Miguel Cervantes - La inĝenia hidalgo don Quijote de La Mancha

Здесь есть возможность читать онлайн «Miguel Cervantes - La inĝenia hidalgo don Quijote de La Mancha» весь текст электронной книги совершенно бесплатно (целиком полную версию без сокращений). В некоторых случаях можно слушать аудио, скачать через торрент в формате fb2 и присутствует краткое содержание. Год выпуска: 2016, Издательство: Hispana Esperanto-Federacio, Жанр: Классическая проза, на эсперанто. Описание произведения, (предисловие) а так же отзывы посетителей доступны на портале библиотеки ЛибКат.

La inĝenia hidalgo don Quijote de La Mancha: краткое содержание, описание и аннотация

Предлагаем к чтению аннотацию, описание, краткое содержание или предисловие (зависит от того, что написал сам автор книги «La inĝenia hidalgo don Quijote de La Mancha»). Если вы не нашли необходимую информацию о книге — напишите в комментариях, мы постараемся отыскать её.

Vi havas antaŭ vi verkon eksterordinaran. Ne nur pro la originalaj teksto kaj lingvaĵo, sed ankaŭ pro la lingvo en kiu ĝi sin prezentas nun.
La traduko de
en Esperanton estis jam de la komenco de nia lingvo la revo de ĉiuj esperantistoj ligitaj al la hispana kulturo. Tiu revo, post kelkaj antaŭaj partaj provoj, fine plene efektiviĝis paper-forme en 1977, danke al la laborado de nia admirata tradukisto Fernando de Diego kaj al la apogo de Fondaĵo Esperanto kaj de grupo de malavaraj hispanaj esperantistoj.
Hodiaŭ, preskaŭ kvardek jarojn poste kaj ĉe la kvar-jarcenta datreveno de la morto de Miguel de Cervantes, ni profitas de la teknologia progreso kaj faras plian paŝon prezentante tiun ĉi novan bit-forman eldonon danke al la laboro de skipo de volontuloj, kiuj donacis sian tempon kaj talenton por la tasko. Ni tiel esperas pli bone diskonigi tiun ĉi juvelon de la universala literaturo en la plej universala el la lingvoj, sen limoj kaj baroj.
Por Hispana Esperanto-Federacio kaj por Fondaĵo Esperanto estas honore disponigi al la komunumo de parolantoj de la internacia lingvo Esperanto la plej internacian hispanlingvan verkon, nome la aventurojn de la inĝenia hidalgo don Quijote de La Mancha.
subskribo José Antonio del Barrio Prezidanto de Hispana Esperanto-Federacio

La inĝenia hidalgo don Quijote de La Mancha — читать онлайн бесплатно полную книгу (весь текст) целиком

Ниже представлен текст книги, разбитый по страницам. Система сохранения места последней прочитанной страницы, позволяет с удобством читать онлайн бесплатно книгу «La inĝenia hidalgo don Quijote de La Mancha», без необходимости каждый раз заново искать на чём Вы остановились. Поставьте закладку, и сможете в любой момент перейти на страницу, на которой закончили чтение.

Тёмная тема
Сбросить

Интервал:

Закладка:

Сделать

»Mi ne plu insistos ĉi-rilate, ĉar el miaj vortoj oni povas konkludi, ke ajna parto de ajna libro kavalira estas motivo de miro kaj plezuro al la legantoj. Kredu min, sinjoro, legu ĉi librojn, kiel dirite; vi vidos, ke ili forpelos de vi la melankolion, se vi ĝin havas, kaj plibonigos vian humoron, se ĝi acidas. Rilate al mi, mi povas diri, ke, de kiam mi profesias en la kavalirismo, mi estas kuraĝa, afabla, ĝentila, sindona, bone edukita, aŭdaca, molkora kaj pacienca, kaj eltenas la rigorojn de duraj entreprenoj, kaptitecoj kaj ensorĉoj; kaj, kvankam de tre mallonge oni tenas min enfermita en ĉi kaĝo, kvazaŭ frenezulon, mi pensas, ke per la kuraĝo de mia brako, se la ĉielo min favoros, kaj se la fato ne oponos, mi vidos min, post nur kelkaj tagoj, reĝo de ia regno, kie mi povos montri la sindonon kaj dankemon de mia koro, ĉar, je mia fido, sinjoro, al senhava homo mankas la eblo praktiki la virton de la malavaro favore al ajna persono, eĉ se tian virton li posedas en la plej alta grado. Kaj la dankemo limigita al la nura intenco estas io tiel morta, kiel la fido sen bonaj agoj. Tial mi dezirus havi baldaŭ la ŝancon kroni min imperiestro, ke mi povu montri mian deziron fari bonon al miaj amikoj, precipe al ĉi povra Sancho Panza, mia ŝildisto, la plej granda bonkorulo de ĉi mondo; mi ŝatus doni al li graflandon delonge promesitan, kvankam mi timas, ke li ne havus kapablon sufiĉan por regi sian ŝtaton.

Sancho, aŭskultinte nur ĉi lastajn vortojn de sia mastro, diris:

—Surprenu, sinjoro don Quijote, la entreprenon havigi al mi la graflandon tiel ofte promesatan de via moŝto kaj tiel longe atendatan de mi. Mi certigas vin, ke mi estos sufiĉe lerta por ĝin mastrumi, kaj, eĉ se mankus al mi kapablo, mi aŭdis, ke ekzistas en la mondo, viroj, kiuj lue prenas la regnon de senjoro, donas al li ĉiujare ian farmopagon, kaj dum ili sin okupas regi, la senjoro ripozas kuŝe-dorme, ĝuante la renton, kaj zorgas pri nenio alia. Mi faros same, ĉion aranĝos rapide, kaj ĝuos la renton larĝe kaj lukse, kiel princo… kaj ĉiu vivu laŭpove.

—Tio, frato Sancho —diris la kanoniko—, koncernas la ĝuon de la rento, sed rilate al administradon de la justico necesas, ke la mastro de la regno sin okupu pri ĝi, kio postulas kapablon, prudenton kaj precipe honestan intencon fari bonon. Se ĉi intenco mankas jam de la komenco, ĉio fiaskos en la mezo kaj en la fino; tial, plaĉas al Dio helpi la bonan intencon de la simplanimaj kaj konfuzi la malicon de la kleraj.

—Mi komprenas nenion pri tiaj filozofioj —respondis Sancho Panza—, sed mi certas, ke tuj kiam mi disponus la graflandon, mi scius ĝin mastrumi: ĉar mi havas tiom da animo, kiel alia persono, tiom da korpo, kiel la plej korpulenta, kaj estos tiel bona reĝo en mia ŝtato, kiel ajna reĝo en la sia; en mia rolo de reĝo mi farus laŭplaĉe; kaj farante laŭplaĉe, mi kontentus; kaj, kiam oni kontentas, nenion kroman oni deziras; kaj dezirante nenion plian, nu, ĉio perfektas. Venu do la regno al mi; adiaŭ kaj ĝis la revido, kiel diris unu blindulo al alia blindulo.

—Tiaj filozofioj, kiel vi diras, Sancho, ne ŝajnas mavaj —respondis la kanoniko—. Sed, malgraŭe, oni povus diri multon ankoraŭ pri ĉi afero de la graflandoj.

—Mi ne scias, ke io kroma direndas —intervenis don Quijote—. Ĉi-rilate mi lasas min gvidi de multaj kaj diversaj ekzemploj de kavaliroj de mia profesio, kiuj reciprokante la lojalajn kaj gravajn servojn de siaj ŝildistoj, premie faris ilin absolutaj senjoroj de urboj kaj insuloj; kelkaj ŝildistoj akumulis tiom da meritoj, ke ili eĉ atingis la rangon de reĝo. Sed, kial mi traktas tiel longe ĉi aferon, se ni havas la nekompareblan ekzemplon de la granda kaj neniam sufiĉe laŭdata Amadís de Gaŭlio, kiu faris sian ŝildiston grafo de la insulo Firme? Do mi povas sen ia skrupulo de konscienco fari Sanchon grafo, tial, ke li estas unu el la plej bonaj ŝildistoj iam servintaj vaganta kavaliron.

La kanoniko miris je la logikaj absurdoj (se la absurdoj povas havi logikon) diritaj de don Quijote, je lia maniero priskribi la aventuron de la Kavaliro de la Lago, kaj je lia mensa ŝanceliĝo kaŭzita de la legado de la fikciaj libroj kavaliraj. Kaj fine, li miris je la stulto de Sancho, ĉiam pensanta pri la graflando promesita de lia mastro.

Ĉe tio revenis la servistoj de la kanoniko irintaj al la gastejo preni la ŝarĝomulon, etendis sur la freŝa herbo tapiŝon, ke ĝi taŭgu kiel tablo, ĉiuj sidiĝis en la ombro de kelkaj arboj kaj komencis manĝi tie, por ke la ĉaristo, kiel dirite, profitu de la paŝtaĵo. Nu, ili manĝis ankoraŭ, kiam subite forta bruo kaj la sono de tintilo aŭdiĝis inter kratagoj kaj densaj veproj proksime starantaj; samtempe oni vidis elpaŝi el inter la arbustoj belan kaprinon kun la haŭto punktita de nigro, blanko kaj grizo; ŝin sekvis la kapristo, kriante kaj parolante al ŝi en sia stilo, ke ŝi haltu kaj revenu al la grego. Sed la fuĝanta kaprino treme kaj terurite kuris ĝis la kompanio, kvazaŭ serĉante ĝian protekton, kaj tie ŝi haltis. Alvenis la kapristo, ekprenis ŝin je la kornoj kaj diris, kvazaŭ ŝi kapablus kompreni kaj rezoni:

—Ha, sovaĝa, sovaĝa! Vi kaj via kolormakula haŭto! Kiel preta elkuri vi montriĝas nuntempe! Kiaj lupoj vin teruras, filino? Ĉu vi ne volas diri kio okazas al vi, linda? Ne malfacile scii… vi estas ino kaj ne povas resti trankvila. La diablo prenu vin kun via humoro kaj kun la virinoj, kies karakteron vi alprenas! Revenu, amikino, revenu, ĉar vi sentos vin, se ne kontenta, almenaŭ sekura en via stalo kaj kun viaj kompaninoj. Se vi, kiu devas gvidi kaj gardi ilin, tiel devias kaj perdas la vojon, kio okazos do al ili?

La vortoj de la kapristo amuzis la kompanion, precipe la kanonikon, kiu diris al li:

—Je via vivo, frato, trankviliĝu, ne volu tiel rapide peli ĉi kaprinon en la gregon, ĉar pro tio, ke ŝi estas ino, kiel vi diras, ŝi obeos sian naturan instinkton spite al viaj klopodoj deteni ŝin. Prenu ĉi iomon da manĝo, trinku glason, via ĉagreno pasos kaj dume la kaprino ripozos.

Tion dirante, la kanoniko proponis al li lumbaĵon de frida kuniklo sur la pinto de tranĉilo. La kapristo ĝin prenis, dankis lin, trankviliĝis kaj diris:

—Mi ne volus, ke viaj moŝtoj prenus min por idioto, tial, ke mi parolis al ĉi besto kvazaŭ al persono; efektive, miaj diroj povis ŝajni al vi iom strangaj, sed mi ne estas tiel simpla kampulo, ke mi ne scias kiel oni devas paroli al la personoj, kaj al la bestoj.

—Mi kredas vin —diris la pastro—, ĉar mi scias laŭ propra sperto, ke la montoj naskas klerulojn, kaj ke la paŝtistaj kabanoj entenas filozofojn.

—Almenaŭ, sinjoro —respondis la kapristo—, en ili troviĝas homoj riĉaj je sperto, kaj por ke vi kredu ĉi veron kaj povu ĝin tuŝi per la mano, mi petus vin doni al mi iom da atento, se mi ne timus tedi vin kaj ŝajni sintruda, ĉar neinvitita, kaj mi renkontus veran historion, kiu konfirmus la aserton de ĉi sinjoro —kaj li montris la pastron— kaj la mian.

—Konsiderante, ke ĉi afero havas mi ne scias kian nuancon de aventuro kavalira, de mia flanko mi vin aŭskultos tre volonte, frato —respondis don Quijote—. Kaj same faros ĉi sinjoroj, ĉar saĝaj kaj inklinaj al novaĵoj kuriozaj, distraj kaj suspensaj, al kiuj sendube similas via historio. Komencu do, amiko: ni aŭskultas.

—Ne enkalkulu min —diris Sancho—, ĉar mi foriras kun ĉi pasteĉo al la rojo, kie mi pensas ŝtopi al mi la stomakon por tri tagoj. Mi aŭdis diri al mia sinjoro don Quijote, ke la ŝildisto de vaganta kavaliro devas, kiam prezentiĝas la okazo, manĝi ĝiskreve, se konsideri, ke ili povas facile perdi la vojon en ia bosko tiel densa, ke ili ne sukcesus trovi la eliron dum ses tutaj tagoj; kaj se oni ne havas la ventron plena, oni riskas resti tie, kio ofte okazas, ĝis oni turniĝas en mumian karnon.

Читать дальше
Тёмная тема
Сбросить

Интервал:

Закладка:

Сделать

Похожие книги на «La inĝenia hidalgo don Quijote de La Mancha»

Представляем Вашему вниманию похожие книги на «La inĝenia hidalgo don Quijote de La Mancha» списком для выбора. Мы отобрали схожую по названию и смыслу литературу в надежде предоставить читателям больше вариантов отыскать новые, интересные, ещё непрочитанные произведения.


Отзывы о книге «La inĝenia hidalgo don Quijote de La Mancha»

Обсуждение, отзывы о книге «La inĝenia hidalgo don Quijote de La Mancha» и просто собственные мнения читателей. Оставьте ваши комментарии, напишите, что Вы думаете о произведении, его смысле или главных героях. Укажите что конкретно понравилось, а что нет, и почему Вы так считаете.

x