Miguel Cervantes - La inĝenia hidalgo don Quijote de La Mancha

Здесь есть возможность читать онлайн «Miguel Cervantes - La inĝenia hidalgo don Quijote de La Mancha» весь текст электронной книги совершенно бесплатно (целиком полную версию без сокращений). В некоторых случаях можно слушать аудио, скачать через торрент в формате fb2 и присутствует краткое содержание. Год выпуска: 2016, Издательство: Hispana Esperanto-Federacio, Жанр: Классическая проза, на эсперанто. Описание произведения, (предисловие) а так же отзывы посетителей доступны на портале библиотеки ЛибКат.

La inĝenia hidalgo don Quijote de La Mancha: краткое содержание, описание и аннотация

Предлагаем к чтению аннотацию, описание, краткое содержание или предисловие (зависит от того, что написал сам автор книги «La inĝenia hidalgo don Quijote de La Mancha»). Если вы не нашли необходимую информацию о книге — напишите в комментариях, мы постараемся отыскать её.

Vi havas antaŭ vi verkon eksterordinaran. Ne nur pro la originalaj teksto kaj lingvaĵo, sed ankaŭ pro la lingvo en kiu ĝi sin prezentas nun.
La traduko de
en Esperanton estis jam de la komenco de nia lingvo la revo de ĉiuj esperantistoj ligitaj al la hispana kulturo. Tiu revo, post kelkaj antaŭaj partaj provoj, fine plene efektiviĝis paper-forme en 1977, danke al la laborado de nia admirata tradukisto Fernando de Diego kaj al la apogo de Fondaĵo Esperanto kaj de grupo de malavaraj hispanaj esperantistoj.
Hodiaŭ, preskaŭ kvardek jarojn poste kaj ĉe la kvar-jarcenta datreveno de la morto de Miguel de Cervantes, ni profitas de la teknologia progreso kaj faras plian paŝon prezentante tiun ĉi novan bit-forman eldonon danke al la laboro de skipo de volontuloj, kiuj donacis sian tempon kaj talenton por la tasko. Ni tiel esperas pli bone diskonigi tiun ĉi juvelon de la universala literaturo en la plej universala el la lingvoj, sen limoj kaj baroj.
Por Hispana Esperanto-Federacio kaj por Fondaĵo Esperanto estas honore disponigi al la komunumo de parolantoj de la internacia lingvo Esperanto la plej internacian hispanlingvan verkon, nome la aventurojn de la inĝenia hidalgo don Quijote de La Mancha.
subskribo José Antonio del Barrio Prezidanto de Hispana Esperanto-Federacio

La inĝenia hidalgo don Quijote de La Mancha — читать онлайн бесплатно полную книгу (весь текст) целиком

Ниже представлен текст книги, разбитый по страницам. Система сохранения места последней прочитанной страницы, позволяет с удобством читать онлайн бесплатно книгу «La inĝenia hidalgo don Quijote de La Mancha», без необходимости каждый раз заново искать на чём Вы остановились. Поставьте закладку, и сможете в любой момент перейти на страницу, на которой закончили чтение.

Тёмная тема
Сбросить

Интервал:

Закладка:

Сделать

—Dio estu laŭdata pro sia boneco —ŝi diris—. Sed rakontu, amiko, kion vi gajnis per viaj ŝildistaj faroj? Kian jupon vi alportas al mi? Kiajn ŝuojn al viaj infanoj?

—Mi alportas nenion tian, edzino, sed ion de pli granda gravo kaj valoro —respondis Sancho.

—Tre plaĉas al mi via novaĵo —diris la virino—. Montru al mi tion de pli granda gravo kaj valoro, amiko mia. Mi volas ĝin vidi, ke mia koro ĝoju, post ol mi tiel ege tristis dum la centoj da jaroj de via foresto.

—Hejme mi ĝin montros, edzino —respondis Sancho—. Nune, estu kontenta, ĉar se Dio volos, ke ni denove vojaĝu serĉe al aventuroj, baldaŭ vi vidos min grafo aŭ gubernatoro de insulo, ne de ia vulgara insulo, sed de unu el la plej bonaj troveblaj.

—La ĉielo tion disponu, edzo, ĉar ni tre bezonas ion tian. Sed diru, kion signifas la afero pri la insuloj? Mi ne bone komprenas.

—Ne ekzistas la mielo por buŝo de azeno —respondis Sancho—. Vi komprenos siatempe, edzino, kaj eĉ surpriziĝos, kiam vi aŭdos, ke viaj servutuloj nomas vin «via sinjorina moŝto».

—Kion vi diras, Sancho, pri moŝtoj, insuloj kaj servutuloj? —demandis Juana Panza (ŝi havis tian nomon, ne kaŭze de parenceco, sed tial, ke en La Mancha, la virinoj alprenas, laŭ la moro, la familian nomon de siaj edzoj).

—Ne faru al vi tro da zorgoj por scii ĉion rapide. Sufiĉu al vi, ke mi diras la veron, do fermu la buŝon. Mi diru nur supraĵe, ke nenio en la mondo pli agrablas al honesta homo ol servi kiel ŝildisto al vaganta kavaliro en ties aventuroj. Verdire, la pliparto el ili ne havas finon tiel bonan, kiel oni dezirus, ĉar el cent, naŭdek naŭ kutime donas rezulton aĉan kaj malican. Mi scias tion proprasperte, ĉar el kelkaj aventuroj mi eltiris min bernita, kaj el aliaj kun la korpo disbatita; malgraŭe, agrablas atendi la aventurojn transirante montojn, esplorante arbarojn, grimpante rokojn, vizitante kastelojn, loĝante laŭplaĉe ĉe gastejoj, kaj pagante nenie eĉ unu groŝon.

Ĉi konversacio okazis inter Sancho Panza kaj lia edzino Juana Panza, dum la mastrumantino kaj la nevino de don Quijote, akceptis, nudigis kaj kuŝigis lin en lian liton, de kie li rigardis ilin suspekteme kaj sen bone kompreni en kia loko li troviĝas.

La pastro rekomendis al la nevino serioze prizorgi sian onklon kaj bone gardi lin, ke li ne fuĝu denove, kaj ĉi-rilate li rakontis pri tio, kiom da klopodoj necesis por konduki lin returne al la hejmo. La virinoj denove kriis, malbenis la kavalirajn librojn kaj petis la ĉielon ĵeti en la inferan abismon la aŭtorojn de tiom da mensogoj kaj absurdoj. Fine ili pensis kun angoro kaj timo, ke tuj kiam ilia mastro kaj onklo fartus iom pli bone, ili trovus sin denove solaj: kaj okazis tiel, kiel ili pensis.

Kvankam la aŭtoro de ĉi historio diligente kaj fervore klopodis retrovi la rakonton de la prodaĵoj faritaj de don Quijote en ties tria eliro, li ne sukcesis trafi, almenaŭ en aŭtentaj dokumentoj, ajnan informon pri ili; la famo nur konservis, inter la tradicioj de La Mancha, ke don Quijote, forlasinte sian domon por la tria fojo, iris al Zaragoza, kie li partoprenis en kelkaj famaj turniroj kaj en aventuroj indaj je lia kuraĝo kaj genio. Sed pri lia morto, la aŭtoro nek povus, nek sukcesus akiri ian informon, se la sorto ne metus antaŭ li oldan kuraciston, kiu posedis plumban skatolon; laŭ lia diro, oni ĝin trovis inter la ruinaj fundamentoj de antikva ermitejo tiam rekonstruata; la skatolo entenis kelke da pergamenoj, kies tekstoj, en gotikaj literoj sed en versoj kastiliaj, rakontis multe de la heroaĵoj de don Quijote kaj donis informojn pri la belo de Dulcinea de El Toboso, pri la figuro de Rocinante, pri la lojalo de Sancho Panza kaj pri la tombo de don Quijote mem kun diversaj epitafoj kaj laŭdoj rilate al lia vivo kaj kutimoj. El ĉi tombaj skribaĵoj, la legeblaj kaj deĉifreblaj aperas ĉi tie sube, dank’ al la fidinda aŭtoro de ĉi nova kaj senegala historio. La dirita aŭtoro petas de siaj legantoj nenian rekompencon por la grandega laboro, kiun kostis al li esplori kaj traserĉi en ĉiuj arĥivoj de La Mancha; li deziras nur, ke oni donu al lia rakonto la saman krediton, kiun la inteligentaj personoj donas al la kavaliraj libroj nuntempe tiel furoraj; per tio la aŭtoro sentus sin kontenta kaj bone pagita, kaj stimulita serĉi kaj konigi aliajn aventurojn, se ne tiel aŭtentajn kiel ĉi rakonto, almenaŭ tiel inĝeniajn kaj distrajn.

La unuaj vortoj skribitaj sur la pergameno de la plumba skatolo tekstis jene:

La akademianoj de Argamasilla, vilaĝo de La Mancha, [201] [201] La ideo de ajna akademio ekzistanta en Argamasilla, negrava vilaĝo, evidentigas la satiran intencon de Cervantes kontraŭ la dirita loko, des pli, ke tiaj institucioj troviĝis nur en kelkaj riĉaj urboj kun multenombra loĝantaro. Pri la «akademiaj aŭtoroj» de la sonetoj kaj epitafoj, oni opinias, ke Cervantes ankaŭ ĉi tie sarkasme aludis per ili kaj per la versoj la faman Félix Lope de Vega kaj ties amikojn. pri la vivo kaj morto de la kuraĝa don Quijote, hoc scripserunt [202] [202] Latine: «ĉi tion skribis». :

La kongolano, membro de la Akademio de Argamasilla, al la tombo de don Quijote

Epitafo

La sencerbul’ doninta al La Mancha
pli da trofeoj, ol Jazon’ al Kreto;
la ventokoko manka je diskreto,
girinta al tempesto fulmo-lanĉa;

La brako de fortego ĉiotranĉa
venkinta de Katai ĝis Gaeto; [203] [203] «Katai», nomo de Ĉinio en la Mezepoko; «Gaeto», urbo kaj haveno de Italio, ĉe la Mediteraneo.
la prodo, kiun laŭdis ĝis kompleto
la Muzo verse sur la bronz’ senŝanĝa;

La pinto alta super Amadisoj,
kaj la giganto apud Galaoroj
en ĉia faro ama kaj milita;

la submetinto de l’ Belianisoj,
kompan’ de Rocinante tra la horoj,
ĉi tie kuŝas en la tombo frida.

La regalato, membro de la Akademio de Argamasilla,

in Laudem Dulcineae de El Toboso

Soneto

Ĉi damon, jen, kun brusto pompa-mama,
vizaĝo pufa kaj bravaĉa pozo,
reĝinon Dulcinea del Toboso [204] [204] La nomo de la vilaĝo de Dulcinea estas «El Toboso», kun la hispana artikolo «el». Ŝi do estas «Dulcinea de El Toboso», sed en la hispana «de el» iĝas «del», krom se la artikolo apartenas al propra nomo, kiel ĉi-kaze. Tamen, en multaj eldonoj de Don Quijote aperas «Dulcinea del Toboso», eble pro inercio. De Diego uzis ambaŭ formojn. Dum la revizio de la verko por bita eldono, la revizi-skipo decidis unuecigi per «Dulcinea de El Toboso» krom en poemoj pro la silab-nombro.
adoras vere don Quijote fama.

Pro ŝi li vagis kun sopiro ama
tra granda Sierra Negra sen ripozo;
tra kampoj de Montiel daŭris la krozo
ĝis Aranjuez, en iro pland-inflama,

kvankam pri tio kulpis Rocinante.
Ĉi damo de La Mancha, ĉi venkinto,
tre junaj trafis sorton senkompatan:

ŝi ĉesis esti bela jam mortante,
kaj li, eĉ se elstare sur glor-pinto,
suferis ankaŭ amon trompan, batan.

La kapriculo, tre saĝa membro de la Akademio de Argamasilla, laŭde de Rocinante, ĉevalo de don Quijote de La Mancha

Soneto

De la superba trono diamanta,
kie de Marsaj plandoj sango glitas,
sian standardon la manĉano agitas
freneze, brave kaj kun man’ konstanta.

Jam kuŝas armilaro stel-brilanta,
per kiu li detruas, rompas, splitas,
kaj tiaj prodo, faroj ja meritas
alian stilon de la bardo kanta.

Читать дальше
Тёмная тема
Сбросить

Интервал:

Закладка:

Сделать

Похожие книги на «La inĝenia hidalgo don Quijote de La Mancha»

Представляем Вашему вниманию похожие книги на «La inĝenia hidalgo don Quijote de La Mancha» списком для выбора. Мы отобрали схожую по названию и смыслу литературу в надежде предоставить читателям больше вариантов отыскать новые, интересные, ещё непрочитанные произведения.


Отзывы о книге «La inĝenia hidalgo don Quijote de La Mancha»

Обсуждение, отзывы о книге «La inĝenia hidalgo don Quijote de La Mancha» и просто собственные мнения читателей. Оставьте ваши комментарии, напишите, что Вы думаете о произведении, его смысле или главных героях. Укажите что конкретно понравилось, а что нет, и почему Вы так считаете.

x