Miguel Cervantes - La inĝenia hidalgo don Quijote de La Mancha

Здесь есть возможность читать онлайн «Miguel Cervantes - La inĝenia hidalgo don Quijote de La Mancha» весь текст электронной книги совершенно бесплатно (целиком полную версию без сокращений). В некоторых случаях можно слушать аудио, скачать через торрент в формате fb2 и присутствует краткое содержание. Год выпуска: 2016, Издательство: Hispana Esperanto-Federacio, Жанр: Классическая проза, на эсперанто. Описание произведения, (предисловие) а так же отзывы посетителей доступны на портале библиотеки ЛибКат.

La inĝenia hidalgo don Quijote de La Mancha: краткое содержание, описание и аннотация

Предлагаем к чтению аннотацию, описание, краткое содержание или предисловие (зависит от того, что написал сам автор книги «La inĝenia hidalgo don Quijote de La Mancha»). Если вы не нашли необходимую информацию о книге — напишите в комментариях, мы постараемся отыскать её.

Vi havas antaŭ vi verkon eksterordinaran. Ne nur pro la originalaj teksto kaj lingvaĵo, sed ankaŭ pro la lingvo en kiu ĝi sin prezentas nun.
La traduko de
en Esperanton estis jam de la komenco de nia lingvo la revo de ĉiuj esperantistoj ligitaj al la hispana kulturo. Tiu revo, post kelkaj antaŭaj partaj provoj, fine plene efektiviĝis paper-forme en 1977, danke al la laborado de nia admirata tradukisto Fernando de Diego kaj al la apogo de Fondaĵo Esperanto kaj de grupo de malavaraj hispanaj esperantistoj.
Hodiaŭ, preskaŭ kvardek jarojn poste kaj ĉe la kvar-jarcenta datreveno de la morto de Miguel de Cervantes, ni profitas de la teknologia progreso kaj faras plian paŝon prezentante tiun ĉi novan bit-forman eldonon danke al la laboro de skipo de volontuloj, kiuj donacis sian tempon kaj talenton por la tasko. Ni tiel esperas pli bone diskonigi tiun ĉi juvelon de la universala literaturo en la plej universala el la lingvoj, sen limoj kaj baroj.
Por Hispana Esperanto-Federacio kaj por Fondaĵo Esperanto estas honore disponigi al la komunumo de parolantoj de la internacia lingvo Esperanto la plej internacian hispanlingvan verkon, nome la aventurojn de la inĝenia hidalgo don Quijote de La Mancha.
subskribo José Antonio del Barrio Prezidanto de Hispana Esperanto-Federacio

La inĝenia hidalgo don Quijote de La Mancha — читать онлайн бесплатно полную книгу (весь текст) целиком

Ниже представлен текст книги, разбитый по страницам. Система сохранения места последней прочитанной страницы, позволяет с удобством читать онлайн бесплатно книгу «La inĝenia hidalgo don Quijote de La Mancha», без необходимости каждый раз заново искать на чём Вы остановились. Поставьте закладку, и сможете в любой момент перейти на страницу, на которой закончили чтение.

Тёмная тема
Сбросить

Интервал:

Закладка:

Сделать

—Sinjoro, mi ne scias, kial oni transportas ĉi kavaliron tiamaniere. Li mem diru la motivon.

Don Quijote aŭdis la dialogon kaj intervenis:

—Ĉu eble viaj moŝtoj kleras rilate al la aferoj de la vaganta kavalirismo? Se jes, mi rakontos al vi mian misfortunon; se ne, estus vane paroli pri ĝi.

Ĉe tio, la pastro kaj la barbiro vidis la rajdantojn babili kun don Quijote de La Mancha kaj proksimiĝis al ili kun la intenco klarigi la aferon tiel, ke ilia komploto ne elmontriĝu. Sed la kanoniko respondis al don Quijote:

—Vere, frato, rilate al la kavaliraj libroj mi estas pli klera ol rilate al Las súmulas de Villalpando; [189] [189] Libro fama siatempe, verkita de Gaspar Gardillo de Villalpando. La ĝusta titolo estas Summa summularum (1557), ia traktato pri dialektiko aŭ logiko. do, se nur tion vi postulas, eble vi konsentos informi min laŭ via deziro.

—Konsentite do, certe —diris don Quijote—. Sciu, sinjoro kavaliro, ke mi troviĝas ensorĉita en ĉi kaĝo kaŭze de la envio kaj trompemo de malicaj magiistoj; ĉar la virton persekutas la homoj perversaj, pli ol la bonaj ĝin amas. Mi estas vaganta kavaliro; ne el tiuj, kies nomojn la famo preferas forgesi poreterne, sed el la kavaliroj, kiuj, spite al la envio kaj al la tuta bando de magoj el Persujo, de bramanoj el Hindujo kaj de ginosofistoj [190] [190] La helenoj nomis la bramanojn de Hindujo «gimnosofistoj», kaj, male al la aserto de don Quijote, ili havis nenian rilaton kun Etiopio. el Etiopio, skribos siajn nomojn en la templo de la eterneco, por ke, en la futuraj jarcentoj, ili servu kiel modelo kaj ekzemplo al la vagantaj kavaliroj, kaj inspiru al ili la vojon sekvendan, se ili volas atingi la honoran kulminon de la gloro milita.

—La kavaliro don Quijote de La Mancha pravas —intervenis tiam la pastro—, ĉar li veturas subsorĉe en la ĉaro, ne pro siaj mankoj aŭ pekoj, sed pro la misvolo de la kontraŭuloj de la virto kaj de la abomenantoj de la kuraĝo. Li estas, sinjoro, la Kavaliro de la Trista Mieno (eble vi jam aŭdis paroli pri li), kies kuraĝaj faroj kaj grandaj heroaĵoj estos gravuritaj, kiom ajn la envio kaj la malico klopodos ignori kaj kaŝi ilin, en duraj bronzoj kaj en eternaj marmoroj.

Kiam la kanoniko aŭdis la kaptitan kaj la liberan paroli en la sama stilo, li preskaŭ faris al si la signon de la kruco pro surprizo, kaj ne povis eltiri sin el sia miro, kio same okazis al liaj akompanantoj. Tiam Sancho Panza, proksimiĝinta por aŭskulti la konversacion, metis klaron en la konfuzon, [191] [191] En ironia senco; oni interpretu: metis pli da konfuzo en la implikon. dirante:

—Nun, sinjoroj, ŝatu, aŭ ne ŝatu min pro miaj vortoj, sed mia sinjoro don Quijote vere ne estas pli ensorĉita ol mia patrino. Kiel la ceteraj personoj, li posedas sian tutan prudenton, manĝas, trinkas, kaj faras siajn bezonojn, kiel li faris ĝuste hieraŭ, antaŭ ol oni metis lin en la kaĝon. Se tiel do, ĉu mi kredu lian ensorĉon? Mi ofte aŭdis diri, ke la ensorĉitoj nek manĝas, nek dormas, nek parolas, sed mia mastro, se oni ne interrompas lin, parolas pli ol tridek advokatoj.

Poste li turnis sin al la pastro kaj daŭrigis:

—Ha, vi, sinjoro pastro! Ĉu via moŝto pensas, ke mi ne rekonis vin, kaj ke mi ne divenas kaj komprenas kion vi celas per ĉi ensorĉoj? Sciu, mi konas vin, kiom ajn vi kovras al vi la vizaĝon, kaj sciu, mi komprenas vin, kiom ajn vi maskas viajn artifikojn. Vere, ne povas ekzisti virto kie regas envio, nek donacema spirito kie regas avareco. Je la diablo, via pastra moŝto kulpas tion, ke mia sinjoro ne estas jam edzo de la princino Micomicona, kaj ke mi ne havas, almenaŭ, la rangon de grafo, ĉar oni ne povus atendi alion de la grandanimeco de mia mastro, la Kavaliro de la Trista Mieno, kaj de la gravo de miaj servoj; sed mi vidas nun, ke oni diras prave, ke la rado de la Fortuno rapidas pli ol rado de muelejo, kaj ke la hieraŭaj superstarantoj kuŝas hodiaŭ surtere. Nu, mi sentas bedaŭron pri miaj filoj kaj edzino, ĉar, kiam ili povus kaj devus vidi sian patron reveni hejmen gubernatoro aŭ vicreĝo de la insulo aŭ regno, ili vidos lin eniri stalisto. Mi diras ĉi tion, sinjoro pastro, nur por urĝi vin, ke via konscienco konsideru, kiel aĉe vi traktas mian sinjoron. Zorgu, ke Dio ne igu vin respondi en la transa mondo pri ĉi enfermiteco de mia mastro kaj pri la helpoj kaj favoroj dume ne faritaj de li, ĉar prizonulo.

—Ho ve, jen la kulmino! —intervenis ĉi-momente la barbiro—. Ĉu ankaŭ vi, Sancho apartenas al la frataro de via mastro? Je Dio, mi komencas pensi, ke vi meritas akompani lin en la kaĝo, kaj ke fine vi estos tiel ensorĉita kiel li, se konsideri, kiom da lia humoro kaj lia kavalirismo vi asimilis! En mava horo vi gravediĝis per liaj promesoj, kaj en mava momento via sopirata insulo enbatiĝis en vian kapon!

—Mi gravediĝis de neniu —respondis Sancho—, kaj mi estas tia viro, ke eĉ ne al la reĝo mem mi permesus gravedigi min. Kvankam paŭpera, mi kondutas kiel oldkristano kaj ŝuldas neniom al ajna persono. Se mi deziras insulon, aliaj deziras ion pli mavan. Oni estas filo de siaj agoj kaj mi, kiel homo, povus fariĝi papo, des pli do gubernatoro de iu insulo, se konsideri, ke mia mastro kapablas gajni tiom da ili, ke li ne scius kion fari kun ili. Zorgu, kiel vi parolas, barbira moŝto, ĉar ne ĉio konsistas en la pritondado de barboj, kaj ekzistas ioma diferenco inter Petro kaj Petro. Mi diras tion, ĉar ni bone konas unu la alian, kaj oni min ne povas trompi per falsa ĵetkubo. Kaj pri la ensorĉo de mia mastro, Dio konas la veron; kaj punkto, ĉar preferindas ne plu agiti la kaĉon.

La barbiro ne volis respondi al la ŝildisto, por ke ĉi lasta ne rivelu, per siaj naivaĵoj, kion li kaj la pastro tiel multe klopodis kaŝi; kaj pro la sama motivo la pastro invitis la kanonikon rajdi kun li iom pli antaŭe por informi lin pri la mistero de la kaĝo kaj pri aliaj amuzaj aferoj. La kanoniko konsentis, antaŭis sin kun siaj servistoj kaj tre atentis kion la pastro rakontis pri la karaktero, vivo, frenezo kaj kutimoj de don Quijote, kaj, pli resume, pri la komenco kaj motivo de liaj ekstravagancoj, pri la serio de liaj aventuroj ĝis la momento kiam oni metis lin en la kaĝon, kaj fine pri ilia projekto provi iel resanigi lin de lia frenezo. Denove miris la kanoniko kaj ties servistoj je la stranga historio de don Quijote, kaj, kiam ĝi finiĝis, li diris:

—Vere, sinjoro pastro, mi havas la opinion, ke la tiel nomataj kavaliraj libroj tre nocas en la regno; kaj kvankam mi legis, puŝite de vana kaj falsa inklino, la komencon de la pliparto de tiaj verkoj, neniam mi paciencis fini eĉ unu el ili, ĉar, ŝajnas al mi, ĉiuj prezentas proksimume la saman enhavon, kun apenaŭaj diferencoj. Mi kredas ke ĉi speco de libroj kaj intrigoj devenas de la tiel nomataj miletaj fabeloj, [192] [192] Fabeloj el la helena urbo Mileto kie oni inventis ilin plenaj de absurdoj kaj ekstravagancoj. t.e. ekstravagancaj rakontoj kies celo estas, ne instrui, sed nur distri, male ol la moralaj fabloj, kiuj samtempe instruas kaj delektas. Kvankam la kavaliraj libroj precipe celas distri, mi ne komprenas, kiel ili povas sukcesi, se konsideri, ke ili plenas ĝisrande de monstraj absurdoj. La spirito plezuras antaŭ io fakta aŭ imaga, el kiu fontas belo kaj harmonio. Sed kian belon aŭ kian proporcion inter la partoj kaj la tuto, aŭ inter la tuto kaj ties partoj povas montri verko aŭ fabelo, kie deksepjara knabo dividas per unu sola hako, kvazaŭ marcipanon, ian giganton grandan kiel turo, aŭ kie, en la priskribo de batalo, oni rakontas, ke ĉe la flanko de la malamikoj staras unu miliono da batalantoj, kaj se la heroo de la libro kontraŭas ilin, ni devas akcepti nepre, ĉu vole, ĉu nevole, ke tia kavaliro sola venkas per nur la kuraĝo de sia forta brako? Kaj kion diri pri tio, kiel facilanime hereda reĝino aŭ imperiestrino kondutas inter la brakoj de nekonata kavaliro vaganta? Kia spirito, se ne tute nescia kaj barbara, povas trovi distron, legante, ke granda turo plena de kavaliroj velas sur la maro kiel ŝipo sub favora vento, kaj ke ĝi troviĝas ĉi-nokte en Lombardio kaj morgaŭ matene en la lando de Preste Juan de Las Indias aŭ alia regno neniam konata de Ptolomeo nek vizitata de Marko Polo? Kaj se oni respondus al mi, ke la aŭtoroj de tiaj libroj verkis ilin kiel fikcion kaj sekve havas nenian devon zorgi pri veroj aŭ logikoj, mi rebatus, dirante, ke ju pli la fikcio similas al la vero kaj proksimiĝas al la probablo, des pli bona kaj loga ĝi ŝajnas. La fikciaj rakontoj devas kongrui kun la menso de siaj legantoj kaj esti elpensitaj tiamaniere, ke, sen la utiligo de evidentaj neebloj kaj ekscesoj, ili kreu suspenson kaj veku admiron, surprizon, plezuron kaj emocion, tiele, ke intereso kaj kontento povu iri man-en-mane; kaj ĉion ĉi ne kapablos atingi la verkisto, kiu devias de la verŝajno kaj de la imito de la realo, t.e. de la fundamentoj de la perfekta literaturo. Mi ne vidis ankoraŭ kavaliran libron, kies intrigo formus tutan korpon kun ties membroj, tiel, ke la meza membro respondus al la unua, kaj la lasta al la unua kaj al la meza; male, ili prezentas tiom da membroj, ke, ŝajne, la aŭtoroj pli intencis fari ĥimeron aŭ monstron ol figuron proporcian. Krome, ilia stilo estas aspra, iliaj aventuroj nekredeblaj, iliaj am-aferoj lascivaj, iliaj komplimentoj ridindaj, iliaj bataloj longaj, iliaj konversacioj stultaj, iliaj vilaĝoj ekstravagancaj, kaj, fine, ili montras sin tiel mankaj je arto kaj talento, ke ili meritas esti ekzilitaj el la kristanaj regnoj, kiel aro da sentaŭguloj.

Читать дальше
Тёмная тема
Сбросить

Интервал:

Закладка:

Сделать

Похожие книги на «La inĝenia hidalgo don Quijote de La Mancha»

Представляем Вашему вниманию похожие книги на «La inĝenia hidalgo don Quijote de La Mancha» списком для выбора. Мы отобрали схожую по названию и смыслу литературу в надежде предоставить читателям больше вариантов отыскать новые, интересные, ещё непрочитанные произведения.


Отзывы о книге «La inĝenia hidalgo don Quijote de La Mancha»

Обсуждение, отзывы о книге «La inĝenia hidalgo don Quijote de La Mancha» и просто собственные мнения читателей. Оставьте ваши комментарии, напишите, что Вы думаете о произведении, его смысле или главных героях. Укажите что конкретно понравилось, а что нет, и почему Вы так считаете.

x