Miguel Cervantes - La inĝenia hidalgo don Quijote de La Mancha

Здесь есть возможность читать онлайн «Miguel Cervantes - La inĝenia hidalgo don Quijote de La Mancha» весь текст электронной книги совершенно бесплатно (целиком полную версию без сокращений). В некоторых случаях можно слушать аудио, скачать через торрент в формате fb2 и присутствует краткое содержание. Год выпуска: 2016, Издательство: Hispana Esperanto-Federacio, Жанр: Классическая проза, на эсперанто. Описание произведения, (предисловие) а так же отзывы посетителей доступны на портале библиотеки ЛибКат.

La inĝenia hidalgo don Quijote de La Mancha: краткое содержание, описание и аннотация

Предлагаем к чтению аннотацию, описание, краткое содержание или предисловие (зависит от того, что написал сам автор книги «La inĝenia hidalgo don Quijote de La Mancha»). Если вы не нашли необходимую информацию о книге — напишите в комментариях, мы постараемся отыскать её.

Vi havas antaŭ vi verkon eksterordinaran. Ne nur pro la originalaj teksto kaj lingvaĵo, sed ankaŭ pro la lingvo en kiu ĝi sin prezentas nun.
La traduko de
en Esperanton estis jam de la komenco de nia lingvo la revo de ĉiuj esperantistoj ligitaj al la hispana kulturo. Tiu revo, post kelkaj antaŭaj partaj provoj, fine plene efektiviĝis paper-forme en 1977, danke al la laborado de nia admirata tradukisto Fernando de Diego kaj al la apogo de Fondaĵo Esperanto kaj de grupo de malavaraj hispanaj esperantistoj.
Hodiaŭ, preskaŭ kvardek jarojn poste kaj ĉe la kvar-jarcenta datreveno de la morto de Miguel de Cervantes, ni profitas de la teknologia progreso kaj faras plian paŝon prezentante tiun ĉi novan bit-forman eldonon danke al la laboro de skipo de volontuloj, kiuj donacis sian tempon kaj talenton por la tasko. Ni tiel esperas pli bone diskonigi tiun ĉi juvelon de la universala literaturo en la plej universala el la lingvoj, sen limoj kaj baroj.
Por Hispana Esperanto-Federacio kaj por Fondaĵo Esperanto estas honore disponigi al la komunumo de parolantoj de la internacia lingvo Esperanto la plej internacian hispanlingvan verkon, nome la aventurojn de la inĝenia hidalgo don Quijote de La Mancha.
subskribo José Antonio del Barrio Prezidanto de Hispana Esperanto-Federacio

La inĝenia hidalgo don Quijote de La Mancha — читать онлайн бесплатно полную книгу (весь текст) целиком

Ниже представлен текст книги, разбитый по страницам. Система сохранения места последней прочитанной страницы, позволяет с удобством читать онлайн бесплатно книгу «La inĝenia hidalgo don Quijote de La Mancha», без необходимости каждый раз заново искать на чём Вы остановились. Поставьте закладку, и сможете в любой момент перейти на страницу, на которой закончили чтение.

Тёмная тема
Сбросить

Интервал:

Закладка:

Сделать

En Sevilla vivis frenezulo, kiu trafiĝis de la ideo plej ekstravaganca kaj absurda, neniam antaŭe okupinta la menson de frenezulo en la mondo: li faris el kano specon de tubo pinta ĉe la ekstremo, kaj, kaptinte hundon sur la strato aŭ ie ajn, per unu sia piedo senmovigis unu postan piedon de la hundo, levis la alian per la mano, enpuŝis la finon de la kano en la konvenan truon, enblovis en la kanon ĝis la hundo rondiĝis kiel pilko, donis du manfrapetojn al la ventro de la besto, kaj delasis ĝin, dirante al la spektantoj (ĉiam multenombraj): «Ĉu viaj moŝtoj opinias nun, ke ŝveligi hundon estas bagatelo?». Ĉu via moŝto opinias, ke verki libron estas bagatelo?

Kaj se ĉi rakonto ne konformas al li, diru al li, amiko leganto, ĉi alian ankaŭ pri frenezulo kaj hundo:

En Córdoba vivis frenezulo, kiu kutime portis sur la kapo pecon da marmora slabo aŭ pezan ŝtonon, kaj, kiam li renkontis distritan hundon, li apudiĝis al ĝi, lasis fali apike la ŝarĝon, kaj la besto, furioza, pafis sin for, hojlante kaj bojante, kaj kuris sen halti almenaŭ tri stratojn. Nu, okazis foje, ke inter tielaj hundoj troviĝis unu, kies mastro, ĉapofaristo, tre amis ĝin: do la ŝtono falis, trafis ĝian kapon, la vundita hundo elpuŝis ŝiran hojlon, ĝia mastro vidis la faron, indigniĝis, ekprenis mezur-vergon, alkuris al la frenezulo, vergis lin, ĝis restis al li en la korpo nenia osto nerompita, kaj, kun ĉiu bato, la ĉapisto kriis: «Fripono mizera! Mia vertago! Ĉu vi ne vidis, fiaĉa, ke mia hundo estas vertago?», kaj ripetante multfoje la nomon vertago, faris el la frenezulo pulpon. La idioto lernis la lecionon, foriris kaj dum pli ol unu monato ne reaperis en la stratoj; sed ĉe la fino de la dirita tempo, li refalis en sian oldan manion kaj eĉ ŝarĝis sin per pli granda pezo. Li proksimiĝis al ajna hundo, rigardadis lin de la kapo ĝis la fino de la vosto kaj, ne kuraĝante faligi la ŝtonon, diris: «Jen vertago! Mi estu singarda!» Fakte, ĉiun renkontitan hundon li nomis vertago, eĉ se temis pri levrelo aŭ mopso, do li ne plu lasis fali la ŝtonon.

Eble la samo okazos al ĉi aŭtoro, t.e. li ne plu kuraĝos forskui de si la ŝarĝon de sia genio en formo de libro, ĉar mavaj libroj pli duras ol la rokoj. Diru al li ankaŭ, ke pri lia minaco senigi min de mia profito pere de lia libro, mi tute ne zorgas, kaj ke mi respondas al li per la jenaj vortoj el la fama intermezo La Perendenga : [215] [215] Oni neniom scias nuntempe pri ĉi intermezo. «vivu longe mia mastro la magistratano, kaj Kristo kun ni ĉiuj». Vivu longe la granda grafo de Lemos, kies kristana spirito kaj fama donacemo tenas min surpieda malgraŭ la batoj de mia mizera sorto; kaj longe vivu la senlima karitato de lia eminenca moŝto, kardinalo de Toledo don Bernardo de Sandoval y Rojas, kvankam ne ekzistus presejoj en la mondo, aŭ kvankam oni eldonus kontraŭ mi pli da libroj, ol da literoj troviĝas en la satiro de Mingo Revulgo. [216] [216] Longa popola kanzonaro de nekonata aŭtoro, terura atako satira kontraŭ la regado de don Henriko la 4ª, la Impotenta, reĝo de Kastilio (1425-1474). Ĉi du princoj, sen ke ili ricevus ajnan flatadon aŭ alispecan aplaŭdon de mia flanko, prenis sur sin, nur pro sia boneco, helpi kaj favori min; kaj kaŭze de tio mi sentas min pli feliĉa kaj pli riĉa, ol se la sorto estus min puŝinta sur sian pinton laŭ la ordinara maniero. Honoron povas havi la paŭpera, sed ne la fia; la malriĉo povas vuali la noblecon, sed ne obskurigi ĝin tute. Kaj, kiam la virto elradias propran lumon, eĉ se tra la angoroj kaj la ruboj de la senhaveco, ĝi fine gajnas por si la estimon de la altaj kaj noblaj spiritoj kaj sekve ilian favoron.

Nek vi diru al li ion kroman, nek mi diros al vi ion plian; nur, ke vi rimarku, ke la jena, dua parto de don Quijote estas tajlita de la sama metiisto kaj el la sama ŝtofo, kiel la unua, kaj ke en ĝi plu aperas don Quijote ĝis sia morto kaj enterigo: tiel do, neniu kuraĝu atribui al li novajn farojn, ĉar jam sufiĉas la pasintaj, same kiel sufiĉas, ke honesta viro rakontis la historion de liaj saĝaj frenezaĵoj kaj ne deziras okupi sin denove per la sama temo: se io, la bono mem, abundas, ĝi perdas valoron; kaj se io, la mavo mem, raras, ĝi akiras iomon da estimo.

Mi forgesis diri, ke vi atendu Persiles , kiun mi nun finas, kaj la duan parton de Galatea . [217] [217] Ties duan parton oni ne eldonis, kaj tre probable Cervantes eĉ ne havis tempon ĝin fini.

Ĉapitro 1

Pri la konversacioj de la pastro kaj la barbiro kun don Quijote dum ties malsano

Rakontas Cide Hamete Benengeli en la dua parto de ĉi historio —tria eliro de don Quijote—, ke la pastro kaj la barbiro ne iris vidi lin dum preskaŭ unu monato, por ke la pasintaj eventoj ne reviviĝu en lia memoro; tamen ili vizitadis lian nevinon kaj lian mastrumantinon, kaj rekomendis al la du, ke ili bone prizorgu lin kaj donu al li manĝon fortigan kaj konvenan por la cerbo kaj la koro, kie ŝajne originis lia tuta misfortuno. La virinoj respondis, ke ĝuste tion faras kaj faros kun la pleja zorgo kaj bonvolo, des pli, ke ili rimarkis, ke don Quijote montras tre rapidan progreson en sia mensa resaniĝo. La du amikoj tre kontentis pro la sciigo, ĉar ĝi ŝajnis pruvi, ke ili bone agis, kiam ili alportis lin, ensorĉita, en la bovoĉaro, kiel oni rakontas en la lasta ĉapitro de la unua parto de ĉi bela kaj aŭtenta historio, kvankam ili montriĝis skeptikaj pri tia pliboniĝo, kiun ili konsideris preskaŭ neebla, kaj ankaŭ interkonsentis neniel aludi antaŭ la hidalgo la vagantan kavalirismon por eviti la danĝeron reaperti la vundon ankoraŭ tiel freŝan.

Nu, ili vizitis lin kaj trovis lin sidanta en la lito, vestita per kamizolo el verda flanelo kaj kun Toleda ruĝa ĉapo; li vidiĝis tiel konsumita kaj ŝrumpinta, ke lia karno ŝajnis mumia. Li akceptis ilin tre ĝentile; la du amikoj demandis lin pri ties sano, kaj don Quijote respondis tre racie kaj per bone elektitaj vortoj. En la fluo de la konversacio ili komencis diskuti pri la tiel nomataj ŝtata racio kaj metodoj de regado, jen indikante la manieron korekti arbitron, jen kritikante mison, jen reformante kutimon, jen abolante leĝon, tiamaniere, ke ĉiu el la tri viroj ŝajnis nova leĝodonanto, moderna Likurgo aŭ freŝa Solono. Tiel profunde ili ŝanĝis la regnon, ke oni povus pensi, ke ili prilaboris ĝin per fajro kaj martelo kaj elforĝis ion tute novan. Don Quijote parolis tiel prudente pri ĉiuj temoj traktitaj, ke la du ekzamenantoj kredis sen ia dubo, ke li plene resaniĝis kaj posedas sian tutan saĝon.

La nevino kaj la mastrumantino ĉeestis ĉi konversacion kaj senĉese dankis Dion, ĉar ili vidis, ke ilia sinjoro montras solidan racion; sed la pastro, deturninte sin de sia unua intenco trakti nenian aferon kavalirisman, decidis elprovi, ĉu la sano de don Quijote estas falsa aŭ vera; tiel do, li ŝanĝis iom post iom la temon de la konversacio kaj menciis ion pri kelkaj informoj venintaj de Madrid. Li diris, interalie, ke oni certe scias, ke la turkoj alkrozas en tre potenca floto, sed ke oni konas nek ilian intencon, nek la lokon, kie tiela tempesto eksplodus. Li aldonis, ke la tuta kristanaro troviĝas en la sama stato de alarmo, kiun preskaŭ ĉiujare provokas ĉi minacoj turkaj, kaj ke lia majesta moŝto, la reĝo, jam provizis per defendoj la marbordojn de Napolo kaj Sicilio kaj la insulon Malto.

—Lia majesta moŝto agis kiel saĝega militisto, fortikigante sufiĉe frue siajn regnojn, por ke la malamiko ne trovu lin nepreparita —respondis don Quijote—. Sed, se la reĝo petus de mi konsilon, mi dirus al li, ke li uzu rimedon, pri kies ekzisto li certe tute ne pensas ĉi-momente.

Aŭdinte tion, la pastro diris en si: «Dio vin protektu, povra don Quijote, ĉar ŝajnas al mi, ke vi falis de la alta pinto de via frenezo en la profundan abismon de via naivo».

Читать дальше
Тёмная тема
Сбросить

Интервал:

Закладка:

Сделать

Похожие книги на «La inĝenia hidalgo don Quijote de La Mancha»

Представляем Вашему вниманию похожие книги на «La inĝenia hidalgo don Quijote de La Mancha» списком для выбора. Мы отобрали схожую по названию и смыслу литературу в надежде предоставить читателям больше вариантов отыскать новые, интересные, ещё непрочитанные произведения.


Отзывы о книге «La inĝenia hidalgo don Quijote de La Mancha»

Обсуждение, отзывы о книге «La inĝenia hidalgo don Quijote de La Mancha» и просто собственные мнения читателей. Оставьте ваши комментарии, напишите, что Вы думаете о произведении, его смысле или главных героях. Укажите что конкретно понравилось, а что нет, и почему Вы так считаете.

x