»Kaj se ni transiras al la religia teatro, kiom da falsaj mirakloj ni trovas tie! Kiom da aferoj apokrifaj kaj fuŝaj: la miraklojn de unu sanktulo oni atribuas al alia! Eĉ en la profanajn pecojn la dramistoj aŭdacas enkonduki miraklojn, sen ia skrupulo, nur ĉar ŝajnas al ili, ke miraklo, aŭ efekta artifiko, kiel ili ĝin nomas, konvenas al la intrigo, por ke la senscia publiko ĝin admiru kaj venu en pli granda nombro al la ludo. Tia konduto damaĝas la veron kaj la historion kaj hontigas la hispanan talentularon, ĉar la fremduloj opinias nin sensciaj kaj barbaraj, konsiderante la absurdon kaj ekstravagancon de niaj dramoj. Ne estus sufiĉa ekskuzo diri, ke la objekto de la publikaj ludoj de teatraĵoj en bone regata lando konsistas nur en tio, distri per honesta spektaklo la popolon kaj deturni ĝin de la mishumoro kutime naskita de la neniofarado; kaj, tial, ke ajna dramo plenumas tian funkcion, sekve ne gravas, ĉu la pecoj estas bonaj aŭ mavaj, kaj ne necesas trudi regulojn al ili, aŭ ordoni al la aŭtoroj kaj aktoroj, ke ili tenu sin obeaj al la ĝustaj leĝoj de la teatro. Al tio mi respondus, ke oni nekompareble pli sukcesus per bonaj dramoj ol per mavaj, ĉar la publiko de arte komponita peco spertus la distron de la komikaj partoj, la instruon de la seriozaj, la surprizon de la varioj de la scenoj, la inspiron de la dialogoj, la stimulon de la moralaj ekzemploj, la averton kontraŭ la trompo, la abomenon kontraŭ la fivivo kaj la amon al la virto. Bona dramo devas kaŭzi ĉi efektojn eĉ al la plej senscia kaj vulgar-anima spektanto; kaj estas tute neeble, ke tiela dramo ne distrus, amuzus kaj plaĉus multe pli ol la pliparto de la teatraĵoj nun ludataj, mankaj je la diritaj kvalitoj. Sed pri ĉi stato de la aferoj ne kulpas la poetoj dramistoj, ĉar kelkaj el ili tre bone scias kion ili fuŝas kaj eĉ kion ili devus fari; sed ili asertas, kaj asertas prave, ke, tial, ke la dramoj fariĝis artikloj de komerco, la impresarioj ne aĉetas ilin, se oni ne verkas ilin laŭ la ordinaraj formuloj; sekve la poeto klopodas adaptiĝi al la postuloj de la impresario pagonta lian dramon. La veron de mia aserto pruvas la senfina nombro da dramoj verkitaj de unu el la plej grandaj genioj de ĉi regnoj, [196] [196] Lope de Vega.
kun tielaj gracio kaj ĉarmo, kun verso-tekniko tiel eleganta, kun lingvo tiel modela, kun pensoj tiel profundaj kaj fine kun elokvento tiel riĉa kaj stilo tiel bela, ke la mondo plenas de lia famo; tamen, ĉar li cedis al la preferoj de la impresarioj, ne ĉiuj liaj dramoj, sed nur kelkaj, atingas la gradon de perfekteco, kiun la arto postulas. Aliaj poetoj verkas ilin tiel senzorge, ke, tuj post la fino de la prezentado, la aktoroj devas forkuri kaj kaŝi sin, pro tio, ke ili timas ricevi punon, kio jam ofte okazis, ĉar ili ludis scenojn ofendajn al princoj, aŭ insultajn al nobelaj familioj. Nu, tiaj malbonoj, kaj eĉ multaj aliaj nun ne menciindaj, ĉesus, se inteligenta kaj sagaca funkciulo ekzamenus en la ĉefurbo la dramojn, antaŭ ol oni ludus ilin, ne nur en Madrid, sed en la tuta Hispanujo, kaj se la aŭtoritatoj de la diversaj lokoj ne permesus la prezentadon de ajna teatraĵo ne akompanata de lia oficiala aprobo subskribita kaj sigelita; tiam, la aktoroj zorgus sendi la dramojn al Madrid, kaj povus ilin ludi sen ia danĝero; de sia flanko, la aŭtoroj klopodus verki kun pli granda atento kaj dediĉiteco, sciante, ke iliajn pecojn rigore ekzamenus kompetentulo. Tiel vidiĝus bonaj dramoj sukcese atingantaj kion oni atendas de ili: ne nur la amuzon de la publiko, sed ankaŭ la prestiĝon de la hispanaj genioj, la profiton kaj sekurecon de la aktoroj kaj la neneceson eventuale ilin puni. Nu, se la sama aŭ alia persono ricevus la oficon ekzameni la nove verkitajn librojn kavalirajn, sendube eldoniĝus kelkaj kun la meritoj dezirataj de via moŝto, riĉigante nian lingvon per la agrabla kaj valora trezoro de la elokvento kaj devigante la oldajn librojn eklipsiĝi sub la brilo de la novaj, kiuj havigus honestan distron, ne nur al la neniofarantoj, sed ankaŭ al la okupataj personoj, ĉar, same kiel oni ne povas teni arkon senĉese streĉita, tiel same la homa naturo ne povas elteni sen ia deca distro.
La kanoniko kaj la pastro alvenis al ĉi punkto de sia konversacio, kiam la barbiro proksimiĝis al ili kaj diris:
—Jen la loko, sinjoro licenciulo, kie, kiel mi antaŭe sciigis, konvenus siesti kaj lasi la bovojn paŝtiĝi. La herbo ĉi tie freŝas kaj abundas.
—La samon mi opinias —respondis la pastro.
Poste, ilian intencon halti li komunikis al la kanoniko, kiu, logita de la bela valo sin montranta al lia vido, decidis akompani ilin. Kaj por ĝui tiel la pejzaĝon, kiel la konversacion de la pastro, kun kies persono li jam komencis simpatii, kaj por koni pli detale la aventurojn de don Quijote, la kanoniko instrukciis al kelkaj el siaj servistoj iri al la gastejo proksime staranta kaj reveni kun viktualio sufiĉa por ĉiuj, tial, ke ankaŭ li decidis siesti en la valo la posttagmezon. Tiam unu el la servistoj respondis, ke la ŝarĝo-mulo certe jam atingis la gastejon, ke ĝi portas sufiĉajn provizojn, kaj ke oni bezonas nenion, krom hordeo.
—Se tiel —diris la kanoniko—, konduku al la gastejo ĉiujn mulojn, kaj revenu de tie kun la ŝarĝo-besto.
Dum ĉio ĉi okazis, Sancho vidis, ke li povus paroli al sia mastro sen la kontinua ĉeesto de la pastro kaj la barbiro, suspektindaj al li, do li proksimiĝis al la kaĝo kaj diris:
—Sinjoro, por faciligi mian konsciencon, mi devas diri la jenon pri via ensorĉo: la du personoj tie kun la vizaĝoj kovritaj estas la pastro kaj la barbiro de nia vilaĝo, kaj mi pensas, ke ili portas vin tiamaniere, ĉar ili sentas envion kontraŭ via moŝto, vidante, kiel vi antaŭis ilin en la plenumo de gloraj faroj. Surbaze de ĉi vero, oni devas pensi, ke vi estas, ne ensorĉita, sed en stato de stuporo kaj idioteco. Pruve de tio, mi faros al vi demandon, kaj se via respondo estos tia, kia mi pensas, vi povos tuŝi per la mano la trompon kaj kompreni, ke vi troviĝas sub nenia sorĉo, sed ke via cerbo lamas.
—Demandu laŭvole, filo Sancho —diris don Quijote—, kaj mi kompleze respondos sen ia rezervo. Rilate tion, ke nin akompanas, kiel vi asertas, niaj samlandanoj kaj konatoj la pastro kaj la barbiro, certe temas pri ŝajno, do absolute ne kredu, ke ili estas efektive kaj reale la diritaj personoj. Se ili havas tian ŝajnon, kredu kaj komprenu nur, ke miaj ensorĉantoj alprenis iliajn figurojn kaj aspektojn, same facile kiel ili povus alpreni ajnan figuron, por ke vi kredu kion vi ĝuste kredas, kaj por ke vi enpaŝu en tian labirinton de konjektoj, ke vi ne trovus la eliron, eĉ se vi disponus la ŝnuron de Teseo. [197] [197] Ironie: la fadeno de Teseo.
Certe, ili tiel agis, ankaŭ por ŝanceli mian racion, ke mi ne divenu la kaŭzon de ĉi misfortuno. Nu, se unuflanke vi diras, ke nin akompanas la barbiro kaj la pastro de nia vilaĝo, kaj duaflanke mi vidas min enkaĝigita, kaj scias, ke nur superhomaj fortoj kapablus meti min en kaĝon, kion vi volas ke mi diru aŭ pensu, se ne tion, ke ĉi maniero min ensorĉi estas la plej stranga el ĉiuj legeblaj en la historioj de la vagantaj kavaliroj kaj ties ensorĉoj? Tiel do, ne perdu la trankvilon kaj la pacon de via spirito, ĉar, kredu, vi vidas nur ŝajnojn, kaj ili estas tiel same la pastro kaj la barbiro, kiel mi turko. Nun, rilate al tio, ke vi deziras demandi min, jam komencu: mi respondos, se necese, ĝis morgaŭ.
—Min helpu la Sankta Virgulino! —diris Sancho, levante la voĉon—. Ĉu eblas, ke via moŝto havas tiel duran kapon kaj tiel stupan cerbon, ke vi ne komprenas, ke mi diras la puran veron, kaj ke via enkaĝigo kaj via misfortuno ŝuldiĝas pli al malico ol al magio? Nu, malgraŭ ĉio, mi absolute pruvos, ke vi ne estas ensorĉita; alie, Dio elprenu vin el ĉi tempesto, kaj vi vidu vin inter la brakoj de Dulcinea en la plej neatendita momento!
Читать дальше