraj aŭ imagaj, sed ĉiuokaze mastrinoj de ilia penso) disdegnas aŭ repuŝas ilin, ili venĝas sin per satiroj kaj pamfletoj, kvankam, cetere, fari tian venĝon ne apartenas al koroj noblaj. Sed, verdire, ĝisdate mi konas nenian verson fifamigan kontraŭ sinjorino Angélica, kiu tiel multe perturbis siatempe la mondon.

—Kiel nekredeble! —diris la pastro.

Sed tiam la nevino kaj la mastrumantino, jam antaŭe elirintaj el la ĉambro, komencis forte krii en la korto, kaj ĉiuj alkuris al la bruo.

Ĉapitro 2

Pri la granda disputo inter Sancho Panza kaj la nevino kaj la mastrumantino de don Quijote, kaj pri aliaj amuzaj incidentoj

Rakontas la historio, ke la voĉoj trafintaj la orelon de don Quijote, de la pastro kaj de la barbiro, venis de la nevino kaj de la mastrumantino, kiuj kriis al Sancho Panza, ĉar li volis enpuŝi sin en la hejmon por vidi la hidalgon, kaj la virinoj baris al li la eniron.

—Kion vi volas en ĉi domo, idioto? Revenu al la via, frato, ĉar vi, kaj nur vi, logas, fortiras kaj miskondukas nian sinjoron sur la vojojn de la mondo.

—Mastrumantino de Satano! —respondis Sancho—. Mi estas la logato, la fortirato kaj la miskondukato, ne via mastro; li prenis min sur la vojojn de la mondo, do vi trompiĝas de ekstremo al ekstremo. Li elŝiris min el mia domo per flatoj, promesante al mi insulon, kiun mi atendas ankoraŭ.

—Putraj insuloj vin sufoku, infera Sancho! —kriis la nevino—. Ĉiogluta, ventro sen fundo, diru, kio estas insulo? Ĉu ia manĝaĵo?

—Ne ia manĝaĵo —respondis Sancho— sed io, pli valora ol kvar urboj, kion mi regos kaj direktos pli bone ol kvar magistratoj kune…

—Tamen —diris la mastrumantino— vi ne eniros ĉi tien, vi, sako da malicoj, kofro da friponaĵoj! Iru regi vian domon kaj plugi vian parcelon, kaj ne plu pensu pri insuloj aŭ insuletoj!

Ĉi konversacio tre amuzis la pastron kaj la barbiron; sed don Quijote, timante, ke Sancho povus elŝuti rozarion da stultaĵoj kaj mencii kelke da punktoj ne tre konvenaj al lia prestiĝo, vokis lin kaj ordonis al la du virinoj silenti kaj lasi lin eniri. Sancho enpaŝis, kaj la pastro kaj la barbiro adiaŭis don Quijote, pri kies resaniĝo ili desperis, vidante kiel obstine li alkroĉiĝis al siaj absurdaj ideoj kaj teniĝis al la stulto de siaj misvagantaj kavaliraĵoj; la pastro diris do al la barbiro:

—Vi vidos, amiko, ke, en la plej neatendita momento, nia hidalgo denove flugos for.

—Mi ne dubas tion —respondis la barbiro—. Sed pri la frenezo de la kavaliro ne miras tiel multe, kiel pri la naivo de la ŝildisto: tiamaniere li konvinkiĝis, ke li ricevos insulon, ke mi kredas, ke la plej grandaj disreviĝoj imageblaj ne kapablus elpuŝi tian ideon el lia kapo.

—Dio ilin du gardu —diris la pastro— kaj ni tenu nin atentaj. Ni vidos kio rezultos el la absurda fantazio kaj de la kavaliro kaj de la ŝildisto, ĉar ŝajnas, ke oni fandis ilin en la sama muldilo, kaj ke la frenezaĵoj de la mastro valorus eĉ ne unu joton sen la stulto de la servisto.

—Vi pravas —respondis la barbiro— kaj al mi tre plaĉus scii kion ili du parolas ĉi-momente.

—Lia nevino aŭ la mastrumantino certe rakontos al ni ilian konversacion: ilia scivolo tre grandas por ne subaŭskulti.

Dume don Quijote enfermis sin kun Sancho en sia ĉambro, kaj, jam solaj, diris al la ŝildisto:

—Sancho, tre ĉagrenas min, ke vi diris, ke mi elŝiris vin el via hejmo. Vi tre bone scias, ke mi ne restis ĉe mi: ni eliris kune, vivis kune kaj vagadis kune, sub unu sama sorto kaj unu sama destino. Se oni vin bernis unu fojon, oni min tradraŝis cent, kaj nur en tio mi havas avantaĝon super vi.

—Tiel devas esti —respondis Sancho— ĉar, laŭ la diroj de via moŝto, suferi misaventurojn apartenas pli al la vagantaj kavaliroj ol al ties ŝildistoj.

—Vi eraras, Sancho. Memoru, ke, kiel la proverbo diras, quando caput dolet[224] [224] Latinaĵo, kies kompleta teksto jenas: Quando caput dolet, caetera membra dolent : «Kiam la kapo doloras, ankaŭ ĉiuj membroj doloras». kaj tiel plu.

—Mi komprenas nur mian lingvon —diris Sancho.

—Mi volas diri, ke, kiam la kapo doloras, ankaŭ la membroj doloras. Mi, kiel via mastro kaj sinjoro, estas via kapo, kaj vi, kiel mia servisto, estas unu parto el mi; tial, se min trafas doloro, ankaŭ vi devas suferi ĝin, kaj same mi devas suferi vian.

—Tiel devus okazi —respondis Sancho— sed, kiam oni bernis min kiel membron, mia kapo troviĝis ĉe la alia flanko de la muro, rigardante min flugi tra la aero kaj sentante nenian doloron; nu, se la membroj havas la devon suferi la doloron de la kapo, ankaŭ la kapo devus suferi la doloron de la membroj.

—Ĉu vi volas diri, Sancho, ke mi tute ne suferis, kiam oni vin bernadis? Nek diru, nek pensu ion tian. Mi sentis pli da doloro en mia spirito, ol vi en via korpo. Sed nune ni lasu ĉi aferon: iam ni havos okazon denove trakti ĝin kaj alveni al la ĝustaj konkludoj. Amiko Sancho, diru, kion oni rakontas pri mi en la vilaĝo? Kian opinion havas pri mi la popolo, kian la hidalgoj kaj kian la kavaliroj? Kion oni komentas pri mia kuraĝo, miaj faroj kaj mia ĝentilo? Kion oni parolas pri mia decido revivigi kaj restaŭri en la mondo la forgesitan ordenon de la kavalirismo? Unuvorte, Sancho, mi volas, ke vi diru al mi ĉion, kio ĉi-rilate trafis vian orelon. Kaj bonvolu, nek aldoni ion al la favoraj opinioj, nek depreni eĉ minimumon de la nefavoraj, ĉar devo de subuloj lojalaj estas diri al iliaj mastroj la veron en ties ĝusta formo kaj esenco, sen ke oni ĝin pligrandigu per flatoj, aŭ ĝin deduktu pro senbazaj motivoj. Sciu, Sancho, ke, se al la orelo de la princoj flugus la nuda vero, sen garnoj de flatado, la nunaj tempoj vidiĝus tute aliaj, kaj oni opinius la pasintajn epokojn pli feraj ol la epoko nia, kiu meritus la epiteton ora. Ĉi averto taŭgu al vi, Sancho, por ke vi sincere kaj fidele donu al miaj oreloj la veran respondon al miaj demandoj.

Читать дальше
Тёмная тема
Сбросить

Интервал:

Закладка:

Сделать

Похожие книги на «La inĝenia hidalgo don Quijote de La Mancha»

Представляем Вашему вниманию похожие книги на «La inĝenia hidalgo don Quijote de La Mancha» списком для выбора. Мы отобрали схожую по названию и смыслу литературу в надежде предоставить читателям больше вариантов отыскать новые, интересные, ещё непрочитанные произведения.


Отзывы о книге «La inĝenia hidalgo don Quijote de La Mancha»

Обсуждение, отзывы о книге «La inĝenia hidalgo don Quijote de La Mancha» и просто собственные мнения читателей. Оставьте ваши комментарии, напишите, что Вы думаете о произведении, его смысле или главных героях. Укажите что конкретно понравилось, а что нет, и почему Вы так считаете.

x